Ei TRAGküfO LA HISPANA TRAGEDIO LA AUTORO JEF LAST LA HISPANA TRAGEDIO EL LA NEDERLANDA LINGVO TRADUKIS G. J. DEGENKAMP ILUSTRITA DE LA AUTORO Libroservo ITederacio de Laboristaj HLsperantistoj Postbus 4050 - AMSTERDAM Klarigon de neologismoj kaj tradukon de hispanaj vortoj oni trovos sur pagoj 183—187. ENKONDUKO. Nun, post kiam la okazajoj en Hispanio sangigis tragike, mi sentas bezonon aldoni mian propran opinion pri la tiulandaj okazajoj, kiel konkludon al la travivajoj kaj spertoj, el kiuj gi kreskis. Tio tarnen metas min antaü malfacilan taskon. Por paroli pri la armado kaj reformo de 1'armeo, pri la kurago de la kamaradoj en la tranceoj, pri la suferado de 1 civila logantaro, pri la kruelajoj de 1'malamiko, pri la bonega agado de 1 registaro sur tereno kultura aü pri la mirigaj latentaj fortoj aktivigintaj en la hispana popoio, mi estas kompetenta, car tion mi spertis kaj en tio mi partoprenis. Sed koncerne la politikan situacion miaj spertoj estas negativaj. Mi timas, ke vi apenaü povas imagi kiel vivas izolita frontoficiro en sia pozicio, kiom malmulte li povas supervidi la militoperaciojn ec distance de nur kelke da kilometroj. La novajoj el la ekstera mondo nur gut-gute atingas lin per la cenzuritaj jurnaloj, kiujn li ricevas nur neregule. Krome lian opinion kompreneble influas la politika konsisto de 1'armekorpuso, en kiu li devas vivi. Sian imagon pri la mondo li formas el tio, kion li, pli malpli hazardokaze, aüdis aü legis; por sistema analizo mankas tempo, same kiel por vere precize kontroli la diversajn onidirojn. Pro tio mi gis nun liraigis min en cio, kion mi diris kaj skribis, ekskluzive ce tio, kion mi mem estis vidinta. t Malgraü tio mi formis al mi imagan bildon pri la evoluo de 1'okazajoj, kvankam konsciante, ke ci tiu imaga bildo ne prezentas kompetentan jugon, car gi estas ankoraü ciudetale kontrolota. Mi ne trovigis, kiel multaj jurnalistoj, en la centro de 1'okazajoj, tie, kie oni decidas pri sorto kaj destino; la okazajojn mi povis vidi kiel vidas ilin ordinara homo, per la okuloj de soldato en tranceo, kvankam havante krom tio kelke da avantagoj, pri kiuj disponas ne ciuj. La hispanan lingvon mi legis kaj komprenis bonege kaj poste mi kapablis legi ankaü katalunajn jurnalojn. Mi vivis hejme de laboristaj familioj kun ciaj politikaj nuancoj, kaj en „Alianza" l) mi renkontis hispanajn artistojn kaj intelektulojn ciatendencajn. En Gran Via mi renkontis la eksterlandajn jurnalistojn. Ofte mi gastis ce la rusa delegacio en Gailord kaj okaze de 1 kongreso de verkistoj en Madrid mi longe parolis kun multaj eminentaj literaturistoj el Sud-Ameriko kaj Eüropo. Tarnen ne kiel intelektulo, sed unuavice kiel frontsoldato mi deziras paroli al vi. Sed antaü cio mi menciu, ke ekzistas konsiderinde granda kontrasto inter la fronto kaj la postfronta landparto, kaj vere granda indigno regas inter la viroj en la tranceoj pri la politiko farata postfronte. La soldatoj havas, cu prave aü ne, la impreson, ke ciuj, kiuj efektive sinceras pri siaj idealoj, jam en la komencaj tagoj iris fronten, kaj ke la politikajn kontrastojn post la fronto daürigas kaj troigas ïuj politikistoj, kiuj en konstantigo de tiuj ci kontrastoj havas personan intereson kaj la eblon ne mem esti sendata fronten. Pro la komuna vivado ce la fronto la iamaj politikaj kontrastoj pli kaj pli mildigis; restis nur la volo por la venko, kaj la generale regantan opinion de la frontsoldatoj oni povus koncize esprimi per la vortoj de Durutti: „Se necese,ni pretas perdi cion, escepte la militon". La viroj en la tranceoj, jen la popoio mem, la simplaj laboristoj, kamparanoj kaj etburgoj de Hispanio. Multaj el ïli apartenas al iu partio, kvankam ec ne konante aü komprenante i) Ligo de artistoj por defendo de 1 kulturo. Trad. la programon de tiu partio. Se oni kapablas esplori post la devizoj, kiujn ili lerne kutimigis al si, oni trovas en iliaj koroj ne ekonomian aü politikan sistemon, sed ekskluzive diversajn justajn, generale homajn dezirojn. Tiuj ci deziroj tarnen kaüzigis, muite malpli ol oni generale kredas, el personaj ekonomiaj interesoj. Laboristo, deziranta nur logi kiel etburgo, certe ne eltenus plurmonatan vivadon en la pedikoplenaj kusejoj de tranceo. Kamparano sercanta nur por si mem pli komfortan vivon, ne pretus ciutage denove riski libervole tiun vivon. Kiu deziras varbi la junularon, ekskluzive agante laü giaj deziroj, gia amuzado aü gia distrado, tiu perdas la junularon, car nur transante siajn interesojn, montrante kuragon kaj sinoferadon, la junularo povas pruvi sian valoron al si mem kaj al la cetera mondo. La malamo de tuta junularo kontraü „racia" pacifismo estas klarigebla el la fakto, ke la pacifistoj propagande konsideras giajn timon kaj malkuragon. Pro tio ekzemple digna knabo ne timas propran domagon, ribelante kontraü la patro, se tiu klopodas prudente pruvi al li, ke la spicista negoco pli bone kontentigas liajn interesojn ol la artista profesio, en kiu oni devas suferi malsaton. La proletaro tamen estas la junularo de 1'homaro, ankoraü pruvonta sian valoron al si mem kaj al la mondo. Guste en tio konsistas la diferenco inter la stahanov-laboristo proklamita kiel socialista heroo kaj la efektivaj, nekonataj socialistaj herooj en malliberejoj, koncentraj punkampoj, sur la barikadoj kaj en la tranceoj, ke ilia agado estas kontraüracia en tia grado, en kia gi povas alporti al ili nur la malon de persona profito aü favorigo super aliaj. Sendube la hispanaj laboristoj esperis, ke post la venko iliaj familioj ne suferos plu tiom muitan malsaton, ke ili logos pli komforte ol antaüe kaj ke por iliaj infanoj montrigos pli bonaj perspektivoj en estonteco. Sed la malamo kontraü la terposedanto loganta en palaco meze de iliaj domacoj, rezultas ne, kiel kredas la burgaro, el deziro ankaü mem logi en tia palaco (rimarkindaj tiurilate estis la eldiroj de miaj kamparaj junuloj, kiam mi kondukis ilin tra la palaco de „Alianza"); pli guste gi estas morala malamo rezultanta el ofendita sento por justo, ne povanta toleri pro la propra homa digno tian diferencegon. Ne pro tio, ke li fiekspluatis ilin, miaj kampistoj el Jaen *) pafmortigis sian mastron, sed car li obstine rifuzis iam ajn persone paroli kun ili, sed respondis al ili nur pere de sia sekretario. Sub la politika kovrajo la efektivaj deziroj de tiuj ci homoj direktigas nur al pli muite da amo, da libero, da justo, da kulturo kaj iomete malpli muite da malsato. Sajnas al mi, ke la efektivaj deziroj de 1'popolamaso, kasigantaj sub teorioj, estas nur tre modestaj kaj, per moderna utiligado de 1'produktaj fortoj kaj enteraj trezoroj de la lando, efektive kontentigeblaj interne de la limoj de demokrata respubliko. La praktiko de demokratio kun politika libereco, protekta legaro por la laboristoj, kaj vivnivelo, kia ekzemple en Norvegio, sendube sajnus fabela paradizo al la granda plimulto da soldatoj nun trovigantaj en la tranceoj. Ci loke mi aüdacu intermeti iom dangeraspektan anekdoton. Kiam ni en novembro 1936a trovigis en la duone detruita antaüurbo Carabanchel, mi venis iumatene en la domon, kie nia kapitano Pepe logis kaj super kies pordo ankoraü pendis enkadrigita bildo prezentanta la respublikon: bela hispana virgulino flankumita de leono kaj la nacia trikoloro. Kun miro mi vidis, ke la tuta virgulino estas traborita per kugloj, sed tiuflanken ne povis atingi la kugloj de la malamiko. Mire mi demandis al kapitano Pepe, dudek-unujara komunisto, kio okazis. Ridete li montris sian revolveron: „Mi x) La literon j oni prononcas en la lingvo hispana kiel h. ja devis provi tiun ci novan objekton!" „Sed, Pepe, cu vi do tute frenezigis, car vi pafas al la respubliko?" „Fi", diris Pepe, „esta vieja puta (la malpurulino), tio ja estas nur la burga respubliko!" Tiun ci anekdoton mi rakontis guste pro tio, ke nun, post unu kaj duona jaroj da interna milito, absolute neebligis, ke komunisto aü respublika oficiro povas preni tian sintenon. Guste la komunistoj enkondukis cie la standardan paradon kun saluto al la nacia trikoloro, kaj en kunvenoj iliaj komisaroj parolas nur ankoraü pri la defendo de 1'respubliko, kaj neniam plu pri la socia revolucio. Sed pli gravas, ke ankaü inter la soldatoj mem enkondukigis ci tiu nova terminologio. La tempo forpasis, kiam la devizo de 1'komunistoj: „por parlamenta demokratia respubliko novtipa" renkontis, speciale en la organizita junularo, grandan kontraüstaron. Kiel cie, la parlamentismo trovis siajn adeptojn precipe en la maldekstrapolitika burgaro, sed plene kompromitita gi estis en la okuloj de 1'junularo ekkoninta krom gi nur senlaborecon kaj mizeron. Oni deziris pli efekan demokration esprimigantan per la devizoj: sinregadon por la efektivaj vivkomunoj, sindikatisman federaciismon, sovetsisteman registaron aü proletaran diktatorecon. Oni konstatu, ke tiaj devizoj, almenaü en la armeo, ec en intimaj interparoloj, nuntempe apenaü aüdigas, kaj ke en la terminologio oni generale ec ellasas la adjektivon „novtipa" ce la ideo „demokratia respubliko". Por klarigi tiun ci vere drastan sangigon en la opinioj de 1'popolamaso, estas necese iom rerigardi en la historion. Kiam en 1931a la rego fugis el la lando, tio estis neniel socialisma revolucio. Okazis nenio alia krom disfalo de feüda sistemo plene bankrotinta kaj pereinta pro propra forputro. Pli longe ol aliie en Eüropo la feüdismo, subtenata de la eklezio, konstantigis sin en Hispanio, Krom tio gi farigis nepra bremso kontraü cia progreso. Nek la industrio, nek la agrikulturo povis malvolvigi, la erctrezoroj venis en mano j n alilanda j n kaj ne estis hazarde, ke, guste en la ekonomie plej progresintaj partoj de la lando (Katalunio kaj Baskio), la burga movado, postulanta aütonomion, pli kaj pli fortigis. Fine la hispana burgaro volis okupi sian lokon en la lando. Sed dume, same kiel en Rusio en la mondmilita tempo, la malvolvigo jam tiom progresis, ke sian lokon la burgaro povos konkeri nur helpe de 1'revoluciema proletaro. Ne estas mirige, ke gi, kvazaü la sorcisto de Goethe, baldaü timis la fortojn, kiujn gi mem estis malliberiginta kaj ke ni pro tio vidis la burgajn „patrojn de 1'respubliko", Zamora, d-ron Maranan kaj ec kolonelon Franco post unu alian revenanta en la sinon de 1'reakcio. Ce tio ni memoru, ke la hispana popoio en siaj vastaj tavoloj estis kuiture neprogresinta popoio, kaj ke sur la bazo de ci tiu neprogreseco elkreskis tipe hispane romantika anarhiismo, Sendube la anarhiismo en Katalunio havis siajn teoriojn, siajn organizojn, siajn revuojn kaj siajn tre lertajn gvidantojn. Sed pri granda parto de la kamparanoj same nomantaj sin anarhiistoj, ni konfesu, ke ilia anarhiismo grandparte konsistas el miksajo de malamo kontraü la subpremantoj, vengosentoj kaj hilliasma espero pri felicego. Pro sia politieke ekstreme maldekstra pozicio tiu ci anarhiismo en la unuaj jaroj de 1'respubliko senvole favoris la reakcion. Ne partoprenante la balotojn kaj laüprincipe rifuzante partoprenon en la regado, gi kaüzis, ke la regado venis en la manojn de 1'reakcia registaro Lerroux. Ankaü pro tio la komence nur tre malfortaj socialistaj kaj komunistaj grupoj en Madrid pli kaj pli povis preni al si la gvidadon super la proletaro, precipe kiam tiuj ci lastaj plenumis profunde sentatan bezonon de 1'popolamaso, proklamante la unuigan fronton. Plivastigita kiel popola fronto tiu ci taktiko formis la bazon por la balota venko en 1936a kaj la formado de 1'registaro Azana. Jam dekomence tiu ci hezitema, pure burga registaro ne havis la simpation de 1'amaso. Same kiel en Francio, la maldekstraj partioj estis, interne de 1'popola fronto, la malliberigitoj de 1'dekstra gruparo. Vere drastaj reformoj ne povis realigi interne de la kadro de 1'burga respubliko. Oni akceptis kaj apogis la registaron kiel la sole eblan koncentrigon por defendi sin kontraü la kreskanta fasismo, sed pri giaj pozitivaj rezultatoj oni estis neniel kontenta. Kiam fine okazis la eksplodo, malgraü la fakto, ke Azana per modera agado esperis malhelpi gin, kaj kiam la generaloj rompis sian Juron pri la konstitucio, tiu ci registaro subite star is sendefenda; nek pri polico, nek pri armeo gi povis disponi por obeigi sian aütoritaton; kaj nur la rapide armita popoio sukcesis, sen oficiroj, senplane kaj sen artilerio, venki la fasistojn en la cefaj urboj de la regno kaj post tio rapidis en la montaron por bari la almarson de 1'fasistaj hordoj. Ne estas mirige, ke en tiuj tagoj la popoio kredis havi la rajton por meti postulojn muite superantajn la moderajn planojn de 1'tiama registaro. En tiuj tagoj sajnis, ke en Hispanio eksplodos revolucio kaj ke la milito okazos kiel revolucia milito. En tiu tempo multaj kredis, ke el la intermiksigo de individualista anarhiista liberamo kaj komunista disciplino, ce la frontoj kaj en la fabrikaj komitatoj mem, elkreskos nova kaj gojiga tipo de laborista movado. Kaj en la politikaj kunvenoj, kiujn oni tiutempe kutimis arangi ec interne de 1'armeo, sajnis efektive, ke oni povas esperi tian perpraktikan kunkreskon de la grupoj. Tiuj ci esperoj ne realigis. Kvankam okazis inter Durutti kaj Rosenberg intertraktoj pri unuiga fronto, la komunistoj tamen prezentis al si tiun unuigan fronton en tia formo, ke ili mem havigos la oficirojn kaj la aliaj la soldatojn. Neniun partion ni akuzu, sed ni nur konstatu, ke ci tie ripetigis la tragedio de Germanio. Same kiel en tiu lando social-demokratoj kaj komunistoj ne sukcesis kunigi, en Hispanio oni ne sukcesis formi unuigan fronton el la du efektive grandaj grupoj dividantaj la proletaron. Pro ci tiu tragika fakto la bataio en Hispanio plilongigis almenaü unu jaron; gi postulis centmilojn da homaj vivoj kaj finfine kondukis la fasistojn gis en Katalunio. Ni konfesu, ke estis tre malfacile trovi bazon por tia sincere intertraktita unuiga fronto. La ekzistantajn kontrastojn ni povas montri ne pli bone ol donante pormomente la parolojn al la gvidantoj de ambaü inter si ekstremaj grupoj: En decembro 1936a la Centra Komitato de P.O.U.M.*) publikigis jenan proklamon (represitan el „Spanias Frihetskamp" de Trond Hegna, pg. 98—99): „La demokratia parlamento estas institucio konformiganta al la periodo antaü la 19a de julio. Nek per sia konsisto, nek per sia karaktero gi povas konformigi al la nuntempaj revoluciaj postuloj. Nenia parlamento povas formi la novan socion; povas formi gin nur konstitucia kunveno sur la bazo de Hispanio liberigita el terposedantoj kaj kapitalistoj. La delegitoj al tia konstitucia kunveno ne estu elektataj laü generala balotrajto, car estanta restajo el la burga demokratio, sed ili estu elektataj el reprezentantoj de fabrikaj, laborejaj kaj kamparanaj komitatoj kompletigitaj de delegitoj el la frontoj. Tia ci kunveno iniciatu la socialisman reformadon de la lando, kun registaro el laboristoj kaj kamparanoj reprezentanta la popolamason, la amasojn batalantajn kontraü la fasismo kaj versantajn sian sangon ne por demokratia respubliko, sed por socio liberigita el kapitalisma fiekspluatado". 1) Partido Obrero Unificacion Marxista (Laborista Partio de 1'Marksisma Unuigo). Trad. Kontraüe Juan Comorera parolis en januaro 1937a antaü la Centra Komitato de P.S.U.C. (Kunigita Social-demokrataKomunista Partio en Katalunio): „La kunigita socialista partio en Katalunio batalas por la demokratia kaj parlamentisma respubliko. La tutmonda burgaro jam ne havas fidon en la parlamento kaj komencis sisteman agadon por miskreditigi gin. Ekzistas laboristoj influataj de tiu miskreditiga agado. Kompreneble gustas, ke nia demokratia kaj parlamentisma respubliko havu alian karakteron ol la antaüa portanta la stampon de tradiciaj privilegiitaj grandterposedantoj kaj grandfinancistoj. En la demokratia kaj parlamentisma respubliko la laboristaj amasoj de 1'popolo havu efektive la rajton destini la sorton de la lando; gi ne lasos lokon al la fasismo, kiu estu proskribita kaj kies materiajn fundamentojn ni estos detruintaj. Hispanio estas lando kun neprogresinta ekonomio, ne povanta malhavi la mondmerkaton. La kataluna industrio tre altgrade dependas de 1'importo. Katalunio preskaü ne posedas krudmaterialojn kaj ec sian karbon gi devas importi el Britio. En tiaj cirkonstancoj paca kunlaboro kun tiuj landoj, kiuj amike rilatas al Hispanio, estas vivpremiso. P.S.U.C. ne malkonfesas siajn socialismajn idealojn, sed gi konscias, ke gi portas pezan respondecon al la tuta popoio pri la certigo de la venko en tiu ci milito. Kaj dezirante tiun ci venkon, ni malhelpu, ke ni, krom la fasista enmiksigo, kaüzu al ni ankaü la malamikecon de la demokratiaj statoj. La teritoria, internacia kaj politika situacioj de Hispanio estas tute aliaj ol tiuj de Rusio dum la granda revolucio. Kaj politiko ne konsideranta la geografian kaj internacian situaciojn nepre kondukos al pereo". El la verko de Jean Richard Bloch pri Hispanio ni scias, ke en Katalunio jam estigis gojigaj novaj formoj de sinregado en la laborista klaso kaj ke ili parte bonege funkcias (pli bone ol la malnova stata aparato plena de spionoj, sabotuloj kaj burokratoj); ni vidas tie antaü ni kvazaü la vojon, kiu efektive povus konduki al formorto de la stato. Mi mem neniam estis en Katalunio, sed de la tempo, kiam mi forlasis Hispanion, interparoloj kun multaj kamaradoj tie batalantaj kaj ankaü libroj kia la tre leginda „Civil war in Spain" de Bertram D. Wolfe, konvinkis min, ke la agado de la anarhiistoj eble formas la plej interesan kaj plej admirindan parton de la tuta interna milito. Sed vero tamen estas, ke ankaü inter P.O.U.M. kaj la anarhiistoj ne ekzistis komuna opinio pri la direkto de 1'agado. Dum kiam P.O.U.M. deziris fondi sovetojn, C.N.T.x) preferis sindikatajn komitatojn kaj sindikatan registaron. Praktike rezultis el tiaj sindikataj komitatoj plej ofte privilegiado de certa grupo de laboristoj, koste de la cetera logantaro. Krom tio al P.O.U.M. kontraüagis ankaü la trotzkiistoj kun sia organo „La Voz Leninista". Pli gravaj ol la teoriaj konceptoj estas la praktikaj skrupuloj, kiujn esprimas Camorera. Ec en la plej favoraj tagoj de 1'milito la fronto de Teruel situis neniam pli ol 150 kilometrojn distance de la marbordo. Ce la fronto de Madrid malamika trarompo de 15-kilometra largo povus havi fatalajn sekvojn. Ciu stagno en la industrio, transportado aü nutraja provizado povus farigi fatala; al la kampistoj neniel placis la eksperimentoj kelkloke faritaj; mankis intelektuloj; ne estis konsilinde malamikigi kontraü si la etburgaron, kiu krom tio en Hispanio estis tradicie revoluciema. Kaj eventuala aktiva enmiksigo de Britio kontraü Sovet-Hispanio certe signifus pereon. Kiu satas historiajn hipotezojn, tiu eble prezentus la tezon, ke revolucia malvolvigo en Hispanio eblus, se oni en la unuaj x) Confederacion General Trabajadores (Nacia Ligo de Laboristoj). Trad. semajnoj estus definitive venkinta la fasistojn. Eble la grandpotencaj statoj, starante antaü decidita fakto, ne kuragus interveni, same kiel ce la faktoj deciditaj de fasistaj revolucioj. Sed tiel komplete venki organizitan armeon eblus nur, se ni, krom pri revolucia entuziasmo, estus disponintaj ankaü pri aliaj armiloj ol pri tiuj, kiujn Meksiko liveris al ni en la unuaj monatoj. Alivorte: tio eblus, se Sovet-unio estus helpinta la respublikon same maltime kaj impertinente kiel la fasistoj jam de 1'unua momento helpis siajn samideanojn. Pri tia politiko Sovet-unio ne povis decidi, car gi tusus la aliancon kun Francio kaj kondukus Sovet-union en novan mondmiliton efektivigantan kontraü gi la plej malfavoran kombinon de mondpotencoj. Krom tio la geografian interligon inter Sovetunio kaj Hispanio regas Italio kaj pli kaj pli direktonsanganta Turkio. Estas vere, ke ni, en julio 1936a, okaze de vizito en Sovetunio, tre indignigis, ne renkontante interesigon pri la hispanaj okazajoj. En neniu kunveno oni parolis pri ili kaj, en privata interparolo tusante tiun temon, ni ekhavis impreson, ke oni skrupule evitas elparoli pri ili propran opinion. Sed ankaü veras, ke, kiam fine en la lastaj tagoj de aügusto la jurnaloj instigis subteni Hispanion, la rusa popoio akceptis tiun instigon kun grandega entuziasmo. Jean Richard Bloch informas nin, ke la 23an de oktobro Sovet-unio decidis pri pli aktiva subteno. Tio proksimume gustas. Sed kiel ajn estis, la 5an de novembro, kiam furiozis la decida bataio apud Getafé, ce neniu fronto oni povis disponi pri rusaj armiloj. En tiuj tagoj ni defendis la sep kilometrojn longan vojon de Toledo al Madrid per du malnovaj hispanaj Hotchkiss-masinpafiloj. La rusa armila helpo venis nur kvin minutojn post la dek-dua, t.e., post kiam la Internacia Bataliono estis rebatinta la maürojn ce la eniro de 1'Universitata Urbo. Niajn unuajn casaviadilojn mi vidis super Villaverde. De tiam alvenis armiloj, kvankam proporcie neniam tiakvante, kiom Franco ricevis armilojn el Italio kaj Germanio, kaj ekskluzive en tiujn lokojn de la fronto, kie la influo de la anarhiistoj estis neniigita. En Aragono komencigis la unua ofensivo per modernaj armiloj nur post malfondo de 1 anarhiista soveto de Aragono. Tiutempe oni defendis sin, sen artilerio kaj sen tankoj, per dinamitjetiloj, kiujn la anarhiistoj post la fronto mem fabrikis en malgrandaj vilagaj forgejoj. Kvankam fine de julio gis komence de aügusto 1936a ankoraü ekzistis eblo por revolucia malvolvigo, post la bataio apud Getafé kondukanta la malamikon gis en la antaüurboj de Madrid, gi farigis — konsidere pri la politikaj kaj ekonomiaj malfacilajoj rezultontaj el gi — tute malebla. La grava misfaro de P.O.U.M. ne estis ia perfido, kiun kelkaj atribuis al gi, sed la eraro, ke gi klopodis akceli la revolucian malvolvigon, longtempe post kiam la objektivaj Pre" misoj por tio tute nevalidigis. Ni konfesu, ke, post la grandiozaj sukcesoj en Barcelona, Madrid, Valencia kaj Malaga, la hispanaj revoluciaj partioj komence imagis la batalon kontraü la fasismo muite tro facila. Ili konsideris ekskluzive la efektive tre bagatelajn fasistajn fortojn en Hispanio mem, sed ne la venontan eksterlanden intervenon. Fakte tiutempe ne la armita popoio staris ce la fronto, sed pli guste la armitaj partioj. Oficirojn oni elektis laü ilia fidindeco kiel partianoj, sed ne laü iliaj militistaj kapabloj. Ciu grupo posedis siajn proprajn armilojn kaj armilejojn, kaj ec okaze de 1'batalo apud Getafé om ne povis enpoziciigi du infanteriajn kanonojn starantajn en iu magazeno, car la anarhiistoj rezervis ilin por sia propra privata milito. Ciu partio preparis sin por la bataio por akiri la po- tencon post la venko. Kiam tarnen en Toledo la fasistoj masakris samokaze anarüiistojn kaj komunistojn, kiam la araboj staris antaü Madrid, komuna dangero kunigis la kamaradojn ëe la frontoj. La eksterlanda interveno vundis la hispanan fieron, kaj la devizo „milito por la nedependeco" komends superregi la ideon de 1'socia revolucio. La revoluciaj devizoj „diktatorecon de 1'proletaro!" kaj „ciom da potenco por la sovetoj!" miskreditigis sin mem, car neniu deziris la dikatorecon de sovetoj aü de iu partio, kiu subpremus la aliajn grupojn. Oni volis gajni la militon kiom eble plej rapide, kaj tiucele postulis unuigan komandon kaj fortan registaron. Sed Largo Caballero ne montrigis la persono, kiu povas kontentigi tiujn postulojn. Dume la komunista partio prenis la arangojn postulatajn de 1'momenta situacio. Tiu ci partio havis la pli grandan nombron de siaj membroj ce la frontoj; gi donis ekzemplon de disciplino, akceptante la ioan de oktobro la militistigon kaj envicigante siajn trupojn en la armeon. Ci organizis la heroan kvinan regimenton, la atakajn batalionojn kaj la fortikajojn de Madrid. Ciaj junulaj membroj formis la instigan forton en la „junta de defensa". Giaj sta&anovistoj pligrandigis la produktadon en la industrioj. öi disponis pri noblaj, fantazion ekscitantaj figuroj kia Passionaria, kaj en Alerta gi sukcesis fondi la unuan tipon de junula movado pli signifan ol debata klubo. Sed, kio ankoraü pli gravis: gi havis internaciajn kunliganojn. En Paris la anarüiistaj ministroj devis defendi sin en la cirque d'hiver pro sia partopreno en la registaro; en Nederlando oni debatis en anarfiiistaj rondoj, cu oni povas ankoraü rigardi la hispanajn anarfiiistojn kamaradoj, car ili faris la barbarajon, armitamane defendi sin kontraü la fasistoj. Sed la pli multaj libervoluloj en la internaciaj batalionoj konkretigintaj la vorton „solidareco" en agon, estis komunistoj. La unuaj uzeblaj armiloj venantaj en niajn manojn, estis meksikaj aü rusaj. Ili ne suficis. Informoj de la anoj de 1'internaciaj brigadoj tiurilate ne povas esti kriterio, car tiujn ci brigadojn oni ciam La Hispana Tragedio, ar mis, vestis kaj nutris multege pli bone ol la hispanajn. Sed ec en la internaciaj brigadoj regis terura manko pri peza artilerio kaj malpezaj masinpafiloj. Ec en oktobro 1937a ni povis disponi sur la ekzerca tereno de 1'Internacia Brigado pri sep fusiloj, per kiuj devis pafi dumil viroj, pri unu peza kaj unu malpeza masinpafiloj sen municio, kaj tute mankis Jetgrenadoj, pikildrato, drattondiloj kaj signaliloj. En mia propra, hispana, komunista brigado ni ricevis en aprilo 1937a la unuajn ovoformajn jetgrenadojn, stalajn kaskojn kaj gasmaskojn kaj en majo uniformojn kaj bajonetojn. Ankoraü en julio niaj armiloj konsistis el malnovaj anglaj Mauser-fusiloj, kies tuboj plurokaze krevis. En la anarhiistaj regimentoj la bataliloj estis ankoraü muite pli malbonaj. La sep tankojn, pri kiuj la anarfiiistoj en tuta Aragono disponis, ili estis importintaj el Meksiko por la konto de la organizoj mem. En Bilbao oni kondicis la liveron de armiloj el rusa sipo per postulo agadi kontraü P.O.U.M., kiu tiuloke sendube estis sensignifa. Nia aviado disponis pri bonegaj casaviadiloj, sed havis nur tre malmulte da bombardaj aeroplanoj, kaj laünombre nia aviadilaro ciam muite malsuperis la malamikan. Laü kredindaj informoj mi eksciis, ke de decembro 1936a Rusio ne liveris plu armilojn, kaj ke el tio rezultis la perdo de Teruel kaj la tuj sekvintaj okazajoj. Ankaü la parolado de Negrin kaj la Jurnalaj komunikoj sajne informas tiutendence. Certas, ke el Rusio oni liveris armilojn ekskluzive kontraü kontanta pago en orvaloro. Sed kvankam la rusa helpo ne suficis por la venko, la nura fakto, ke sen la rusa helpo la milito jam estus malgajnita, kompreneble vekis en la junularo grandegan simpation por Rusio. Malgraü la manko pri papero, la komunista partio sciis tre lerte plifortigi tiun simpation, distribuante centmilojn da gazetoj, brosuroj, afisoj, filmoj, libroj kaj bildkartoj. La anarhiistoj atentigis pri tio, ke la komunistoj konscie bremsis la revolucion, kaj sendube ili pravis pri tio. La partio protektis la interesojn de 1'etburgaro kaj ec de 1'spekulaciantoj, organizante ilin en „sindikatojn" de bank- kaj borsoficistoj, ovo-, viando- kaj fisnegocistoj, registaraj oficistoj k.t.p., kiuj formis al gi apogon kaj kontraüforton kontraü la laboristoj en la sindikatoj de C.N.T. Per la staEianovismo gi sukcesis enkonduki fortan diferencon inter la salajroj, kio kaüzis grandan malkontenton inter la neraetiaj laboristoj. Gi rifuzis plenumi anarfiiistajn postulojn, ec pravajn, kia ekzemple laborista kontrolo pri la burga registaro kaj giaj militistaj instancoj. En la armeo oni malpermesis jam ce la militistigo, la ioan de oktobro, diskuti pri strategiaj aferoj. De tiam la graveco de la soldataj kunvenoj konstante malpliigis, post kio ankaü la politikajn diskutojn anstataüis nura informado de 1'politika komisaro. La oficirojn, kiujn gis januaro 1937a la trupoj mem elektis (kio okazis ankaü al mi), de tiam nomis kaj translokigis la ministerio. Komence la salajro de 1'oficiroj, same kiel de la soldatoj, estis dek pesetoj ciutage, kio, kompare kun la salajroj de la kamplaboristoj, estis sendube muite tro alta. Poste oni deprenis de tio du kaj duonan pesetojn por nutrajo kaj vestoj, krom kio la milicanoj de tiam mem devis pagi ankaü siajn postmarkojn, tabakon, trambiletojn k.t.p. Samtempe tarnen la oficiraj salajroj multege altigis: frontleütenanto ricevis 220 kaj kapitano 350 pesetojn en dek tagoj. Pli indigniga, speciale en la komunistaj korpusoj, estis la enkonduko de poroficiraj kazinoj, en kiujn la soldatoj ne rajtis eniri, kaj la enkonduko, ec ce la fronto, de specialaj poroficiraj kuirejoj. Kiam la kunveno de oficiroj en mia bataliono malaceptis tion, car, kiel Sentella tion esprimis, ne volante, ke la soldatoj en la tranceoj perokule formangu nian mangajon, venis el Madrid politika komisaro por konvinki nin, ke nia rifuzo estas maldekstrapolitika nenormalajo, Liaopinie la soldatoj jam kutimigu, ke post la vcnko venos la demokratia respubliko, sed ne la egaleco de l'anarüiistoj! Kun la novaj uniformoj, kies kolumoj estu fermitaj ec ce la plej forta somera varmego, enkondukigis ankaü la devigita saluto kaj novaj, tre severaj laüdisciplinaj punoj. Pri cio ci speciale ekzemplis admirige la germanlingva dek-unua brigado, precipe post kiam Renn kiel stabestro estis intrige forpusita de Richard. En nia ekzerca kampo en Madrigueras komandis Heinz, nobla homo, brava soldato, konvinkita komunisto kaj nelacigebla laboremulo. Bedaürinde tarnen Heinz prenis la iaman prusan armeon kiel ekzemplon. Krom tio mankis al li, same kiel al la pli multaj germanaj oficiroj, kompreno pri la mentaleco de 1'hispanoj kaj de 1'nederlandanoj kaj skandinavianoj envicigitaj en tiu ci brigado. Iumatene unu el miaj germanaj oficiroj venis al mi kun la plendo, ke liaj katalunoj estas sabotuloj mokridantaj al li en la vizagon. Evidentigis, ke li eraris, kriante anstataü „cargen armas!" (sargu la armilojn!), la hispanan blasfemon „cagen tu armas!" (fekacu sur viajn armilojn!). Mian spritan respondon, ke li goju, car ili ne obeis al li, li akceptis nur tre nesate. „Car mi venis tien ci en Hispanio por versi por ili mian sangon, oni almenaü klopodu kompreni min!" En nia oficira kunveno iu hispana kapitano esprimis skrupulon kontraü la salutdevo, kiu en malgranda vilago kia Madrigueras fakte devigis nin iri konstante kun la pugno ce la capo. Germana leütenanto respondis al li: „Kamarado, kredu la parolojn de malnova revoluciulo: se vi, hispanoj, dekomence estus havintaj tian disciplinon, kian nia Rugfronta Ligo, la fasistoj neniam estus venintaj gis antaü Madrid!" En alia kunveno mi aüdis la riprocon, ke, kvankam mia kompanio estas la plej bona en la instrubataliono, estas malagrable al la oficiroj de aliaj kompanioj, ke ce mi okazas malmultaj punoj1). E5 sur seksa tereno oni imitis la novan puritanismon de Sovet-unio. En lokoj, kie trovigis garnizonoj de la internaciaj brigadoj, oni fermis la bordelojn, kaj la komunistoj disvastigis la devizon „seksa malsano egalas forkuron". Nia politika komunista komisaro diris, ke komunisto povu regi siajn seksajn sentojn. Tarnen tute ne ciuj estis komunistoj, kaj ce viroj trovigintaj dum pluraj monatoj ce la fronto, ne vidante ec unu virinon, estigis tiumaniere seksa bezono tre malutilanta al la moralo. Anarfiiistaj gazetoj retenitaj de la pligrandparte komunistaj politikaj komisaroj, ne trovis sian vojon al la tranceoj, kio krome estis tre komprenebla, car la akra kaj koléra tono de tiuj gazetoj direktantaj sin pli muite kontraü la registaro, la socialistoj kaj komunistoj ol kontraü la malamiko, neniel utilis al bona moralo inter la trupoj. En multaj sektoroj de la fronto la anarhiistcj vidis pro tiu agado malkreskanta sian influon en la armeo, dum kiam en la lando postfronte precipe U.G.T. 2) sciis kolekti cirkaü si la gis tiam indiferentajn grupojn de 1'etburgaro. Proporcie ilia membronombro malpliigis; kontraüe la nombro de la socialistaj kaj komunistaj grupoj forte kreskis. Forpusitaj el la registaro ili sugestiis, ke venko de ci tiu registaro povus signifi la kompletan perdon de ilia propra influo kaj ilian baldaüan ekstermon fare de la komunistoj. La formoj tamen, en kiujn la rusa socio evoluis, same malmulte logis ilin kiel tiuj de 1'fasismo. Kvankam timante malvenkon, ili tamen ne havis plu intereson en venko, almenaü ne de ci tiu registaro. Ilia agado stagnis kaj per tio paralizis la malvolvigon de 1'mi- 1) Simile al tio, en la artsilkofabriko en Ede (Nederlando), tiu cefo, kiu postulis malpli muite da punpagoj ol aliaj, ricevis riprocon! 2) Union General Trabajadores (Generala Laborista Ligo). Trad. litila industrio en la plej grava industria centro, Katalunio. Por konstantigi la kvantan nivelon de sia membraro ili tro facilanime malfermis la pordojn al ciaj individuoj oftokaze dezirantaj ateston pri raembreco de C.N.T. precipe por protekti sin kontraü la sekreta polico. Estas kompreneble, ke pro la duone kontraülega stato, en kiu ili devis agadi, la provokuloj kaj spionoj kun radikala frazeologio povis ankoraü muite pli facile enpenetri en P.O.U.M. Krome oni ofte klopodis ligi la membrojn, postulante laborkondicojn kaj salajrojn, kies nura rezulto povis esti rapida kresko de la prezoj, protektante malbonajn laborantojn kaj ec konfiskante transportilojn da nutrajoj kaj aütomobilojn por disponigi al propraj amikoj. Estas kompreneble, ke tiu ci netolerebla stato en Katalunio fine estis draste cesigenda. En la kernpunktoj de 1'neevitebla konflikto la registaro pravis el historia vidpunkto. Anstataüigo de 1'anarhiistaj limgardistoj per la nove organizita regna gendarmaro estis same necesa kiel la malfondo de la libervolaj polickorpusoj de la diversaj partioj. Vere netolerebla afero estis, ke la barcelonan telefoncentrejon, pri kiu la armekomando ciumomente devis disponi, kontrolis kaj gardis armitaj sindikatistoj. Sed tre maljusta estis la maniero, en kiu la polico okupis tiun telefoncentrejon, kio ne povis ne efiki kiel provoko. Pro tio do oni poste eksigis la polican cefon, kiu estis ordoninta tiun okupon. Negusta sajnas al mi la aserto, ke la konflikton en Barcelona kaüzis P.O.U.M., kiu neniam estis trotzkiista partio, sed kombino el tri malnovaj marksistaj partioj en B.O.G. (kunigo de kamparanoj kaj laboristoj), al kiu Trotzki kategorie riprocis gian tro demokratian bazon kaj gian kuragon okupi starpunkton nepre rifuzan kontraü 4a Internacio. Same ne gustas, ke la konflikto en Barcelona finigis per plena venko de 1'registaraj trupoj. Gi finigis per arbitracio de la anarüiistaj gvidantoj tiucele venintaj el Valencia, Sed estas fakto, ke en la tuta lando, sed precipe en la armeo, la komunistoj taktike utiligis tiun konflikton. Neniu tiutempe staranta en la tranceoj, forgesos tiun atakon en la dorso. Generale oni opiniis: Eble ili estas efektive provokitaj, sed oni nepre ne permesu al si esti tiagrade provokata! La konflikto en Barcelona signifis pereigan baton al la politika influo de la anarhiistoj. Post la barcelonaaj okazajoj regis la generala impreso, ke de nun la registaro estos plene influata de la komunistoj. Ne nur mi, sed ankaü „Le Temps" de 1'na de januaro 1938a konstatas, ke okazis la malo. La registaro komprenis la barcelonaajn okazajojn kiel averton kontraü tro drastaj arangoj kontraü la organizoj ampleksantaj ankoraü milionojn da hispanoj. Gi komprenis la dangeron konsistantan en eventuala kunagado de tiuj elementoj kun la tiutempe tre suspektige ribelemaj katalunaj aütonomiistoj. La skismo en U.G.T. kaj la malsukceso de Caballero, kvankam havanta signifon pli personan ol politikan, instigis gin agi prudente. La translokigo de 1'registaro al Barcelona ne nur decide subpremis ciujn aütonomiistajn movadojn, donante fortikan bazon al la kataluna militindustrio; precipe gi kaüzis gravan trankviligon en la politika situacio. Post kiam rompigis la anarhiista stat' en stato, la registaro ne hezitis defendi sian nedependecon ankaü kontraü la komunistoj. Sian plej fortan pozicion la komunista partio havis en la Internacia Brigado, en kiu gi disponis pri preskaü ciuj oficiroj kaj politikaj komisaroj. La unua paso tie estis plene subigi la brigadon kaj giajn servojn al la hispana cefkomando kaj nomi hispanajn oficirojn proporcie al la nombro da soldatoj (60%). Poste oni forigis cian politikan agadon el la komandejoj kaj el la stabo. La eksigo de Alvarez del Vayo kiel generala komisaro kaj la anstataüigo de 250 komunistaj politikaj komisaroj de 1'brigado per aliaj, estis tre grava paso en tiu direkto. Oni certe demandos sin, kiel tia nedependa politiko estis farebla konsidere la dependecon al Rusio koncerne la liveradon de armiloj. Unue, oni opiniis, ke ju pli fortigos la propra militindustrio en Katalunio, des malpli da signifo havos tiu liverado. Kaj due, tiu dependeco ne estis sendangera por la hispana popoio. Jam dekomence la sinteno de Rusio neniam estis tiom klara kiom ekzemple tiu de Meksiko. Malgraü sia simpatideklaro al Hispanio en kunveno de Ligo de Nacioj, Rusio aligis — pro amikeco al Francio —, kvankam kontraü korinklino, al la fatala ne-intervencia politiko. Kvankam Sovet-unio la 23an de oktobro reprenis sian liberon por agado, gia starpunkto estis tiom rigore laülega, ke ekzemple okaze de eventuala revolucio en Portugalio, gi nepre ekskludus cian heipon al tiuj, kiuj ribelus tie kontraü sia „laülega" diktatora registaro. En London Maisky parolis severajn kaj verajn vortojn, sed la ultimato al Italio fine tarnen neniom efikis. Ne ekzistas motivoj por kredi, ke la italaj Fiat-aviadiloj ne estas hejtataj per rusa benzino. Al sovet-aviadiloj estas tarnen ankoraü muite pli facile flugi trans la norda poluso al Ameriko ol el Kiew al Barcelona. (Ankaü ce Teruel la registaraj aviadiloj formis laükvante malplimulton). En la intertraktoj pri la revenigo de la libervoluloj kaj imputo de militaj rajtoj al Franco, Maisky gis nun pason post paso cedis pro Britio. Tio kompreneblas! La muite multaj ekzekutoj en Sovetunio ne atestas pri tre stabila enlanda situacio; la armeo estas senigita je siaj plej geniaj gvidantoj, sed la milita dangero de tag' al tago kreskas. Cang Kaj Cek, kiu ankoraü en 1927a nur en Sanghaj masakrigis 11000 komunistojn, ne estas tre fidinda kunligano, kaj la armeo de la cinaj sovetaj respublikoj pereis ce la frontoj. Se Cang Kaj Cek denove, kiel en la tempo de Borodin, konspirus perfidon, traktante pacon kun Japanio, ci lasta lando povus disponi en Cinio pri homa rezervo de 400 milionoj kontraü Sovetio. En tiaj ci cirkonstancoj Sovetio ne povis ne eviti konfliktojn kun Britio, devante koncerne Hispanion des pli muite koncesii al Britio, ju pli prema farigis la situacio en oriento. Pravamotive la hispana respubliko tenis sin skeptika kontraü Eden, kontraü la monpruntistoj de Franco en City kaj kontraü la britaj grandkapitalistoj havantaj akciojn en Rio Tinto. Ci okupis la sole gustan starpunkton: ke la hispana popoio liberigu sin mem. Post verkado de tiu ci pritrakto la okazajoj en Hispanio farigis pli kaj pli fatalaj kaj tragikaj. La organizo de 1'armeo, kiun la registaro Negrin entreprenis kun modela forto, ankoraü en novembro plenigis min per espero kaj fido. La akademioj fine havigis al ni bonege instruitajn oficirojn, la instrukcio, same kiel la humoro de 1'soldatoj, estis bonega; ni disponis pri grandegaj homaj rezervoj; kontraüe la teritorio de Franco estis elcerpita. La fasistaj postajoj, kiujn ni konfiskis en Brunette, estis nurnure kriego pri mizero. Konstante pli da forkurintoj atingis nin, kaj cio, kion ili rakontis, atestis pri kreskantaj senespereco kaj cagreno en la „nacia" parto de Hispanio. Verkoj kiaj „Doy Fe", „Yo he creido en Franco", la ekzilo de 1'duko de Parma (la tronpretendanto de la karlistoj) kaj la foriro de la jezuitoj pruvis kreskantan malkontentigon inter hispanoj kaj alilandanoj en la partio de Franco. En „Aftonposten" la norvega Franco-volontulo Gissholdt publikigis tri grandajn artikolojn atentigantajn pri rapide evoluantaj militista kaj ekonomia malkreskoj tiupartie. Estas vere, ke en izolita Asturio ni malvenkis, sed tiu ci Pirho-venko kostis al Franco pli muite da mortigitoj ol nombris tie nia armeo; gi kostis al li la rezervojn, per kiuj li estis atakonta ce la centra fronto. Pli kaj pli urgaj farigis la helpopetoj de Franco al Mussolini, sed Mussolini rifuzis sendi novajn trupojn tiom longe kiam Germanio ne pruvis plu interesigon. Ce la centra fronto apud Brunette, Belchite kaj Quito ni tarnen iris de venk' al venko. La konkero de Teruel signifis por ni ne miraklon, sed la triumfon de sistema agado. Per la revoko de ec konservativaj parlamentanoj okaze de rmalfermo de 1'Cortes, sajnis, ke la registaro bonsancas regajni la fidon de la t.n. demokratioj. La perdo de Teruel kaj la malsukceso de la kontraüofensivoj de Franco signifis tarnen por Mussolini perdon de prestigo kaj pozicio, kiun la malforta itala diktatoreco ne eblis elporti. Lasta helpokrio direktis sin al Hitier kaj Hitier konsideris la okazon konvena por realigi la revon de sia vivo. La germanaj generaloj deklaris sin kontraü plua enmiksigo, car ne fidante la italan aliancanon kaj timante militon, kiu ne povos farigi milito fulmrapida, ili opiniis fronton inkluzivantan ankaü Hispanion, tro longigita. Sed la generaloj estis forpuse ignorataj. Franco ricevis krom italaj soldatoj la grandegajn aviadan kaj tankan materialojn, kiujn li estis petinta. Hitier akiris Aüstrion. En Britio lordon Eden, kiu pretis marcande forvendi la hispanan respublikon kontraü italaj garantioj, anstataüis Halifax, kiu ankaü pretis forvendi gin, sed sengarantie. Kun humana „protesto" kontraü la abomenindaj bombardadoj super Barcelona, Pilato-Chamberlain lavis la manojn en senkulpeco. En Francio fiaskis la popolfronta registaro, kiu intencis defendi nin kontraü la fasismo, kaj kiam ne la franca laborista movado, sed la franca generala stabo lastmomente memoris pri interveno, mankis al gi la apogo de gia sola aliancano Rusio, kiu per la procesoj estis mem malfortiginta sin. Cu en tiu ci tragedio ne ekzistas nur unu lumpunkto? Ankoraüfoje la hispanaj milicanoj kun senrivala heroeco retenis la almarson de 1'malamiko, nuligante ciujn planojn de Mussolini kaj lordo Halifax. La nova hispana registaro, en kiun akceptigis ankaü la anar&iistoj, kvankam la komunistoj eksigis, muite pli pure reprezentas la hispanan popolon ol la antaüa. La repermeso al P.O.U.M., same kiel la fine realiginta kunigo inter C.N.T. kaj U.G.T., formas bonan pason en la gusta direkto. La registaro Daladier montras rilate al Hispanio pli da energio ol la popolfronta registaro, kaj ankaü Rusio, ne sentante sin plu ligita per tiu popolfronto, malgrandskale rekomencis siajn liverojn de armiloj. En Genève oni denove malkonfesis al Alvarez del Vayo la promesojn solene faritajn al la respubliko, sed en Usono oni konsideras nuligon de 1'sekestro pri armiloj destinitaj por Hispanio. Franco denove embarasigis; liaj rezervoj elcerpigis, kaj Mussolini, por kiu la hispana problemo superas ciujn aliajn, sercas en la t.n. novaj liveroj de armiloj al la respubliko pretekston por ankoraü pligrandskale rekomenci sian intervenon. Ankoraü ekzistas ciaj ebloj, kiel ekzemple acetakiri la italan neütralecon per ofero de la respubliko, aü rompigo de la komencitaj ital-brit-francaj intertraktoj. Sed kiom ajn malserena ni vidas la situacion, ciam ankoraü ekzistas la lumpunkto de 1'hispana junularo, kiu nereteneble denove relevos sin, tuj kiam la lasta germana aü itala soldato estos forlasinta la landon, tuj kiam iom replenigos la grandegaj malplenoj kaüzitaj per amasa masakro de la plej bonaj homoj. LA HISPANA JUNULARO. Knaboj en ag' ankoraü infanaj, bravaj junuloj, filoj hispanaj: „Viro mi igos, vokas min fronto; al la danger' mi iros renkonte; kaj se min antaü viraga forto en la bataio trafos la morto, do en la tombo viro mi estu, kun la dezir', ke min nur postrestu lumo de 1'suno min gojiganta, mia kurag' en fratoj flamanta". En la tranceoj kote malpuraj, en la malvarmaj noktoj teruraj, en la bruliga suno tagmeze homoj aktivas forte kaj peze, homoj ribelaj kontraü sklaveco; volon ilian montru justeco gis glora fin', kaj kiam forportas ilin flegist', vunditoj jam mor tas; goj' survizage kaj en la koro, kvazaü radias lum' de aüroro brile ardanta en la esprimo; regas la paco, paco sen limo. Puran argenton ili similas aü kiel or' en stonoj subtilas. Al la tranceoj ili rapidis, car en la koro firme decidis: „Semi ni volas semojn de 1'vero, kiujn neniu siros el tero". Kaj se la mort' al ili aperas, pri la rikolt' falcisto fieras. Sed en mallumaj ombraj anguloj larmas amantaj karaj okuloj pri la herooj brave mortintaj. Ploras patrinoj ilin nutrintaj, ploras fratinoj, ardas en prego la fiancinoj blankaj en nego. Ilin trafegis nigra funebro, kaj en la vejnoj sang' igis febro. Nekonsoleblaj restas vidvinoj sen la kompren' pri sortaj destinoj nur en portretoj kaj en leteroj restas memoroj, sed sen esperoj; ilin rigardas amaj okuloj lacaj pro ploro pri la karuloj. Kovras la kampojn en Hispanio ostoj de brila generacio; el viaj agoj fam' restas nure, kvazaü river' gi fluas murmure. Versu la sangon sur la kamparo, brila hispana, vi, junularo; kiel oliva suk' gi revenu, kaj viaj ostoj kverkojn subtenu! Sed junular' nepreta oferi, sang' sen kurago verson suferi nomon honoran jam ne meritas, brili ne povas, gloron ec spitas. Kiu venkita vivon konscias, tiu maljunas, mortagonias; antaü naskigo premas lin ago; por la pluvivo mankas kurago. Vi, junularo, gloron aliros, ciam triumfos, venkon akiros; se Hispanion premos minaco, vi gin elsavos; venos jam paco. Morti per glav' ni volas prefere ol sub teroro sklavi mizere, ol senespere vivi turmente, ol vegetadi honte kaj pente. Se el la urboj cindro nur restos, kiel el cindro flamoj protestos, tiel eksonos flame la krio, lasta esprim' en mortagonio: „Por Hispani' la vivon ni portis! Ho, Hispani', por kiu mi mortis!" Laü Miguel Hernandez. Madrid, la ïoan de oktobro, 1936a. FREMDULOJ. Kelke da tagoj antaü nia forveturo mi legis en „Rex voor Vlaanderen" *): „Sen la franca helpo Irun estus jam hispana!" La titolo konvenis al informa metodo, kiu generale kutimigis nomi la ribelulojn „naciaj trupoj", donante al la laülega armeo de 1'respubliko la kolektivan titolon „la ruguloj". Pensante objektive, oni klopodu bone prezenti al si tiun fakton! „Naciaj trupoj"; tio estas la oficiroj jurintaj fidelecon al la respubliko kaj enspezintaj de la respubliko sian salajron kun la nura rezulto, ke ili sekrete preparis la konspiron kontraü tiu ci respubliko. „Naciaj trupoj"; tio estas tiuj, kiuj per italaj kaj germanaj bombardiloj bombardas hispanajn urbojn kaj vilagojn; tiuj, kiuj sur por tugala teritorio faras kontrakto j n por poste pagi la live radon de militiloj per hispanaj insuloj kaj marokaj aerodromoj. „Naciaj trupoj" estas la trude varbitaj arabaj dungitoj, al kiuj oni promese konsentis elrabi hispanajn urbojn. „Naciaj trupoj"; tia oni nomas la legion de alilandanoj, la rifugejon por la kanajloj el la homaro, en kiun oni, ne informigante pri nomo, nek pri deveno, akceptas ciun ajn, kiu por mono pretas pafi al ciu homo, kiun lia oficiro indikas al li. x) Fasista gazeto en Flandrio. Trad. La „ruguloj" tarnen, estas la dekmiloj da madridaj laboristoj, libervole prenintaj la armilojn, la kastiliaj kamparanoj, la ministoj de Asturio, la modestaj vilagaj paro&estroj de la baskoj, la artistoj kaj intelektuloj de 1'cefurbo, la gvidanto de 1'katolika junularo, Bergamin, kaj la katalunaj naciistoj. La malgrasaj virinoj, prenintaj la armilojn, la 16-jara knabo, kiu ci matene anoncis sin, kvara filo el familio, havanta jam tri filojn ce la armefronto, la milicanino ce la fronto, kies pentritaj brovoj estas parte forvisitaj de la pluvo, la kamplaboristo, kiu ridante montris al ni rege subskribitan dokumenton: „malaprobita por la militista servo , la arfiitekta studento, kiu en Naval Perral, jungita kvazaücevale, antaüentiris kanonojn kaj la profesoro pri matematiko, kiu estis lia bateriestro, jen: ciuj ili estas „la ruguloj". Sed cu mi mem jane estas pruvo, ke ankaü en la armeo de 1'respubliko servas alilandanoj? La bataio en Hispanio estas ne nur bataio por la demokrata respubliko; gi estas bataio por la demokratio en Eüropo. La paco ne estas partigebla — kaj la internacia solidareco estas premiso por konservi la pacon; pro tio do el ciuj landoj antifasistoj alrapidis por helpo. Malvenko de 1'demokratio en Hispanio signifos strategie, ke la ringo cirkaü Francio estas fermita kaj ke la fasismo kun plejeble granda certo pri venko povas komenci la mondmiliton. La afero de 1'internacia proletaro estas nepartigebla tuto, kia la paco, kaj la vorto „Internacio" jam ne havus ian sencon, se proletoj ciulandaj ne volus spontanee alkuri por helpi siajn kamaradojn en Hispanio. Mi scias, ke dekoj da germanaj elmigrintoj pere de siaj lastaj, almoze kolektitaj subvenciaj moneroj, forveturis al Paris por tie anonci sin kiel volontuloj. Mi scias tarnen ankaü, ke ili estas preskaü ciuj malakceptitaj pro tio, ke la hispania respubliko havas abundon da volontuloj, sed mankon pri armiloj. Generale oni akceptas nur tiujn, kiuj pro militistaj aü aliaj motivoj havas specialan valoron por la militaj operacioj. Mi scias ekzemple, ke la strategian defendon gvidis precipe franca rezervokapitano kaj germana elmigrinto partopreninta la grandan militon. La franca kapitano, kies nomon ni tarnen ne scias, estas mortigita en la lasta reduto. La germano nomigis Hoffman. Iu amiko, kiu, de la franca landlimo, estis observinta la militajn operaciojn, rakontis al ni: „Kontraüe al ili trovigis la fremdula legio. Ciufoje, kiam tiunokte la fusilado dummomente silentis, ni aüdis Hoffman vokanta: „Kameraden! Ihr seid Proleten wie wir! Warum kampft ihr nicht mit uns gegen eure Unterdrücker?" *) Ciufoje, post kiam li vokis, sekvis preskaü senprokraste salvo. Nelonge antaü matenigo la kugloj trafis sian celon. La voco de Hoffman silentigis, sed daürigis gin la antifasistaj batalantoj kaj gi restos vokanta al la „naciaj trupoj": „Brüder 2), warum kampft ihr nicht mit uns gegen eure Unterdrücker?" Certe, fremduloj ili estas, volantaj servi la aferon de 1'hispana demokratio. La maljuna aüstriano, kiun ni, la unuan vesperon en Madrid, renkontis en la centra kazerno de la kvina regimento, estas fremdulo. En la mondmilito li estis kaptata de la rusoj, kaj poste, en Siberio, li batalis flankon ce flanko kun siaj antaüaj malamikoj kontraü Kolcak. öis la statperforto de Dolfuss li estis metallaboristo en Wien. Liaj edzino kaj sola filo estis mortigataj okaze de 1'bombardado al la Wienaj laboristaj domaroj. Ci tie en la kazerno li estas unu el la malmultaj, kiuj scias kiel manipuli masinpafilon. Ankaü du studentoj el Oxford, kiuj hazarde pasigis sian ferion en Hispanio, kiam eksplodis la ribelo. Ambaü estis 1) Kamaradoj! Vi estas proletoj same kiel ni! Kial vi ne batalas kun ni kontraü viaj subpremantoj? Trad. 2) Fratoj. Trad. La Hispana Tfagedio. pacifistoj. „Guste pro tio", ili diras, „ni farigis militistoj". Ili estas fremduloj. Eble po unu en dekmilo, dise trovigantaj en ciuj trupoj, defendantaj la frontojn en la sudo, centro, okcidento kaj oriento. Nur tre malofte kaj tute hazarde ili interrenkontas. Sed tio suficas por pruvi, ke la vorto „solidareco" ne estas senenhava sono. Ili estas fremduloj, sed la hispanaj kamaradoj faras cion eblan por forgesigi al ili la fremdulecon. Mi ne troigas, dirante, ke ciu kamarado en la kazerno estas al ili amiko, kaj ciu kunulo frato. Ili fieras pri la fremduloj en sia mezo, kiel oni fieras pri nova kaj valora standardo. Oni kondukas ilin tra la teruraj laboristaj kvartaloj de Madrid, kiuj eble estas la plej mizeraj malriculaj kvartaloj de 1'mondo. Oni prezentas ilin al siaj konatoj, invitas ilin al si hejme por mango kaj senkulpigas sin pro la malgrandeco de 1'mangaja porcio. Virinoj alparolas ilin surstrate kaj el sia malrico donas al ili melonojn kaj figojn. Infanoj pende premigas sur iliajn brakojn. La armeaj intendantoj supersutas ilin per vestoj; neniu milicano foriras al la fronto tiom bone ekipita kiom ili. Se, en la batala linio, la mangajo prokrastigas, oni alportas al ili la solan, malsekigintan pecon da pano, postrestintan en la mangosako. Cu fremduloj? Neniam mi vidis kie ajn tiom muite da spontanea kora afablo, kiom inter tiuj ci kamaradoj, kiuj apenaü interkomprenas. Kaj mi ripetas la parolojn, kiujn iu kamarado formis, malrapide kaj preskaü mokete, por bone encerbigi ilin al mi: „Todos los proletarios del mundo son her manos!" La i2an de oktobro. Ni estis, ciuj kune proksimume dudekope, komisiitaj intertempe kompensi la perdojn de iu kompanio, troviganta jam du monatojn ce la fronto. Nelonge antaü la foriro iu kamarado estis invitinta nin mangi ce li ankoraü tiutagmeze. Kiel lerta metalindustria metiisto li logis en iom beleta dometo. Dum kiam lia edzino preparis la mangon, li montris al ni sian legomgardenon. La bedoj de terpomoj kaj tomatoj estis tute sekigintaj kaj malzorgitaj. „Perdido!" Estis nun la tria fojo, ke li iros al la fronto; tiuokaze neniu postrestis, kiu povas kontentige kulturi la gardenon. Kvinjara knabino kaj bubeto trijara premigis al sia patro kaj grimpis, dum la mango, sur liajn genuojn. Lia edzino kun okuloj rugaj pro plorado servis al ni. Kiam ni adiaüis, siaj lastaj paroloj estis: „no passaran!" (oni ne trapasos!) Kaj ec de sur la vojo ni povis ankoraü vidi sin staranta kun levita pugno sur la verando. „Niaj hispanaj virinoj suferis muite", li subite diris serioze — „sed kion ni faru? Neniu alia vojo kondukas al la libero". Kiam ni marsis al la stacidomo, la kamaradoj kantis „Internacio", „La Juna Gvardio" kaj „Bandiera Roja". Ciuj estis gajaj, sed neniu ebria, nek abunde brua. Inter ili mi vidis Nicasio, kiu estas dek-sepjara kaj Orubio, kamplaboriston el la montoj, marsintan tri tagojn por militservi ce ni. La unuajn tagojn en la kazerno ni ofte ridis pri Orubio, kiu en sia hararo, mallonga tondita, estis raziginta krucigitajn falcilon kaj martelon. Ion tian oni ja povas elpensi nur en vilagoj! Iutagmeze, kiam mi iris flanke de Orubio tra Avenido de la Republica, li eksplodis subite kaj sajne senkaüze per plorego. Li montris al virino mamnutranta infaneton, dum kiam knabino proksimume dujara tenis sin ce siaj jupoj. „Ankaü la miaj estis trimonata kaj dujara", li diris, „kiam la fasistoj pafmortigis ilin kaj samokaze mian edzinon, car si ne volis diri, kie mi kasis min". De tiu momento neniu ridis plu pri la falcilo kaj martelo de Orubio. Li mem klarigis pri tio jene: „Se eble la fasistoj kaptos min, ili almenaü scios, ke mi estas komunisto!" Ce la stacidomo apud Atocha la malplenaj mango- kaj dormovagonoj de la internaciaj trajnoj estis veturigitaj sur relfino. Sub la giganta arktegmento staris nur unu vaporbruanta trajneto forveturonta al la fronto. La duaklasaj vagonoj estis destinitaj por la soldatoj. Niaj kamaradoj okupis en ili lokojn same atente kiel se oni, ce aristokrata familio, eksidas en komfortajn segojn. Ec ne unu grateto estis rimarkebla sur la lignajo, nek makulo sur la veluraj sidlokoj. En la vagono apud la nia estis eksidinta, inter siaj soldatoj, subkolonelo, portanta ankoraü la uniformon de 1'malnova, regula armeo. Mi eksidis flanken de li kaj komends, franclingve, konversacion. Li rakontis, ke li ankoraü kun Franco kaj Mola servis en Afriko. „Kiam eksplodis la revolucio", li diris, „oni metis nin antaü la alternativon: Juri fidelecon al la respubliko aü, kun konservo de niaj salajroj, eksigi el la militista servo. Franco juris fidelecon por tiom pli certe kaj plene havigi al si la militmaterialon de la respubliko. Por mi tarnen juro estas juro kaj perfidulo perfidulo. En Toledo Mola masakris per siaj maüroj sepcenton da niaj milicanoj, sepcent kaptitojn". Li montris al la kamaradoj cirkaü ni en la vagono. „Sepcent virojn, kiaj ci jenaj. La plej bonan homan materialon, kiun Hispanio iam ajn havis. Kaj tiaj homoj nomas sin naciistoj!" En la kupeo nun estis mallume. Car ni venis en la efektivan frontzonon, la trajno pluveturis kun estingitaj lampoj. Naval Perral estis la lasta loko, kiun niaj trupoj ankoraü okupas. Dum kiam post la montetara rando la mitraloj boje furiozis, oni veturigis nin tra la mallumo al konfiskita biendomo. Ni volvis nin en niajn kovrilojn kaj dormis, kiom tio almenaü eblis, sur la pavima planko, uzante niajn dorsosakojn kiel kusenojn. La redutoj konsistas el grizaj stonegoj, jen kaj jen interligitaj per parapetoj el senzorge amasigitaj stonoj. Post ni, en la profundo, situas Naval Perral, kie la grenadoj sencese eksplodas en nubojn da kirle supren blovitaj stonoj kaj polvo. Antaü ni, sur la pli altaj montkrestoj cirkaüantaj la vilagon, kusas, same nevideblaj post siaj Stonegoj, la maüroj. Jam dufoje la vilago estis en iliaj manoj, dufoje la kolono de Mangada rekonkeris gin al la malamiko. Nun ili klopodas triafoje fermi cirkaü ni la feran ringon, kiu nur tiuloke, kie la kirastrajno sur la fervojo sencese al- kaj forveturas, havas mallargan aperturon en la direkto al Navas del Marqués. Dume tiu êi ringo farigis jam tiom malvasta, ke tie, kie ni kusas, nia altebenajo estas atingebla ne nur de la malamiko kontraü ni, sed ankaü de la generale hazardaj kugloj el la dekstra kaj maldekstra flanklinioj. Jam plenigos la tria tago, dum kiu ni kusas tie ci kaj ankoraü ne estas komunikinda ia heroa faro el nia kompanio. Post la granda bombardado de dimanco pasinta, kiam la malamiko jetis pli ol dumil grenadojn en nian vilagon, la stabo generale atendis atakon de maüra kavalerio kaj strecatente ni rigardadis antaü ni en la mallumon. Iuj kamaradoj diris: „Nepre zorgu konservi ciam unu kuglon! Se la maüroj kaptos nin, ili ne simple pafmortigos nin, sed per siaj bajonetoj ili distrancos nin vivaj en pecojn". Niaj kartocujoj pendis malfermitaj kaj la manojn ni tenis sur la canoj. Sed la atako prokrastigis. Laüdire la maüroj, deprimitaj de 1'malvarmo, rifuzis ataki. Poste en la nokto eksplodis, kvazaü de rabie furiozigintaj hundoj, la boja hurlado de 1'mitraloj, ciufoje denove sur aliaj sektoroj de la fronto. Ce ni fajfis nur jen kaj jen, kvazaü koleregaj vespoj, hazardaj kugloj super niaj kapoj aü sekasone enpremigis en la stonojn de la parapeto. Ne la kugloj de 1'kontraüulo estis nia efektiva malamiko, sed la malvarmo kaj la pluvo. Dum tiu tuta unua nokto torentis sencese la pluvo. Dum kiam malfortigis la streciteco kaj nur la gardostaranto observis, ni kusis, volvitaj nur en niaj kovriloj, frostotremante unuj apud aliaj sur la stonoj, kiuj brilis pro la akvo. Ce la ma- tenigo novaj malpure grizaj nubomasoj malrapide alproksimigis rampe el post la montoj en okcidento. Iliaj kvazaüperde forsvingitaj trenajoj volvis nin ciufoje denove dum minutoj en sian froste malvarman nebulon. Ec ne unu momenton trabrilis la suno. Post dudek horoj la suoj kaj strumpoj estis trae malsekigintaj kaj la kovriloj pezis kvazaü plumbo sur la sultroj. La varma mango prokrastigis, car la malamika artilerio estis jetinta kelke da grenadoj meze en nian kuirejan baterion. La duan tagon, kiam la malamiko elektis nian interligan linion al la vilago kiel pafocelon, prokrastigis ankaü pano, kolbasoj kaj vino. Ci matene nia sergento ventre rampis tra la pafa linio kaj revenis kun malgranda bareleto da vino kaj kelke da vinbergrapoloj. Ni ricevas po nur duona pokaio, „car , diras la kamaradoj, „muite trinkinte kun malplena stomako, oni jam ne povas pafi celtrafe". Kvazaü la kugloj fajfas malpli proksime super niaj kapoj ol hieraü, malgranda Nicasio iras trankvile ien kaj revene sur la ebenajo, trancante per sia bajoneto kardojn, per kiuj ni, post la plej granda stonego, faras mizeran fajron, kiu havigas muite pli da fumo ol da varmo ... Tiumatene je la dek-unua preteriris la kapitano. „Gis la kvina ci vespere ni klopodu elporti tion, viroj! La tuta rezervo estas bezonata por la aliaj sektoroj, kie la malamiko konstante atakas. Nur tiujn mi povas anstataüigi, kiuj nepre sentas sin malsanaj! Neniu anoncis sin. En niaj tute malsekigintaj kovriloj ni kaüris post la stonegoj kaj Jezus Martin Perez, madrida stratpurigisto, kusanta apud mi, diris: „Anstataüo jam je la kvina! Tio ec superas mian atendon. Antaü du semajnoj ni kusis sammaniere inter la rokoj dum ok tagoj seninterrompe, el kiuj tri senmange". Oni ne povas, miaopinie, sufice akcenti, ke ciuj niaj mili- canoj ec sen unu escepto estas volontuloj kaj ke niaj regimentoj konsistas nur el armitaj partiaj formacioj. De la ioa de oktobro tarnen validas la militistigo, enkondukigas la unuecigo de komando sub la militan ministerion, samtempe kun nova, demokrata, sed severe militista disciplino. Firme fidante la volon de 1'popolo por venki, la registaro permesis, meze en la milito, al ciu, kiun la militistigo ne kontentigas, liberigi el la militservo kaj la ioan de oktobro iri hejmen. Tiuposttagmeze anstataüis nin kompanio antaü kelke da horoj veninta el Madrid. Preskaü ciuj estis volontuloj, unuafoje venantaj al la fronto. Ne nur laüage, sed en sia tuta agado ili iom similis infanojn. Ili transprenis de ni la fusilojn kaj ni vidis iliajn lastajn vicojn kantante malaperantaj post la montetaran randon. La frazo: „sabemos veneer o morir" (ni scias venki aü morti), el „La JunaGvardio",estis al ili muite pli ol nura devizo. Sen armiloj ni restis kiel rezervo en nia vilao. La tutan postan tagon ni povis el la turcambro observi la operaciojn. La malamiko komencis lastesperan ofensivon kaj sukcesis, en kelke da horoj, bari la solan vojon ligantan nin kun Madrid. Nur nia kapitano havis revolveron. Kolere la viroj diris: „Se ili nun trabatos sin, la maüroj tarnen kaptos nin vivaj!" El nordo oni komunikis novan flugistan atakon. Tiumomente niaj sergentoj venis kun la informo, ke en la granda teretaga salono nia politika delegito parolos pri la signifo de 1'militistigo. Kvin minutojn poste la maüroj kaj la flugistoj super niaj kapoj estis forgesitaj. Akre ardigis la pasioj en la diskuto. Estis inter ni kamplaboristoj ne povantaj kompreni la diferencon inter kapitalisma kaj demokratia disciplinoj. Ili diris: „Ni estis soldatoj sub la rego kaj guste kiel volontuloj ni batalas, por ke niaj infanoj ne devu farigi soldatoj". Aliaj diris: „Ni rifuzus laükomande pafmortigi kamaradojn pro ia ajn malprudentajo, ec se oni dekfoje ordonus tion al ni". Pli principaj kaj funde bazitaj estis la kontraüargumentoj de 1'anarfiiistoj. Unu el ili formulis jene: „Ni estas la armita popoio, la batalantoj de 1'revolucio kaj ni ne volas degeneri en senvolajn trupojn de burga registaro". Nia delegito atentigis, ke ankaü la sindikatistoj konfesis en siaj gazetoj la neceson de fera disciplino. Li diris, ke la komuna agado kaj la kontrolado de la partioj garantios, ke oni ne povu misuzi la trupojn. Li atentigis, ke gis nun niaj perdoj estis dekoble tiom grandaj, kiom ili bezonis esti ce militista disciplino kaj celkonforma ekzercado. Li akcentis la neceson de la venko, kiu, kontraü la militiste ekzercitaj trupoj de la ribeluloj, eblos nur ce nepra submetigo sub unu solan militistan gvidadon. Ne farinte definitivan decidon, la kunveno finigis. La elektra kondukilo estis interrompita kaj cie en la koridoroj kaj cambroj la fenestrokovriloj estis fermitaj. En la mallumo ni palpe sercis lokon por dormi. La fusilado malpliigis kaj ni eksciis, ke niaj trupoj rekonkeris siajn antaüajn poziciojn. Tri tagojn poste nia kompanio forpermese revenis al Madrid. Tiuj, kiuj konsentis pri la militistigo povos, du tagojn poste, reanonci sin en la kazerno. Ci matene, sur la interna korto, mi revidis ciujn: Orubio, José, Nicasio kaj Jezus, la parolinton por la anarfnistoj. Post unu alia ili ricevis sian novan soldatan libreton. Jezus salutis min laü la maniero de la anarïiiistoj, laü kiu la mano de unu ferme premas la manartikon de alia. Li ridis. Ni ja formas unu kompanion kaj ni restos kune. Cefafero estas la venko. Post du tagoj ni do eble reforiros kun la samaj „friponoj al la fronto. Oni diras, ke sur Siërra jam kusas nego! La 2oan de oktobro. POST LA FRONTO. Madrid sangigis! Mi jam konis Gran Via kaj Calle Alcala kun iliaj paradaj nubaltaj domoj kaj ilia parada elmontrado de luksaj aütomobiloj. Mi jam konis la supersatan aristokratecon de la internaciaj hoteloj, la bulvardojn, kie oni senokupe promenas kaj la trinkejojn, kie, ce senfinaj konversacioj ec la tempo en blua nebulo da cigareda fumo stabiligis. Mi jam konis, — en la subtera fervojo, sur la stupoj de benkoj, hoteloj kaj teatroj, en parkoj kaj antaü la pregejoj, — la invalidojn, almozulojn kaj patrinojn, ekspluatantajn la mizeron de siaj infanoj. Mi jam konis la kasitecon de la malriculaj kvartaloj kaj la briletantajn pintocapelojn de la guardia civil, impresantajn kiel lakitaj cerkoj. La almozuloj malaperis, samtempe kun la guardia civil. La luksaj aütomobiloj estas konfiskitaj kaj krude surpentritaj per rugaj aü blankaj literoj. La enue kaj sencele promenantaj burgoj malaperis el la stratoj. Anstataü cio ci svarmas en la stratoj uniformoj, aü pli guste, — car pri veraj uniformoj ne estas parolo! —, svarmas laboristoj en surtutaj kiteloj, koneblaj kiel milicanoj nur laü capo, rimenzono, snurligita revolvero aü sursultra fusilo. Guste ili donas al la urbo gian novan aspekton: la nemiskompreneblan proletaran aspekton de 1'revolucio! Ne, nenie mi vidis, en la centro, en la popolkvartaloj, ec nur unu rompitan butikan fenestron. Ciuj butikoj estis malfermitaj. La malaltprezaj cionvendejoj same kiel la juvelejoj, la grandaj luksartiklaj magazenoj kaj la frukt- kaj mangajvendejoj. Cio estis acetebla kaj la prezoj estis malpli altaj ol tiuj, kiujn ni pagis en Paris. Polico same kiel trafikpolico malaperis el la urbo. Rimarkinda estas la subita, preskaü tuta malapero de la krimo. Ciuflanke oni certigas al ni: „Nuntempe oni ne stelas plu en Madrid!" Parte tio estas komprenebla. Kie la polico havas nur du okulojn, la proletaro havas da ili milon. En la nuna tempo stelo estas stelo malprofite de 1'popolo; kaj la popoio punas kun senindulga severo. Iun milicanon en nia kazerno, fresfare kaptitan stelante monujon, oni pafmortigis unu horon poste, kondamnita de siaj propraj kamaradoj. En iu kastilia vilago oni pafmortigis la tutan revolucian komitaton, car la membroj, konfiskante fasistajn posedajojn, prenis aferojn por si mem. La alvarez diris al mi: „Por ni la afero estas tre simpla. Temas ne nur pri „venko aü morto". Sed se ni mortos, mortos kun ni ciom da espero, da progreso, cio, pro kio valoras la vivo. Cio arta, intelekta, humanisma en Hispanio trovigas niaflanke, kaj aliflanke la plej aroganta, plej malprudenta burgaro, la plej impertinenta terposedantaro kaj la plej senscia pastraro, kiujn la mondo iam ajn konis. Pro tio ne povos finigi tiu ci bataio tiom longe, kiam vivos ankoraü deko da homoj efektive amantaj Hispanion. Ciufoje denove eksplodos la revolucio". Kaj la eklezio? oni certe demandas. Cu iu kuragas malkonfesi, ke la religion kaj giajn servantojn oni persekutis laü plej terura maniero kaj ke la sango de la pastroj denove fluis kiel en la tempo de 1'unuaj kristanaj martiroj? Sed ni ne jugu tro facile! En domo krimula oni ne parolu pri peko! La hispanan eklezion, kies historion makulas aütodafeoj kaj inkvizico, ne teruru sango! Ankaü la liberpensuloj havas siajn martirojn; ni memoru nur la nomon de Ferrer! Oni mortigis pastrojn, sed multaj el ili portis en unu mano krucon kaj en la alia revolveron. Oni eksplodigis pregejojn, en kies turoj kasigis mitraloj, kaj oni bruldetruis monahejojn, post kies muroj mahometanaj pafistoj manipulis siajn fusilojn! La flugmasinoj, kiuj bombardas la popolkvartalojn kaj lernejojn en Madrid, portas benitan skulptajon de Sankta Kristoforo kaj sur ciu tanko de Franco trovigas emajlita bildo de la Sankta Koro de Jezuo! Cu ni per tio malkonfesu, ke cie, escepte en Baskio, ec en la plej malgrandaj vilagoj la pregejoj estas fermitaj, la pastroj forpelitaj aü mortigitaj kaj la monahoj forkurintaj? Nepre ne! Ne la revolucia popoio, sed la eklezio mem defendu sin kontraü la plej terura akuzo, kiun la historio povas mencii. De la epoko de la maüroj la katolika eklezio en Hispanio regis senlime super tiu ci 25-milionhoma popoio. Maüroj kaj judoj estis forpelitaj kaj la herezuloj bruligitaj. Registaro, instruado, filantropio, gazetaro, arto, cenzuro estis sub gia potenco. De naskigo gis morto gi influis la vivon de ciu hispana civitano. Senmezuraj estis giaj trezoroj; pli grandnombra ol en kiu ajn alia lando de 1'mondo estis gia pastraro. Nun tarnen, post pli ol dek jarcentoj da oficiala katolikismo, la popoio starigas la bilancon; nun pruvigas, ke la senlaca agado de la pastroj semis en la korojn de milionoj da laboristoj kaj kamparanoj nenion krom profundaj malestimo, malamo kaj furiozo kontraü eklezio, kiu dum ciuj ci jarcentoj estis la konscia kunhelpanto de fiekspluatado kaj subpremado. Ciun tagon novaj dekmiloj foriras spontanee al la batalkampoj. Senescepte ciuj estas baptitaj kaj partoprenintaj la unuan komunion; multaj estas eklezie edzigitaj; ciuj iam aüskultis la pastron sur la katedro predikanta pri infero kaj eterna kondamno. Sed el ciuj ci dekmiloj ec ne unu timas la eternan kondamnon; neniu sentas en la horo de 1'morto bezonon pri la lastaj sakramentoj de la pastro. Mi vidis ilin mortantaj sur la batalkampo kaj iliajn okulojn mi komparis kun piedpremitaj floroj. Ec la malamiko konfesis la heroan kuragon, kun kiu tiuj ci liberpensuloj scias morti. Cu estas imagebla pli forta akuzo kontraü la eklezio, ol ke centmiloj da giaj filoj kun la morto antaü okuloj konscie rifuzas por si mem giajn sakramentojn? Mi memoras la nervan, fortspiritan personon Bergamin, la konatan katolikan filozofon kaj verkiston. Liaj movoj estas iom rigidaj, pro kio li iafoje similas kvazaü invalidon. En vero li estas konstanta fonto de energio kaj entuziasmo. Alberti diris pri li: „Bergamin estas la plej heroa el ni ciuj". En iu malgranda restoracio en Madrid mi parolas kun Bergamin; kontraü mi sidas iu, kvazaü vokanta en la dezerto kaj aüskultas, aüskultadas, cu iu post la horizonto respondas la vokon de frato. „Mi scias", diras Bergamin, „ke la socia renaskigo de 1'katolikismo estas same necesa kiel la moraligo de 1'komunismo, kiu sen tio degenerus en marcon de oportunismo. Mi scias, ke komunio kaj komunismo derivigis de la sama vortradiko kaj ke, spite al kies ajn racio, niaj koroj jam interamikigis, car ni ciuj postulas juston por tiuj modestuloj en la mondo, kiuj al Kristo estis plej proksimaj. Ne estas hazarde, ke la apostoloj de Kristo estis laboristoj, sed ne generaloj kia Mola!" BERGAMIN, KATOLIKO KAJ REVOLUCIULO. Ce la unua renkonto oni demandas sin, sur kiu pentrajo de Greco oni jam iam vidis tiun ci plene spiritigintan vizagon. Senvole oni okule sercas ian korpan kriplajon kaj nur poste rimarkas la belan viran vitalecon en tiu ci sajne malfortika figuro. De 1'unua momento oni certas pri lia spirita supereco super lia tuta ceestantaro; sed la varma humaneco, elradianta el li, estas tiom intensa, ke gi jam anticipe ekskludas ciun ajn senton de malplivaloro. En kunesto de Bergamin estas, kvazaü figuro kia Francisko de Assizi subite reenkarnigis ... Bergamin estas filo de unu el la plej konataj advokatoj en Madrid, kiu estis konservativa ministro sub la rega regimo. Mem li studis juron. Liaj amikoj diras ride: „Tio estis eraro, ne estas juro, sed Justo, pri kiu Bergamin dum tuta sia vivo sentis interesigon". Por li tiu ci sento por justo estas nerompeble ligita al lia profunde katolika vivprincipo. Apud mi, ce la malgranda restoracia tableto, sidas la viro, kiu, kiam la registaro petis al li kiel katoliko lian konsilon, deklaris sin kontraü remalfermo de la madridaj pregejoj: „Prefere la katakombojn; tio estas almenaü sincera. La problemo de 1'hispana katolikismo estas tro profunda, ol ke oni povas, por la eksterlanda propagando, kontentigi per nur oportunisma arango. Ne temas pri fermo aü malfermo de pregejoj, sed pri la purigita rekrei§o de l'vera katolikismo en la koroj". Tiel scias paroli nur la viro, kiu jam antaü tri jaroj en la titolon de sia revuo fiksis la programon pri senindulga bataio kontrau cia manko pri energio. Tiu ci revuo nomigis: „Cruz y Raya , malfacile tradukebla hispana vortludo, signifanta „tabula rasa" x) kaj krome „plus aü minus" kaj „jes aü ne". „Cru? y Raja" evoluis el literatura revuo gis eldonejo, liveranta cion, kio, laüopinie de Bergamin, enhavas pli profundan humanan valoron. Ce „Cruz y Raja" aperis ne nur verkoj de Malraux kaj Alberti, sed ec la famaj hispanaj mistikaj verkoj. „Cruz y Raja" eldonis verkojn de modernaj hispanaj kaj hispanamerikaj poetoj, same kiel biografion de Sankta Katarino de Siena, la studajojn de Bergamin pri Lope de Vega kaj la reeldonojn de la famaj hispanaj klasikuloj. Dume aperis tie ankaü la sprite entuziasmaj verkoj de Bergamin mem: kolekto da aforismoj: „La raketo kaj la steloj", lia dramo: „Tri scenoj sub go°", lia verko pri la taüromaüio: „La kapo plena de birdoj" kaj „Disparadero Espanol", kiun titolon mi ne scias traduki. En mallonga tempo „Cruz y Raja" farigis la centro, kien kolektigis ciaj nuancoj de 1'hispana intelektularo, fonto de revolucia energio sur cia tereno de 1'spirita vivo. Ci tamen ne miksis sin en la ordinaran politikon. „Invitante 1) Latindevena sentenco signifanta proksimume: rekomenci kun bona intenco, pura koro, repurigita konscienco. Trad. matematikiston verki ion pri matematiko aü muzikiston pri muziko," diras Bergamin, „mi ec ne demandis min mem, cu lia politika konvinko kongruas kun la mia. Tiom forte mi estas konvinkita, ke cia vera scienco, cia vera arto kaj cia nepre vera religio finfine havas la saman rezulton: servadon al la homaro . En „Las cosas claras", citajoj el la grandaj hispanaj pensuloj kaj poetoj, Bergamin klopodis pruvi ci tiun unuecon de 1'homa volado kiel la rugan fadenon trairantan la tutan hispanan, ec la tutan internacian kulturon: „Ciam la granda tradicio de Hispanio estis revolucia. Ciu pensosistemo estas dialektike konstruita el du malojt la konservativa volo konservi la eterne validajn verojn kaj la revolucia tendenco celanta, en forpasa rilato, konstantan progreson. Niaj klasikuloj estis grandaj, car ili konstante havis vivan kontakton kun la popoio; kaj ci tie en Hispanio la ideo „popoio" sinonimas kun la ideo „revolucio . En ci tiu humanismo Bergamin vidas la principon, kiu, super la limoj de la politikaj partioj, povos farigi la bazo por unuiga fronto pli efektiva ol nur oportunisma. „Cie estas la homo", li diras, „kaj cio estas por la homo. Mi estas kristano, car en Kristo Dio igis homo, kia mi estas. Se en Dio ni ne vidus homon, ne eblus al ni efektive rilati kun Li. En tiu ci kredo pri la homo, tarnen, kristanoj kaj ne-kristanoj povas spirite interrenkonti. La celo de l kristanismo estas la spirita renaski§o de la homo, sed tre rimarkinde estas, ke nuntempe mi povas paroli pri la „renova homo nurnure kun komunistoj. Ankaü Nietzsche, kiom ajn malamike li rilatis al la kristanismo, sercis en sia „Uebermensch" nur ci tiun renovan homon, kiun ankaü ni alcelas, kaj kiu, en formo alia, estas la ciufoje revenanta temo de la rusa moderna literaturo. Tiu ci literaturo parencas al nia pensa vivo, guste pro tio, ke gi, same kiel ni, kredas, ke ciu homo jam en la nuno portas en si la germon de ci tiu „renova homo . Ekzistas tarnen ankoraü io alia, kio unuigas nin. Depraepoke la homaro konas la ideon raso. Laüvorte raso signifas: postesignon, la postesignon de la sango trairanta la tempon. Tiuj, kiuj, kiel la nunaj nacisocialistoj, rigardas la rason sia idolo, estas la sklavoj de 1'heredo de la sango. Sed guste tial venis Jezuo Kristo, por ke Li per Sia sango liberigu nin el ci tiu heredo. Sian sangon Li fordonis por pruvi, ke sango ne estas la plej alta ideo. Tial la kristanismo instruas, ke la kredo farigu al ni kvazaü sango. La kredo tarnen, kaj la spirito estas unusama. Trafe tio esprimigas en la Eükaristio, en kiu ni nutras nin per la Karno kaj Sango de 1'Savinto, kaj per tiu ci materia unuigo samokaze ekhavas spiritan kontakton. Jam ce sia promeso tiu ci Sakramento kaüzis indignon, car oni opiniis gin tro materia, tro konkreta — mi ec volus diri: tro materialisma. En la katolika eklezio tarnen, ci maniere cio estas „materialisma ; kaj tial mi volonte asertas, ke filozofiasence kristano ne povas esti idealisto, sed ke la historia materialismo estas al ni muite pli proksima ol oni generale kredas. La spirito ja farigu al ni karno kaj sango. Kristo fordonis Sian Sangon por, per la spirito, liberigi nin el la sklaveco al raso, familio kaj posedo. La oferdono de Kristo estis servo al la homaro; kaj guste tial ke ni estas kristanoj, interesas nin nur la homo. Malraux estas proksima al ni, car en la „homa manko" li sercas kaj transas la limojn, kiuj malhelpas la homon igi vera homo. André Gide estas al ni proksima, car lia tuta aktivado estas sercadi tiun renovan, felican homon. Karl Marx estas al ni proksima, car li sercas la materiajn bazojn, sur kiuj tiu renova homo povos kreigi. Kiel katoliko mi interesigas pri ciu pensulo kaj ciu reformanto, kiuj serioze sercas la vojon por fari al la homo la vivon konstante pli homa. Kaj kvankam sur multaj terenoj de 1'pensado ni interdiferencas, mi tamen akceptas la parolojn de Malraux kiel miajn: „Pri la vivo ni ciam povas interkonsenti, ec havante diferencajn opiniojn koncerne la morton!" „Kian parton de 1'hispana popoio", mi demandas al Bergamin, „vi povis atingi pere de „Cruz y Raja' ? Senhezite li konfesis: „Nur tre malgrandan malplimulton da intelektuloj. Nia revuo havis eldonkvanton da 1700 ekzempleroj, el kiuj krome ec granda parto iris al Ameriko. La oficiala mondularo, la granda gazetaro kaj la pastraro ignoris nin per silento, kio estis pli malbona ol kontraüagado. Krom tio en tuta Eüropo oni eble ne povas imagi burgaron, kies spinta vivo generale estas tiom malaltnivela kiom en Hispanio. Kio tarnen plej muite gojigis min, estas la kompreno, kiun mi ce mia agado ciufoje trovis guste inter la modestuloj kaj analfabetoj en la ordinara popoio. Mi memoras, ke mi iam faris kelke da prelegoj en Asturio pri Dostojevski kaj pri Cervantes, du kristanaj aütoroj, kiujn mi kutimis preferi super ciuj aliaj. La burgaro kunvenis sufice grandnombra por propraokule vidi la mirigulon: katolikan revoluciulon. Aplaüdeto pro gentilo estis la sola respondo al mia parolado. Poste en la salono tarnen, sidis dudeko da ministoj kaj en ilia nomo unu el la kamaradoj venis hezite al la podio por fari kelke da demandoj. Custe tiuj demandoj pruvis al mi, kiom ili partoprenis en miaj paroloj kaj kiom ankaü iliaj koroj sentis tion, kion iliaj neinstruitaj intelektoj ne povis kompreni. Mi memoras, ke alifoje mi estis invitita paroli en Burgos pri Lopé. Al la peto arangi tiun ci kunvenon la guberniestro ec ne respondis, per tio evitante plejeble malkurage kian ajn decidon. Sed la laboristoj de Burgos decidis nepre okazigi la kunvenon kaj mi parolis antaü ili en teatro plenigita ekskluzive de proletoj. Laü ilia propra peto mi ne tusis — por eviti politikajn komplikojn — ciun ajn aktualajon, kaj malofte mi faris prelegon pli pure filozofian kaj akademian. Sed forlasinte la salonon mi iris surstrate inter du vicoj da laboristoj, salutantaj min per levitaj pugnigitaj manoj. Ili plene identigis kun miaj pensoj." Kiam Bergamin parolas pri la popoio, liaj vangoj komencas ardigi kaj lia vizago preskaü ekhavas esprimon de ekstazo. Por li ne estas la popoio, kiel por la fasistoj, la senenergia amaso da malsuperaj homoj, bridenda de eta grupo da regemuloj; por li la popoio estas la haoso, el kiu kreigos nova mondo, la neelcerpebla rezervujo da fortoj, el kiu cerpu ciu pensulo kaj ciu poeto, se ili volas ne esti izolitaj ekster la vivo mem. Same kiel por Wies Moens, antaü ol li farigis fasisto, tiel por Bergamin la popoio estas la „patrino de la generacioj", la origino kaj kaüzo, al kiu refluas cio havanta homan racion. Mi demandas al Bergamin, kiun lokon povas okupi la eklezio kiel organizo en ci tiu lia sistemo prefere elektanta la simplan homon el la popoio. „Sed", respondas al mi Bergamin, preskaü naive, „cu do la eklezio estas io alia ol la popoio mem, la komuno de ciuj kredantaj la kristanan veron? Ne izolita, sed nur en komuno la homo povas realigi la kristanan juston surtere. Jen la granda eraro de 1'protestantismo: opinii, ke la homo individue, sed ne en komuno kun aliaj, senpere povas trovi Dion. La vojo al Dio estas la konstanta komunigo kun aliaj, kaj ci tiu komunigo konkretigas en la organizo de 1'eklezio. La neceson de organizo de tiu ci komuno mi agnoskas senrezerve; sed guste tial, ke tiu organizo estas neeterna, gi ne estas, kiel ciu alia organizo surtere, nelibera je erarado kaj koruptado. Tia korupto tamen, okazas preskaü tuj kiam la eklezia organizo ekokupas terenon, kiu ne estas gia, alivorte, tuj kiam gi farigas politika. Tiumomente la ekleziularon anstataüas la klerikalismo kaj tiam estas mia tasko, kiel observema katoliko, kritiki la monstran interligon de 1'eklezio kun la potencoj de la mondo". La pensoj de Bergamin estas por mi ideoj el nepre alia La Hispana Tragedio. ijpirita raondo oi tiu, en kiu mi kutimas vivi. La pasio kaj animnobeleco de Bergamin tarnen, estas la samaj kiaj tiuj, kiujn mi ekkonis ce la plej bonaj komunistoj de nia epoko. Ankaü Bergamin, se li starus antaü la jugisto, atestus kiel Dimitroff. La interparolo kun Bergamin plifortigis mian konvinkon, ke kontrastoj, kiujn oni imagas netranseblaj, eble estas malpli profundaj ol oni komence kredas, kaj ke la fasismo, krom la multa malbono, kiun gi kaüzas en la mondo, havas almenaü la jenan bonan flankon, ke gi pli kaj pli interproksimigas la plej bonajn homojn el ciuj progresemaj partioj en unu saman bataladon por nova, pli felica homaro. Madrid, la 23an de oktobro, 1936a. Certe, de kiam mi skribis al vi mian lastan leteron, la aspekto de Madrid grave aliigis. Revenante el Naval Perral niaj sargveturiloj grimpis supren laü la krutaj deklivoj de Siërra. La frosta nokta vento penetris tra niaj vestoj kaj la solo varmiganta estis la kantado de la kamaradoj. Fantome la fortikaj blankaj muroj de Aescurial levigis el la mallumo. Malpli laüte bruante niaj veturiloj malsupreniris al la ebenajo cirkaüanta Madrid, kaj tuj la temperaturo mildigis. Jam la sekvintan tagon ni guis, sur la madridaj bulvardoj, la bonfaran varmon de 1'somero. Sub la brilanta suno la gojo ne povas tute morti. Ankoraü nun Madrid estas gaja urbo kaj oni sentas tie kvazaü senfine daüran ferion. Sed ci tiu gojo bridigis kaj dignigis pro la seriozo de la situacio kaj la arangoj de la registaro. Ne senmotive Mola certigas, ke interne de Madrid li disponas pri kvina, sekreta kolono. Vestitaj en milicanaj surtutaj kiteloj kaj havante ofte falsajn identigilojn, la malamikoj de la respubliko kunvenis en kafejojn kaj sur la terasoj priparolis siajn planojn. Kelkfoje ili pafis kiel kasmurdantoj el mallumo. Iuokaze fasistoj pafis noktmeze sepfoje al la konstruajo de nia Alianza. La kontrolo estas treege severigita; nur kelke da kafejaj terasoj estas surireblaj kaj je la deka vespere oni fermas la restoraciojn kaj teatrojn. Sen speciala permeso neniu rajtas esti post la dek-unua surstrate. Tiuhore ciuj lampoj estas estingitaj aü kolorigitaj bluaj, kaj ciuangule de la mallumaj stratoj postenas gardistoj. Tage grandaj manifestacioj de virinoj trairas la urbon. Oni aktivas laü la devizo: ciuj virinoj eklaboru, por ke ciuj militkapablaj viroj povu iri al la fronto aü okupigi por la fortikigado de Madrid. Vespere niaj kompanioj faras propagandajn marsojn tra la stratoj. Jen kaj jen ni ekhaltas kaj iu laboristo alparolas la popolon. Ni marsas inter vicoj da pugnigitaj manoj kaj la bruadon de niaj pasoj supersonas „viva!"-krioj el la popolamaso. Fine la registaro faras la nepre necesajn arangojn. Riprocinde estas nur, ke tiuj arangoj tre malfruas, efektivigas nur en plej krizaj momentoj kaj pro forta insisto de 1'popolo. Interalie ni fine havas, de la deka de oktobro, la nepre necesan unuecon en komando. Kvankam koncerne la militekzercadon restas ankoraü multego dezirinda kaj kvankam oni forbabilas terure muite da tempo, oni tarnen povas vidi rimarkindan plibonigon en la disciplino de la trupoj. Kun fusiloj ni ne promenas plu, sed ni marsas. Mankas al ni sufice da kartocoj por regule ekzerci nin, sed tamen jam ne foriras trupoj, kiuj ne pafis almenaü unu- aü dufoje. Ni lernas la elementajn metodojn de marsado laü tirajlora linio kaj de falsinkaso. Ankaü en tio la fervoro kaj bona volo de la soldatoj kompletigas la nesufican scion de la instruantoj. Oni pripensu, ke tiu ci popoio estis la plej anti-militarista en la mondo kaj ne havas spertojn el la mondmilito. Ekzemple pri la grandega signifo de pikildrato kiel defendilo kontraü kavaleriaj atakoj oni preskaü ne havas scion. Fine oni cesigis la tutan konstruan laboradon, sed la tempo por tio jam urgegis. Ankaü la enkonduko de distribuaj biletoj por nutrajoj kaüzis en la lastaj tagoj grandan plibonigon. Efektiva manko pri nutrajoj ne ekzistas, sed la normalan distribuadon muite subfosis provizacetado de tiuj, kiuj povis disponi pri mono. La dekreto de 1'registaro pri divido de fasista terposedajo havas kompreneble grandan politikan signifon. Sed praktike ankaü en tio la popolamasoj jam antaü longe antaüagis la registaron. Mi havas tamen grandegan fidon en la revolucia forto de tiu ci popolamaso mem kaj admiras la disciplinon, laü kiu oni prokrastas ciun diskuton gis post la venko. Politike nevalidigis la malnova devizo „no pasaran!" (ili ne trapasos!) kaj nia nova devizo estas „pasaremos!" (ni trapasos!). Ce taglumo cio aspektas muite malpli grava; la stratoj estis same hompienaj kiel dimance en Amsterdam. La aeroplanoj cirkle flugis super la urbo, kiam je la dek-unua horo la popoio amase plenigis la teatron Espanol, kie oni ludos teatrajon de Ramon kaj kie ankaü parolos la burge maldekstra parlamentano por Sevilla, Aquillar (profesoro pri historio). Pro la ruga kaj ora koloroj kaj la modesta lumigado la salono faris impreson pri literatura prezentado. Mi diru, ke Aquillar parolis tre bone, kvankam li speciale akcentis, ke li parolas kiel liberalulo neniam sentinta simpation por la komunismo. Li atentigis pri tio, kun kiom grandega pacienco la hispana popoio elportis sian malricecon, ne kompareblan kun la malriceco de kiu ajn alia popoio. Tiu ci popoio respiris, kiam kreigis la demokrata respubliko, de kiu gi lastinstance esperatendis sociajn plibonigojn. La respubliko tamen, agis neniel radikale. La enspezimposto sumigis, ec por la plej grandaj kapitaloj, nur dek kvar procentoj. La eklezio, disponanta pri grandegaj trezoroj, ne pagis imposton. La jezuitan ordenon oni likvidis, sed la ordenanoj povis sengene resti en la lando. Oficiroj, rifuzintaj la Juron al la respubliko, ricevis provizoran pension egalan al ilia antaüa salajro Sed ec tiujn ci nemultajn, hezite faritajn reformojn ne volis toleri la grandterposedantoj kaj la militarista partiaco. Ili prenis la armilojn, kaj la laülega registaro povis defendi sin, fidante nur la proletaron. En tiuj ci momentoj evidentigis, ke la veraj trezoroj de Hispanio ne kusas kasitaj en la bankaj keloj, sed en la noblanimaj koroj de 1'hispana laborista klaso. Aquillar finis sian paroladon dirante: „Al tiu ci popoio ni volis doni indajn al homoj vivcirkonstancojn, normalajn en ciu alia demokratio. Ni opiniis, ke ni povos fari tion laü la muziko de „el hymno de Riego" (la popola himno de 1'respubliko). Pruvigis tamen, ke ec la plej simplajn reformojn ni povis enkonduki nur laü la muziko de „Internacio". Madrid, la 2an de novembro. Verkante mian raporton pri la aspekto de Madrid, mi ricevis neatendinte informon el la kazerno, ke la sekvontan tagon, do hodiaü, ni reiros fronten. Car je la naüa mi devos esti ce la kazerno, mi ellitigis je la sesa, por ke mi povu ankoraü skribi iom al vi. La tagoj en Madrid forflugis. Post la mizero ce la fronto mi eklogis subite en gastocambron en la iama palaco de la duko de Herida Spinola. La plej agrabla el cio estis laborcambro por mi mem. Kiom muite mi laboris kaj kiom mi povus ankoraü labori en tiaj cirkonstancoj! Elirinte la cambron mi renkontas malsupre en la halo aü en la salonoj la aliajn kamaradojn-artistojn. La revolucio tusis ilin per sia seriozo kaj ni ciuj farigis unu granda frataro. Antaühieraü mi havis la grandan gojon renkonti Ludwig Renn en „Alianza". Senbrue kaj sensensacie li venis tien ci. Akcente li deklaris: „Mi venis ne kiel verkisto, sed kiel eksstaboficiro de 1'prusa armeo". Kia eminentulo! Impona pro modesteco, kun simpatia koreco kaj la sola deziro batali inter kaj kun niaj milicanoj. Kia evoluo! Nobela oficiro, antimilitaristo, komunisto, malliberigito, — kaj nun: „la gojo, ke mi fine povos utiligi mian militistan scion por popoio kaj afero al mi karaj!" Renn tuj eklaboris kaj ciuj logantoj de „Alianza" heipas al li. Estas admirinde kaj kortuse, kiel tiuj ci artistoj kaj intelektuloj kun plena sinforgeso kaj kun plejeble grandaj precizo, fervoro kaj genio plenumas la plej necesajn taskojn! La unua, kion Renn faris, estas verki malgrandajn trafajn devizojn, el kiuj esprimigas la cefaj agadreguloj por la soldato en*la bataio. Desegnistoj tuj komends ilustri ci tiujn devizojn kaj antaü ol dudek kvar horoj pasis, la flugfolioj estis pretaj. Hieraü vespere paroladis Renn kaj kelke da hispanaj verkistoj en la partia salono apud nia kazerno. Diferenco inter salono kaj podio ne rimarkigis. Ciu parolo trafis sian celon, tusante la amon kaj pasion de centoj da sindedicaj koroj. Kvazaü sipoj la okuloj sekvis la onde gestantajn manojn. Maria Theresa Leon similis subakvigiston, pretan jeti sin en la mugantajn ondojn de 1'amaso. La voco de la malgranda eleganta poetino estis kvazaü la vibre sona voco mem de la virinoj, kies mizeron, atendon kaj esperon si esprimis. Ci tiuj uniformitaj poetoj estis la fratoj mem de la milicanoj en la salono, kun kiuj ili estis starintaj ce la sama fronto kaj kies pensojn ili interpretis. Tio ci jam ne estis kunveno, sed publika konfeso, preskaü religia ekstazo, spirite levanta la tutan popolon. Kaj tarnen oni parolis nur pri la plej praktikaj demandoj: kiel ni organizu ciujn gis la lasta viro kaj la lasta virino por la defendo de Madrid? Nia foriro ne okazos neatendite. La unua, dua kaj kvara kompanioj formarsis jam hieraü, ritme pasante kaj kantante. Edzinoj kaj patrinoj staris sur la trotuaroj, salutante la trupojn per pugnigitaj manoj. Tia bataliono marsanta tra la kvartalo konsistas el preskaü ekskluzive viroj el la kvartalo mem. Ankoraü parton de la vojo malgrandaj knaboj akompanas siajn forirantajn fratojn. El ciuj domoj, kiom ajn mizeraj, pendas rugaj tukoj aü flagoj. Tio atestas pri fiera gojo tiom bela, ke la postrestantaj batalionoj envias siajn forirantajn kamaradojn. La febro reiri fronten ardigas al ni ciuj la sangon. Por fine kvitigi la konton! Por fine frakasi la fasismon! No pasaran! La montriloj de mia horlogo turnigas muite tro rapide. Ankoraü dek minutojn kaj poste mi devos foriri. Mi scias certe, ke neniu mankos. Jen pruvo pri nia libervola, proleta disciplino en armeo, en kiu ec la vorto „puno" estas nekonata, armeo, en kiu ciu plenumas sian devon, neniam aüdinte pri elirmalpermeso aü celpuno, armeo kvazaü klubo de piedpilkludantoj, en kiu ciuj kuneagadas, sed sen rigardantoj kaj sen persona ambicio. Ni scias, ke nin atendas la plej fortega ofensivo, kiun Mola povas efektivigi per ciom da sia tehniko kaj stalaj armiloj. Sed ni scias, por kio ni batalas, kaj ni venkos. Diru tion al la kamaradoj en Nederlando! Madrid, la i6an de novembro. ... Jus mi revenis el la tranceo kaj laücirkonstance fartas bone. Ci fronte kaj okaze de 1'siego de Madrid mi spertis tiajn terurajn tagojn, ke mi ankoraü ne povas trankvile skribi pri tio. — Sed unu aferon mi tamen povas skribi al vi: kiom ofte en tiuj ci tagoj mi memoris vin ... Nek en la dangero — nek en la tranceoj dum elaera atako, kiam eskadro de dek du aeroplanoj Jetis dudek bombojn sur nian linion, nek apud Getafé, kie kvin kirasaütomobiloj dum kvar horoj pafadis al nia linio — ni timis ec unumomente. — Tion kaüzis ne nur la fakto, ke ni batalas kun bravaj kamaradoj, sed precipe, car ni scias, ke de cio ci dependas via estonteco. Mi scias, ke ni eble malvenkos en tiu ci bataio kaj ke tiuokaze venos tre malfacila tempo por la laborista klaso, ankaü en Nederlando. — Sed mi scias ankaü, ke per malvenko ne finigos la bataio por nova sociordo — kaj ke nova generacio rekomencos la batalon. Madrid, la 2oan de novembro. Neniam, pri tio mi estas certa, la mondo spertis ion tiom teruregan, kiom ci tiu seninterrompa bombardado al tute sendefenda milionhoma urbo. Neniam, en kiu ajn lando, la trupoj, kiuj kuragas nomi sin blasfeme kontraste „naciaj", esprimis tiom bestialan kruelon kontraü virinoj kaj infanoj de sia propra cefurbo. Car, kaj oni ne povas sufice akcenti tion, ci tiu tuta bombardado estas nepra teroro, ne turnanta sin kontraü trupoj, nek havanta ian militistan celon, sed ekskluzive celanta ekstermi la civilan logantaron. Mi vidis la bombojn falantaj sur la malriculan kvartalon, kies virinoj iam alportis al ni sian lastan panon kaj sian lastan vinon. Jam neniam mi povos forgesi la teruregajn gemadon kaj dolorplendadon, sonantajn el la ruinajoj. Mi vidis la kadavretojn de infanoj forportataj en sargaütomobiloj; mi vidis la domarojn, kies fasadoj estis forsiritaj, pro kio la tuta mizero de la laboristaj logejoj eksteren montrigis. Tagmeze, matene, nokte falas la bomboj, sur Puerta del Sol, la plej multhoman placon de la urbo, sur la hospitaion Don Carlos, sur la palacon Liria, kiu estis unu el la plej famaj muzeoj de la urbo, ec sur la katedralon, en kiu, laüdire de Franco, oni liadezire celebros meson tuj, kiam li estos okupinta la urbon. Dum iuj tagoj la tuta admirinda silueto de la urbo kasigas en pulva nebulo; dum iuj noktoj la tuta urbo estas, pro la fajroj de disblovataj bruloj, lumigita kvazaü piroteRnike. Kaj malgraü cio ci, kvankam la malamiko staras distance de apenaü ok kilometroj de Puerta del Sol, kvankam la fasistoj parasute faligis korbon enhavantan la distrancitan kadavron de unu el niaj aviadistoj, kvankam cie la morto teruras, la homoj daürigas sian laboron senpanike kaj kun heroeco apenaü imagebla. Pri kapitulaco neniu pensas. En ciuj stratoj kaj stratetoj la junularo konstruas barikadojn. Se la fasistoj enmarsos Madrid, ili okupos urbon konsistantan el ekskluzive ruinajoj, kies ec lastan domon oni ankoraü defendos. Sed ili ne enmarsos! La bestiala krueleco de ci tiuj bombardadoj estas nur senpova furiozo pro nia rezisto. La proletaro de Madrid scias, ke gi defendas ne nur sian propran vivon, sed ankaü tiun de aliaj popoloj. Cu en Nederlando oni konscias pri tio? Cu oni spirite partoprenas la mizeron de niaj virinoj, viroj, infanoj, kiujn ec teroro ne povas subpremi? Cu eble fine aüdigos en Eüropo protesta sono kontraü tiom muite da hontiga kruelado, kontraü „naciistoj", kiujn tiom klare abomenas ilia tuta nacio? Madrid, la i8an de novembro. La kaüzoj de nia retirigo ce Getafé estas tre komplikitaj kaj eble estas parte neeviteblaj en bataio kia tiu ci, pro armeo ne laüsisteme konstruita dum multaj jaroj, sed kelkmonate kvazaü improvizita de 1'proletaro. Krome influis gin ankaü la specialaj politikaj cirkonstancoj en Hispanio. La kontrastoj inter anarhiistoj kaj komunistoj kaj la timo de ambaü grupoj, ke la alia el ili uzurpos la regadon, kaüzis, ke cie oni promociis oficiroj ne tiujn, kiuj estas la plej kapablaj, sed ekskluzive tiujn, kiuj el partia vidpunkto estis plej fidindaj. La promocio de tiuj personoj okazis en la bataio rekompence pro evidenta heroeco, kio tamen multokaze estas io tute alia ol militista kompreno aü organiza talento. Nia kapitano, ekzemple, estas tre carma junulo dudekjara, kiu dum unu kaj duona jaroj frekventis la lernejon, naüjara eniris la fabrikon, en sia dek- unua jaro partoprenis unuafoje strikon, havante dek kvin jarojn jam trovigis en malliberejo kaj poste faris bonegan nelaülegan laboron en la junulara movado. Li estas brava, afabla, tre bonvola, sed reale ankoraü granda infano ne havanta aütoritaton, nek militistan komprenon. Ke niaj soldatoj, ciu aparte, estas bravaj, jam sufice pruvigis ce Naval Perral kaj aliloke, sed unue ankaü ili mem estas grandaj infanoj neniam rigardantaj perspektive, kaj due ili profundakore estas tiom anarhiistaj kaj antimilitaristaj, ke ciun klopodon enkonduki pli da militista disciplino en la trupon ili rigardas malfide. Kvankam ci rilate la politikaj komisaroj faris bonan laboron, kaj kvankam oni pli kaj pli serioze enkondukas la unuecon de komando, ni estas tarnen ankoraü tre malproksime de efektive moderna armeo. Kvazaü por troigi la malfelicon jus plenigis nian kompanion nombro da novaj volontuloj el la vilagoj, unuafoje venantaj en la frontlinion. Vespere je la oka oni ordonis al ni formarsi kaj gis la dua nokte ili kantis kaj ridis, kvazaü ili estis forirontaj al festo. Aldone mi rimarkigu, ke tiaokaze cia drinkajo en la kazerno estas malpermesita, pro kio ebrieco ne eblas. Cetere, la junuloj mem avertis: „Atentu, drinkinte oni ne povas bone celpafi". La duan horon nokte forveturis niaj aütobusoj kaj ce la komenca pala matenlumo ni anstataüis la unuan kaj kvaran kompaniojn en la tranceoj. Ci tiuj tranceoj mem apartenas al la fortikajoj de Madrid, kiujn rapidege konstruis ensialiberatempo virinoj, knaboj kaj laboristoj tro maljunaj por porti armilojn. El militista vidpunkto ili nepre ne suficis, car ili estis tiom mallargaj, ke la oficiroj ne povas libere preterpasi; sen kubutapogejo, sur kiun oni bezonas meti ankaü la kartocojn, sen defluilo okaze de pluvoj kaj, kio pli gravas, sen kasejoj, en kiujn la soldatoj povas sirmi sin kontraü vento kaj malvarmo. Do ankaü en tio ci rimarkigas la tipa improvizo. Kiam levigis la suno, evidentigis, ke proksimume tricent metrojn antaü nia linio trovigas ankoraü dua vico da niaj soldatoj. Estis belega vetero, preskaü somera; la kanonoj silentis kaj ni havis senton kvazaü ni ekskursas kampare por nia sano. Fervore mi studis la hispanan lingvon el malgranda lernolibro, kiun mi estis acetinta. Eskadro da aeroplanoj bombardis la antaüan linion, lasante nin trankvilaj. Nur la mangprovizado funkciis malbone. La tutan tagon kaj la sekvintan ni ricevis por mangi nur iom da seka pano kun malgranda peco da kolbaso. Tagmeze preterpasis aütomobilo kun virinoj de Mondkomitato por la Paco. Ili rakontis al ni, ke la unuan linion tre sendisciplinigis la bombardado, kaj ili disdonis kelke da boteloj kun konjako. Krome mi longe interparolis kun du flegistoj de la skota ambulanco, kiu faras ci tie bravan laboron. La nokto estis froste malvarma, sed en iu konservejo ni trovis iom da pajlo kaj sub la kovriloj ni dormis kontentige bone. La tereno estis onduma, pro kio mi ne povis supervidi la linion dekstre de la vojo. Car sajnis, ke ankaü tiu ci tago pasos senbrue, nia kapitano iris al Madrid por ricevi kovrilojn kaj vestojn por la trupo. Je la dek-unua komencigis subite forta fusilado ce la unua linio kaj iom antaü la unua horo ni vidis la trupojn el ci tiu linio sin kviete retirantaj. Ni haltigis ilin. La oficiroj komandis al ili, reiri en tranceon nian. Tio estis la unua granda eraro. Pro tio la tranceo troplenigis kaj ec de sendisciplinaj elementoj. Anstataüe ja estis necese, ke ili formu trian linion, post la nia, por sirmi la vilagon. Duahore komencigis la granda bataio. La malamiko komends sur nian linion intensan bombardadon, seninterrompe daürantan pli ol du horojn. Krom tio kvin tankoj, aü pli gustedire, kirasaütomobiloj al- kaj reveturis laü la vojo, sencese pafante al ni per mitraloj. Mem ni disponis nur pri kirastrajno sur la fervojo, kaj sur la soseo pri senvalora kirasaütomobilo, kiu tarnen jam baldaü devis retirigi. Niaj du masinpafiloj datigis el la mezepokoj kaj ofte malfunkciis. Rimarkinde estis, ke malgraü cio ci la malamika pafado efikis nur malmulte en nia tranceo. Pli domage estis, ke pro nerveco niaj kamaradoj pafis ofte, kvankam ne jam vidigis malamiko. (La kirasaütomobiloj estis kompreneble nedifekteblaj per niaj fusiloj). Krome la pli multaj pafis, ne guste celante kaj tiom malbone, ke ofte la kugloj frapigis en la teron apenaü tridek metrojn antaü nia linio. La rezulto estis, ke ce vesperigo cie komencigis manko pri municio kaj ke multaj fusiloj difektigis. En nia sekcio mi klopodis kiom eble cesigi la pafadon, kun iom da sukceso, sed mia voco aüdigis kompreneble ne pli malproksimen ol centon da metroj. Poste okazis la atako. Car ce nia sektoro la tankoj ne povis trabati sin, ili veturis je la kvara horo dekstren de la soseo kaj sukcesis duloke trabati sin tra la linio kaj tiumomente estigis paniko ce la ekstrema dekstra flanko kaj unu el la kompanioj komencis forkuri. Unu kompanio infektis alian, kaj precipe la soldatoj ne havantaj plu municion aü kies fusilo ne funkciis plu, senorde forkuris el la linio. La oficiroj ordonis al ili persiston, sed kamaradeco evidente malhelpis ilin pafi al la forkurantoj, kvankam eble per tio la forkurado estis ankoraü haltigebla. Pli kaj pli largigis la breco kaj nun ankaü dekstre de ni komencigis la retirigo. En mia sekcio mi retenis la virojn kiom longe mi povis, parole, sed iufoje ankaü minacante ilin per la fusilo. Ni persistis eble kvaronhoron pli longe ol la aliaj, sed fine mi tarnen estis sola en la tranceo kun nia alvarez (vicleütenanto), kiu estis reveninta, car mi insultis lin malkuragulo. „Somos solos" li diris. (Ni estas solaj). Tiumomente la malamiko estis distance de tricento da metroj. Mi komprenis, ke jam nenio estas farebla kaj forkuris kun li al Getafé. Ce fervoja krucigo ni renkontis kelke da oficiroj kaj kun ili ni formis, por kelke da minutoj, duan defendan linion, sed ankaü tiu pozicio farigis nedefendebla. Surfone de la subiranta suno ni vidis la liniojn de 1'fasistoj malrapide proksimigantaj. Mia gorgo estis seka kvazaü ledo kaj spiregante ni trenis sur la strato keston da kartocoj, kiun ni tarnen baldaü devis lasi por forporti vunditon. Lia sango fluis sur miajn manojn kaj sencese li plende kriis: „aütomobilon, auto-". Fine ni trovis ambulancan veturilon, sed dume farigis plena mallumo. En iu domo mezvoje al Madrid mi ripozis. Eble duonan horon, gis kiam subita alarmo forpelis nin eksteren. Sur la vojo staris kompanio da niaj „asaltoj". (Asaltoj ne estas volontuloj, sed regulaj trupoj). Mi demandis ion al ili, sed evidente ili rigardis min spiono au fasisto okaze tro muite antaüen veninta. Tio estis la plej terura momento en tiu ci nokto, car ili staris pretaj kun siaj fusiloj por pafmortigi min. Felice mi sukcesis pruvi al ili per miaj dokumentoj, ke la afero estas en ordo; mi aligis al ili kaj remarsis en la direkto al Getafé, kie ni proksimume centope okupis la vojon. Tie ni kusis la tutan sekvintan matenon, sen ia helpo kaj havante ne alian mangajon krom nematuraj tomatoj kreskantaj sur la kampo. Mi pensis, ke, se okazos atako, tio estos la fino. Malgraü tio la lacigo estis tiom intensa, ke, en laüvoja fosajo,ni ekdormis. Mi vekigis pro tio, ke iu taüzis min kaj subite mi vidis antaü mi la bonkore afablan vizagon de nia sergento Rubio. Li estis reveninta en la front linion por serci min. Mi kredas, ke neniam en mia vivo mi tiom muite gojis. Kun li mi retrovis en Madrid nian kompanion. Samvespere ni formarsis kun nia reformita kompanio al Villa Verde Bajo, kie oni komisiis al ni, defende sirmi baterion de nia artilerio tie starigitan. Kiam parto de nia kompanio okupis la tranceojn, oni kondukis nin en brikfarejan fornegon, kio estis la plej fantazia spektaklo, kiun oni povas imagi. Pro la varmo ni tuj ekdormis, sed apenaü du horojn poste la artilerio Sangis pozicion kaj ni translokigis en la kelojn de ia kastelo, kies turon okupis la observa posteno de nia artilerio. Apenaü tagigis, kiam la malamiko eksciis tion kaj baldaü pluve falis grenadoj. Oni ordonis al ni, retiri nin post iun fervojan digon. Car la duono de nia kompanio ne havis plu kartocojn, Peppe ne sciis kion fari. Mi konsilis al li, ke li ordonu, ke tiuj, kiuj ne aü malmulte havis da kartocoj, reiru al Madrid kaj ekmarsu kun la restantoj. Tion li klopodis, sed mankis al li sufica aütoritato por efektivigi tion. Tiumomente okazis io konsterna: iuloke ce la fronto farigis dua trarompo kaj grandaj grupoj da forkurantoj venis en nia direkto. Mi komprenis, ke tio estas paniko kaj ke ne minacas vera dangero; tial mi klopodis persvadi Peppe, ke li ekmarsu kun nia kompanio por haltigi la forkuron kaj iu kaporalo proponis ekmarsi mem, esperante, ke la aliaj sekvos. Estis tarnen nur ses, kiuj kuniris. Proksimume kvar kilometrojn nia malgranda patrolo iris antaüen, tra la kampoj kaj forlasitaj tranceoj, gis kiam ni fine survoje al Cadiz trovis tacmenton da proksimume kvardek viroj, kiu defendis tiun ci linion. Ili tre gojis pro nia veno kaj la tutan posttagmezon ni sukcesis per nia pafado teni la malamikon ekster Villa Verde Alto. lom antaü la vespero venis helpo kaj la komandanto permesis al ni, ke ni retiru nin por reserci nian propran kompanion. Tiu vespero estis eble ankoraü pli terura ol la antaüa. Cie, kie ni pasis, ni trovis vojerarintajn grupojn da milicanoj sen armiloj aü sen municio, malsataj, sen oficiroj kaj ne sciante, kien iri. La fervojo, laü kiu ni marsis, estis bombardata kaj la stacidomo estis nur fumanta ruinajo. Sur la sange ruga cielo cirkaüe flugis dekoj da aeroplanoj. Multfoje ili glitflugis malalte super la kampo, mitralpafe mortigante dekonon de la forkurantaj milicanoj. Kvazaühajle falis iliaj bomboj kaj el ciuj vilagoj, kiujn ni povis vidi, levigis altaj kolonoj el fumo kaj flamoj. El la modela gardenvilago de fervojlaboristoj postres- tis post kelke da minutoj nur ununura brulanta ruinajo. Fermin, kiu la tutan tagon akompanis min, diris: „Madrid kapitulacis", kaj ankaü mi kredis tiumomente, ke restas farebla jam nenio krom pafi al mi mem kuglon tra la kapo, sed la vivdeziro estis pli forta kaj krome mi estis survoje kolektinta muite da kamaradoj el nia kompanio, kiuj perdis la prudenton. Kun ili mi formis malgrandan sekcion, kun kiu mi formarsis kiom eble plej rapide al nia kazerno ce Puente de Vallecas por ricevi novajn ordonojn. La komandanto konsideris tion, kion mi komunikis al li, tiom grava, ke li tuj kondukis min aütomobile al la stabejo. Kun gojo mi rimarkis tarnen, ke tie oni ne tiom perdis la prudenton, kiom mi estis konjektinta. Kvankam la trarompo de 1'fasistoj estis tre grava, gi estis samtempe al ili dangera, car gi okazis nur laü malgranda parto de la fronto, pro kio ili mem venis kvazaü en sakon. Aüskultinte, kion mi povis rakonti, la stabo havigis al mi bonan banon kaj la unuan varman mangon post kvar tagoj, kaj kvazaü alia homo mi revenis al la kazerno. Sekvintatage ankaü Domela kaj la aliaj revenis al la kazerno. Tiunokte ili estis defendintaj la saman vojon al Cadiz, kie estis ankaü ni. Kiom ajn miriga tio sajnas, la plej deprimaj tagoj estis la tagoj de relativa ripozo, kiuj nun sekvis. Nia kompanio okupis la tranceon post Manzanares, sed dume la malamiko sangis la direkton de atako kaj turnis sin pli suden en la direkto al Casa de Campo. Nur la artilerio kaj la aeroplanoj sencese atakis nin. Sajnis, ke ili celas speciale nin, car du grenadoj enfrapigis en la parapeton de nia tranceo, unu distance de du, alia distance de nur unu metro de la loko, kie kusis Domela, Peppe kaj mi. Ni plene kovrigis per tero kaj nur la hazardon, ke ili ne eksplodis, vi danku, ke mi povas ankoraü skribi al vi. Apenaü kvin minutojn poste alflugis eskadro aeroplanoj kaj en la momento, kiam mi vidis falantaj la bombojn podeke kvazaü blankaj ovoj, mi kredis, ke venos la fino. Ankaü al ili la vento sangis direkton kaj ili eksplodis dudek metrojn distance de nia loko. Cion ci mi tarnen ne aludas, parolante pri „la plej grava", car cio ci ja apartenas al la milito. Proksimume ducent metrojn post nia linio trovigas unu el tiuj malriculaj kvartaloj de Madrid, sen kloakaro kaj sen akvokondukiloj, kies al homo malindan mizeron mi jam priskribis en „Domo senfenestra". La amo, kun kiu oni akceptis nin en tiu ci kvartalaco, ne estas priskribebla. Maljuna virineto venis, alportante al ni sian lastan panon kaj sian lastan vinon kaj preparis .. . (Jus venis telefona ordono, ke mi tuj anoncu min kazerne, foriru fronten .. .). La 24an de novembro, 1936a. CITÉ UNIVERSITAIRE. Ni estas do denove ce la fronto, sed ce fronto la plej miriga, kian oni povas imagi, apenaü ok minutojn distance de 1'subtera fervoja stacio Quatro Caminos. Pro tio la transporto de nia kompanio fronten estis ci foje tre simpla: ni foriris nur per la subtera trajno. Sed samtempe vi komprenos el tio, kiom dangera estis la trarompo de 1'fasistoj, kiu kondukis ilin efektive gis la enirejoj de Madrid, kvankam tio okazis en formo kojna, pro kio ilia fronto estas ci loke tre mallarga. Kiam mi subite devis interrompi mian antaüan leteron, mi guste intencis skribi pri la plej terura, kion mi vidis tie ci. Tio estas la terurega kaj nepre nenecesa suferado de la nebatalantoj. Car estas evidente, ke la malamiko preskaü ekskluzive kaj kun plej rafine elpensita kruelo koncentras siajn bombojn kaj grenadojn ne sur lokojn strategie gravajn, sed sur la laboristajn kvartalojn, esperante kaüzi en ili timegon kaj panikon. Mi skribis al vi pri la domaro post niaj linioj, kie logas nur la plej mizeraj malriculoj, kaj kiel ili venis al ni, alportante siajn lastajn posedajojn por zorgi por ni. Siajn kelke da mizeraj kokinoj, siajn litkovrilojn, siajn matracojn, siajn tomatojn, cion ili volis doni. Ili kudre fiksis niajn butonojn, lavis niajn vestojn, ili zorgis por ni kvazaü por siaj propraj infanoj. Estas ja kompreneble, ke ni ne elmetis ilin al dangero per konduko de trupoj en la domaron; niaj tranceoj trovigis minimume tricent metrojn distance de tie, sed la malamikaj aviadistoj bombardis kun sadista guo iliajn mizerajn domacojn; en la tranceoj ni povis aüdi la terurajn kriojn de 1'viktimoj. Poste ni forportis el la ruinajoj la kadavretojn de la infanoj, kiuj iam estis sidintaj sur niaj genuoj kaj la misformitajn korpojn de la virinoj, kiuj por ni estis zorgintaj. Kiu kusas en la tranceo, havas almenaü fusilon en la manoj kaj per tio havas la iluzion, povi defendi sin, sed en la urbo oni povas fari nenion krom atendi, cu la sekvonta bombo eble falos sur onian propran domon kaj onian propran familion. Kaj mi ec kredas, ke en mia memoro konservigis ne pli kortusa spektaklo ol tiu pri la troplenigitaj stacioj de 1'subtera fervojo, kien rifugis la logantaro de la antaüurboj kaj kie dum multaj tagoj kaj noktoj virinoj kaj infanoj vivas kaj dormas sur kelke da sakoj aü litkovriloj kunportitaj. Tiu ci terurajo ne venis al fino. Tuj kiam brilas la suno, dudek, iufoje ec tridek gis kvardek malamikaj aeroplanoj cirkle flugas super la urbo, faligante siajn bombojn; kaj kiam la vetero malserenigas, la malamikaj baterioj Jetas siajn bruligajn bombojn trafe maltrafe al la urbo. En ci tiuj cirkonstancoj mi ne povas pensi pri mokofendo pli grava ol elparolo de la vortoj „konscienco de 1'mondo". Ec la hordoj de Attilla ne detruis L» Hispana Tragedio. 5 sian propran cefurbon kaj ne uzis siajn armilojn por elmurdi la virinojn kaj infanojn de sia popoio! La ioan de decembro, 1936a. FRENTE DE L'ESTACION DE GOYA. Kiam la malamiko antaü proksimume kvar semajnoj trarompis la liniojn, unuafoje apud Getafé kaj poste apud Villa Ver de, unu momenton mi pensis, kaj ne mi sola, ke cio estas perdita. Mi vidis la disbatitajn kompaniojn, el kiuj certe dekonon mortigis mitrala pafado de malalte flugantaj Heinkelmasinoj; ni preteriris vilagojn kaj stacidomojn, el kiuj alte levigis flamoj kaj kiuj sub la fajro de 1'grenadoj disfalis; maüra kavalerio sabre disbatis ciun, kiun gi renkontis, repelante niajn trupojn gis „Ponto de 1'Regidinoj" kaj „Ponto de 1' Francoj". Mi asertas, ke en tiuj senesperaj tagoj Madrid estis savata de la virinoj. Guste la virinoj laüvorte repelis fronten la virojn, rifugantajn al siaj domoj, aü aliokaze ili prenis la forjetitajn fusilojn kaj mem defendis la eniron al la urbo el post rapidege konstruitaj barikadoj. Sed baldaü evidentigis, ke la forkuradon en la antaüaj tagoj ne kaüzis malkurageco de la milicanoj, sed tipa paniko. Kiuj en la antaüaj tagoj estis forkurintaj, nun rerapidis al siaj kompanioj; ili ne nur rezistis, sed komends, en ekstreme pli malfacilaj cirkonstancoj la kontraüofensivon kaj sukcesis kun teruregaj sinoferoj kaj senlima kurago definitive haltigi la pluan enmarson de 1'malamiko kaj regajni plurajn gravajn poziciojn. Mi ripetas, kion mi jam antaüe skribis: niaj milicanoj estas la plej taüga kaj brava homa materialo, kian oni povas imagi, kondice ke ili estu bone gvidataj. Multrilate ili tamen similas infanojn, tre neimunaj kontraü psika infekto, kiam mankas forta gvidado au kiam la oficiroj perdas la prudenton. Kiam tiaokaze ili poste rekonsciigis, ili estas, honte pri si mem, pretaj por la plej furioza kurago por korekti la eraron. La tagoj de Getafé kaj Villa Verde pro tio farigis ankaü la tagoj, en kiuj viroj kiaj Col konkeris post unu malamika tanko alian, havante nenion krom kelke da Jetgrenadoj. Tiusabate Franco anoncis per la radio, ke la sekvontan tagon li trinkos sian kafon en Madrid. Radio-Lisboa jam priskribis, kiel li, sidante sur blanka cevalo, triumfe enrajdis la urbon. En Avilla oni jam formis la vengan estraron, kiu devos transpreni la regadon super la urbo. Al la eksterlandaj jurnalistoj oni malpermesis akompani lin, car por plenumi sian vengon al la logantaro de Madrid Franco volis esti sola. Mola kalkulis pri ripetigo de Badajoz, anoncante mortverdikton al ciu, kiun oni trovos kun armilo en la mano .... Jam kvar semajnoj pasis de tiam. Dume la kafo de Franco malvarmigis! Ili ciuj eraris, car ne konante la proletaron kaj ne sciante, ke, kvankam la proletaro povas fari erarojn, gi tamen lernas el siaj eraroj, ke, kvankam bato povas gin trafi, gi tamen levigas post ciu bato, ke gi povas pormomente ektimi, sed nur por rekomenci la batalon kun tiom pli grandaj kurago kaj konvinko. Pro tio en sia rapidego la fasistoj sange pusigas kontraü la revigliginta heroeco de 1'madrida proletaro. La defendo de nia pozicio parte dependas de kirastrajno, kiu, okaze de forta atako, en kvin minutoj povas alveni el Madrid. Por gustatempe venigi tiun trajnon oni arangis kun rapido kamptelefonon. Kiam la telefono estis pende fiksita kaj la laboristoj revenintaj, evidentigis, ke iuloke mankas kontaktilo, pro kio gi ne funkciis. Pli ol tri tagojn ni trovigis tie, gis kiam fine venis muntisto, kiu riparis la kontakton. Dum tiu tuta tempo oni agrable amuzis sin per la telefono ... ne funkcianta. La kapitano, la alvarez, la sergentoj kaj ciu eniranta la komandejon, ludis telefonon. Ili telefone alvokis sian fiancinon, sian bopatrinon, mendis en la urbo tagmangon kun campano aü sajnigis interparolojn kun Mola kaj Queipo de Llano mem, kiujn ili supersutis per insultoj. La telefono sajnis al mi simbolo same pri ilia plej granda valoro, kiel pri ilia plej granda malforto: bonhumora senzorgeco, pro kiu ili ciam estas gajaj kaj bonesperaj, sed pro kiu ili ankaü ofte ne faras la plejneceson en momento ankoraü utiligebla! Bonhumora senzorgeco ... Kiam ni formarsis el la universitaturbo al tiu ci nova pozicio, dek-kvinjara knabo antaüiris nian trupon kiel gvidanto. Dum tuta horo ni marsis tra antaüurbaj kvartaloj, kies ciu domo estis forlasita kaj pli malpli difektita per la bombardado. La fostoj de 1'elektra tramo estis rompitaj, la dratoj pendis malalte sur la strato, grenadoj estis batfosintaj grandajn funelojn en la pavimon kaj cie briletis en la hela lunlumo la pecoj de rompitaj fenestroj. Nia juna gvidanto devenis el la sudo kaj Peppe diris al li: „Antonio, kantu ion por ni, la teniente tre deziras aüskulti unu el viaj flamengos!" Kiam en la direkto, en kiu ni iris, la mitraloj boje bruegis kvazaü rabiaj hundoj, la knabo komencis kanti. En la kompanio silentigis la interparoloj. Lia alta, delikata knaba voco estis klara kia la lunlumo. La melodio impresis kiel arabaj kantoj kaj tamen ankaü kiel gregoria religia muziko. La teksto, kiun li mem improvizis, estis tre simpla: „niaj bravaj milicanoj certe venkos, ho kiom felicaj ni farigos, kiam la milicanoj venkos!" Gi memorigis min pri birdeto en Getafé, kiu, kiam la bataio estis plej intensa, trankvile mallevigis sur arbon proksime de ni, neglektante la kuglojn. Ni marsis laü angulo, eniris la mallumon kaj subite la bojbruado de la mitraloj aüdigis pli proksime, pli laüte kaj pli kruele. „Klinu vin!" komandis la kapitano, „kaj po kvin metroj interspace kure al la tranceo!" Ni venis en la frontlinion kaj la kantado de la knabo abrupte rompigis kvazaü subite difektita laütparolilo. Proksimume okcent metrojn distance de ni kusas la malamiko en tranceo kondukanta de 1'militista hospitalo al la soseo al Estremadura. Kontraüe de ni gi okupas malgrandan vilagon, kaj bone ni povas vidi la truojn en la domoj, post kiujn gi starigis siajn mitralojn. lom pli poste staras konjekteble la artilerio, kiu ciuposttagmeze dum kelke da horoj bombar das niajn poziciojn. Gi pafadas malbone kaj la pli multaj grenadoj eksplodas centon da metroj post nia linio sur la tombejo, kie ili evidente ne permesas ripozon al la mortintoj. Cu eble la devizo „Hispanio vekigu!" estas destinita ankaü por ili? Tamen, la milito muite difektis ankaü la laboristajn domojn, kiuj kun la tranceo formas nian linion. Cie en la muroj oni estis hakinta truojn, tra kiuj ni pafas okaze de atako; tra la rompitaj tegoloj de 1'tegmento enrigardas la luno, la fenestroj estas rompitaj kaj anstataüigitaj per tabuloj, ne enlasantaj la lumon. Vespere, kiam meceto sur oleo flosanta havigas fumacantan flamon, la malhelaj ombroj de la rompitaj mebloj efektas fantome. De sur la muro rigardas al ni fianca paro en ora kadro kasvolvita en araneajo. Rompita gramofono atestas pri modesta klopodo al bonstatigo. Du milicanoj dishakas malnovan infansegon en brullignon. En iu angulo kusas kune balaitaj kelke da siritaj libroj. Cio estas malpura, polva, rompita, malzorgita. El la domoj starantaj iom malproksime sonadas nokte la raükaj hurloj de postlasitaj malsataj hundoj. Jam dum dek du tagoj ni vivas en tiuj ci ruinajoj. Cio, kion ni tusas, estas malpura; ec la akvo en la puto estas kota kaj postlasas grizan fecon en la pokaloj. Estas tro malvarme, ol ke oni povus sufice lavi sin. La trotuaro antaü nia domo, la sola peceto da pavimo ne troviganta en la dansera linio, estas nesurirebla pro la fekajoj de cent kvardek soldatoj. En dek du tagoj ni ne povis formeti la vestojn, trifoje ni rebatis noktan atakon, po ok horoj tage ni postenas, la pli multaj el ni jam ne havas uzeblajn suojn, kaj en tutaj tiuj ci du semajnoj ni ne mangis ion varman, car la kuireja aütomobilo ne povas transiri la frontlinion. En tiu tuta tempo mi ne aüdis ec unu plendon. Vespere, sidante kun larmantaj okuloj cirkaü la fajro, la kamaradoj rakontas historiojn: Tijl Uilenspiegel aü Ali Baba kaj la kvardek rabistoj. Oni ankaü muite kantas. Pri la venko neniu dubas. Hieraü kuglo frakasis la skapolon de nia malgranda Manuelo. Srapnelero trafis la femuron de Thomas. „Qué suerte!" diras la kamaradoj, „kia felico. En tuta ci tiu semajno ec ne unu mortigito!" Ofte ili petas al mi: „Rakontu ankoraü al ni, teniente, kial do fakte vi venis tien ci!" Mi levas la sultrojn: „Tion vi ja fine scias, kamaradoj, car via bataio estas ankaü bataio nia!" „Jes", ili diras, „ni tion jam scias, sed jen tiu venis el la vilago, al li 70 vi tion ankoraüfoje klarigu!" Mi prenas mapon kaj montras, ke, se en Hispanio venkos la fasistoj, Francio estos ciuflanke cirkaüita. Havante Hispanion kiel elirpunkton, Germanio povos rompi la kontakton inter Britio kaj giaj kolonioj. Tio estos la momento, en kiu ne povos ne eksplodi la mondmilito sub plejeble favoraj premisoj por la fasismo. Tiumotive ni defendas ci tie ne nur Hispanion, sed ankaü la demokration kaj ec la limojn de Sovet-Unio!" Brilokule rigardante min ili diras: „Qué lucha!" „Ha, kia bataio!" En la lastaj semajnoj ni rigardis ripetfoje aeroplanajn batalojn, en kiuj malamikajn flugmasinojn pafe forpelis niaj malgrandaj casaviadiloj. Laüraporte de la jurnaloj la nombro estis ankoraü muite pli granda ol tiu, kiun mi vidis. Malgraüe kaj, esperinde erare, iafoje sajnas al mi, ke aviade la laünombra fortosupereco de l'malamiko ankoraü konstante pligrandigas. La aviadilaro, kiu hieraü trans niajn poziciojn direktis sin al Madrid, estas la plej granda, kiun mi iam vidis; gi nombris tridek naü monstre grandegajn bombardilojn, defendatajn de dudek casaviadiloj. Krome ili nun ne klopodas plu bombardi niajn tranceojn, sciante, ke estas tre malfacile trafi tian longan mallargan linion, kaj ke ankaü pro gia zigzago la plej granda bombo kaüzas nur negrandan domagon. Ne atentante la trupojn, ili do tuj direktas sin al Madrid, kiu estas por ili muite pli certa trafcelo. Kvankam la urbo ne prezentas muitan carmon al tiu, kiu estas en gi, gi situas, rigardate el niaj pozicioj, blanka kaj pura kvazaü fabela urbo sur montetoj. Jen proksimigas la aeroplanoj; la tero tremas pro la obtuza bruado de 1'eksplodoj kaj kvin minutojn poste la tuta urbo malaperas en malpure brunajn nebulojn el polvo kaj fumo, en kiu kasigas ec la turdomego de la telefona centrejo. Senpovaj niaj viroj kusas en la tranceo; neniu parolas; oni demandas al si: „Cu vivus en tiu ci momento ankoraü mia edzino, mia patrino, mia frato?" Scii tion ili povos nur, kiam nia kompanio estos dejorinta du tutajn semajnojn ce la fronto kaj forpermese revenos al la ruinajoj de Madrid. Malgraü tio mi ne ekkonis iun en nia kompanio, kiu pro ci tiu teroro komencis sanceligi. Kontraüe, ciu bombardado pli forte ardigas la malamon kaj la volon por la venko. „Tio rezultas el la fakto", diras al mi Fermin, „car dekomence ni konsciis, ke ni staras antaü la alternativo morti aü venki. Ciu el ni estas volontulo kaj ciu scias, por kio li batalas. Koncerne klerecon ni estas neevoluinta popoio, sed niajn korojn oni ne povas trompi!" Ke Fermin pravas, pruvigis antaü kelke da tagoj, kiam la malamiko denove dissutis dekmilojn da flugfolioj en niajn liniojn. Kompreneble al neniu venis en la kapon, malpermesi, ke oni prenu aü legu tiujn foliojn. Male, oficiroj kaj soldatoj kuris kvazaülepore por kapti unu. Poste ni ridis. Farigis ec gaja posttagmezo! Mi memoras, ke iu analfabeto, Juan Antonio de la kvara duonroto, trifoje, ciufoje al iu alia, petis voclegi al li la flugfolion, kvazaü ne povante kredi gin. Demande li rigardis min: „Qué tonterias! (kiaj malprudentajoj!), cu do eblas, ke oni estas tiom malprudenta?" Efektive, la miksajo da impertinento, ciniko kaj fantazia mensogo, karakterizanta ne nur tiajn flugfoliojn, sed ankaü la radiajn alparolojn de Franco aü ebria Queipo ce Llano (ofte ni aüskultas ilin per radio-Burgos aü Sevilla), tiom evidente kontrastas kun la faktoj, ke ec la plej simpla analfabeto, rezulte de sia vivosperto, tuj eksentas gin mensogo. Pro kio do ilia propagando estas tiom malprudenta? Pro tio, ke la homoj, redaktantaj tion, mem neniam ekkonis la popolon kaj mem kredas la imagon, kiun timo kaj antaüjugo vekis en ili. Por ili „popoio" efektive sinonimas kun „malprudenta ruga kanajlaro" kaj ilia mense malsana fantazio atribuas al ni la kruelajojn, kiuj kreigas en iliaj sadistaj dezirorevoj. Kiel tiuj, kiuj mem neniam suferis, povus kompreni la senliman delikatecon kaj la profundan el mizero naskitan kompatemon de 1'popola animo? Kiel tiuj, kies tutan vivon regas avidado al mono kaj potenco, povus kompreni, ke la popolon instigas al bataio aliaj motivoj ol nura avidemo? Kiel tiuj, kiuj konstruas sian propagandajn ministeriojn per la laüsistema mensogado de komerca reklamo, povus kompreni la primitivan veramon vivantan ec en la simpla kamparano? La propagandaj folioj de Franco sufice bone efikus al nederlanda burga publiko; li eraris disjetante ilin inter hispanajn proletojn. Kun voco tremanta pro indigno la viroj ofte relegis al mi unu frazeton: „Hispanoj, dum kiam vi malsatas, via registaro pagas la ekstreme plej altajn salajrojn al eksterlandaj aventuristoj, kiuj, kun armiloj en la mano, volas fari vian landon kolonio de Rusio". Aliaj viroj mokis: „He, José, kiam ni venos en Madrid, vi certe regalos nin; nur nun ni scias, ke vi estas milionulo!" Ankaü ci cio apartenas al la fantazio pri la rusaj rubloj, kiun volonte aüskultas la burgaro, car gi mem mistifikas tiujn, kiuj agadas ne el monavidemo. Niaj kamaradoj scias, ke Franco komencis la batalon kun maüraj dungitoj kaj kun soldatoj de 1'fremdula legio, per kies uniformo vestas sin ankaü italaj kaj germanaj fasistoj. Niaj kamaradoj, car mem partoprenante la batalon, scias, ke nia agado, nia propagando por la partio ne estas pagataj. Niaj kamaradoj scias, ke tiuj, kiuj libervole kaj ofte kun plej granda peno venas al Hispanio, agas tiel sen promeso pri rekompenco kaj ne esperante el tio ian monprofiton. El tio fontas la amo, admiro kaj afableco, kiujn ili esprimas al ni, fremduloj, kaj kiuj min ofte hontigas. La hispana popoio satas rakonti fabelojn, kaj jam nun, kiam ni vespere sidas cirkaü nia fumacanta lignofajro, teksigas legendoj cirkaü la Internacia Bataliono. En la rakontoj de la kamaradoj la bata- lantoj de 1'Internacia Bataliono farigas duondioj, figuroj kiaj Cid kaj la kavaliraj herooj, kiuj iam forpelis la maürojn el Hispanio. Kun tiom respekta admiro oni parolas pri la herooj de 1'Internacia Bataliono, ke sajnas iafoje, ke la rakontanto forgesas, ke ankaü li mem jam kvinmonate batalas ce la fronto. Kvankam efektive veras, ke la soldatoj de 1'Internacia Bataliono ce la plej minacata fronto donis al ciuj ekzemplojn pri kurago, sinoferemo kaj disciplino. Tiuj amo kaj amikeco al la eksterlandanoj ampleksas ankaü Domela kaj min. Kiam ni lastfoje havis forpermeson, kelke da kamaradoj en Vallecas invitis nin al la mango. Mi hezitis, car sciante, kiom malmultigis la nutrajoj por la civila logantaro. La kamaradoj tarnen, sekrete elpensis planon. De unu domo ili kondukis min al alia, kaj en ciu domo mi ne povis ne denove partopreni la mangon. ,,Jen do", ili diris ride, „se vi estus manginta ce nur unu el ni, vi forirus malsata, sed kvarope ni ja havas tiom muite, ke via apetito kontentigas". Antaü kelke da tagoj Domela diris al mi: „Cu ankaü vi rimarkis, ke en la lastaj tagoj ni ricevas pli grandajn mangoporciojn?", Jes", mi diris, „evidente la nutrigado plibonigas". Domela kapneis: „Pli eble la nutrigado malplibonigas, sed al ni oni donas pli muite ol al la aliaj". Efektive ni ricevis tiuvespere duoblan porcion da sinko. Ni protestis ce la kapitano, kiu mienis mistere: „Ne genu vin pro tio; tio estas en ordo!" Energie ni protestis, opiniante tion nepre ne en ordo. Evidentigis, ke, kiam iuvespere ni vizitis la akademion, la milicanoj kunvenis kaj decidis, „ke la du fremduloj ricevu duoblajn porciojn, car nun, kiam ni ne povas ricevi varman mangajon, la ordinaraj porcioj nepre ne suficas." Ne necesas diri, ke ni, laüvalore satante ilian bonan intencon, rifuzis ricevi plu duoblajn porciojn koste de 1'aliaj. Ciufoje, kiam ni revenis de la fronto al Madrid, la detruoj estis pli grandaj. Mi sentis larmojn en la okuloj, vidante la abomenindajn vundojn, kiujn la grenadoj kaüzis en la iam tre gaja urbo: la fumantajn ruinajojn de 1'nacia biblioteko, de la hospitalo Don Carlos, de la simplaj laboristaj domoj. En la vico apud mi kantis la kamaradoj: „Los esclavos el triumf alcantaran!" Al ili la plej terura estas ne la timo pri sia propra vivo, sed la necerteco, kiam ili trovigas en la tranceoj, pri la sorto de siaj infanoj, siaj edzinoj, siaj gepatroj ... Oni klopodas evakue forsendi la nebatalantan logantaron el Madrid. Jam 300.000 oni transportis al la kamparo. Sed la logantaro de la urbo, nombranta pli ol 1.000.000, amase pligrandigis pro la multaj rifugintoj el la vilagoj. Nur du vojoj kondukas al Valencia. Ni disponas pri muite tro malmulte da aütomobiloj. Mi vidis, ke oni sargas virinojn kaj infanojn sur senkovrilajn sargveturilojn aü po dek en aütomobilojn. Se Eüropo sentas ankoraü iomete da humaneco, gi senprokraste sendu veturilojn, Sed cu tio suficas? Ec en la vilagoj de la postfrontaj provincoj kaj en la ravaj urboj sur la marbordo la rifugintoj ne estas ekster dangero. En Alicante mi vidis la dispafitajn fasadojn de la hoteloj, kiuj estis arangitaj kiel infanejoj. En la haveno kusis germana krozosipo havanta ciujn lampojn lumigitaj, por ke la ribelaj sipoj povu efektivigi la bombardadon. Bergamin rakontis al mi: „Mia fileto kusis en sia lito antaü fenestro, kiam oni komencis pafi. Li estis tiom spirite konscia, ke li tuj rifugis en la kelon. Se li estus restinta kvin minutojn pli longe, li estus frakasita sub la disfalinta plafono. Mian edzinon kaptis angoro, car si ne sukcesis malfermi la pordon al lia cambro". La fileto de Bergamin estas sesjara. Sed la afison „tiel mortas la infanoj en Madrid" oni ci tie en Nederlando malpermesis elmontri. Tia afiso prezentanta frakasitajn kadavretojn de infanoj, ofendas la sentojn. Sed la sentojn de la aütoritatuloj mem ne ofendas la infanaj kadavretoj. Ja temas nur pri infanoj de ruguloj! 3ga brigado, bataliono sargento Vazquez, 4a kompanio, Puente de San Fernando, la 28an de januaro. En la tempo, kiam mi forestis, okazis en nia bataliono grandaj sangoj. Konstante pli serioze oni okupas sin pri la reorganizo de 1'armeo, kaj anstataü la iamaj neregulaj korpusoj, ni nun havas, kiel en ciu alia armeo, brigadojn de difinita grandeco. Nia iama bataliono, ekzemple, nun estas disigita al du brigadoj, kaj mi bedaüras, ke oni envicigis min ne en mian iaman kompanion, sed en la kvaran kompanion de la bataliono de Manoio. Sed mi kredas, ke la kamaradoj bedaüras tion ankoraü muite pli ol mi. Ci matene ili devis formarsi, kaj ciuj insistis, ke mi akompanu ilin. Multaj el ili havis larmojn en la okuloj; senprokraste ili kunvenis kaj sendis komunan petskribon al la komandantoj, por ke mi povu reiri al ili. Por fari al ili plezuron mi akompanis la trupon al la fronto. Cetere, tia trupo formarsanta estas impona spektaklo; kantante dum la tuta marso, bone vestitaj, kun rugaj flagoj sur la fusiloj, la soldatoj impresas kvazaü irantaj al festo. Kaj same bonhumora, same gaje sercanta kaj kantanta, kotplena kaj pluve malsekiginta, sed plenkuraga, la anstataüita kompanio revenas de la fronto. Kortusa estas la gojo, kun kiu la infanoj, ce Puente de Vallecas, kuregas al siaj patroj, la edzinoj akompanas ilin, la tramistoj nin salutas, la homoj antaü la fenestroj svingas la manojn. Post duonjara bataio, post malvarmo, malsato, bombardadoj, ne videblas ec signo de malvigligo, nek militsatigo, nek laceco. Sur la interkorto de nia kazerno ekzercas sin la novaj volontuloj, kiuj en la lastaj tagoj venis el siaj vilagoj. Multaj novaj, gajaspektaj afisoj kovras la murojn de la domoj. Sajnas, kvazaü la stratoj estas pli ol iam ajn plenaj de homoj kaj transportiloj. Sur pafe difektitaj konstruajoj flirtas la standardo de la respubliko, la soldatoj kantas novajn mem ëlpensitajn mokkantojn kaj sub la grandaj portretoj de Passionaria flamas la rugaj literoj No Pasaran! Pasaremus! Inter la pozicioj de la batalionoj Perreira kaj Durutti trovigas tre onduma tereno sentrancea. Tie ni dislokas nokte observajn postenantojn laülongen de rivereto kaj post la arbojn. La kontraüuloj scias tion, kaj pro tio ofte forkurintoj el la malamika armeo venas tra la ravino de ci tiu rivereto anonci sin al ni. Jen ili venas kvinope en unu nokto, jen triope, unu fojon venis ec dudek. Antaühieraü ili kuntrenis bonegan kontraü-aviadilan kanonon, du tagojn antaü tio mitralon. Genue ili rampas gis antaü nia linio kaj interfrapas la manojn, por ke ni estu certaj, ke ili ne povas Jeti grenadojn. Ili aspektas terure malzorgitaj, portas longajn barbojn, tut-tute eluzitajn vestcifonojn sur la korpo kaj malsategas. Avide ili prenas la panon, kiun ni donas al ili por mangi kaj ili cirkaüpremas la skatolojn da konservajoj, kvazaü volante ilin neniam plu ellasi. Miriga estas la momento, kiam oni eklogigas ilin ce ni. De ciuj flankoj alkuregas la milicanoj por cirkaüpreni ilin, oni ridas, oni ploras, cigaredoj aljetigas de ciuj flankoj kaj dume kelke da viroj jam cirkuligas la capon por kolekto: „car venante en Madrid ili ja bezonos iom da posmono!" lom rekonsciiginte la forkurintoj komencas rakonti: ke oni forkondukis ilin el iliaj vilagoj kaj devigis ilin soldatigi; ke preskaü la duono de ilia trupo konsistas el portugaloj, kiujn sendis la registaro Salandra; ke dum tri monatoj oni ne pagis al ili ec unu centimon da salajro kaj ke unu soldaton, kiu petis litkovrilon, oni pune postenigis nuda dum tuta nokto. Post nia domo ronke bruas la motoro. Telefone oni estis avertinta la propagandan servon kaj jus alvenis la laütparolilo de Alta Voz del Frente. La lignan koloson ni antaüensovas kiom eble plej proksime al la malamikaj linioj kaj la kondukan draton ni kusigas posten al eksterdangera loko, kie ni starigas la mikrofonon. Klare sonas tra la nokto la hispana himno: la himno de Riego. „Atencion! Atencion!" Iu kamarado komencas sian alparolon. Per furioza fusilado respondas la malamiko en la direkto al nia ligna monstro. Gia voco estas tarnen pli forta ol tiu de la mitraloj. „Laboristoj ce la kontraüa flanko, kial vi batalas kontraü viaj kamaradoj?" Kiam la kamarado finis siajn parolojn, alia ripetas liajn parolojn portugale; post tio arabo alparolas la maürojn. Nun la pafado aliflanke preskaü tute cesas. „Nun parolos al vi kelke da kamaradoj, kiuj ci nokte mem forkuris al ni". Plena silento regas, kiam unu el la forkurintoj komencas la parolon: „Oni ne pafmortigis nin, oni donis al ni mangajojn kaj vestojn, oni traktis nin kiel homojn, aüskultu: kiel homojn, kiel homojn! Kaj tiun nian sergenton, kiu minacas per sia revolvero, vi pafmurdu kaj vi faru kion faris ni, car tiuj, kiujn vi nomas „ruguloj" estas homoj, sed niaj oficiroj kaj Franco kaj la tuta hordo estas hijos de puta; kaj felice: Madrid ili tarnen ne konkeros!" Niaj soldatoj gojkrias, ridas, ploras kaj postkuras la aütomobilon, kiu forportas ambaü novajn kamaradojn al la urbo. AL KAMARADO EN BATALO MORTIGITA. Sur griza kampo floris blanka roz', de 1'morto rozo meze de vunditoj; vizago juna antaü mortripoz' ombreton trovis de subtila rido. „Malvarmon sentas mi" la bluaj lipoj plendis; al iu kamarad' sercpalpas lia man'; la vivo flugis for, la sango fortorentas; pli kara al mi sajnis tiu hom-infan'. Jen nomo pli sur la heroa listo; ho Dio, kiom naüzas min la dir'; infano, kiun bucis la murdisto; en unu kara buso mankas spir'. Post unu dolca verso cesis kanto; subite cesis frapi brava kor'; sur kota griza vojo kunmarsanto el nia mez' por ciam iris for. Sed ci matene juna bird' eksidas sur brancon kaj ekkantas, kantas, kant.. kaj al mi sajnas, kvazaü trile ridas en tiu kant' la voc' de 1'kamarad'. Fronto de El Pardo, la i6an de februaro, 1937a. Fronto de El Pardo, la 2ian de marto, 1937a. Ya vuelve la primavera suene la gaita, — ruede la danza; tiende sobre la pradera el verde manto — de la esperanza. (Jam denove printempigas; sonu liuto — danca libero; sur herbejo etendigas verda mantelo de la espero). Cu hazardas, ke guste hodiaü, fine denove enrigardante mian lernolibron, mi trovis tiun ci printempan poemon de iu antikva hispana poeto? Mi voclegis gin al la sergento, kiu portis al mi sian matenan raporton kaj ni ambaü ne povis ne ridi, „Sopla caliente la brisa" (tiom milde blovas la venteto) kantas la poeto, sed sajnas, kvazaü ci tie apud Las Rozas la froste malvarma norda vento cesas nur, por ke la froste malvarma pluvo povu fali tiom pli forte. Aliloke la reveno de printempo eble jam efektive rimarkigas. Antaü proksimume dek tagoj mi havis kelkhoran forpermeson por almezurigi al mi en Madrid la novan uniformon, kiu nun estas deviga por oficiroj. Ce Puente de San Fernando iu mitralo elektis nian aütomobilon pafcelo. Furioze rapide ni surglitis la multangulan deklivon. Tra la fenestreto mi povis momenton vidi, ke diversaj arboj jam floras. Mi konjektas, ke migdalarboj. Sed Madrid mem prezentis malgajan aspekton pro la pluvo, kaj el niaj tranceoj ni vidas, gis la arbara rando de El Pardo, nenion krom la koto de plugitaj kaj poste malzorgitaj kampoj. Ho, la poetoj! „La flor rie en su capullo: suene la gaita — ruede la danza: canta el agua en su murmullo el poder santo de la esperanza!" (Ridas la floro en sia burgono, La Hispana Tragecüo, 6 sonu la liuto, lokon por la danco, la akvo en sia murmuro kantas, la sankta forto de 1'espero). La akvo, tra la tegmento de mia dometo gutanta sur tiun ci paperon kaj saturanta mian matracon, kantas kanteton tute alian. Inspirite de Piforver mi klopodas surpaperigi giajn unuajn versojn: La fruktoarboj jam printempe floras kaj inter muskoj kreskas foliet'; kadavro antaü ni jam putrodoras, disigas gia karno de 1'skelet'. La vent' odoras pro la timiano kaj hele blua igas firmament'; pedikojn penas kapti mia mano, sed cedas pro malvarmo de la vent'. En arbustaro gaja bird' esprimas ravkante sian gojon al ciel'; mi klinas min subite, car mi timas rapidan kuglon preter la orel'. Mi ne sukcesas, mi rezignas; pro la nuna malvarmo mi sentas min kvazaü marmoto antaü sia vintra dormado. Al nenio ajn mi sentas inklinon, nek al legado, nek ec al sakludo kun Domela, car gi postulas tro da cerbostreco. Kvazaü besto mi atendas la mangajon, kiu ordinare venas je la sesa horo, nur esperante, ke survoje gi ne tro malvarmigos. Siatempe ni elkriis honton pri la teraj domacoj sur la erikejo de Drente 1). Tia domaco estas palaco kompare kun la nia. Cu la kavernaj homoj eble tiel vivis? Cu en filogejoj, en kiuj la akvo sprucas el la tero? Cu surhavante kontraügasajn i) Plej malrica nederlanda provinco. Trad. maskojn, pro kiuj post unu horo sajnas, ke la kapo krevos? Mi supozas, ke ili estus abomene rifuzintaj ci tian vivon. Kaj krome ilin cirkaüis iliaj edzinoj kaj infanoj, ili mangis rostitan kapreolajon kaj trinkis bieron, kvankam el la kranioj de siaj venkitaj malamikoj. Ni, kontraüe, mangas kaj trinkas precipe koton. Tre malproksime, kvazaü fatamorgano, situas Madrid sur montetoj. Pro neatingebleco gi povus egale trovigi aliflanke sur la mondo. Nia tranceo estas kvazaü insuleto en maro da koto. Kiam mallumigas, ni penas plilongigi gin al la pozicio de Pignatelli. Tio estas laboro senespera, car gi preskaü ne progresas. Profunde ni fiksigas en la argilon, ciuflanke elsprucas la fundakvo kaj, ne havante sufice da laboriloj, ni disfosas la grasecajn pecojn da tero per la manoj. La solo, kio ligas nin kun la mondo, estas la jurnalo. Kelkfoje gi malfruas du, tri tagojn, sed gi almenaü venas, kaj la komunikoj, kiujn gi alportas, estas lastatage konstante favoraj. Kvazaümirakle ni sukcesis provizore rebati la kvinan ofensivon al Madrid. La bonege ekipitajn, plej modernajn trupojn de Mussolini venkis areto da simplaj hispanaj laboristoj. Madrid ne estas Addis Abeba. La roma vulturo sercu siajn viktimojn aliloke! Kaj ankoraü foje: en niaj koroj revivas la espero. Denove mi trafoliumas la libron kaj trovas, kvankam ne jam estas vera printempo, ke la poeto tamen ne tute malpravas: Morira la primavera suene la gaita — ruede la danza: mas cada ano en la pradera tornara el manto — de la esperanza. (La printempo ree mortos; sonu la liuto — danca libero; sed herbejon nove kovros verda mantelo — de la espero). Kaj per tio mi finu! Pensi pri vi ci tage pli facilas al mi ol skribi aü poeti. La 23an de marto, 1937a* Vi ja komprenas, ke ni senlime gojas pri la granda venko en Guadalajara. Tio estas fortega bato al la internacia fasismo! Sed la tempo por tio urgis. Vi komprenu, el la homa materialo ne restis la plej bona parto. Kiujn oni nun mobilizas, tiuj ne estas samkvalitaj, kiaj la volontuloj el la unuaj tagoj. Kiel en ciu milito, ankaü en ci tiu la plej bonaj fortoj suferis la plej grandajn perdojn. Al Madrid kiel milionhoma urbo farigas pli kaj pli malfacile havigi nutrajojn al sia armeo. Niaj fusiloj eluzigas, car ni ne havas rimedojn por purigi ilin. Novajn fusilojn ni tarnen ne ricevas, pro la kontrolado. Sukeron ni ne konas plu, salo estas malofta, tabako plurfoje mankas; en Madrid virinoj kaj infanoj vivas proksime al malsatigo. Diru al la nederlandaj laboristoj, ke ni bezonas nutrajojn kaj hejtajojn, sed antaü cio sargaütomobilojn kaj benzinon por transporti ilin! Madrid, la 28an de marto, I937a- Koncerne miajn personajn spertojn mi ne povas rakonti al vi multon interesan kaj ankoraü malpli ian heroajon. Dum pli ol tuta monato ni dejoris ce iu fronto, kie ni atendis atakon, sed la atako ne okazis kaj, senkonsidere pri la ciutage okazantaj mortigoj per malamikaj kugloj, regis tia neaktivado, pri kia la armeaj komunikoj kutimas diri: ne estas menciinda novajo. Super ni blovis la frosta vento de Siërra, la pluvo gutis tra la tegmento de nia primitiva tendo, la tranÊeo plenigis per koto kaj sub la pajlo, sur kiu ni dormis, la terakvo fontis el la fundo. La bonhumoro kaj la fido de niaj milicanoj pruvigis negeneblaj. Ni sciis, ke la malamiko atakas per eksterordinara materialo apud Jarama kaj Guadalajara; ni sciis, ke gi minacas niajn interligajn vojojn kun Valencia, sed neniu maltrankviligis, neniu dubis ec nur unu momenton, ke ni sukcesos rebati gin. La optimistoj pravigis: kelke da tagoj poste ni guis la neespriraeblan felicon, legante kiel en Guadalajara niaj trupoj venkis ne nur la fasistojn de Franco, sed ec tiujn de Mussolini mem. Forte ardigis la entuziasmo. Sed la vivo en la tranceoj daüris plu, kvazaü nenio estis okazinta, kun siaj malvarmo, enuado, malpureco kaj la preskaü ciutage notitaj viktimoj. Fine, en beninda vespero, nin surprizis la komuniko: venos anstataüo; kvar tagojn forpermese al Madrid! Kiel mi klarigu al vi tiun nuran vorteton: Madrid? Por vi Madrid estas la urbo kun dumil pafe detruitaj logejoj, la urbo, super kiu konstante fantomas la prema ombro de la morto, la urbo, kiun suferado kaj mizero faris la plej nobla martiro en la mondo. Kaj por ni? Por tiuj el ni, kiuj naskigis en Madrid, gi signifas: familion, amikojn, la gojon de la revido kaj la kison de patrino. Por tiuj, kiuj venis el la vilagoj, gi signifas: glason da vino en bona restoracio, lumon, muzikon, filmon aü teatron, dormi nokton en lito kun litotukoj, banon, nokton, kiun oni povas pasigi, demetinte la suojn. Gi signifas ec pli: gi signifas la urbon, por kiu ni suferis kaj batalis, la simbolon de 1'internacia rezisto kontraü la fasismo, la urbon, kiu farigis kara al ni kvazaü infano kaüzinta al ni multajn zorgojn. Kaj mi komprenas la francan volontulon, kiu hieraü, kvin minutojn post kiam meze en la urbocentro eksplodis grenado kaj kiam la kadavroj ankoraü kusis surstrate, diris al mi: „Ci tie en Madrid mi sentas min hejme, kvazaü mi estas en Paris". La koton kaj poste ankaü la arbarojn ni lasas post ni, ni revidas la unuajn tramojn, la unuajn malfermitajn butikojn, la virojn antaü la kafeja vendotablo. Kiel akceptos nin la urbo? Mi rememoras iaman senton: kiam ni post nia nokta laboro en minejo lifte suprenigis, kiam la unua griza lumradio penetris en la sakton, ni demandis al ni, cu pluvas aü cu brilas la suno. Ankaü post monatoj da marveturado ni staris tiel antaüe sur la ferdeko, esplore rigardante, cu vidigas haveno. Nu, mi diru, ke ci foje la urbo rege akceptis nin. Ci foje la suno brilis en ciuj stratoj kaj ec sur la pafe detruitaj domoj, kie la infanoj ludis inter la ruinajoj. Sed ne estis nur la unua printempa suno karesanta nin per sia varmo, pli forte ol gi brilis en multies koroj la suno de felico pro nia granda, brila venko en Guadalajara. La unua grava demando, kiun sentas la milicano iranta forpermese, estas: Kiel mi utiligu tiujn ci kelke da grandvaloraj horoj donacitaj al mi? Avide li prenas la Jurnalon, abundo da bonegaj filmoj logas lin, sed cu li prefere aüskultu fine bonan muzikon? Ci vespere okazos bonega koncerto; en la teatro Espanol oni prezentos „Electra". Sendecida mi migras tra la stratoj. La butikoj logas; en Almacenes, kie oni arangis elvendadon, la homoj amase eniras. Mi sentas min kiel maldungita maristo, kiu prefere diselspezus ciom da sia mono jam tiun saman posttagmezon. Aü cu mi legu librojn? Dum kiom da tempo mi ne legis plu ion seriozan, kaj ci tie sur centoj da caretoj surstrate libroj estas aceteblaj nur per kelke da pesetoj! Aü cu mi eble vizitu la grandan manifestacion, kiun hodiaü arangis la social-demokrata partio, por ke mi partoprenu en la entuziasmo de 1'vizitantoj? Sur unu el la lernejoj de la junula movado Alerta pendas, apud murgazeto, infanmane skribita afiSo: Granda festo de 1'Junularo en Cinema Fuencaral. Mi pagas mian unupesetan enirmonon kaj subite cirkaüas min plej gaja infannaskigtaga atmosfero. La salonon plenigas gejunuloj ciuagaj, el kiuj multajn akompanis la gepatroj. Dum la paüzoj konfuze bruas vocoj, kantado, paperaj flugmasinoj flirte turnigas de sur la balkonoj malsupren, kune kun manifestoj invitantaj al la granda kongreso, en kiu la unuigo de la tuta madrida junularo farigos fakto. Sur la scenejo ludas geknaboj dek-sep- kaj dek-okjaraj en belkoloraj hispanaj kostumoj. Ili ludas teatrajon, en kiu mi ne konstatas revolucian tendencon, sed kiu estas plena de infanaj spirito kaj humoro. Tiun saman posttagmezon mi eniras kinematografejon, car logas min la filmo: Etiopio, kiu rememorigas al mi nian devizon de antaü kelke da tagoj: Madrid ne estas Addis Abeba. Kiam la imperiestro aperas sur la ekranon, oni salutas lin aplaüde. Sur la galerio iu elkrias: „Ni volas daürigi vian batalon kaj venki". Poste ruligas la hispana kontraümilita filmo: Homoj kontraü homoj. Fantaziaspektaj militaj bildoj, kiajn nuntempe en neniu alia lando toleras la cenzuro. Akra akuzo kontraü ciuj, kiuj deziras la militon. Kaj la publiko, grandparte konsistanta el milicanoj, kiuj same kiel mi havas forpermeson, aplaüdas. Ci tian teroron gi spertis proprakorpe. Morgaü ili bonhumore reiros en la inferon. La akuzon tamen, kontraü la milito ili aplaüdas el profundo de siaj koroj. Ci tiuj batalantoj, kiuj venkis la italojn, restas pacifistoj. Ili militas, car nur tiel la mondmilito dezirata de 1'fasismo, estas malhelpebla. Ili oferas siajn vivojn por savi la vivojn de tuta generacio venonta post ili. Tiuvespere mi mangas en hotelo Gran Via. Ci tie kunvenas la eksterlandanoj: jurnalistoj, sciencistoj, aktoroj, aviadistoj, ofte ankaü oficiroj kaj soldatoj de 1'Internacia Bataliono. Por ni venintaj de la fronto, tio signifas la interkomunikon kun la cetera mondo, la aktualaj novajoj el Usono, Francio, Britio. Tie mi trovas Regler, Hemmingway, Franklin, Ivens kaj fiere mi konscias renove, ke nuntempe la plej bonaj artistoj kaf intelektuloj venas al Madrid por pruvi, endangerigante la propran vivon, solidarecon kun nia afero. Cu Franco povas diri la samon? Kiu el la verkistoj de 1'reakcio soldatigis en liajn vicojn? Cu Heinz Ewers, Daudet aü Maurois? LOS CHIQUETILLOS. La kaporalo venis al mi por plendi, ke la dangeran observan postenon li ne volas okupi kun trupo konsistanta nur el „chicquetillos" (knaboj). Atente mi rigardis la kvar novulojn kaj konvinkigis, ke li pravas. Kvankam menciinte, ke ili estas dek-sepjaraj, ili efektive sajnis al mi pli dek-kvin- ol deksesjaraj. Madrida knabo tiuaga estas generale jam viro, sed ci tiuj estis tipaj kampistaj knaboj kun infanaj vizagoj kaj infanaj korpoj, pro kio preskaü sajnis, ke siajn malgraciajn, sulkigintajn kaj malpure krudigintajn manojn ili pruntis de siaj patroj samtempe kun la supren falditaj, tro longaj pantalonoj. „Efektive", mi ekpensis, „la plej bonaj jam malaperis", ci tiuj jam ne egalas la unuajn volontulojn, kiuj, kun rugnigraj koltukoj, en septembro anoncis sin en la kazernoj kaj en kies okuloj kun preskaü mistika fanatismo ardis la volo por venki. Kvankam en la poso ili portas la ateston pri membreco de la junulara movado kun nur unu kotizmarko, ili reale apartenas al la plej mizeraj el la malriculoj, senditaj de siaj gepatroj el iu ajn malsatanta vilago al la fronto por la dekpeseta salajro, kiun ni ricevas. Mi konjektis, ke ankaü la politika konvinko ne radikis profunde en knaboj neniam vidintaj la internon de lernejo kaj ne povantaj distingi inter a kaj b. Kvankam, mi konsideris, ja ankaü la aliaj lernis sian socialismon ne el libroj, sed ekskluzive en la lernejo de malsato, maljusto kaj mizero. Kiel ajn estis, mi apartigis la knabojn al kvar diversaj trupoj, kie ili kunestas kun niaj veteranoj el Siërra kaj krom tio, kiel kapitano de mia kompanio mi havis tro muite da aliaj zorgoj en la kapo, ol ke mi povus pensi speciale pri ili. Tiutempe ni kusis en koto kaj malpurajo de kelke da neprofundaj tranceoj kontraü Las Rozas; la terakvo fontis el la fundo, pro kio tramalsekigis ec la pajlo en niaj tendoj. Froste malvarma vento blovis preskaü konstante de sur Guadarama kaj kvankam ne okazis gravaj bataloj, ni tamen devis noti preskaü ciutage mortigiton aü vunditon pro la trafe celitaj kugloj de la malamiko. La dejoro, pro potrihora postenado nokte, estis ekstreme laciga, car ni disponis ankoraü pri tro malmulte da trupoj; sed evidente miaj kvar chicquetillos plenumis sian devon, car almenaü ne atingis min plendoj kaj neniufoje mi bezonis puni. Iufoje kontrolirante, mi rimarkis nur hazarde, ke malgranda Diogracias gardestaras nudpiede en siaj tro grandaj suoj. Sajne li kredis, ke tio estas devo aü ciuokaze mankis al li kurago por peti strumpojn. Jen venis printempo. En la eksterdangeraj vilakvartaloj de Madrid, kie mi unufoje estis, havante kvardek-okhoran forpermeson por almezurigi al mi uniformon, la migdalarboj jam longe estis kovritaj de purpura floraro, kaj sub la tragike rigidaj kverkoj de El Pardo la tero estis flava kaj violkolora pro floroj, sed nia senherba ebenajo estis ankoraü la sama kruda dezertajo, kie, en neniestereno, nur la nigraj konturoj de kelke da kadavroj vidigis sur la bruna koto. Subite tamen, kvazaü laü kontraüordono, la vento malaperis kaj, kvazaü volante regajni la perditan tempon, rapidege aperis la suno el post la lastaj nuboj. Du tagojn poste la tuta senherba ebenajo sangis sian koloron; jen kaj jen ekaperis flavaj kaj violkoloraj floroj inter la junaj herboj, kaj laülonge de la rivereto, malsupre serpentumanta tra la valo, la maldense-brancaj salikoj vestis sin preskaü provoke per flave verda livreo. Ankaü la homoj vekigis kvazaü el vintra dormo. Kun la suno revenis ankaü ilia energio, kaj, en militista reorganizo, ni regajnis kelksemajne, kion ni preterlasis dum monatoj. El lakonkerajo en Guadalajara ni ricevis novajn, italajn masinpafilojn, oni disdonis stalajn kaskojn kaj denove dedicis zorgon al la instrukcio. La mangoj farigis pli multaj kaj pli bonaj ol ili estis dum monatoj. El Valencia alvenis kiel bongusta variajo, la unuaj orangoj. El la hospitaloj malrapide revenis al la fronto pokelke la vunditoj kaj resanigintoj. Per la novaj, mobilizitaj rekrutaroj la kompanio kelke da tagoj poste rekompletigis. Mi povis disponi pri pli muite da tempo por observi la homojn de mia trupo pli aparte. Ce bela vetero ili kvazaü helikoj rampis el siaj konkoj. Vespere sonis denove la flamengos. Ni eklaboris kaj dum kelke da noktoj ni fose antaüenigis nian pozicion gis Las Rozas. Tage, tamen, kaj dum la respektataj siestoj, dum kiuj neniu el ambaü partioj kutimas pafi, ni sune banis nin en la tranceo. La plej agaj en la kompanio estis konstruintaj ian foliobrancan tendon, kies verdajo levigis super la parapeto, tiel formanta konvenan trafcelon al la malamikaj kugloj. Fajfe ili flugis tra la brancoj kaj malproksimen al la ebenajo post ni, sed sub la salika brancaro en kavo sidis niaj viroj trankvile sur benketoj, rakontante al si reciproke senfinajn historiojn, same kiel antaüe sur la vilaga placo. Ili parolis pri la prezo de la porkoj kaj pri la jaro 1925a, kiam la greno sur la kampoj kreskis treege alta. La pli junaj, kontraüe, montris al si reciproke la portretojn de siaj novias aü skribis, kun la lango eksterbuse, leterojn, kies margenon ili ornamis per kolora krajono. Plej muite el ciuj tamen, sangigis miaj kvar chicquetillos; kvazaü junaj safidoj unuafoje venantaj en la herbejon kaj apenaü sciantaj kiel montri sian petolemon. Diogracias, kiu havas malgrandan ventreton kaj buSon êiam ridantan, gardestaris portante nenion krom siaj muite tro grandaj suoj, mallonga blanka pantaloneto, stala kasko, zonrimeno kaj kontraü-gasa masko sur la nuda korpo. Agapito tro guis la kastilian sunvarmegon, pro kio lia haüto disskvamigas kvazaü platana basto, kaj Pedro Nenni, kiu malkontentas pri la portreto, kiun mi desegnis pri li, car sur gi li pli similas malgrandan siemieton, konstante grimacas kun rikano etendiganta gis liaj pendantaj oreloj. Dekoracie nia nova armeo ne povas rikolti muitan honoron per tiaj ci rekrutoj! Se ne estus io pli grava ... Sed la stimula printempa aero evidente eferveskas kvazaü fresa vino en iliaj pulmoj, car jen mi vidas subite Rubio iranta permane, ce kio liaj largaj piedoj dangere levigas super nia parapeto, jen ili kapre saltas kaj en sia troa petolemo transkape falas tra tenda tegmento, guste antaü la piedojn de nia serioza kaj digna sergento Florenciano. Tiaokaze decas puno kaj duonhoron poste mi vidas Diogracias pentoplene manipulanta sovelilon kaj piocon, dum kiam la aliaj guas sian sieston. Kompreneble, Florenciano pravas: soldatoj estas soldatoj, senkonsidere pri siaj agoj; kaj tamen mi ne kontentas pri mi mem; se morgaü okaza kuglo trafos la knabon, kiel mi do respondu pri tiu ununura horo, kiun mi forprenis el lia vivogojo? En la lastaj tagoj mi eltrovis ion por konduki ilian troan energion en laüdisciplina direkto. La unua de majo estas proksima kaj nia komandanto arangis konkursojn en rapidkurado kaj distanca saltado, kiujn povas partopreni unu sekcio el ciu kompanio. Konforme al tio mi nun ciumatene ekzercas min kun deko da volontuloj. Kaj la tereno? Longan tempon la valo, kiun trafluas la rivereto, dekstre de ni, signifis nur minacon. Tra gi la mal- amiko povus nokte, nevidate, antaüeniri por ataki nin de poste. Formi tie linion ne eblis, car en Las Rozas staris mitralo direktita rekte al la rivereto. Sed nun estas printempo kaj la abundo da foliaro de la arbustoj malebligis la rigardon laülonge de la rivereto. Laü kava vojo ni povas nevidate malsupreniri gis en la valo, kaj tiom muite da municio la malamiko ne havas, ke gi pafus sen videbla trafcelo. Do, en la arbuste borderita valo mi nun ciumatene instruas gimnastikon. Laüsisteme mi instruas la ekzercojn de Müller kaj tiujn, kiujn mi lernis en la tendaro de Noissy le Grand. La knaboj, ciuj nudaj, plejeble bone ekzercas sin, kvazaü temas pri militista instrukcio. En la ripozaj paüzoj ili plaüdas en la rivereto, dissutas sin reciproke per koto aü ludas la ludetojn, kiujn mi en mia junago lernis inter la skoltoj. Estas rimarkinde, kiom muite ili plifleksebligis kaj plivigligis en ci tiuj malmulte da tagoj. Ili trovas plezuron en tio; por ili tiu ci gimnastika horo estas la kulmino de la tago. La malamikon ili forgesis. Nur mi scias, ke ciumomente la mitralo en Las Rozas povas komenci sian bojpafadon kaj ke la folioj de 1 arbustoj ne prezentas sirmon kontraü la kugloj. Cu mi agas laü mia respondeco? Estas certe, ke tiuj ci brunigintaj korpoj okaze de atako pli valoras ol antaüe, kaj la humoro en la tranceo ciutage videble plibonigas. La knaboj sin sentas felicaj kaj hazarda kuglo ja cie povas trafi ilin. Sentimentalaj ni ne estas kaj la vortoj: „quiza el camino hay que regar, con sangre de la juventud" (ec se nia vojo estus aspergenda per la sango de 1'junularo), kiuj cie aliloke sonus patose, estas ce ni nur vero per si komprenebla. Kaj tarnen, kiom mizera mi sentus min, se mi devus reporti al la tranceoj unu el tiuj ci junaj korpoj sanganta kaj senkonscia, same kiaj mi jam vidis tiom multajn... Estas absolute necese, ke neniu divenu miajn pensojn kaj mi ordonas: profunde fleksu la genuojn, spiru etendante! La rave brila suno de 1'kastilia montaro, al kiu ni treege sopiris, havas unu malavantagon: ke la kadavroj kusantaj inter nia kaj la malamika linioj grave komencas malbonodori. Per varmetaj blovetoj la vento alportas al ni sufokan, naüze dolcan odoron, kiu faras la vivon en la tranceo preskaü neeltenebla. Krom tio komencas minaci dangero de tifo. Mi petas libervolulojn por nokta patrolo por enterigi la mortigitojn. Kiel unuaj anoncas sin miaj kvar chicquetillos kaj mi decidas, konfidante la kuragon de juneco, riski la aferon kun ili. Favore la luno ci nokte denove kasigas kelktempe post la nuboj. Kvazaü katoj ni rampas el la tranceo kaj poste, per la korpo preskaü tusante la teron, al la rando de 1'monteto. Fine, veninte en la ombro de la valo, ni povas preskaü centon da metroj iri rekte. La pliakriganta kadavra odoro senerare gvidas nin, sed, guste en la momento, kiam ni atingas la kontraüan randon de 1'monteto, la luno aperas el post la nuboj. Rigardante posten mi vidas la kvar knaboj senmove kusantaj sur la kampo. Kvazaü per nevideblaj fadenoj mi sentas min ligita kun ili. Mi scias, ke ili havas senliman konfidon al mi, sed ankaü, ke ili, ne povante mem iniciati, absolute pereus en la momento, kiam mi perdus la prudenton. La luno rekasas sin kaj singarde mi rampas plu. Jen kusas la kadavroj. Ili formas malhelan, naüze malbonodorantan mason jam forte putrantan. Kun plej granda peno mi subpremas subitan bezonon vomi. Felice miaj knaboj havas malpli impreseblajn sentorganojn; ili hakas kaj fosas, pensante pri nenio alia kaj kelke da minutoj post tio la unua kadavro kusas en la tero. Dume mi observas la terenon. Dank' al Dio trovigas en nia proksimo fosajo, en kiun ni povos, en okazo de neceso, kasi nin. Apud mi fleksas kaj strecas sin la korpoj; iliaj piocoj trafas obtuzasone la teron kaj kelkfoje vidigas malgranda fajrero, kiam la fero pusigas sur stonojn. Nur unu kadavro kusas ankoraü sur la tero, post kvin minutoj ni povos reiri ... Tiumomente iu malbenita strathundo ie en Las Rozas komencas plende hurli. Mia koro kvazaü cesas frapi. Mi komandas: „En la fosajon!" sed miaj paroloj estas cindre sekaj kaj mi ne scias, cu iu aüdis ilin. Preskaü sammomente levigas raketo, verde lumiganta la teron cirkaü ni kaj du masinpafiloj komencas nerve furioze boji. Premante niajn vizagojn en la koton, ni aüdas tuj super ni la minacan fajfadon de la kugloj. Evidente oni ne vidis nin, dekkelke da minutoj poste cesas la pafado, niaj knaboj elrampas la fosajon kaj la piocoj rekomencas la laboron. Poste ni ekreiras. Mia revolvero pezas kvazaü plumbo en la mano kaj mi devas regi min mem por ne kuri. Havante la malamikon post la dorso oni sentas sin muite pli minacata ol irante al li renkonte. Mi ordonis porti la matenan kafon en mian tendon kaj fordormis parton de la mateno. Kiam mi levigis, la suno brilis brulige kaj, krom la gardestarantoj ciuj estis forlasintaj la tranceon. Ciuj, kiuj ne dejoris, sercis ombron en la tendoj. Malrapide mi faris la kontroliron kaj haltis momenton ce la tendo, kie dormis niaj chicquetillos. Interne de gi balbute sonis voco: a, b, c, be, a-ma, uve. Mi memoris, ke Carlos Suarez, nia ekslibrotenisto, kiu instruas la analfabetojn, diris al mi, ke Pedro Nenni apartenas al liaj plej bonaj lernantoj. Tial mi forpusis la sakon pendantan antaü la enirejo kaj eniris. Suarez kaüris kaj la kvar chicquetillos havis ciuj a-b-c-libron sur la genuoj. La buso de Pedro Nenni sire malfermigis gisorele, kiam li vidis min; metante la manon sengene sur mian brakon li demandis ride: „Cu ne vere? La fasistoj pafas malbone, cu? Ui ne lernis, por kio utilas la celilo, pro tio iliaj kugloj ciam pafigas tro alte kaj ili ne povas trafi nin!" PAJARO NEGRO. Mi ne povas diri kun certo, cu la birdo, kiun niaj kamaradoj en la komencaj printempotagoj trovis ie inter la arbustoj apud la rivereto, estas pigo aü korvo. Certas nur, ke komence gi montris neniom da kontento pri sia kaptiteco kaj per sia akra beko haketis sangajn sulketojn en la manoj de la knabo tenanta gin. Ridante kaj alude pri la fasistaj aviadiloj, kiuj ja estas samnomaj, niaj soldatoj nomis gin: „nuestra pajaro negro". Ili amuzis sin pro giaj sanceligaj pasetoj, lasis gin por rekapti gin per la capo, kiam la besto, tro peza proporcie al siaj ankoraü junaj flugiloj, flirte-salte klopodis fugi. Post kelke da tagoj tarnen, la rilato inter nia pajaro negro kaj la soldatoj de la kvara kompanio tute sangigis. La eta birda koro frapis ne plu tiom time kaj malkviete en iliaj kalaj manoj kaj la ruzajn koralsimilajn okuletojn forlasis ilia time maltrankvila esprimo. Kvazaü konkure niaj kamaradoj sercis en la tranceoj akridojn, kiuj vane klopodis suprengrimpi sur la krutaj vandoj, kaj desiris iliajn piedojn, car la birdo evidente timis iliajn jukmovetojn, kaj poste ili pusis la dikajn verdajn korpojn en gian ciam malsate malfermitan bekon. Nokte gi dormis en la malaltaj kusejoj, varme inter la tufoj de iliaj netonditaj haroj. Dum mallonga tempo nia pajaro negro farigis la feliciga dorlotüo de la kompanio, kiun oni fiere montris al ciu novulo en nia tranceo. Malgraü tio estis nepra fakto, ke la birdo apartenas al Juan-Antonio, kiu estis trovinta gin. Guste JuanAntonio instruis al gi etapase marsi laü la komando: „izquierda, derecha, up arrow, un dos", kaj kiam Juan-Antonio gardestaris en la antaüa tranceo, la birdo sidis sur lia sultro. Sajnis, ke la besto havas ian konscion pri tio, kio okazas, kaj precipe gi abomenis mitralan pafadon. Kiam la kontraüuloj komencis masine pafadi, gi hirtigis la plumojn, tenis la kapeton oblikva kaj kvazaü koléra bubo grakis „kra kra" kontraü la malamiko. Se tiuokaze mi preteriris, Juan-Antonio haltigis min, dirante kun felica rideto: „Cu vi aüdas, teniente, „no pasaran, no pasaran", gi diras!" Tiel la situacio daüris plurajn semajnojn kaj mi forte suspektas Carlo Suarez, nian maljunan administranton, ke li ciutage, kun la grandlibro sur la genuoj, akurate kiel antaüe, kiam li estis ankoraü librotenisto en Madrid, rug- kaj nigrainke registrante la liston de 1'kompanio, korekte enskribas nian pajaro negvo kiel milicanon numero tioma. En iu mateno, egala al multaj aliaj, mi donis mian ordinaran militistan instrukcion al la sendejora gvardio en la dua linio. Tiutage la suno brilis jam senkompate kaj multaj milicanoj, kiuj nokte estis gardestarintaj, rigardis nur kapklinete kaj dormokule al la trajektorioj, kiujn mi desegnis sur la mgran tabulon de la kompanio. La alveno de 1'milita postisto estis konvena motivo por fari finon al tio. Pogrupe la kamaradoj reiris antaü siajn tendojn. Ciun, kiu sciis legi, cirkaüis kelke da kamaradoj transsultre partoprenantaj la legadon; kaj kiu ne sciis tiun „arton", petis al pli instruitaj kamaradoj, voclegi la leteron vorton post vorto. Mi mem ne ricevis leteron kaj sidis surstone, iom malgaje kaj enue rigardante antaü min. Subite min rekonsciigis el mia meditado kruda bruo de blasfemoj kaj insultoj, kaj kun miro — car en ma kompanio, dejoranta jam dek monatojn ce la fronto, malpaco inter kamaradoj estis io, kio okazis nur tre malofte — mi vidis, ke antaü unu tendo aliflanke de 1'tranceo evidente okazas ïnterbatado. Rapide mi ekstaris kaj iris al la grupo, sed om jam vidis min aliranta kaj ekiris al mi renkonte, antaüe la „ciganeto , portanta sur la malfermitaj manoj la kadavreton de nia pajaro negro. „Assassinau" (mortigita), li diris nur. El la konfuza) kaj ekscititaj vocoj, samtempe kriantaj, mi ekkomprems almenaü tiom, ke Juan-Antonio mem strangolis sian birdon. Mirege mi rigardis lin. Li sidis kun blubatita okulo, distaüzitaj haroj kaj la vizago plena de koto kontraü la parapeto, impresanta kiel stratbubo, ricevinta porcion da batoj, sed malgraüe ne volanta konfesi malpravon. La nuraj vortoj, kiujn mi sukcesis eltiri el lia buso, estis: „Al mia birdo mi faras, kion mi volas kaj se mi volas turni al gi la kolon, mi turnas al gi la kolon. Se oni volas pafmortigi min pro tio, oni faru laüvole". Post mi antaüenpusigis la soldatoj de la kompanio, scivolaj pri tio, kion mi diros. Pli kaj pli mi nekomprenis la aferon; volante ekhavi tempon por pripensi, mi klinis min teren kaj prenis cifitan folion de postpapero, kiu pro la vento blovigis antaü miajn piedojn. Senpense glatiginte la folion, mi vidis subite sur la komenco, ke la letero estas rekte adresita al Juan-Antonio. Nun mi komencis legi plenatente. Gi estis tipa kamparana letero, sen majuskloj, komoj kaj punktoj, kun amaso da lingvaj eraroj, inter kiuj la literoj v kaj b kvazaülude intersangis sian lokon kaj h sialoke cie mankis, sed neatendite aperis aliloke. Mi kredas, ke mi ankoraü memoras la enhavon preskaü laüvorte: „kara juan-antonio", skribis lia patro, „ni gojas ekscii ke vi fartas bone kaj ni gojas por skribi vin ke mi ankaü bone fartas kaj via fratineto pepita ankaü bone fartas kaj sarmen ankaü kaj via fratetoj juanito kaj carlo kaj felipe kaj quintin fartas ankaü bone kaj via amikoj pepe kaj antonio kaj blonda antonio fartas ankaü bone kaj via fiancino rosita fartas ankaü bone kaj igas saluti vin". Cis tie la letero estis skribita per firma mano kaj klarlitere, sed poste sekvis kelkaj trastrekitaj linioj, kvazaü la skribinto iom hezitis, kion skribi plu. Poste la letero tekstis jene: „kaj ni bedaüras devi skribi vin ke via patrino fartas ne bone car la antaüan semajnon la nigraj birdoj venis super nia vilago kaj bombardis gin kaj ni ciuj forkuris en la kampoj sed via patrino reiris por savi la bovinon el la stalo La Hispana Tragedio. kaj kiam si revenis en la kampo pafis la nigraj birdoj per masinpafiloj kaj ili trafis vian patrinon en la sultro kaj via patrino igas demandi se la kapitano aprobas êu vi ne povos veni kelke da tagoj forpermese êar si suferas gravan doloron sed se ne povas tiam estas ankaü bone car ni ciuj ja suferas kaj batalas por la afero (por la causa) kaj pepita kaj carmen kaj juanito kaj carlo kaj felipe igas saluti vin kaj via amikoj ankaü kaj via fiancino ankaü kaj via patro ankaü kaj via patrino cirkaüpremas vin kun salud kaj suerte de via patro antonio". Finleginte la leteron mi vidis, ke Juan-Antonio forturnis sin kaj, kun la vizago kontraü la parapeto kusas mallaüte plorsingultante. Al la viroj mi diris: „Lasu lin en trankvilo, lia patrino estas vundita de la pajaros negros". La milicanoj disiris kaj la ciganeto forjetis la kadavreton de la nigra birdo trans la parapeton en la direkto de 1'malamiko. LA COSECHA ES SAGRADA. Unu tagon monotone sekvas alia, kvazaü kunêenitaj punlaboruloj en senfine tede griza mallibereja vestaro pretermarsas de horizonto horizonten. Nur la suno ciutage brulige brilas pli forte kaj pro la kreskanta varmego igas pli kaj pli naüza la malbonodoro de la neenterigitaj kadavroj, kiun la vento blovas al ni. La plej granda problemo estas nuntempe la manko pri akvo. La akvo, kiun ni alportas el la noria ce la komandejo, jam varmigis antaü ol gi atingas la tranceon, kaj en la riveretoj trovigas ankoraü nur kelkloke malpuraj neprofundaj flakoj. Apud Casa del Cuartel estas ankoraü baseno, en kiu ni povas bani nin, sed la malamiko perpafe baras la alirejon al la baseno, kaj ni ekzercas nin en ia sporto: per atendita streco kaj rapida salto malaperi en gin antaü ol la malamika masinpafilo trovis tempon por pafi. Poste revenante ni devas ventraltere rampi tra la polvo. En la valo, proksimume kvindek metrojn antaü niaj linioj, mi eltrovis sirmitan lokon, kie ankoraü trovigas akvo kaj kiu estis speciale alloga, car la tabanoj, flugantaj de kadavroj al vivantoj, tien ne venas. Kiam mi antaü kelkaj tagoj kun sergento Adolf iris tien por bani, subite atakis nin masinpafilo. En la malmultaj kvadratmetroj da bordo la sablo suprensprucis kvazaü akveroj en flako dum fortega pluvo. Adolf, kusanta sur la loko, kie ordinare mi banas min en la suno, estis trafata per kugloj en la gluteo kaj en la sultro. Mi mem savigis senakcidente. Ne senmotive la soldatoj diras serce, ke kapitano Last sendube havas iun patronon, kiu lin protektas! Nun ni havas nian „hogar del combatiente" (soldatan hejmon) en la tranceo kaj lernejon, kie instruas miliciano de la cultura kun bonaj rezultatoj. Oni kortusigas, vidante, kiel tiuj, kiuj jam scias la literojn, sed ne jam komprenas la ortografion, aüskultas, kiam pli instruitaj kamaradoj laüpete voclegas al ili literon post litero la leterojn, kiujn ili skribas al siaj familioj. Antaü kelke da tagoj venis al mi maljuna Lopez. La kapitano nepre legu la unuan leteron, kiun li skribis. Mi legis: „Kara edzino. Ciutage mi sentas min pli felica pro tio, ke mi venis tien ci, car ci tie en la tranceo mi fine lernis ciujn ci aferojn, kiujn mi neniam povis lerni en nia vilago". Unu el niaj lertaj lernantoj estas nia malgranda Pedro Nenni, sed ofte mankas al li volonto kaj ne dejorante postene li preferas sekrete foriri por casi lacertojn kaj serpentojn inter la montetoj. Mi ne lasis mildigi min per peceto da rostita lacertafo, kiun li proponis al mi, sed punis lin per ses horoj da ekstra postenado en la tranceo. Kelke da tagoj poste dumdumkuglo1) frakasis la ostetojn de lia dekstra mano. Kiam mi vizitis lin en la hospitalo en Valdelatas, li montris al mi sian bandagitan manon, dirante kun malgaja rideto: „Neniel efikis, kapitano. Nun mi ja ne povas plu skribi!" Unu el la plej malagrablaj aferoj apartenantaj al mia kapitana tasko, estas redakti la liston de la forpermesoj. Neniu scias, kiam nia kompanio fine estos anstataüata, kaj tiom longe kiom tio daüras, mi rajtas nur ciun trian tagon forpermesi al Madrid du virojn po kvardek ok horoj. Car nia kompanio nombras cent kvardek virojn, oni facile povas kalkuli, kion tio signifas por tiuj, kiuj trovigas malsupre sur la listo. Kune kun la politika komisaro mi redaktis la liston kiom eble plej juste, ce tio konsiderante pruvitajn kuragon kaj fervoron kaj familiajn cirkonstancojn, kiom ni almenaü scias pri ili. Tamen ciufoje montrigas specialaj okazoj postulantaj modifojn: „Kapitano, mia edzino skribis, ke eble ci semajne si akusos". „Kapitano, mia frato kusas grave vundita en hospitalo kaj ciutage atendas la morton". „Kapitano, mia patrino estos evakue sendata al Valencia kaj tre deziras vidi min nur unu fojon antaü sia foriro". Preskaü ciam iliaj deziroj havas pravan motivon; ofte ili estas ec kortusaj kaj neniam mi spertis, ke iu klopodas eldevigi forpermeson per impertinento aü akraj paroloj. Sed la aliaj, kies vico jam proksimigis laü la listo, jam antaügojis pri la forpermeso kaj oftfoje jam anoncis sian alvenon al la familio. Tiuokaze necesas interkonsento kaj la fino de multaj paroloj generale estas, ke la rajtanto post bedaüro kaj plendoj tamen libervole cedas sian vicon al kamarado. Por propra faciligo mi enkondukis, certigante la disciplinon, ian unuecan sistemon de punoj. Por negravaj peketoj mi x) Kuglo, kies stala eksterajo surpinte estas forigita, pro tio eksplode kaüzanta teruran vundon. Trad. elpensis tre simplan punon, kiu tarnen forte tusas ilin: mi rifuzas desegni la kulpinton. Ilia deziro esti desegnita estas tiom pli rimarkinda, car nur tre malmultaj deziras ankaü posedi la desegnajon, kiam gi estas preta. La pli multaj jam tute kontentas portrete trovigi en mia skizlibro, kiu pro tio nepre estu montrata al ciu, kiu vizite venas en la tranceon. Sammotive vilagaj infanoj ciam petas esti fotografataj, kvankam estante certaj, ke ili neniam vidos la fotografajon. Cu eble kasigas en tio ia nekonsciata deziro al pluekzisto? Alia kaj pli severa puno, kiun mi aplikas, estas, ke mi trastrekas la nomon de 1'kulpulo sur la forpermesa listo por meti gin malsupren sur gi. Kiam Magro Vacas, cetere unu el miaj plej bonaj sergentoj, antaü kelke da semajnoj forgesis distribuigi la matenan kafon ankaü al la postenantoj en la antaüa linio, mi ne povis ne pruvi, ke la lego, senkonsidere pri la persono, aplikigas same al suboficiroj kiel al ordinaraj soldatoj. Vacas, havanta junan edzinon en Madrid, vane petegis min, sangi tiun ci punon en kian ajn alian plejeble severan. Tiom pli mi gojis pri la ordono, ke ciuj suboficiroj, senkonsidere pri ilia forpermesa vico, iru por dudek kvar horoj al Madrid por mezurigi al si novan devigitan uniformon. Hazarde ni veturis kune. Apenaü mi estis en „Alianza" surmetinta puran tolajon, kiam Vacas telefonis al mi: „Kapitano, ankaü mia frato alvenis forpermese; por la festa okazo ni bucis kuniklon kaj ni gojos, se vi bonvolos portopreni la mangon". Estas ja kompreneble, ke mi akceptis la inviton. Sur ia verando, ombrata de florantaj fruktarboj, staris pretigita mangotablo. Nur la obtuzaj tondroj de 1'kanonoj en malproksimo memorigis pri la milito. Cirkaü la granda plata plado, el kiu ni komune mangis, sidis Vacas, liaj gepatroj, edzino, frato kaj tuta aro da malgrandaj gebuboj, evidente rigardantaj tiun ci mangon tiom serioza afero, ke ili forgesis sian denaskigan petolemon. Jen kaj jen oni metis kuleron meze en la pladon, anonce ke cirkulos la vino. Kiu kuragis mangi plu, antaü ol oni forprenis la kuleron, al tiu oni donis frapeton sur la fingroj. Subite, kiam la humoro estis plej festa, Vacas turnis sin al sia edzino kaj diris, indikante al mi: „Cu vi vidas, Maria, jen estas la kruela kapitano, kiu ne volis forpermesi min al vi por kvardek ok horoj!" Ciuj rigardis min, pro kio mi kompreneble ru|igis konfuzite. Embarasite mi diris: „Vi ja mem scias, ke vi meritis vian punon!" Kaj Vacas, ekstarante por cirkaüpreni min, respondis: „Kion do vi pensas, kapitano, se mi ne scius, ke vi estas justa, mi ja certe ne invitus vin por kunmangi mian kuniklon!" lam, en novembro, kiam ni trovigis ankoraü ce Carretera de Estremadura, mi ekkomprenis, ke ni nepre bezonas interligan tranceon inter la du domaroj, kiujn ni okupis. Tiu foslaboro estis farebla nur dum la malmultaj horoj inter sunsubiro kaj lunlevigo. Sed kiam mi venis por ordoni la virojn antaüe indikitajn, unu guste purigis sian fusilon, alia revarmigis mangrestajon aü sidis en cemizo, sercante pedikojn; kaj certe forpasis pli ol dek minutoj, gis kiam mi sukcesis kolekti laborpretan grupon. „Nu, ni iru", ili diris finfine, „se la leütenanto tiom forte deziras tion ....!" „Ne pro tio, ke mi forte deziras tion, sed car dependos de tio via propra vivo!" Ili miris pri mia rapidemo; iliaopinie cio ja povos okazi same bone „manana" (morgaü). Mi ekscitigis kaj diris: „Vi kantas: ni volas morti aü venki, sed se oni demandas al vi, cu vi preferas morti aü labori, cu ankaü tiuokaze vi preferas morti?" Pri tio ili ridis, sed kiam ili fine estis laborantaj, mi nefacile sukcesis óesigi la laboron, kiam aperis la luno. De tiam mi ekkomprenis, ke tio, kion mi tiutempe konsideris la tradicia „hispana maldiligento", pli guste rezultas el nekompreno pri militista neceso. Kiom da metrocentoj da tranceo ni ja fosis en la lasta monato! Tarnen mi estas konvinkita, ke la hispano ne faras idolon el la laboro; li rigardas gin kiel neceson, sed malgraüe ciam preferas sian sieston en la suno. Sed fine miaj soldatoj neatendite mem petis laboron, kaj mi konstatis, ke ardas en ili sankta laboremo kvazaü religia oferfajro. Hispanio estas lando de kamparanoj kaj ed tiuj soldatoj, kiuj lo|as jam dum pluraj jaroj en urbo, generale devenas origine el vilagjoj. Sur la kampoj, kiujn trazigzagis niaj tranceoj maturigis algarroba (karoboj). Ofte mi vidis, ke niaj viroj desiras jam flavigantajn brancetojn por atente pezi la malgrandajn silikvojn en siaj malmolaj manoj. Kelkfoje, kiam mi preteriris, oni transdonis al mi manplenon da silikvoj, dirante: „Gustumu ilin! Ili jam malmoligas. Antaü kiam forpasos unu semajno oni devos rikolti ilin, se ne, la silikvoj dehiskos!" Nia komisaro, komprenante, pri kio oni havas zorgon, diris al mi: „La viroj postulas, ke la rikolto neniuokaze perdigu!" Mi supozis, ke estas bona ideo promesi premion de cent pesetoj al tiu sekcio, kiu laboros plej bone, sed jam baldaü mi komprenis, ke tute neeblas distingi unu sekcion de alia. Ciu laboris, sur kiu ajn loko, ciun momenton, kiam li estis libera. En longa vico da rikoltantoj ciuj trovis kvazaüaütomate sian lokon, kvankam neniu sergento aü kaporalo bezonis komandi iun. Dumtage ili laboris en la valoj kaj aliaj sirmitaj lokoj, nokte sur la montetoj. Ec dum la sanktaj horoj de 1'siesto ili daürigis la laboron, dum kiam la svito flue gutadis sur iliaj sencemizaj korpoj. Kun fanatika fervoro kelke da grupetoj nokte ec riskis rikolti en neniestereno antaü niaj linioj. Mi venis apenaü gustatempe por malhelpi, ke oni rikoltu la karobojn ankaü antaü niaj mitralaj lokoj, al kiuj ili havigis konvenan, naturan sirmkason. Du el miaj soldatoj estis rikoltante vundataj kaj unu el miaj plej bravaj viroj morte estis trafata, sed la laboro daüris plu. Sendube la malamiko ne komprenis, pri kia afero ni okupas nin, car dum kelke da tagnoktoj la kantado ne cesis. Fine Fraigo Villarejo venis al mi kaj anoncis: „La rikolto estas finita". Kaj unuspire li aldonis: „Kaj la kamaradoj opinias, ke estas preferinde donaci tiun centpesetan premion al la analfabeta lernejo por aceti librojn". Jes, la rikolto estis finita kaj cie sur la kampo kusis la flavaj stakoj. Mi estis vidinta, ke kontraü unu el tiuj stakoj Montesino falpusigas, kun la brakoj antaüen etenditaj, dum kiam el malgranda vundo gutis la sango sur la karobojn, rikoltitajn de li. Dank' al Dio almenaü, ke pro pafo en la koro li estis tuj morta. Nia Montesino estis la plej silentema el la tuta kompanio, sed ankaü la plej forta, la plej brava kaj la plej fidela. Car li ne devenis el Madrid, ni enterigis lin en la kampo mem, kie li estis batalinta kaj rikoltinta, kaj ce lia tombo mi voclegis la jenan poemon de Miguel Hernandez: Kovras la kampojn en Hispanio ostoj de brila generacio; el viaj agoj fam' restas nure, kvazaü river' gi fluas murmure. Versu la sangon sur la kamparo, brila hispana, vi, junularo; kiel oliva suk' gi revenu, kaj viaj ostoj kverkojn subtenu! Sed junular' nepreta oferi, sang' sen kurago verson suferi nomon honoran jam ne meritas, brili ne povas, gloron ec spiras. Kiu venkita vivon konscias, tiu maljunas, mortagonias; antaü naskigo premas lin ago; por la pluvivo mankas kurago. Vi, junularo, gloron aliros, ciam triumfos, venkon akiros; se Hispanion premos minaco, vi gin elsavos; venos jam paco. La rikolto estis finita, sed la rikoltajo ne jam kolektita. Ce la horizonto, post Siërra, kolektigis plumbe grizaj nuboj, la stakoj sur la kampo pli kaj pli flavigis kaj la soldatoj diris: „Se nun ekpluvos, la silikvoj dehiskos kaj la tuta laboro estos vana!" Pli ol dekfoje ciutage mi telefonis al la komandantejo, sed ciufoje ricevis la saman respondon: „Sargveturiloj ne povas atingi tien, carojn ni ne havas kaj la azenoj, kiujn oni promesis al ni, ankoraü ne venis". Vane mi sendis dufoje nian komisaron al El Pardo. La mienoj de miaj soldatoj igis pli kaj pli malserenaj kaj, por plenigi la malfelicon, tiuvespere komencis faletadi subtilaca pluveto. Mi sidis en mia tendo, senpove malbenante la „azenojn" en El Pardo, kiuj ne volis sendi azenojn. Felippe atentigis min, ke venis delegitoj el la soldatoj por paroli kun mi. Kun sia malrapida voco maljuna Lopez diris al mi: „Se la karoboj malsekigos kaj se tiam aperos la suno, la silikvoj dehiskos kaj la rikoltajo estos perdita. Sed se ciuj kune laboros, ni povos en unu nokto forporti gin en niaj litkovriloj gis tie, kien venas la aütomobiloj. La soldatoj komisiis al mi demandi vin, cu vi aprobas tion". Mi portis gravan respondecon, car la loko, kien venis la aütomobiloj, trovigis pli ol unu kilometron post nia linio. Mi forsendis kelke da patroloj, per kiuj mi certigis, ke flanke de la malamiko regas kvieto. Se tiunokte la malamiko estus farinta atakon, gi trovus en la tranceo nur dek virojn; ciuj aliaj okupigis sur la kampo, po kvar trene forportante litkovrilojn plenajn de karoboj. Sed la rikoltajo savigis. É ü Madrid, la 2an de majo, i937a' UNUA MAJTAGO CE LA FRONTO. Hieraü ce la fronto kaj en la tranceoj ni festis la unuan majtagon. Mi povas ec diri, ke ce ni la festo komencigis treege frue: la duan horon nokte, kiam la luno kasigis post la nubojn. Nia sergento Vicco Barruecci naskigis en vilageto en la provinco Jaen; jam dum jaroj li estas ano de 1'komunista partio kaj apartenas al la plej bravaj. Preskaü ciunokte li patrolas en neniestereno, inter ni kaj la malamiko, pli ofte sola, cu por enterigi la viktimojn aü por serci forjetitajn armilojn. Tio estas tre dangera tasko, car tiu tereno estas tute sensirma ebenajo, sur kiu la malamiko tenas direktitaj sep mitralojn. Sed preskaü ne pasas unu nokto, en kiu Vicco ne revenas kun kelke da fusiloj, jetgrenadoj aü rimenzono kun revolvero. Hieraünokte Vicco kaj mi eliris, ne por serci armilojn, sed por planti majstandardon kiom eble plej proksime de la malamikaj linioj. Perventre tien kaj rerampante, ni bezonis proksimume du horojn por vojo naücent metrojn longa, distancanta inter ni kaj la aliaj tranceoj. Amuzo tio ne estis, sed kiam tagigis, ni havis la plezuron vidi flirtanta la rugan standardon apenaü cent kvindek metrojn distance de la malamikoj, sur loko, de kie ili dum la tuta tago ne povis forpreni gin, ne venante en la pafadon de niaj masinpafiloj. La kafo venis kiel ciumatene: sen lakto kaj preskaü sen sukero. Trempante nian malmolan panon en la surogatan kafon, ni refresigis memorojn pri la pasintjara unua majtago: La madridanoj rememoras la plej grandiozan manifestacion, kiu iam okazis en Hispanio. „Gi estis la malvolvigo de nia forto", ili diris, „kaj precipe la volo por unuigo de 1'tuta proletaro en ununuran popolan fronton, kiu instigis la fasistojn komenci sian tro fruan ribelon". Niaj kamparanoj el Jaen tarnen, jam tiam devis per postenoj Sirmi sian feston kontraü atakoj de fasistaj hordoj. La festo mem okazis ie sur montara herbejo, proksimume egaldistanca de tri, kvar vilagoj. Viroj, virinoj kaj infanoj ekskursis, kaj la kunportitajn mangajojn oni dividis sur komuna tablo. En la mezo staris granda barelo da vino, el kiu ciu laüplace povis trinki. Kiom sonis la kantoj kaj kiom klakis la kastanjetoj akompanantaj la dancantajn parojn! Iliaj okuloj brilis ce la memoro, kaj el viejo (la maljunulo) kun sia reümatisme kurbiginta korpo eldiras, kion ciuj demandas al si: „Cu sekvontjare ni denove festos en nia vilago la feston de 1'unua majtago?" Tiutage la malamiko kontentigis sin per kvazaü freneza pafado al nia flago, tarnen ne trafante la stangon. Nenio antaüdiris atakon. Antaü la deka ni duobligis la postenojn, kaj ciujn, kiuj ne gardestaris, ni revokis en la valon, proksimume kvincent metrojn post la tranceo, iom sirmitan kontraü la malamikaj kugloj. La fusilojn ni metis stake, dum kiam la dek-unuoj de la tria kaj kvina kompanioj pretigis sin por piedpilkado. En malproksimo mugegis kanonbruoj kaj la obtuzaj sonoj de eksplodantaj jetgrenadoj. Evidente oni batalis en la Universitata Urbo, sed ne ekzistis antaüsigno, ke la bataio pluvastigos en la direkto al El Plantillo. La kvina kompanio grandparte konsistanta el urbanoj, konstante gvidis la atakojn. Preskaü certe gi gajnus la konkurson, se oni ne devus tro frue cesigi gin. El la direkto al El Pardo surveturis la terenon tri per flagoj kaj rugaj tukoj ornamitaj sargaütomobiloj, kaj subite de sur la deklivoj kaj la tereno ciuj kuregis al ili renkonte: „Niaj edzinoj". Sendube la gojkrioj kaj huraoj estis tiumomente aüdeblaj gis malproksime en la malamikaj linioj. Sed nia trumpetisto blovis akran signalon: „Kolektigu!" kaj tri minutojn poste niaj kompanioj staris envice kolektitaj, ciuj soldatoj kun Stalaj kaskoj sur la kapoj, surmetitaj gasmaskoj kaj la fusiloj ce la piedoj. Antaü kvar monatoj certe ciun, kiu intencus marsigi niajn virojn ... el flanko dekstren ... laüvice maldekstren! ... turnu vin!... oni ridmokus kiel kontraürevoluciulon, insultus aü eble ec pafmortigus. Antaü kvar monatoj ni estis nur pitoreska amaso da malbone armitaj, sendisciplinaj laboristaj knaboj. Dum tiuj kvar monatoj ni farigis armeo. Sed, cu niaj knaboj sangigis? Cu ili pro tio estas malpli individualistaj, malpli anarniistaj en la koro ol antaüe? Ne! Sed la volo por la venko superregis en ili ciun alian konsideron; kaj post la bataio ce Guadalajara ni diuj scias: la sola vojo al la venko estas la disciplino. Dum du semajnoj ni severe ekzercis nin, ciun posttagmezon, kiun ni antaüe destinis por la siesto, en la ofte brule varmega suno, kun la pezaj stalaj kaskoj sur la kapoj: maldekstre dekstre kaj dekstren turnu — gis kiam la svito perlis sur la fruntoj. Knabojn ni ekzercis, kiuj kvazaü laünature havas pezan palmanieron pro irado post virbovoplugilo, pro kio estis preskaü nccblc instrui ilin marsi ritme. ^ ^ Tio efektivigis kun senfina pacienco, sen insultoj aü riproêoj, sed kun nur multege da agrabla bonhumoro, per kiu niaj milicanoj scias venki ciujn malfacilojn. „Ankoraü unu fojon denove, knaboj, zorgu, ke en la unua majtago cio okazu perfekte! Ni faros paradon". Certe, ne cio estas jam senriproca; kelkfoje iu ankoraü turnas sin maldekstren ce la komando „elvice dekstren! La fusiloj metigas surteren ne ciam kun unu samtempa frapo. Prusa leütenanto certe povus fari ankoraü multege da riprocoj. Sed generale nia komandanto povas esti kontenta, kaj efektive kontentas, car neniu alia armeo post nur duse- majna instruado tiel imitus nin. Sed por kiuj ni faros paradon? Ne trovigas en nia mezo leütenant-kolonelo, nek generalo,nek delegito de 1'registaro. Por siaj propraj edzinoj, por siaj fratinoj kaj siaj patrinoj paradas niaj knaboj. Jen, sur la sargaütomobiloj ili staras: knabinoj, kiuj en la unuaj tagoj de Somosierra kun la fusilo sur la sultro batalis en la antaüa linio kaj kiuj nun laboras en la oficejo de nia bataliono, en la lavejo aü en la kuirejo; infanoj ornamitaj per rugaj rubandoj, kiujn ili ankoraü ofte devos porti j virinoj kun sulkigintaj vizagoj, kies maljunaj labordifektitaj manoj pene brodis la orajon sur la rugan standardon, kiun ili prezentas al ni. Kaj nun ili staras envice arangitaj por aüskulti la alparolojn. Parolas unu soldato, rememorigante al ni la kamaradojn mortigitajn en la tempo, kiam ni ne jam havis kanonojn, nek tankojn, sed nur apenaü fusilojn. Kamarado el la fronto de Guadarama rakontas, kiel oni tie triumfis super la italoj. Iu masinskribistino alvokas nin, nome de 1 junularo, al unueco. Maljuna virino parolas pri la vivado en Madrid: „Ciutage oni pafas al ni kaj tio estas ec pli terura ol kiam la aviadiloj bombardis nin. Alvenon de aviadiloj oni ja povas vidi kaj aüdi. Se ni lasas la infanojn por kvin minutoj iri surstraten, ni ne certas,iam revidi ilin. Sed oni tamen ne subpremos nin tiom longe kiam vi staras ce la fronto. Antaüe ni strikis la unuan majtagon por akiri pli altan salajron kaj malpli longan labortagon. Hodiaü ni deponis 10% de niaj salajroj en la kason de la partio, kaj en ciuj fabrikoj la laboristoj promesis produkti duoble tiom kiom alitage. En ilia nomo ni venis por promesi al vi, ke ankaü la postgvardio faros sian devon gis la venko!" Niaj viroj kantas la Internacion. Oni petas al mi, ke mi parolu kelke da vortoj en la nomo de la laboristoj alilandaj. Poste, ce longa kaj seninterrompa gojkriado, nia komandanto surgrimpas la veturilon: „Post öo jam dirita mi ne bezonas diri muite. Sed komunisto ciam volas diri ion. Unu el niaj virinoj diris: Ni faros nian devon gis la venko! Ay, sed post la venko — cu vi supozas, ke tiam cio estos finita. Nur tiam venos la vera laboro; tiam ni devos ne nur rekonstrui kion om detruis, sed tiam ni devos krei el la malnco bonstaton ka] propraforte konstrui novan mondon. Nia tranceo estu samtempe lernejo; ma batalo samtemp bataio kontraü nescio kaj analfabeteco. Cu malfacile? Certe mi diru, ke tio estas malfacila! Jam estante dudek-unu,ara mi ne sciis legi, nek skribi. Sed diversajn aferojn mi lernis, kaj kion povas mi, tion ankaü vi povas. Tial ni promesu al m reciproke en tiu ci unua majtago, venki ne nur la malamikon, sed ankaü la inerton kaj malprogresemon en ma) propraj vicoj. Cu vi konsentas, kamaradoj?" Responde niaj soldatoj kantas la mem faritan kanton: La komandanto en nia batalo, nia Manoio, kies barbo flirtas en la vento, aspektas kvazaü birdtimigilo, sed tio efikas bone, car, kien venas li, de tie fugas la fasistoj! Poste oni distribuas la donacojn de „Ruga Helpo . sepdek pantalonojn, tridek razilojn, okdek pecojn da sapo, cent parojn da suoj, kvindek botelojn da konjako ... La lêütenantoj distribuas la mangaio,n.. La -»mob^ pretigas por la foriro, la virinoj kantas, ma) viroj akompane kTaS trumpetfstoPprenas sian trumpeton:... kolektigu, revene al la tranceo! Tiel la madrida proletaro festis la unuan majtagon! La I5an de junio, 1937a. ANSTATAÜITAJ. En unu el miaj paroladoj antaü Radio-Madrid mi diris: „Cio farigas kutimo. La logantaro de tiu ci urbo kutimigis vivi kun heroa kurago, kiel aliaj popoloj — bedaürinde — kutimigas perei kun malkurago". La lastaj okazintajoj efektive firmigis en mi la konvinkon, ke generale kurago ne estas denaskiga eco, sed pli guste rezulto de certaj koincidantaj cirkonstancoj, aü ec de kutimoj. Ekzistas ia blinda kurago de tiuj, al kiuj mankas sufice da fantazio por image prezenti al si la dangeron, la kurago de 1'junularo, kiu estas tiom plenplena de vivoforto, ke gi nepre ne povas kredi pri sia propra morto. Ekzistas la kurago de 1'taürobatalistoj, kiuj rekte iras en la morton, sed nur, sciante, ke la okuloj de la kamaradoj estas direktitaj al ili, sed kiuj, nokte starante solaj sur antaüen lokita posteno, subite estas kaptitaj de paniko kaj timtremante revenas, kvankam en plejmalproksimo ne videblas malamiko. Ekzistas la kurago de 1'intelektuloj, konsistanta en tio, ke sian internan, tra cio penetrantan angoron ili scias subpremi per sia konscia volo. Ekzistas la kurago de kutimigo, pro kiu la ministo igas indiferenta al la dangera loko ce la fronto kaj pro kiu la soldato jam ne klinas sin malgraü la preterfajfantaj kugloj. Ekzistas antaü cio grandega diferenco inter morala kaj fizika kuragoj; kaj ofte mi vidis, ke tiuj, kiuj en batalo montris sin plej bravaj, post la fronto infane timtremas pro riproco de superulo. Ofte montrigis, ke gis tiam fidindaj revoluciuloj kapablas fari cian moralan krimon kaj perfidi malnovajn amikojn, pro timego, ke trafos ilin malfavoro de la altaj partiinstancoj. Mi mem neniam apartenis al la aventuruloj, amantaj la La Hispana Tragadio. dangeron pro la dangero mem. Certe mi neniam evitis la dangeron, kie mi konsideris gin la konsekvenco de mia tuta vivagado, sed jam kiel knabo mi forte malsatis interbatadon same kiel maldikan glacion. La 2oan de septembro Harry Domela kaj mi alvenis en Madrid; la pos tan vesperon naüahore ni envicigis en la kvinan regimenton; kaj je la dek-unua horo ni eksciis, ke nia kompanio formarsos tiunokte je la dua. En la senmebla cambro de iama monafiejo iu afabla kaj multjara sampartiano, partopreninta la batalon de Schutzbund *) en Wien, babile forpasigis la tempon. Mi memoras ankoraü, ke kase mi malbenis lin, esperante, ke momenton li silentos por havigi al mi okazon por, koncentrigante la pensojn, venki la konstante plifortigantan en mi angoron. Kiam ni (kelke da tagoj poste, car dume venis kontraüordono) efektive iris fronten, kaptis min timo pro la timo, timo, ke en bataio mi faros min ridiga en la okuloj de miaj kamaradoj. Fine jam aktive partoprenante la batalojn, mi tute perdis tiun senton pro la strececo kaj intereseco de la tuta situacio. Cetere, ankaü en mia junago en momentoj de efektiva dangero mia scivolo pri la finigo kaj mia intelekta agemo tiom superregis, ke nur horojn poste, en momentoj de plena trankvilo, naskigis en mi timo. Ci tie sur la batalkampo mi povas sincere diri, ke mi neniam spertis gin. Ce Getafé kaj Villaverde mi akiris la famon pri speciala heroeco, kvankam dum tiu unua bataio inspiris min pli guste ia sento de cion superanta indigno, kaj dum la dua la devosento miksita kun preskaüa malespero. Ci tie en la tranceo oni nomas min nesingarda. Sed vero estas, ke plej ofte mi havas tiom muite da zorgoj en la kapo, ke en i) Laborista korpuso de volontuloj fondita por defendi la laboristojn kontraü armitaj korpusoj de fasistoj kaj duonfasistoj. Trad. la dangeraj lokoj mi forgesas klini min. Felippe ludas gardangelon. Li alportas mian stalan kaskon, kiun mi mem en momentoj de dangero kutimas forgesi; kaj patrolante li ne permesas al mi iri plu, antaü ol li mem ekzakte traesploris la proksiman centon da metroj. En la nokto de 1'unua majtago mi metis kun Felippe kaj sergento Vicco Barruecci flagon distance de malpli ol cent metroj antaü la malamika linio, sentante ce tio nenion krom ekscitigo kaj kontentigo. Sed jen neatendite venis, nun en la tagmezo, la komandanto, akompanate de kelke da nekonataj oficiroj, en la tranceon kaj diris preterpase, kvazaü temis pri io sensignifa: „Ci nokte la kompanio preparu sin por esti anstataüata". Cies nervoj estis gisekstreme strecitaj. Vole nevole ni jam kontentigis pri la perspektivo, ke gis la fino de 1'milito ni kusos ci tie en la koto. Pro tio la promeso, ke ni iros por dek tagoj al Madrid, sajnis tro bela, ol ke gi povus realigi. La unuan fojon en dek monatoj mi konstatis du okazojn de ebrieco en la tranceo. La duan horon venis efektive la quintas (mobilizitoj), por anstataüi nin. La unua, poste la dua kaj fine la tria sekcio transdonis siajn armilojn kaj formarsis kun siaj oficiroj. Kun la nova komandanto mi laüiris lastfoje la pozicion. Mi subskribis la protokolon kaj subite mi ekhavis ian senton de malpleneco, car ne portante plu la respondecon de tiom muite da semajnoj. „Nu", mi diris al Felippe, „ni iru al la komandantejo, tie atendas nin la aliaj". Ni ekiris sur vojon, kie mi kutime iris po du-, trifoje en tago; krom tio nun estis nokto kaj la malamiko tenis sin kvieta. Elrampante la tranceon mi aüdis proksime la fajfon de kuglo. Sammomente kaptis min preskaü panika angoro, kian mi ne spertis en ciuj jus pasintaj monatoj. „Ne nun", trafulmis mian kapon, „ne nun, en ci tiu lasta kvincento da metroj, antaü ol mi iros forpermese!" Nur Felippe iris ce mia flanko. Mi estas certa, ke, se li ne kunestus, mi estus laüirinta tiun vojon en unu longa, sencese plirapidigita kurado. La sola faktoro, kiu tiumomente bremsis min, estis la deziro, ke la kamarado ne rimarku mian timegon. Kiam fine mi estis en la komandantejo, forpasis pluraj minutoj, gis kiam mi reigis kapabla, trankvile kaj sinrege komandi. Gajaj, sed lacaj kaj malsataj pro la marsado ni alvenis en Madrid. Neniu rajtis iri hejmen antaü ol ni ciuj estis sangintaj tolajon, senpedikigitaj kaj vakcinitaj. Kvazaü en anestezio ni rigardis la preterveturantajn tramojn kaj la trafikon en la stratoj. Mi demandis al mi, kie en ci tiu nekutima horo mi povos mangi ion. Magro Vacas metis la brakon sur min dirante: „Iru kun mi, mi estas certa, ke mia edzino havas ion en provizo!" Mi ne volis konsenti, konvinkite, ke tian unuan horon lia edzino preferas esti sola kun li. Vacas tarnen insistis, kaj mi sciis, ke hispanon oni facile ofendas, se en tia okazo oni malakceptas spontanee proponitan gastigon. En unu el la laboristaj stratoj de la urbocentro ni surgrimpis sentapisan stuparon, kie svebis malbonodoro de katoj. „Si estos senparole mirigita kaj ne scios regi sian gojon, vidante min", flustris Vacas en la interkoridoreto. Tirege li malfermis la pordon. „Jen ni estas!" La efiko ne respondis lian esperon. Lia edzino, kudrante ce la fenestro, klinis sin ankoraü pli malalte super sia fliklaboro. „Fine", si diris nur. Vacas kvaZaüknabe embarasigis pro sia neafableco. Li proponis al mi segon, samtempe komencante rakonti, por rompi la silenton. „Mi imagis, ke vi gojos iom pli, revidante min, precipe tial ke la sorto apenaü ebligis al mi reveni! Kiam mi kondukis la novajn quintas, kiuj devis anstataüi nin, al Las Rozas, la komandanto ordonis, por gajni tempon, iri laü la malsupra vojo laülonge de Playa. Ce Cuesta de la Reina la maüroj ekvidis nin. Komencigis masinpafado, poste venis srapneloj. Ciuflanken diskuris miaj viroj por sirmi sin. Kvazaü kokino inter siaj idoj mi devis kuri zigzage por rekolekti ilin. Iliahonore mi konfesu, ke neniu rifugis al Madrid. Sed estas kvazaümirakle, ke mi sukcesis konduki ilin en la arbaron, kun nur du vunditoj. La kugloj fajfis tra la brancoj ..." Subite lia edzino salte ekstaris, kvazaü li estis batinta Sin: „Kaj tion vi kuragas rakonti al mi! Pri tio vi fieras? Jen viaj heroajoj, via milito! Kaj ni sidas solaj tie ci, dum monatoj ... sen letero, sen ec nur postkarto ... Kiom koncernas nin via milito, ni, virinoj deziras pacon!" Kun malagrabla sento mi movis min sur la sego: „Sajnas al mi pli bone, Vacas, ke mi foriru". Li jam surmetis la capon: „Ni iru kune!" Antaü ol ni povis atingi la pordon, Maria forjetis sian fliklaboron kaj, kun la brakoj cirkaüpremante Vacas, retenis lin: „Vi pardonu min, companero kapitano! Mi ja scias tre bone, ke cio estas malsago, kion mi diris ... Ke ne ni deziris la militon ... ke komends la fasistoj ... ke la paco ne povas veni antaü ol ni estos venkintaj. Mi ja mem konsilis, ke li farigu soldato ..." kaj al Vacas: „Mi bone scias, ke tio estas malnobla, kion mi diris, sed, vi ne iru for ... daüris tro longe, kaj mi preskaü frenezigis, estante sola kaj cio ja kaüzigis el tio, ke mi nedireble muite amas vin, knabo!" Vacas karesis kaj kisis sin por sin trankviligi. Tuta lia kolero malaperis; fiere li rigardis min, dirante: „Jen do, tia si estas, tia si estas, se oni tusas sian koron! La kaüzo de cio estas, ke si jam estas trimonate ..." Maria minacis lin per la fingro: „Fi! cu decas al vi malkasi tion?!" Forvisinte siajn larmojn Si kuris al la kuirejo. - „Kaj nun vi rigardu cion, kion mi rezervis por vi gis via reveno. Jen, kaj jen, ... cion mi konservis el la distribuajoj ... kaj tiun ci fromagon, de onklo Angel, kiam li venis el la vilago ..." En momento la tablo kovrigis per la plej fantaziaj objektoj: rusaj konservajoj, marmelado, kuketoj, panoj kaj ec pladeto da margarino. Cirkaüpreme Vacas haltigis sian edzinon: „Maria, vi estas efektive admirinda!" Si klopodis eviti lin: „Atendu iom! Se mi povas esti certa, ke vi ne forkuros, mi tuj iros surstraten; al Juan kaj Pedro mi diru, ke vi revenis; samokaze mi acetos vinon kaj ... (ci lastan kun mistersajna mieno): „mi scias, kie ili estas ankoraü aceteblaj: puros (cigaroj)! Antaü forpaso de duona horo sajnis kvazaü la tuta logantaro de la strato kolektigis en la cambron de Vacas. La pli multaj kunportis ion ajn; kaj en la kuirejo kelke da virinoj helpis Maria, baki fisajkuketojn. Oni funkciigis la gramofonon, kiu komencis ludi „hijos del pueblo", sed jam baldaü la bonhumoro postulis amerikan „fox-trot". Pedro, kun okuletoj kunpremigintaj pro la vino, frapis Vacas sur la sultron: „Vi nepre estu fiera pri via edzino", li diris, „en nia tuta kvartalo si kuragigas la homojn. Ankaü la kooperativa lavado por la bataliono rezultis el sia agado; kaj krome si estas nia kvartala kasistino de „Ruga Helpo . Dume mi klopodis fari desegnajon pri Vacas, kiu konsentis, ke oni honoru lin kaj mem kun evidenta guo fumis sian cigaron. Veninte el la kuirejo, Maria rigardis kritike trans mia sultro: „Gi sufice similas", si diris, „sed vi desegnis lin tro bela. Tia guapo (bela knabo) li estis en sia junago . Vacas protestis: „Nu, poste vi vidos, kiam mi estos razinta min, ke mi ankoraü estas la plej bela viro en la kvartalo! Pedro prenis mian brakon: „Farigas tempo, mi opinias, ke ni lasu ilin solaj; kaj dume ni ci malsupre en la bodega trinku ion je la venko!" La venkon Vacas ne gisvivis. Tri tagojn post ma reveno de la forpermeso li trovis la morton ce la konkero de vinberejo ... Ankoraü alian okazajon mi spertis en tiuj ci tagoj. Okaze de semajnfina distro, gastante ce la dek-kvina Internacia Brigado, mi konigis kun juna kroata poeto. Ni revenis de festo de infanoj, kiu estis organizita en la vilageto de la soldatoj de la bataliono Capajef. La prema varmo de la tago restis kvazaü svebanta sub la arbofoliaroj; kaj el la direkto de la vilago aüdigis la malforta muziko de harmoniko. Sendube tie dancis, car la infanfesto jam finigis, niaj soldatoj kun la vilagaj knabinoj. La poeto rakontis al mi pri libro, kiun li estis verkanta: „La infano, kiun maltrafis la morto". Ni eksidis sur la bordon de rivereto kaj li rakontis al mi, kiel la ideon pri tiu libro inspiris al li la milito. En la bataio apud Guadalajara eksplodo de peza aviadila bombo subite entombige kovris lin per disjetita sablo. La unuaj momentoj tute plenigis lin per angoro kaj la terura premsento de sufokigo. „Subite", li diris, „forglitis kun la angoro ankaü la doloro. Kun preskaü fotografa klareco mi image vidis la vizagojn de miaj kamaradoj, de mia patrino kaj mia patro. Mi vidis nian vilagon, la vojon kondukantan al la lernejo, la maron apud Valencia kaj ec Madrid, tre malgranda kaj tre blanka, kvazaü rigardante gin el aviadilo. Ec en tiu ci momento mi prezentas al mi cion pli klara kaj pli reala ol la realo cirkaü ni. Cion supersutis tre speciala lumo; cio havis intensan kaj tarnen ankaü pacan aspekton, preskaü mi dirus: felican, kiun mi post tiam jam nenie retrovis. Poste mi evidente senkonsciigis. Sed jen, kio por mi multege gravas: de tiu tago la vivo jam ne prezentas al mi seriozon; gi igis por mi, se vi povas kompreni tion, gratuite. Mi partoprenas la vivon, mi atakas, mi parolas, mi verkas, sed strangege estas, ke mi mem ec ne unu momenton kredas pri gi. Gi ne estas religio aü mistiko, sed nur la sento, kvazaü mi travivas cion en kinoteatro. Sed en kinoteatro kiaj estas la madridaj: elirinte gin oni staras en strato senluma. Tiu grenado suprenlevis min, kaj neniam mi revenis sur la teron. La cion superreganta problemo por mi estas: cu infano, kiun maltrafis la morto, povas iam rekutimigi al la vivo? Kelkfoje min premas la sento, ke oni faris al mi grandan maljuston, kiam mi, cetere kun doloro kaj malpurigita, duafoje venis en la mondon . Ne, kia li priskribis tiun senton, mi ne konas gin. Mi memoras du okazajojn en tiu ci milito, en kiuj mi konscie kredis mian vivon jam fini^anta: iam ce Vallecas kaj antaü nelonge, kiam, tuj post mi en la tranceo,du viroj tute dissirigis per grenado. Certe, post tio la vivo ankaü al mi sajnis gratuito, kvazaü donaco, pri kiu mi fakte ne havas ian rajton. Certe gi per tio perdis multon el la seriozo, kiun gi sendube havas por bona librotenisto aü stacidomestro, kies zorgo estas, ke ciu trajno gustatempe alvenu. La vivo komencis simili ludonj sed, cu ne, ankaü ludo prezentas krom libervola seriozo ian liberan gracion! Por mi la seriozo de 1'vivo gustadire ne perdigis; pli eble gi Sangigis; sajnas al mi, kvazaü mi eltrovis sub la sajnaj gravajoj de la vivo aliajn, pli realajn vivofundamentojn. Sajnas al mi, ke Stenko eble pro tio povis perdi la sencon de 1'vivo, ke li estis ankoraü tro juna, ol ke li povus koni gin. Cu li eble apartenas al tiuj multaj, kiuj hezitas inter fantazioj kaj teorioj, ne konantaj la varman spiron de buso, nek la fortan korfrapadon en homa brusto? Cu la infano, kiun la morto maltrafis, eble retrovos la vivon en la momento, kiam gi, per la amo, farigos viro? Mi vivas; mi vivas en tiuj £i tagoj per Ciuj poroj de mia korpo; mi vivas, kvazaü neniam antaüe mi vivis. Sego ne estas nur sego, sed tre aparta donaco, tre, tre belega eltrovo de l'homaro. Dentpasto gustas ebriige kvazaü campano. Elversanta akvokrano rememorigas al mi la eternajn fontojn en la gardenoj de Semiramis. Nokte mi baraktas kontraü te dormo por tiom pli bone gui la guon de la malvarmetaj litotukoj kaj mian libron, sur kiun falas la varma lumo de leglampo. Post la fermitaj fenestroj mi aüdas obtuzan eksplodon kaj poste tremetadon de la vitroj. Rosita frapas sur mian pordon: „Cu vi volas eniri la kelon? Oni bombardas". Mokride mi diras al si: „Kion vi pensas! Cu mi eniru la kelon, kiam mi fine povas ree dormi en lito?" Tirinte la kovrilojn super mian kapon, mi sentas min agrable eksterdangera, kiel iam surmare, kiam mi estis anstataüita surpostene kaj la ondoj superversantaj la ferdekon ne povis plu geni min. Mi vivas kaj mi pasie deziregas vivi, kvankam ec ne momenton timante la morton, car mi konscias, ke pro la intenseco de tiuj ci tagoj la vivo havas valoron. Malsuprenirante laü la imponstila spiralstuparo, mi aüdas en la iama vintra gardeno de 1'markizo konfuzbruon de vocoj. Tio estas la teatra klubo de Alerta, kiu dufoje semajne kunvenas tien ci sub gvido de Maria Teresa. Unuafoje en Hispanio en la junulara movado kune ceestas knaboj kaj knabinoj en maturiganta ago, ne nur la diskutajn vesperojn, sed ankaü sportajn, gimnastikajn kaj militistajn ekzercojn. En unu el la unuaj kunvenoj de la grupo, en kiu oni pritraktis malgrandan dramon de Quevedo, la knabinoj unuanime rifuzis voclegi la vorton „brusto". Unuflanke de la tablo sidis la knaboj, aliflanke la knabinoj. Ili estis „deckondutaj" knabinoj edukitaj laü la tradicio, laü kiu, post sunsubiro, al la novio estas permesite fari serenadon al sia novia almenaü postkrade. Neniu scivolis pri tio, kien la novio, post la serenado iras. La deckonduta virino en Hispanio estis la plej casta virino de 1'mondo, sed nenie en la mondo oni disvendis tiom malcaste ilustritajn pornografiajojn kiom en Hispanio. Ankoraü en la komencaj tagoj de 1'interna milito okazis, ke la novia atendas malsupre, dum kiam la novio en iu bordelo sercis kontentigon por sia tro pasia volupto, eble ec kun la imago de 1'malsupre atendanta novia antaüokule. De tiam rapide progresis seksa revolucio, preskaü senekscese. La knabino farigis la vivkunulino de la knabo, sed jam ne lia ideala volupta revo. En tiu ci rondo regas la sama natura kamaradeco, sen flirtado, koketado aü kasridado, kiu ankoraü en 1932a karakterizis la junularon rusan. Malaperis la seksa obsedo kaj kun gi la unuflanka devigita miselkresko en sport-, rapideco-, danc- aü motociklo-maniulojn, en fruage kadukan dogmulon, religian fanatikulon aü fasiste sadistan torturiston, kiuj pli kaj pli farigas karakterizaj pri la junularo en kapitalismaj landoj. La liberigita interesigo ne bezonas la iaman distrigon de unusola magneta altira forto; resaniginte, gi farigis, kun la avido de maturiganta forto, egalgrade malimuna al ciaj interesoj de 1'fizika kaj spirita vivoj. Pere de fotografajoj Maria Teresa klopodas klarigi al siaj geknaboj la belegan, sed iom ekspresionisman parisan enscenigon de „Numancia" de Cervantes: „La plej realisma bildigo ne ciam estas ankaü la plej taüga por komprenebligi al ni la profundajn signifon kaj sencon de iu dramo. En la epoko de „Numancia" la romianoj kompreneble ne portis nigrajn uniformojn kun fasismaj emblemoj. Sed por ni gravas: el tio, kio okazis tiuepoke, cerpi instruojn por la tempo hodiaüa. Kiel nun la trupoj el Etiopio venas tien ci, tiel ankaü tiutempe la romianoj sendis sian Scipio Africano. Kiel ili nun avidas niajn ercojn, tiel ili ankaü tiam deziris militakiri niajn stanminejojn. Kaj same kiel nun Madrid, tiutempe en Numancia krom viroj, ankaü virinoj kaj ec infanoj prenis la armilojn por defendi sian liberecon . „Kaj kiel gi finigis?" demandas unu el la knaboj, havanta, kiel kutime, pli da interesigo pri la enhavo ol pri la formo. „Kiam evidentigis superpotenco de 1'malamiko", daürigas Maria Teresa, „viroj kaj virinoj decidis prefere mortigi sin reciproke kaj siajn infanojn ol vivaj farigi viktimoj de 1'malamiko. De tiam la interpretoj diferencas. Laü la romia historio postrestis nur dek-kvarjara knabo, kiun Scipio povis post sia triumfcaro forkonduki al Roma. Laü Cervantes ankaü tiu lasta knabo sin Jetis el domo sur la lancojn de la romianoj". „Kaj cu tion ni ludos?" demandas unu el la knabinoj kun forte ruga koloro sur la vangoj. „Ne, ne tion", diras Maria Teresa pedagogie, „tion scias fari nur tre lertaj profesiaj aktoroj. Provizore ni ludu nur simplan, sed belan komedion de Quevedo". Klare rimarkeblas ce la gejunuloj apenaü subpremata indigno. Kial Maria Teresa supozas, ke ili ne povas ludi sian propran vivosencon?! Kaj tarnen neniom da sopiro al la morto venas en la kapojn de ci tiuj gejunuloj; kaj ili ec ne povus kompreni la fasistan penson de malespero, kia en „Die Kadetten", laü kiu nur la morto por la patrio povas doni valoron al la vivo. Ili volas vivi, sed intuicie sentas, ke plena malvolvigo de 1'vivo estas ne senriske akirebla, ke oni akceptu la riskon de la morto, por ke la vivo ne perdu siajn signifon kaj sencon. Knaboj en ag' ankoraü infanaj, bravaj junuloj, filoj hispanaj: „Viro mi igos, vokas min fronto; al la danger' mi iros renkonte; kaj se min antaü viraga forto en la bataio trafos la morto, do en la tombo viro mi estu, kun la dezir', ke min nur postrestu lumo de 1'suno min gojiganta, mia kurag' en fratoj flamanta". (Miguel Hernandez). Julio, 1937a. ADIAÜO EL LA KV ARA KOMPAN 10. Volonte mi diras, ke mi fieris pri mia kompanio tiumatene, kiam gi denove formarsis al El Pardo. La naüan horon ciuj devis anonci sin, kaj kiam je duono antaü la deka alvenis la sargaütomobiloj, la kompanio estis, escepte de du viroj, kompleta. (En oktobro, kiam nia bataliono devis formarsi, la trumpetistoj iris sur la straton kaj trumpetis „envicigu" antaü ciu kafejeto. Se la naüa matene estis la difinita tempo, oni jam kontentigis, se je la dek-unua vespere eblis formarsi kun proksimume du trionoj de la bataliono. La ceteraj kvazaügute alfluis iom post iom. Tiu stato jam antaü longe pasis, sed ankoraü regas kutimo, ke post iom longa forpermeso po dudek gis tridek viroj en kompanio kun ciaj pretekstoj mankas.) La scio, ke ciuj ceestas, plibonigas la atmosferon. „He, Domingo, he, Nicasio, kie vi trovigis?" Regas gojego, kiel en la unuaj tagoj de 1'milito; oni preskaü dirus, ke la kompanio iras al ia festo. Sur la tuta vojo oni kantadas. Alterne inter „Internacio" kaj „La Ruga Standardo" la „kanton pri kapitano Last", kiu tekstas jene: Los Holandeses preguntan donde se encuentra Jef Last metido en una chabola sin poder ni respirar. Y los molinos de Holanda giran, giran sin parar preguntando con el viento donde se encuentra Jef Last. Y nosotros le decimos ganando la guerra esta en el frente de Las Rozas que le han hecho capitan. Hollandanoj jam tre miras, kien nun Jef Last foriras; en dometo li sin trovas, kie spiri li ne povas. (Tiun ci verson oni povas senfine ripeti, anstataüigante la vorton hollandanoj per angloj, franco], germanoj aü ec per etiopianoj). La hollanda muelilo mueladas sen similo; al la ventoj gi demandas, kie nun Jef Last komandas. Kaj responde ni jam diras: li por ni militakiras; ce la fronto de Las Rozas li nun kapitano estas. Sur la aliaj sargveturiloj oni trinkas je mia sano, el boteloj da Malaga-vino, kunportitaj el Madrid. Felippe, trapusinte sin tra la aliaj, nun staras apud mi. Li sercas kelke da paroloj por esprimi al mi sian sindonemon: „Kapitano, mia patrino donis al mi botelon da olivoleo; kiam ni estos en la tranceo, mi antaü cio purigos kaj lubrikos vian revolveron". Jes, mi estas fiera pri mia kompanio tiun ci matenon, fiera kaj felica. Gi estas mia laboro; gi valoras al mi pli muite ol kiu ajn el la libroj, kiujn mi verkis. Gi estas ne nur inda mi- litista unuo, gi estas komuno da amikoj, jam nun realigita ero de 1'socialismo, por kiu mi gis nun vivis. Harry Domela, kiu nun kiel topografo kaj gvidanto de la operacioj faras bonegan laboron en la stabo, atendas min por montri al ni nian novan pozicion. Kion li rakontas al mi, tio ne agordas min gaja. De kiam Manoio Fernandez promocugis de batalionestro al brigadestro, li neniel sangigis en favora senco. Pri liaj sindedico, kurago kaj laborforto kompreneble ne ekzistas dubo. Li posedas rimarkindan psikologian komprenon kaj vastan, naturan taktike militistan talenton. Lia memoro similas kvazaü feran konservujon kaj ampleksas ciajn sciindajojn pri soldatoj, armiloj kaj municio, kiuj, bedaürinde, ne estas troveblaj en kiu ajn alia dokumento ce la brigada stabo. Car super cio Manoio estas malfidema. Ne nur malfidema koncerne eventualan perfidon, kiu cie povas kasigi, sed ankaü pro sia grava sento de malplivaloro rezultinta el lia tre nesufica kaj tute aütodidakta edukado. Volonte la intendantoj ja povus steli! — li mem masinskribus ec la listojn de suoj; kaj efektive li kelkfoje okupas sin pri tio dum horoj, tre malrapide kaj palpe sercante post unu klavo alian. Li ne povas toleri, ke tian masinon li ne scias manipuli. Sed kontraüe, neme en ha oficejo trovigas iu militista aü teoria kompendio. Li komprenas, ke li bezonas intelektajn helpantojn, sed sentas al ili same muite da malfido, kiom da malestimo. Kie estis la intelektuloj en la tempo, kiam li mem devis plenigi siajn jetgrenadojn per dinamito? Cu ili ne scias jam tro muite pri la aferoj? Cu ili ne klopodas kastrompe preterstrebi lin? Multnlate li memorigas min pri persono konata de mi, kiu same avidas tin al si bonajn intelektajn fortojn, kaj same pretas tuj poste forpusi ïlin, timante, ke ili forsovos lin de lia loko. Tiel okazis al Diego kaj al la bofrato de Cavada; sama sorto nun minacas al Harry. „Ne ekzistas plano", plendas Harry, „en kiun li lastmoraente ne faras ian sangon. Preskaü ciufoje tio estas ia malbonigo, sed li volas montri, ke li ne povas akcepti ion senkonsidere". Post la kapitulaco de Malaga, kaj precipe post la okazajoj en Barcelona, la malfidemo de Manoio kreskis en spirite malsana senco. Pri la partia gvidado li scias ne muite pli ol kiom li legis en kelkaj brosuroj kaj en la lasta numero de „Mundo Obrero", kaj guste pro tio li nun vidas cie sabotistojn kaj perfidulojn. De kiam en Madrid oni disflustris en la partio la babiion, ke mi estas trotzkiisto, la malfido de Manoio direktas sin precipe kontraü mi kaj kontraü Domela, car tiu muite rilatas kun mi. Diego jam konsilis al mi, ke mi forlasu la tranceon neniam sen mia adjutanto, kaj nun ankaü Domela parolas pri minacoj, kiujn Manoio esprimis pri mi. Post foriro de Harry mi restas ankoraü longtempe sidanta en la mallumo por pripensi. Farigis klare al mi, ke ankaü en la rifuzo forpermesi min al la kongreso de verkistoj io ne estas en ordo. Ciam premas la malbenita suspekto pri trotzkiismo. Kaj malgraü cio mi opinias, ke en Barcelona la trotzkiismo, almenaü de oktobro, progresis sur erara vojo. Gi volis daürigi la revolucian direkton, post kiam (pro kies ajn kulpo) por tio jam antaü longe estis malaperinta ciu reala eblo. Esence mi samopinias kun niaj viroj, kiam ili diras: „Eble oni provokis gin; sed ne decas permesi provokadon gis tia grado!" Manoio efektive konas la homojn, sed min li tarnen ne konas sufice. Kvankam pri Sovetio mi parolis neniam alie krom bone, li sentas instinkte, ke mia entuziasmo estas nur malforta. Kaj tarnen, se li konjektas, ke mi iam aludas pri tio inter miaj soldatoj, li nepre eraras. Post mia vizito en 1936a kaj post la procesoj mi komprenas, ke de tiu flanko ni ne povos plu esperi ion por la socialismo. Sed mi scias ankaü, kion Rusio signifas por niaj soldatoj ci tie ce la fronto. La tiel nomitaj demokratioj perfidis la hispanan demokration. La „Dua Internacio" okupas sin pri filantropio, sendante varmajn subvestojn kaj arangante hospitalojn. Ec ne por unutaga striko la gvidantoj de 1'internacia sindikataro trovis la kuragon. En la senespera forlasiteco restas nur du lumpunktoj: Meksiko kaj Rusio. Meksiko povas sendi fusilojn, sed ne tankojn, nek kanonojn. Rusio helpis efektive. Cu tiu helpo venis gustatempe, cu gi efikis suficamezure kaj cu koncerne kuragecon gi estas komparebla kun la helpo de la fasistaj landoj al Franco, estas aliaj demandoj. Provizore Rusio estas nia sola espero, nia sola helpanto. Sen Rusio ni estus jam antaü longe pereintaj. Kiu, meze en la bataio, atakas sian solan heipanton, embuske perfidas la proprajn trupojn. Se Manoio rigardus nur iomete pli profunde en mian koron, li ekscius, ke mi deziras nenion krom, ne politikumante, plubatali kun tiu ci, mia propra kompanio, gis la morto aü |is la venko. La ordonon konkeri la vinberejon trovigantan en neniestereno niaj trupoj aplaüdis kun generala aprobo. Jam longe genis ilian bonhumoron la fakto, ke la vinberoj, kiuj jam videbligis kiel malgrandaj grapoloj, ci aütune eble velkos aü farigos akirajo de la fasistoj. Krom tio muitan dangeron ne kaüzos tiu operacio. La afero konsistis en tio, ke ni rapide kaj neatendite okupu la proksiman montetan kreston kaj enfosu nin antaü tagigo. Entute gi kostis al ni unu mortigiton kaj unu vunditon, do ne pli ol ni povus esti perdintaj en ordinara tago. La kompanio esperatendis rekompencon. Sed anstataüe venis reorganizo, kiu en unu semajno disrompis la fundamentojn de la tuta trupo. Ciujn miajn ses sergentojn anstataüis aliaj, kaj mi perdis miajn plej fidindajn soldatojn al aliaj kompanioj. Kiam mi plendis pri tio, oni pretekstis, ke tiuj ci soldatoj devas kontribui al plialtigo de 1'disciplino en la kompanioj nove formitaj el mobilizitoj. Tio eble veras koncerne homon kun la spertoj de Vicco Barruecci,sed kial do, pro Dio, ekzemple la chiquetillosl Francisco Fraijo elparolas, kion pensas la pli multaj: „Manoio koleras al vi kaj volas izoli vin". Krom tio kelkaj el la novuloj, kiujn mi ricevis, estas evidentaj kanajloj. La netaügulon Machado mi devis jam la unuan tagon arestigi pro ebrieco. En la tendo de Lopez oni forstelis ties paperujon, kaj malgraü la plej severa esploro ni ne sukcesis retrovi la monon, kiun gi enhavis. Nun devas foriri ec Faustino kaj Felippe, kiujn mi rekomendis por la oficirkurso. En kaprico de cagrenigo mi petas translokigon al alia brigado. La efekto estas miriga. Ankoraü samnokte mi ricevas ordonon veni en la komandantejon, kie oni informas min, ke mia translokigo estas jam decidita. Laü nova ministeria dekreto ciuj eksterlandanoj envicigu en la Internacian Brigadon. „Mi petas, don José, jen via pasporto por Albacete". Apenaü restas al mi tempo por preni miajn pakajojn el la tranceo kaj rapide adiaüi kelkajn kamaradojn. La lasta vorto de Manoio malkasas al mi la motivon: tie oni povas pli bone kontroli vin. Poste mi prezentas min ce la divizia stabo en El Pardo, kie oni akceptas min plej afable. Cavada, kiu dume farigis kolonelo, bedaüras mian foriron; propramane li preparas por mi rekomendan leteron kaj ian ateston, ke li estas tre kontenta kaj pri mia kurago, kaj pri mia takto de kapitano. Staba aütomobilo transportas min al Madrid. Antaü ol anonci min al la stabo de 1'Internacia Brigado mi preterpase vizitas „Alianza" por preni kelkajn aferojn. En mia cambro kusas letero de Maria Teresa, kun la informo, ke oni konsentis pri mia forpermeso al la kongreso de verkistoj, kaj ke mi povas ricevi pasporton ce Miaja. Tiu letero datigis antaü tri tagoj; la informon do evidente retenis Manoio. Mi demandas al mi: laü kies ordono? I.a HUpana Tragedio. VERKISTOJ KONTRAÜ LA FASlSMO. Car la aütomobilo kun la aliaj verkistoj-oficiroj (Renn, Bodo Uhse, Kantorovic, Bates) jam forveturis antaü kelke da tagoj, mi decidis iri per la aütobus-trajna linio preter Tembleque kaj Albacete. Nenio impresas pli malgaje ol turista aütobuso plena deforsenditoj. Malgajigas la prozorge malgrasigintaj vizagoj de 1'virinoj, iliaj mizeraj pakajoj, la pro laco kaj malsato grimace plorantaj etuloj kaj la stoika silentemo de la pli agaj fratetoj. Tio klarigas, kial tre multaj preferas resti en Madrid, malgraü la bombardadoj, ol fari tiun ci vojagon en nekonatan regionon, sen ia certo, cu morgaü eble ankaü ilia rifugejo ne estos bombardata. La trajno, kiu en Tembleque malfruis jam tri horojn, prokrastigis ciustacie. Gi bezonis proksimume dudek sep horojn por apenaü kvarcent kilometroj, kiuj distancis inter ni kaj Valencia. Tre rimarkindis la bonega stato, en kiu trovigis la materialo. Ec ne unu fenestro mankis en la pordetoj, nek leda kuseno sur la benkoj; eó ne videbligis nomo pormemore gratita sur la vandoj. Sensange tiuj ci veturiloj povus morgaü funkcii en la internacia turista trafiko. Al la trajno apartenis eê restoracia vagono, en kiu bedaürinde estis acetebla nenio krom nematuraj fruktoj, Malaga-vino kaj kafo sen lakto kaj sen sukero. En la trajno mi sidis en kupeo kun kelke da junaj, tre simpatiaj hispanaj oficiroj partoprenintaj gis la maldolca fino la batalon apud Malaga. „Se tie efektive oni preparis perfidon", diris unu el ili, „tamen certe ne la soldatoj. Ili persistis gis la lasta momento. Sed ni apenaü havis masinpafilojn ..." „Kaj neniom da kanonoj" aldonis alia. „Nek tankojn", diris tria, „kaj la italoj venis en kolonoj komplete ekipitaj per motorarmiloj .. Ciuj silentis. Post kelke da momentoj daürigis la leütenanto: „Kiam cio estis perdita, ni faris seninterrompan marsadon sepdek-okhoran tra la montoj. La kamparanojn ni neniom povis fidi, car multaj estis kolere incititaj per la deviga kolektivismo de la anarfiiistoj en tiu provinco. Seninterrompa fluado de centmiloj da rifugantoj penis atingi Almeria. Car la ponto apud Motril estis detruita, niaj soldatoj staris dum horoj en la akvo por helpi la virinojn kaj infanojn transi la riveron ... Tie mi vidis, ke laboristoj pro malespero per revolvero mortigis siajn proprajn edzinojn kaj infanojn ..." Mi memoras la danteskajn rakontojn de doktoro Bethume (Canadian Blood Transfusion) pri tiu ci rifugado, la plej tragika plebiscito iam deklarinta sin kontraü Franco. „El la aero oni bombardis la homojn, el inter la montoj pafis al ili la artilerio kaj el la maro la krozosipoj de 1'neintervencio. Sur la tuta vojo pli ol ducent kilometrojn longa ne trovigis veturilo, nek akvo, nek nutrajoj ..." „Cu estis muite da kaptitoj?" mi demandas. „Miloj", diras la leütenanto. „Kion oni faris al ili?" La alvarez klinas sin al mi: „Aüskultu!" Kiam ni en tiu ci monato trovigis apud Jarama, atingis nin iunokte tri forkurintoj, viroj el Malaga. Ili rakontis, ke oni starigis la kaptitajn batalionojn en vicojn po unu viro. Ciun kvinan viron oni ordonis elpasi por pafmortigo. „Tio estis la plej terura", ili diris, „stari tiel, devante ne rigardi dekstren aü maldekstren kaj ne sciante, cu oni estas numero dua, tria aü kvina. Kaj tiu numerado daüris horojn ..." Vidinte la pafmortigadon al kvinono de iliaj kamaradoj, ili estis metataj antaü la alternativon: „cu ankaü esti mortigataj aü kunbatali en la fremdula legio flanke de Franco". La pli multaj elektis la lastan, dume pensante: jam estante ce la fronto mi ja forkuros. Kaj jen venis do tiuj ci du, kiuj diris, ke proksiman vesperon versajne venos ankoraü muite pli multaj. Sed neniu venis tiuvespere, nek sekvontvespere, kaj forpasis pli ol tuta semajno, gis kiam ree venis dek unu forkurintoj. Ni demandis al ili, pro kio venis ne pli multaj kaj kial ili venis ne pli frue. Jen ilia respondo: „En la mateno, post kiam forkuris la tri unuaj, la oficiroj pafe mortigis ciujn soldatojn tiunokte postenintajn, dirante: „Se forkuros ankoraü pli multaj, neniu malagano en tiu ci bataliono restos vivanta". Pro tio ni hezitis; sed hieraüvespere aüskultante vian laütparolilon kaj eksciante, ke ankaü tie ci estas malaganoj, ni ne povis reteni nin pli longe kaj forkuris, kvankam sciante, ke tio signifas por niaj kamaradoj mortigon". En la bombe difektita salono de 1'komunumestraro de Valencia, kie ministeria prezidanto Negrin malfermas la kunsidon por tuj poste transdoni la prezidantecon al maljuna AndersenNexö, staras orlitere sur marmoro honora listo de niaj mortintoj: Garcia Lorca, Valle Inclan, Ralph Fox, generalo Luckasz ... En la hospitalo kusas grave vunditaj niaj kamaradoj Prados kaj Regler. Multaj el la ceestantoj (Malraux, Renn, Bates, Uhse, Kantorovic, Alberti, Paraguas, Duran) estas frontsoldatoj. Cordoba Uturburi vojagis defront' alfronte por kuragigi la soldatojn. Josephine Herbst kaj John dos Passos vizitis meze de 1'milito minacatan Madrid, Koestier estis kaptita en Malaga. Kaj nun, kvankam ci matene la alarmmugiloj ankoraü anoncis elaeran bombardadon, ceestas: d-ro Brouwer, Jean Richard Bloch, Leon Felippe, Champson, Ehrenburg, Kisch, Nordahl Grieg, Anna Seghers, Huidobro ... verkistoj el Hispanio, Cinio, Cilo, Islando, Francio, Germanio, Anglio, Nederlando. Kaj funde mi vidas, apud la rigida mieno de Marchwitza, la ciam ridantajn vizagojn de Karl Bredel kaj Erich Weinert, kiuj venis por post la kongreso envicigi en la internaciajn brigadojn. Vidante tian ci liston de nomoj oni komprenas, ke neniu burga Jurnalisto mencios en sia jurnalo ci tiun kongreson. Ho, se ili povus mencii, ke nur unu scienciston kia Hodan, nur unu humaniston kia Bergamin, staras ce la flanko de Franco, kiom brue ili krius! Sed tiuflanke oni ja malprudente pafmortigis ec sentoplenan homon kia Garcia Lorca. Tiuflanke oni jam strecas la revolveron, aüdante la vorton „kulturo". Literaturo ne kreeblas per mensogoj, kaj kiu fasista verkisto kuragas skribi la veron pri la kaptitoj de Malaga aü pri la libervolemo de 1'italiaj trupoj? Ne estas hazardo, ke la kongreso de verkistoj por defendo de 1'kulturo ci jare okazos en Madrid! Kaj ne estas hazardo ankaü, ke guste Feuchtwanger ankoraü lastmomente sciis trovi dubindan pretekston por rompi sian promeson, tiu Flavius Josephus en servo de cezaro Tiberias skribinta sian apologion de 1'procesoj en Moskva kaj sian „Mi akuzas" kontraü André Gide. Ne senmotive ec Kisch eldiris al mi la maldolcajn vortojn: „Per tiu moderna Felix Dahn oni verdire ne devus pravigi sin kontraü la majstro!" Tarnen, antaü ol pritrakti la kongreson mem, ni tuj tusu malagrablan demandon: La verkistoj ci tie ceestantaj estas ciuj senescepte kuragaj homoj. Ilin naüzas la hipokritado distinganta inter paroloj kaj faroj; ili forlasis siajn netuseblajn poziciojn por, se necese riskante la propran vivon, defendi la kulturon. La fasismo ne povas fieri pri tia listo de nomoj. Kaj tarnen ... Estas bone, ke la kongreso akuzis la mortigon de Mühsam kaj la raalliberigon de Ossietzky kaj defendis la multajn bonajn verkistojn elpusitajn el la fasistaj landoj. Sed kial oni ec ne menciis la nomojn de Ottwald, Günther, Tarasov, Rodianov, Rom, Mandeis tam, Tretjakov, Bezumienski, Jassiensky, Gromski, Kljujef? Kio kaüzis tiun silenton pri la kultura reakcio en Rusio, pri kiu ciuj ce persona renkonto ja konsentas? Cu efektive estas decidiga la argumento de Kisch, kiam ni en Madrid eksciis, ke denove oni bombardis lernejon: „Aüdante ion tian kaj konsciante, kiuj estas niaj malamikoj, oni reakiras kuragon kaj deziron por defendi cion, kion faras niaj partianoj, ec la procesojnl''? Oni povus kontraüdiri, ke ci tie ne temas pri la situacioj en Rusio, sed pri la defendo de Hispanio, kaj ke cio, kio povus malutili al tiu defendo, estu flankelasata. Tio estis la starpunkto de Bergamin. Tiuokaze oni tarnen komencu konstati, ke jam en Valencia la rusa delegacio (al kiu denove apartenis la malbonaügurulo Bola) incitis ec la hispanojn per sia nepre ekstertema akre politika atako al la trotzkiistoj. Kaj de tiu momento la klara cion alian superanta celo de 1'delcgacio estis enkonduko de iu ajn malaproba deziresprimo kontraü Gide. Estas facile kompreneble, ke pro tio mi farigis la centro de 1'intrigoj. El ciuj flankoj, escepte de hispana, oni puse, skue kaj taüze atakis min. En tiuj cirkonstancoj mi povis tarnen malfacile esprimi mian sinceran opinion, kiel mi jam esprimis gin en artikolo por „De Kroniek voor Kunst en Kuituur , en kiu gi, kvankam sen mia deziro, tarnen favore al mi, ne aperis. Anstataüe mi faris paroladon por homo prudenta sutice klaran, kiu pro tio ne aperis en la kongresraporto en „Das Wort", kaj aperis nur kriple fusita en „Commune". Nur en „La Hora de Espana", numero 8a, trovigas la plena teksto. Poste la rusoj klopodis persvadi la argentinan delegacion, ke gi proponu la deziresprimon. Kun helpo de du tre eminentaj francaj verkistoj mi kontraüis tion, simple argumentante, ke tiutempe la verkoj de Gide ne jam estis tradukitaj en la hispana lingvo kaj do nenie en Madrid estis aceteblaj. Sajnis al mi malsage postuli, ke la kongreso jugu pri verkoj, kies enhavon ne konas la pli multaj kongresanoj. Ankaü la kongresestraro komprenis tion, kaj la rusoj devis kontentigi per persona klarigo de Bergamin, kiun oni ne pridiskutis. Cu mi ci loke akcente ripetu, ke mia defendo de 1'morale kuraga kaj objektive necesa kritiko de Gide per si mem ne signifas, ke mi ciurilate konsentas pri lia verko? Sajnas al mi, ke nur tiuj, kiuj kutimigis al senfina unuopinieco en ciu kongreso, povas kredi tion. Kiel ajn estas, ne malutilas denove akcenti, ke mi opinias la tiutempan publikigon de „Retour de 1'U.S.S.R." nefavora. „Het Volksdagblad" *), publikigante mian respondon, prisilentis tion, same kiel mian kritikon pri la organizo de 1'vojago, (kiu estis ne tre agrabla por Koltzov). Same ankaü la fakton, ke mi letere kaj telegrame klopodis malhelpi aü almenaü prokrasti tiun verkon, kaj ke gia enhavo, miaopinie, kriplas pro tre dangera unuflankeco. Kiu ignoras la pozitivajn rezultatojn de 1'rusa revolucio, kiujn ec Stalin jam neniam povos tute malkonstrui, aü klopodas prezenti ilin malpli valoraj, tiu per tio kun la malbonherbo la grenon eltiras kaj provokas la dangeron veki en la laborista klaso la tendencon de sinjorino Angot: „Qa ne valait pas la peine vraiment, de changer de gouvernement" 2). Unu el tiuj rezultatoj estas, ke unufoje en la historio en tuta 1) Nederlanda komunista gazeto. Trad. 2) Tio vere ne valoras la penon sangi registaron. Trad. popoio gis en giaj plej malaltaj tavoloj, vekigis interesigo pri arto kaj literaturo. Malofte mi sentis tion tiom forte, kiom okaze de 1'kongreso de sovetaj verkistoj en Moskva (1934a), kie la alparoloj de kolhozaninoj, rugarmeaj soldatoj, laboristoj de 1'subtera fervojo kaj reprezentantoj de 1'junulara movado, el humanisma vidpunkto, estis ofte preskaü tiom gravaj kiom la ekzakte ellaboritaj, profunde revoluciaj referatoj de Bucharin kaj Radek. Al tiu kongreso la burga gazetaro dedicis malpli da atento ol al kiu ajn festeno de l'P.E.N.-klubo, kie sinjorino Ammers Küller en sensignifa cemanga parolo alte tenas la honoron de la nederlanda beletristiko. Kaj tamen okazis tie kongreso, kie unuafoje verkistoj kaj legantaro interrenkontis kun preskaü pasia interesigo. ^ Kio tiutempe okazis en Rusio, nunmomente ripetigas en Hispanio. Ankaü ci tie montrigas la sam.a subita legavido, kiu kaüzis, ke nuntempe la vendado de jam uzitaj libroj estas en Madrid unu el la plej profitigaj stratnegocoj.^ Ankaü ci tie fondigas libropruntejoj en ciu urbo, en ciu vilago, kie trovigas garnizono, en ciu tranceo. Ankaü ci tie la interesigo pri la kongreso provizore en la gazetaro ec malgrandigas la interesigon pri la militoperacioj ce la frontoj. Ankaü ci tie la verkistoj ne estas „inter si", sed partoprenas la diskutojn laboristinoj el la industrioj, junuloj el Alerta, universitataj studentoj kaj frontsoldatoj. Soldatoj montris al ni standardojn konkeritajn en Brunette, kune kun rabitaj virinaj ornamajoj, kiujn oni trovis ce fasista oficiro. La esprimo de ilia gvidanto: „Per ci tiuj bajonetoj ni verkas historion", ne estis sensenca frazo. La kongreso de verkistoj estis, ankaü tefmike, la plej bone organizita, kiun mi iam partoprenis. Stabo da junaj, entuziasmaj artistoj faris tie admirindajojn, kies plenan signifon povas kompreni nur tiuj, kiuj en tempo de milito vivis en Hispanio. La sindikato de kelneroj kaj la komunumestraro de Madrid konsideris kiel honoron arangi la kongreson tiel, ke neniu el la alilandaj partoprenantoj rimarku la diferencon inter la vivnormoj de Paris kaj Madrid. La tradukoj estis nesupereble korektaj; kaj kiam mi esprimis mian miron pri tio, ke jam sekvintmatene la faritaj referatoj estas, en kvar lingvoj ciklostilitaj, je nia dispono, unu el la junaj studentoj de 1'oficejo diris nur: „Pro tio, ke ni plulaboris dum la tuta nokto!" Sed ankaü alirilate niaj gastigantoj sciis, meze inter la bombardadoj, krei sferon de vera kulturo. Pro tio moderigis la iom reklamaspekta arango de la rusaj kongresoj en guston dumjarcente fiksitan. Ce tio mi memoras ekzemple pri la gis ekstremo detale prizorgita salonornamo per preskaü nenio alia krom floroj. Kaj eer te neniu el ni iam forgesos la belegan, belstile lirikan prezentadon de Maria Pineda de Garcia Lorca, nek la koncerton, en kiu junaj komponistoj direktis sian propran verkon, nek la rimarkinde maloftan prezentadon de la frontmarioneta teatro en „Alianza". Efektive, ne nur la alegria, sed ankaü la dignidad no nos quita nunca. (La digno neniam forlasos nin). Parolado farita en la internacia kongreso de verkistoj, por defendi la kulturon kontraü milito kaj fasismo en Madrid. Kamaradoj. lam estis tempo, en kiu mi, laü facila esprimo, intelekte malamis la fasismon. Cio, kion mi sciis pri giaj doktrino kaj agoj, cio, kion mi legis pri gi en libroj aü aüdis de kamaradoj, sajnis al mi ne nur abomeninda, sed ec la kontraüo mem de niaj ideoj kulturo kaj vivo. Prefere morti ol esti devigita vivi sub tia regimo, prefere forlasi edzinon kaj infanojn por batali en Hispanio ol senage rigardi kiel la animo kaj spirito de miaj infanoj venenigus, se en Eüropo triumfus la faiismo. Tiu malamo, kamaradoj, estante la malamo de artisto kontraü la malbelo, la malamo de intelektulo kontraü malsago kaj mensogo, la malamo de homo kontraü bestiala kruelo, tiu malamo estis do jam tre forta; sed mi konfesu, ke nun, post naümonata batalado en Hispanio, gi plene sangis karakteron. Gi ne estas plu intelekta, gi enigis en mian sangon, gi ïgis integra parto de mia animo, same kiel gi funde radikis en la koroj de tiuj noblaj kamaradoj, kun kiuj mi havis la felicon batali flankon ce flanko en la sama tranceo. Estas unu aspekto aüskulti kion rakontas aliaj, legi jurnalojn kaj rigardi fotografajojn; sed alia aspekto estas propramane tusi la korpon de virino, kiun oni admiris, elfosi dissiritajn pecojn kripligitajn de infanoj, kiuj iam ludis ce onia flanko aü retrovi ruinigita la mizeran domon, kie oni iam gastis. La cion ampleksanta milito furiozanta kontraü ni, superas en krueleco, malrespektego kaj malkurageco ne nur cion, kion la mondo iam vidis; gi same superas la plej perversan kaj plej kruelan imagon. Post cio, kion ni rigardis, Octave Mirbeau kaj Edgar A. Poe sajnas al ni aütoroj kun nur mezgrada fantazio. Proverbo mialanda diras, ke al cio oni povas kutimigi, ec al pendado. Certe estas, ke la hispana popoio, speciale la madrida, kutimigis al vivado en heroeco, kiel aliaj popoloj, bedaürinde, pli kaj pli kutimigas al vivado en malkurageco. Via veno tien ci estis ago simbola, pruvo pri kurago, kredkonfeso pri nia venko, interligo kun la proletaro armita. Sajnas al mi, tarnen, ke tiu ci veno estas signifoplena ankaü el alia vidpunkto. Se nia bataio estus nur bataio kontraü io, se gi ne estus samtempe, kia komprenas gin niaj soldatoj, bataio por akiri konstante pli da amo, por konstante pli da justo, pli da libero kaj pli da kulturo, ci tiu bataio estus jam anticipe malgajnita. La bataio por la kulturo, jen kio kunigas nin. La iama analfabeto de mia kompanio, kiu en sia unua letero al sia edzino skribis: „Ciutage mi sentas min pli felica pro tio, ke mi venis tien ci, car ci tie en la tranceo mi fine lernis ciujn ci aferojn, kiujn mi neniam povis lerni en nia vilago"; — la soldatoj en la konstruajoj de 1'Universitata Urbo, kiuj pendigis afisojn plenajn de lingvaj eraroj kun la vortoj: „Kamaradoj, ne tusu la instrumentojn; ili servas al la scienco", — aü la milicanoj, kiuj kun dangero por la propra vivo savis la artotrezorojn el la pafe bruligita palaco de 1'duko de Alva; — ili ciuj defendas la saman kulturon, kiun defendas ni, kulturon, kiun ili respektas, neniam gustuminte giajn fruktojn. En sia verko pri don Quijotte kaj Sancho diras Miguel de Unamuno, ke el tiuj du figuroj Sancho Panza estas la vera idealisto, car kredanta pri don Quijotte. Kaj efektive, la majstroverkon de Cervantes oni ne povas legi, ne trovante ciupage la admiron, kiun tiu ci simpla homo el la popoio sentas al sia superulo spirita, admiron, kiu kelkfoje tentas lin sekvi la intelektulon ec tien, kie lia naiva kamparana prudento komprenigas al li la malsagecon de ties paroloj. Mi certe ne deziras kompari la admirindan, konscian kaj heroan hispanan popolon niatempan kun Sancho Panza, kiu, ne defendante sin, akceptis ciujn batojn kun la nura espero meriti per tio sian faman insulon. Tio pli guste estas la katolika kamparano iama, kiun oni konsolis per la vivo postmorta. Sed kion mi kuragas aserti, tio estas, ke en la honesta, brava kaj justa guvernisto Sancho jam ekzistis ciuj esencaj karakteraj trajtoj de niaj bravaj soldatoj. Cervantes sciis, ke la proletaro, prenante la respondecon sur la proprajn sultrojn, per tio tuj evoluas kaj kapablas regi pli bone ol iu duko. Aliaj aütoroj, kontraüe, komparis don Quijotte kun la intelektulo niaepoka. Komparo tia metas sur niajn Sultrojn grandegan respondecon. Se veras, ke ni, verkistoj, laü la famaj vortoj de Stalin, estas la ingenieroj de 1'animo, oni rajtas postuli de ni la saman matematikan precizecon. Refoje mi citu el nia granda gvidanto Stalin: „Gardemo, gardemo kaj ankoraüfoje gardemo!" Sajnas al mi, ke la medicinisto batalanta kontraü epidemio estas unua infektata de la baciloj de tiu malsano. Ni gardu nin kontraü cia infekto. Jam troas perfido de servistoj. Jam troas mehanikaj procedoj kaj jam troas etiketoj tro oportunaj! Nia tasko ne povas esti senpense sekvi jurnalistojn kaj oratorojn. Ni havas nian propran klare konturitan taskon: pliprofundigi la sencon de 1'homera bataio, kiun ni havas la honoron kaj la felicon, partopreni. Oni ne diru pri ni, ke pli malfacilas akiri moralan kuragon ol la korpan kuragon de 1'soldatoj en la tranceo! Neniam ni forgesu, ke la bazo de cia kulturo estas la kritiko, la sinkritiko, kiun konstante rekomendis al ni Lenin. Kie mankas kritiko, kreskas malpuro kaj maljustoj, same kiel kovritaj vundoj komencas pusi. Por povi kuraci ilin oni devas ilin malkovri. Kiu silentas, timante, ke niaj malamikoj povos utiligi al si nian kritikon, tiu iutage devos kun maldolco konfesi al si, ke pro ties silento la eraroj povis regule kaj sengene disvastigi gis kiam fine ili mem esprimigos pli klare ol la parolo de 1'kritikanto iam povis. La vivon de paciento minacas la malsano, sed ne la diagnozo de 1 kuracisto. Mi parolis pri pliprofundigo. El mia tuta koro mi aklamas la popolfronton, kiu unuigas nin en la bataio por la demokratio. En tiu popolfronto mi vidas ne nur premison de la venko, sed la realigon de unu el precipaj deziroj de 1'proletaro, la unuan pason sur la vojo kondukanta al la realigo de 1'devizo de Marx: „Kunigu, proletoj ciulandaj!" Sed sajnas al mi, ke tiu ci popolfronto iarilate havas ankoraü tro oportunisman karakteron. Ni ne kontentigu pri tio! Pli intimaj ligiloj ol tiuj de nur surteraj interesoj kunigas nin kun amikoj, kia estas nia prezidanto José Bergamin kaj kun la heroaj defendantoj de Baskio. La eldiro de Marx, ke la religio estas opio por la popoio, ne suficas por klarigi la ververan simpation, kun kiu aligas al ni konstante kreskanta parto de 1'katolika junularo. Estas la tasko de 1'intelektuloj esplori tion, kio unuigas nin, ne en kongresaj rezolucioj, sed ce Francisko de Assizi, ce la patriarkoj kaj ce la religiaj socialistoj de 1'mezepokoj, kiujn oni persekutis en la nomo de la sama doktrino, kontraü kiu nuntempe militiras Hitier. Krom tio ni komprenu, ke la bataio de 1'proletaro estas bataio por pli felica vivo de 1'venontaj generacioj. La bataio de 1'intelektuloj direktu sin al la sama celo kaj senindulge deklaru militon al ciuj restajoj de burga, kapitalisma aü asketa moralo barantaj la vojon al tiu felico. La proletaro rajtas postuli de ni la fundamentojn de moralo nova kaj de arto nova akordigantajn al giaj bezonoj. La iam liberigita agio neniam revenas al sia kago. Moderna don Quijotte ne kontentigu per la ekspluatado de Sancho Panza por nur persona gloro; li agordu sin al la animo mem de la popoio por kontentigi la dezirojn sanktigitajn de tiom multege da homa sango. La bataio de 1'popolo hispana, mi ripetas, estas la bataio de 1'avangardo de la tutmonda proletaro por libero, justo kaj kulturo. lam estis momentoj, en kiuj tiu ci bataio sajnis al ni senespera. En tiaj momentoj mi rememorigis al mi alian batalon, batalon, kiun mia popoio iam batalis kontraü la plej potenca monarfuo de 1'mondo ligita kun la cion superreganta eklezio. Mi rememoras la jaron i572an, kiam la sargon de 1'batalo portis nur du el la sep provincoj, kiam la regula armeo estis peree venkita kaj kiam ekskluzive la armita popoio defendis la malmultajn ankoraü liberajn urbojn. Vi ciuj scias, kiel finigis tiu bataio. Kelke da jaroj poste en la liberigitaj Nederlandoj artoj kaj sciencoj atingis tian malvolvigon, kian neniu el la aütokrate regataj landoj egalis. Tiu ci bataio de niaj geüzoj, la franca revolucio, la triumfa revolucio en Rusio estas nur epizodoj en la evoluo de 1'homaro. Neniu fluo iam ajti revenas al sia fonto. La fluado de 1'homara evoluo originas en la sangaj mallumoj, kiujn la nunepokaj fasistoj volas restarigi. Gi fluas al la libera maro, en kiu „la horna gento estos la internacia . Honoron al la hispana popoio, kiu unua rompis la digojn, per kiuj oni klopodis reteni tiun fluon, rekreante Eüropon en marcon, en kiu cia germo de homa kulturo estus kondamnita sufokigi. Honoron kaj venkon al miaj kamaradoj en la tranceoj, kiuj per sia sango skribas en la libro de 1'historio pli belajn pagojn ol kiu ajn el ni iam kapablos skribi. Aüguston, 1937°• NI FANDE KREAS ARMEON. „De frente, mar!" (Antaüen, mars'!) „Izquerda, derecha, un dos, up arrow!" (Male-dekstre, unu-du!) De matene la kvinan gis vespere la dekan, la vespersignalon, komandoj sonas tra la vilago. En la fervojaj stacidomoj la anarhiistoj pendigis afisojn: „Ne donacu al viaj infanoj militludilojn!" sed ciu infano en Madrigueras jam povanta iri, imitas la trupojn kaj ludas soldaton. „De frente, mar!" (Antaüen, mars'!) „Media volta!" (Laüdekstre turnu!) „Paso ligero!" (Kurpas'!) Kiu en la novembrotagoj pasintjare povus imagi, ke la hispana popoio tiom venkos sin mem por akcepti tiun ci pli ol prusan ekzercadon, ce kiu oni rigardas malfruon de tri minutoj jam grava krimo? Kiu konjektus, ke tia disciplino eblos kun katalunoj, kiuj ankoraü en junio rifuzis ekzercigi en kazernoj? Kaj tarnen ne ekzistas dubo pri tio, ke la supera plimulto da niaj soldatoj, komprenante la absolutan neceson de ci tiu disciplino, partoprenas la instrukciojn kun plejeble granda fervoro. Ciufoje mi gojas denove pri la sengeneco kaj la interesigo, kun kiuj ili pasas antaüen, por ke oni povu denove klarigi al ili ion, kion ili ne jam tute komprenas. Ne unu horo, ec ne kvarona, laüfakte ec ne unu minuto el la instrukcia tempo perdigas. Vespere veninte en la kazernoj, mi vidas ofte kiel ili inter si ripetas la manipulojn, kiujn mi tiutage instruis. Kaj tamen la dejoro estas ekstreme peza, sub la bruliga kastilia suno, en senakva monteta tereno, kie la polvo penetras en ciun porion de la haüto gis kiam oni sentas sin kvazaü la tuta korpo sangigis en amerikan polvosucilon. Malgraü tio niaj soldatoj senlace rampas plu de vit' al vito; neniu plendas; dejorevito estas vorto tute forgesita. Memorante mian propran soldatan tempon en Nederlando, mi konstatas kun kontento, ke dum trisemajna instrukciado ni atingis pli muite ol tie en sesmonata. Por tiu ci spontanea fervoro oni povas nomi diversajn kaüzojn. Unue, tiuj ci katalunaj mobilizitoj ne estas tiom malbonaj, kiom oni kredigis al ni. La supera plimulto da ili ne estas junuloj kasintaj sin, sed batalintoj, kiuj jam en la juliaj tagoj aü poste ce la unua ofensivo en Aragono aüdis la fajfadon de la kugloj. Ci tie estas ankoraü milicanoj, kiuj eniris la militon kun la unua kolono Thalmann, kiam oni disponis por dek kvin viroj po unu revolvero kaj unu fusilo, devante ankoraü militakiri la ceterajn bezonatajn armilojn de la fasistoj en Pina. Krom tio ciu scias, ke la oficiroj formitaj el la trupo ne estas signoritos, sed ke ili devas labori muite pli longe kaj malfacile ol la soldatoj. _ Nur kiam pasis la ekzercoj en la kampo, dum kiuj ni devas mem ekzempli ciun manipulon, komencas por ni la efektiva dejoro. Poste sekvas oficiraj kunvenoj, teoria instrukcio, preparoj por la proksima tago, kaj okazas nur tre malofte, ke mi enlitigas antaü la dek-dua. piej grava tarnen estas la admiro, kiun ni sentas al nia komandanto Heinz, neniam ripozanta bravulo, kiu ce Jarama dum du horoj trairis la malamikan pafadon, trenante vunditan kamaradon sur la dorso, por savi lin el dangero. _ a Per tio mi neniel volas malkonfesi, ke ekzistas, precipe ce kelkaj junaj germanaj oficiroj, ia dangero koncerne troigon de 1'disciplino. La forta malkontento, kiu ofte okazas ci tie inter nederlandaj volontuloj kaj iliaj instrukciantoj, kaüzigas ne nur el nederlanda sendisciplineco, sed efektive ankaü el grava manko pri bonhumoro kaj psikologia kompreno ce la germanoj. Cio ci povas farigi dangero, car kompreneble neniu armeo en la mondo konsistas ekskluzive el angeloj. La supera plimulto de nia brigado konsistas el libervoluloj venintaj tie ci ekskluzive serve al sia idealo. Sed jam tio ne garantias, ke ïlia idealismo kaj la eltenkapablo de iliaj nervoj ciuokaze povas rezisti la provon de efektiva eniro en la batalon. Ekzistas ïndividuoj, kvankam nombre malmultaj, kiuj post kelkmonata frontvivo farigas nedisciplineblaj. Aliflanke oni kompreneb e ne povis tute eviti, malgraü severa ekzameno, ensteligon de malgranda nombro da aventuruloj kaj aliaj nedezirindaj ïn- dividuoj. . ... ..„-i, Tiurilate estas karakteriza la letero, kiun ricevis nia politika komisaro de unu el la novaj milicanoj en Pozo Rubio: „Al tre estimata sinjora mosto Z., politika komisaro por ciuj nederlandanoj. Tre estimata sinjora mosto. Car vi deziris ricevi de ni, novuloj, biografion, informas vin kun suldata respekto la subskribinto, ke en sia plej frua junago li okupis sin per elposstelado. En tiu profesio mi jam estis akirinta certan fingrorapidemon, kiam la polico faris finon al mia kariero, kondukante subskribinton en statan edukejon. En tiuj tagoj mia idealo estis: farigi trompstelisto, sed per maldolcaj spertoj mi devis ekkompreni, ke Nederlando estas landeto tro malgranda kaj tro malvastanima, ol ke gi povus prezenti tiurilate efektivan perspektivon. Car rompstelado sajnis al mi tro dangera, mi okupis min dum kelka tempo per monfalsado, gis kiam ankaü en tio, pro malplivalorigo, la profito ne valoris la penon. Car mi estas katoliko kaj car ce mia patro hejme oni legas nur katolikajn gazetojn, mi ekhavis impreson, ke ruga Hispanio nun estas ideala lando por rabado kaj stelado. Pro tio mi ne hezitis ec momenton anonci min kiel volontulon, sed kun mirego mi trafigis sur erikejan ekzercterenon, kie ne trovigas io stelebla aü rabebla kaj kie ni, au. contrariex), devas dum horoj treni nin tra la polvo. Mi petas vin, tre estimata sinjora mosto, bonvolu kredi, ke neniam tio estis mia intenco kaj pro tio rigardu mian soldatigon eraro kai resendu min al Nederlando, car aliokaze mi devos helpi al mi alimaniere. Skribinte tion, restas kun plej humila estimo al via mosto, via subskribinta servanto P. C." Kompreneble oni tuj plenumis lian peton, kaj eble li apartenas al tiuj, kiuj poste havigis al „De Telegraaf" 2) la volonte akceptatajn kontribuajojn por laüdegi la nederlandan militforkurinton. 1) Kontraüe. Trad. 2) Nederlanda gazeto favora al Franco. Trad. La Hispana Tragedio. Postrestas tarnen ciam, ec sur la fundo de la plej pura vino, ia feco. Kaj guste inter tiaj individuoj klopodas agiti germanaj provokistoj, senditaj de „Gestapo"1). Karakteriza tiurilate estas malgranda komploto, kiun ni malkovris en Madrigueras, kie oni sisteme klopodis veki malkontenton kaj organizi forkuron de militosataj individuoj. La malgranda disvastigo, kiun tiu ci lerte organizita komploto atingis, kaj la fakto, ke la soldatoj mem malkovris gin, plene pruvis kiom morale disciplinita estas la trupo. Ne en tia provokado kasigas ia dangero, sed guste en tio, ke oni facile tentigas ne ekstermi kelke da efektive justaj plendmotivoj. Ankaü ci tien enpenetras malrapide, ec en oficiraj kunvenoj, la kvazaümoda kutimo toleri kritikon nur tiuokaze, se gi esprimigas kiel sinkritiko. Al efektive domokrata evoluo tio havas finfine, kiel generale en la politiko, nepre senfortigan efikon. Mi opinias, ke la tia nomata militsatigo, esprimanta sin per ciaj malgravaj plendoj, en vero grandparte bazigas sur ekscese granda seksa bezono. Nenio estas pli ridiga ol prezenti la batalantojn en Hispanio kiel bandon da seksvoluptuloj, kiel tio okazis en la burga gazetaro, sendube por kontentigi subpremitajn seksajn instinktojn de siaj legantoj. La tranceoj efektive ne prezentas malkonvenajn lokojn por seksaj intimajoj, sed mi ne memoras esti aüdinta nur unufoje rakonton pri perforto al virinoj aü knabinoj. Guste kontraüe estas mirige, kiom malmulte oni ambaüflanke agis perforte al virinoj, malgraü la volupte naüzaj incitegoj de Quiepo de Llano. Laü mia scio agis tiurilate ekscese nur la maüroj, al kiuj oni ja estis promesinta belajn virinojn por logi ilin. En sia junulara gazeto ,,La Revolucion la anarniistoj komencis militiron kontraü onanismo kaj jam en la unuaj i) Germana sekreta statpolico. Trad. tagoj de 1'milito ili kovris ciujn murojn en Madrid per afisoj helkolore vokantaj al bataio kontraü la prostituado, kvankam ne ekzistis jam la ekonomia bazo por forigi tiun ci malbonon. Poste la komunistoj komencis batali per la, miaopinie dangera devizo: „Ciu seksmalsanulo egalas forkurinton". Por pruvi kiom malmoralaj estas la fasistoj, la komunistaj gazetoj kriis unuvoce honton pri la fondo de frontbordeloj por diversnacianoj en Toledo. Sur tiu ci vojo de 1'virto la internaciaj brigadoj kompreneble iris ankoraü unu pason plu. En ciuj urboj kaj vilagoj, kie ili estis garnizone, ili malfondis la jam ekzistantajn bordelojn. Se post tio montrigis seksmalsanoj inter la civila logantaro, oni plimultigis la postenojn, kiel en Madrigueras, malpermesante al la soldatoj viziti la domojn de la logantoj. Iu tro nesingarda onanulo el kazerno kvara devis mediti pri siaj pekoj en la arestitejo. Tusante tiun temon la centra politika komisaro deklaris: „Ni, komunistoj, kontraüas la prostituon, kaj bona komunisto povu regi siajn seksajn instinktojn". Bonega deklaro, sinjoro! Sed la problemo konsistas en tio, ke certe ne ciuj niaj soldatoj estas komunistoj, ke en Hispanio ekzistas ia seksviva tradicio, kaj precipe, ke, laü franca proverbo, la naturo, de kie oni forpelas gin, tien ciam galope revenas. Alia misstato, pri kiu mi ci loke necese devas denove atentigi, estas la absoluta manko pri militistaj kompendioj por oficiroj. Kvankam ec antaü nelonge aperis superbelega dekvoluma hispana mondhistorio, oni ne povas, per kiom ajn da mono, havigi al si la bonegan, sed tute elcerpitan hispanan militistan regularon. El tio rezultas, ke, malutile al la unuformeco, oni ekzercas intermikse laü hispana, germana, franca, rusa aü cefioslovaka metodo. Manko pri papero ne estas taüga argumento kontraü tio. Car ciutage la partio disvastigas po centmiloj da ekzempleroj biografion de Stalin, Vorosilov kaj Kaganovic kaj ciajn brosurojn pri Dnjeprostroj kaj la organizo de infangardejoj, certe ekzistas papero ankaü por presi militistajn regularojn. Alia plendmotivo de niaj milicanoj en Madrigueras estas la nepra manko pri hispanaj kaj katalunaj jurnaloj, el kio kaüzigis cirkulado de ciaj onidiroj. Jen la kontraüargumento de nia politika komisaro kun sia plena valoro: „Se ni decidus disdoni ci tie jurnalojn, ni, laü la lego, ne povus malhelpi, ke proporcie al la nombro da anarhiistoj, tio estas laü la plimulto, oni disdonu ankaü anarfriistajn Jurnalojn". Unuafoje kun forpermeso forlasinte Madrid, mi demandis al Fermin, kion mi rakontu al la laboristoj en okcidento, kaj li respondis ridete: „Sed, kamarado, tio ja estas tre simpla. Rakontu al ili la veron, nenion krom la vero, car tio estas nia plej bona propagando". Simplulo kia Fermin konklude venis al la sama devizo, kiun iam kompendie por la tuta laborista klaso proklamis Lasalle en sia fama parolado „Aussprechen was ist" 1). Longan tempon mi dubis pri la gusteco de ci tiu devizo. Longan tempon mi parolis la veron, sed ne la plenan veron, timante, ke gian malagrablan flankon povus misuzi niaj malamikoj. Car maldolce estas, kiel diras ankaü Bergamin, imagi la kontentigon, kun kiu oni aliflanke de 1'tranceo citos kelkajn niajn eldirojn. Sed mi lernis kompreni, ke, kiam silentas la partianoj, parolas la faktoj, kaj ke ni havas des pli muite da motivoj por paroli, ju pli ni timas la veron. Al ni, kiuj pro bonvolo silentis, oni povas riproci ne lastvice, ke la misstatoj en Rusio povis kreski gis la nunaj jam ne kasebaj proporcioj. i) Diru tion, kio estas. Trad. Gis nun neniu sukcesis kun maskita vizago longan tempon trompi la historion. Jam la aliancaj regnoj ne povis ne sperti, ke ankaü venkita milito povas finigi per malvenko, se la venko estas bazita sur mensogo. La batalon por la socialismo ni ne povos venki, nur pereigante la malamikon, se ni samtempe pereigas la socialismon en ni mem. La bataio de la socialistoj estas bataio por la renaskigo de la homo, kaj la vojo al la socialista homo kondukas nur laü la vero. Ci ni eble havas ian motivon por timi la veron? Tiuokaze certe ne en Hispanio! La malgrandaj kritikaj rimarkoj, kiujn mi faris, neniurilate povas makuli la belecon de la tuta bildo. Nenie, kun nura escepto en Sovet-unio, ekzistis iam armeo, kiu, kia la armeo hispana, estis samtempe vivkomuno kaj kultura universitato de tuta popoio. Mi pensas pri niaj novaj bibliotekoj en ciu vilageto, kie vespere la vilagaj junuloj sidas legante aü kun pro streco sulkigita frunto sakludante kun niaj soldatoj. Mi pensas pri la miloj da libervoluloj, kiuj festis la unuan majtagon, komencante fosi la irigacian kanalon, kiu finfine kondukos akvon al la malricaj kampistoj. Mi memoras pri la ruga dimanco, kiam tutaj batalionoj eniris la vinberejojn por helpi al la nova vilaga kolektivo kolekti la vinberan rikoltajon. Mi memoras pri la vunditoj en Cuevas de la Petita, kiuj spar is por traktoro, kaj pri la f legato j en Villa Nueva de la Jara, kiuj konstruis gimnastikejon kaj kulturpreparis lernejgardenojn por la vilagaj infanoj. Mi memoras kun delikata sento pri la lasta infanofesto, kiun ni organizis en Madrigueras. Ni estis invitintaj la tutan lernejan infanaron, sed ne kalkulante, ke ciun knabon ankaü akompanos tiom da liaj pli junaj gefratetoj, kiom povis nur iri aü stari. La organizo de la procesio farigis preskaü katastrofo: etuloj faletis, komencis plori aü perdis la suetojn, kaj baldaü la duono de niaj soldatoj marsis flanke de la procesio kun infanoj sur la brakoj. Kompreneble ankaü nia provizo da donacetoj ne suficis por tia amaso da infanoj. Senprokraste niaj soldatoj eniris la vilagon, kie ili foracetis ciom da kajeroj, ciom da krajonoj kaj ciom da pecetoj da visgumo, trovigantaj en la butikoj. Ec ne unu infano iris sen donaceto hejmen. La danko de 1'vilaga infanaro estis senlima. Kiam ni marsis sur la vojo aü ekzercis nin sur la kampoj, estis severe malpermesite al niaj soldatoj preni la tie maturigantajn vinberojn, kiom ajn ili eble soifis. Sed felice ni ne rajtis malpermesi ion al la vilaga junularo. La knaboj kure akompanis la trupon, kaj tiom rapidis de arbust' al arbusto, ke la lango pendis el la buso, nur por alporti vinberojn al niaj soldatoj. Madrigueras, la 8an de oktobro. RETAGUARD IA. Pro la multa marsado la vundetoj sur miaj piedoj remalfermigis, pro kio mi dum pluraj tagoj devis ne dejori. Nenio pli enuigas ol tia devigita senlaboreco, kaj dume en Albacete oni sajne forgesis min. La lastaj tagoj tarnen havis ian carmon. Estis permesite al mi iom promeneti, per kio mi pli kaj pli kutimigis al la vilaga vivado, dum kiam la trupoj sin ekzercis sur la kampoj. Malgaü la milito la vilaga vivado malmulte sangigis. Frumatene la azenoj kaj muloj venas al la fontano por trinki. Estas vere agrabla spektaklo vidi la knabojn sidantaj poste sur la dorsoj, pelantajn la bestojn per la klakado de siaj nudaj kruoj. Longaj vicoj da kareoj sargitaj per longkolaj argilaj krucoj jam atendas tiam, kaj la virinoj sinsekve plenigantaj ilin for- babilas sian tempon per la vilagaj novajoj. Dume la tendocaroj generale tirataj per du, tri muloj balance veturas kun vinberrikoltistoj al la kampoj. Pli kaj pli silentigas en la stratoj. La cielo funde bluigis; la blankaj fasadoj ekhavas profundajn nuancojn de oranga aü violblua ombro; post la mallevitaj verdaj Jaluzioj dormetas la domoj, kaj se oni puse malfermas la putre difektitan pezan pordon de iu patio, oni vidas sub tegmento de vitaj grimpobrancoj nur la kokinojn serce gratetantajn sur sterkamaso. lom antaü la tagmezo tarnen ciuj revenas, kaj post la horoj de siesto staras la caroj alte sargitaj per flavaj junkaj korboj laüvice antaü la domoj. Interne de ili, en la preskaü blua ombro de gigantaj amforoj, laboras viroj kun nudaj, pro vinbera suko purpurigintaj kruroj, kaj per soveliloj Jetas la belegajn, pezajn grapolojn en la premilojn. Kelkloke la premiloj estas jam movataj per elektro, aliloke ankoraü viroj, kvazaü maristoj ce kapstano, turnas la radradiojn de fantazie pezaj, kverklignaj masinoj, kvazaü instrumentoj de 1'inkvizicio, el sub kiuj oni vidas forfluanta la rugan sangon de 1'martiroj. Kiam mi eksidas sur la sojlon por fari skizon, la virinoj tuj cirkaüas min. „Pero, propio, igual, igual!" ili diras kaj alportas al mi trancajojn da melono, vinberarojn, panon aü nuksojn, nepre dezirante, ke mi formangu cion. Kiam mi foriras, la infanoj akompanas min, rigardante al mi per siaj grandaj, malhelaj okuloj kaj flatas: „Onklcjo kapitano, cu vi morgaü desegnos ankaü min?" La iama kazino de la grandterposedantoj estas nun Casa del Pueblo (popoldomo). La lampoj estas parte difektitaj aü, pro nesufica kurento, lumas nur malmulte; pro tio la anguloj de 1'salono preskaü ciam trovigas en mallumo. Sur la plafono vilaga pentristo pentris krudajn kopiojn de Murillo kaj Velazques, jam nigrigintajn pro tabakfumado. Vulcanus kaj liaj forgistoj malsupren rigardas al la kamparanoj sidantaj en cemizoj kaj kun ankoraü supren levitaj pantalonaj tuboj, ce la tabletoj. Car tabako jam ne estas acetebla, ili fumas sekigitajn vitajn foliojn, kiuj kaüzas incitan, naüze dolcan malbonodoron. Sub unu tableto, ce kiu sidis milicanoj, kelke da knaboj sercas cigarrestajojn. Mi mendas glason da muskat- aü malaga-vinon kaj preskaü tuj cirkaüas min rondeto da dekkelkaj viroj. Se ili akceptas de mi regalon, kio malofte okazas, ili mendas la plej malmultekoste aceteblan: refresco. Tarnen, ciufoje kiam mi volas egaligi mian suldon, evidentigas, ke iu ajn mistera gasto jam pagis mian kalkulon. Kompense mi desegnas iliajn portretojn sur la marmora tabloplatajo, kian spritajon ili ciam tre satas. Poste en la vespero ili komencas rakonti. La temo estas preskaü ciam la malsato, mizero kaj malrico iamaj kaj la fifiereco de la riculoj. „Antaüe ne povis okazi", diras kamparaneto, el kies vangoj restis nur du profundaj ombraj kavoj sub la okuloj, „ke ni, kamparanoj, kun kapitano sidas parolante cirkaü tableto!" Granda kampara junulo kun kalvetondita kapo metas sian pro laboro malpuran manon sur mian brakon: „Nuntempe ni laboras en la bodega ok horojn, antaüe de sunlevigo gis mallumigo". La kamparaneto ne lasas lin pluparoli: „Ni gajnis po du, tri pesetoj tage", li diras, „tio apenaü suficis por aceti panon. La terposedantoj veturis per siaj aütomobiloj al Albacete aü Valencia, sidis tutnokte en la kafejoj kaj fordibocis nian monon kun publikulinoj. Dum la rikolta sezono ni forlasis la domon je la dua matene kaj revenis en la vilagon ne antaü la deka vespere. Multaj el ni restis sur la kampo, dormante volvitaj en kovriloj, por ke ili ne bezonu al- kaj reiri. Ilin akompanis al la kampo iliaj infanoj kvar- kaj kvinjaraj, kiujn ili en la tago sendis al la vilago por alporti panon kaj akvon. La pastro predikis submetigon, kaj la riculoj certis pri la guardia civil por teni nin sub ilia potenco. En la kazerno logis kvin gendarmoj, kiuj montris sin neniam sen fusilo en la vilago. Kiam la laboristoj en Parasona komencis striki, la guardia civil kruce fiksis kvin el ili, per najloj tra la manoj, sur rezervejan vandon. Virinojn ili jetis surteren kaj tra funeloj verse plenigis ilin per akvo, gis kiam svelis iliaj ventroj. Post tio ili turnis la virinojn kaj batis aü piedfrapis ilin tiom longe, gis kiam ili ciom reelvomis. Ay, los ricos de aqui, mucho malo!" Ce tableto apud la per paliginta trikoloro ornamita podio sidas la vilagaj magistratoj: la vilagestro-tajloro, la skabeno, kiu estas la prezidanto, kaj la kasisto elektita el la organizita junularo. (La komunumestraro konsistas el tri maldekstraj respublikanoj, unu nedependulo, kvar social-demokratoj kaj unu komunisto.) Ciu, kiu eniras, antaüe pasas al tiu tableto por intersangi kelke da vortoj. Kiam venis grava novajo, la vilagestro suriras la podion por fari mallongan alparolon. Senspire ciuj silentas, kiam li voclegas la nomojn de la nove mobilizitaj rekrutoj, kiuj sekvontatage devos foriri. Post finigo de tiu listo la silento preskaü tuj sangigas en generalan vochaoson kaj iom troigitan gojon. La nomitoj gestas al si reciproke kaj kolektigas cirkaü tablo; la aliaj cirkaüas ilin, amike frapas ilin sur la sultrojn, cirkaüprenas ilin. Subite oni ciuflanke elposigas monon por mendi vinon kaj anizon por la tuta societo. Brue ili kantas „A ya ya" aü „La kvar generaloj", gis kiam la entuziasmo de 1 unua momento malfortigas kaj oni ripetas saman frazeton pli kaj pli insiste: „Eulogio, flamenco! Que Eulogio canta!" Eulogio apogas sin kun duone fermitaj okuloj en la sego, lasante al li petegi. Malrapide, ritme li balancas la torson, kvazaü mediumo entrancigonta. Subite eksplodas lia voco, neatendite alta, kvazaü flamsage, svebas nekompreneble longe en sama alto por poste forgliti en bizaran belon de rugaj, bluaj kaj flavaj arabeskoj. „Oüél" oni admiras dc bus' albuse kaj la rondo jam komencas akompani interklakante la manojn. Kaj nun ec Eulogio jam ne scias cesi; unu kanton sekvas alia, kaj kiam pormomente li interrompas, dekoj da manoj prezentas al li sian pokalon kvazaü por faciligi al li la vocon. Kontraü li sidas lia dek-sesjara frato kun grandaj, pro admiro fiksaj okuloj. Li havas mallargan, palan proletan vizagon kun buso larga kvazaü mula. Subite tiu buso malfermigas. El inter la malbonaj, karie difektitaj dentoj eksteren fluas kanto jam ne retenebla. Lia voco havas malpli da volumeno ol tiu de lia frato; iafoje lia kanto estas malforta kaj delikata kvazaü fadeneto, kvazaü unu sola aütuna araneajo, sur kiun ludas la subiranta suno. Kaj nun kantas ambaü knaboj laüvice, ekvilibrigas sin reciproke, forgesante la homojn cirkaü si en pli kaj pli intimiganta kunesto de lasta interparolo antaü la adiaüo, flamengos, tangojn, amkantojn, cion, kio ci momente tusas ilian koron. „Se mi falos kiel viktimo, mia sango retrovos kvazaü rivereto la vojon al la vilago, kie mi naskigis; la bestoj venos al gi por trinki, la birdoj kantos ce gi, miaj fratetoj gargaros per la akvo siajn fingrojn kaj la larmoj de mia patrino sveligos la rivereton". Sekvintmatene mi vidis Eulogio staranta inter aliaj rekrutoj sur la sargveturilo. Ili ridis kaj kantis, kiam la aütomobilo puse movigis kaj skue disjetis ilin. La viroj, virinoj kaj infanoj sur la vilaga placo kriis salud, levante la pugnigitajn manojn. Ankaü la knabon kun la mula buso mi revidis kaj maljunan virinon sin apogantan sur li. Tio estis evidente la patrino de Eulogio. Si tenis sin brava, sed restis ankoraü longe kaj kvazaü ensorcita staranta, post kiam la aütomobilo jam estis malaperinta preter la angulo. Preterpase mi salutis la knabon. Subite ■ la patrino iris al mi renkonte kun la intima spontaneo iafoje propra al virinoj el la popoio. „Kapitano", si diris, kaj sia voco Jus antaüe brave kriinta „no passaran", subite komends tremeti, „kapitano, tio estas mia tria, kiu foriras, sed ne tio gravas, ... nur, ke tio ne estu senutila! Kapitano, diru al mi, ja ne estos senutile? .. OAZO. „Ne", diris la instruisto mallaüte, „kontraüe, cion eblan ni faras por forgesigi al la infanoj la militon, en kiu ili vivas". Mi bone konis tiun ci kvartalon; antaü du tagoj la fasistaj baterioj elektis gin pafcelo; trans la muro cirkaüanta la gardenon videblis la difektegita kaj dissirita fasado de iu etaga logejo. Sed estis vere, ke inter tiuj ci muroj kaj sub la miraklofara printempa suno de Madrid eblas forgesi la militon. Apud ni maljuna laboristo kaj grupeto da infanoj per piocoj kaj spatoj fosis grandan kavon. „Tio farigas nagejo", diris la instruisto, „la infanoj laboras super gi, kiam ili volas, kaj kiu sentas sin laca, cesas senpete". Kvazaü por konfirmi liajn parolojn gaja bubeto kuretis al ni: „Sinjoro, mi forportis dek kvar kareplenojn; nun mi foriros por legi". Tiun ci lernejon oni malfermis en la por Madrid plej malfavoraj tagoj, en septembro, kiam la malamiko staris antaü la urbo. Komence oni celis eble nenion krom kolekti la infanojn for el la stratoj, sed la instruistoj tuj kaptis la okazon por realigi tie ci etan parton de siaj pedagogiaj idealoj. Kvankam la iniciato venis el C.N.T., kiu ankaü portas la kostojn de la instituto (la instruado por tiuj ci proksimume 160 lernantoj estas tute senpaga), la instruistaro konsistas kune el membroj de U.G.T. kaj de 1'komunista partio en Hispanio. Pligrandparte . la infanoj estas ec el familioj de U.G.T.-anoj. Sed de en la lernejo regas la spirito de 1'granda hispana pedagogia pioniro kaj martiro Ferrer! „Nia fundamenta principo", diras la instruisto, „estas plena libereco. Ni volas instrui al la infanoj ne submeti sin sub diktatorecon, sed dam en la vivo regi sin mem". „Do, cu ne ekzistas devigo por regule frekventi la lernejon?" „Ne", li respondas, „por kio tio necesus? La naturo ja kreis en dun homon la impulson al lernado kaj sinklerigado!" „Kaj cu ili regule venadas?" „Lastatempe, pro la vicado antaü la butikoj, la patrinoj ofte bezonas ilin en la hejmoj por gardi la etulojn, sed alitempe ..., se la lernejo malfermigas je la dua horo, ili jam unuahore malpaciencas antaü la pordego". Mi rigardas cirkaüe. Estas vere, ciuj trankvile gajas kaj tamen serioze okupas sin. El la laborejo sonas la bruado de segiloj kaj marteloj, kelke da knaboj legas, knabineto kun la lango elbuse fervore okupas sin pri la multiplikaj tabeloj, rondo da etuloj dancas sur la herbokampo. La instruisto geste montras al mi kelke da knaboj en la gardeno fose preparantaj florbedojn. „Cio bazigas sur konstanta alterno de spirita kaj fizika laboroj. Ni aspiras eduki ilin homoj harmoniaj, kiaj estu nek laborbestoj, nek cambretaj pensuloj. Samokaze la infanoj per sia laboro lernas kompreni la naturon. Ili studas la vegetajojn, kiujn ili mem semis kaj kolektis. Farante tion ili lerne akiras moralan principon, ke ciaj nutrajoj, per kiuj ili vivas, ne sen penoj aperas, sed akirigas per laboro". Ni eniras la lernejon, konfiskitan vilaon kiom eble adaptitan al sia nova destino. En la cambroj staras samspecaj malaltaj tabletoj kaj komfortetaj segetoj, kiajn ni vidis jam en la gardeno; du infano havas sian propran, kiun gi laüdezire povas translokigi, sed la segetoj estas tiaformaj, ke ili estas laüvice aran- geblaj por komuna leciono aü prelego. La instruisto senkulpigas sin pro la malordo: „Vi komprenu, somere ni preskaü ne uzas la domon; ciuloke ni carpentas kaj rekonstruas". Malgraüe mi vizitu la muzeon, kvankam la vitrinoj ne estas jam pretaj. La plej rica trezoro konsistas el objektoj, kiujn la infanoj mem alportis: skaraboj, papilioj, stonetoj, vegetajoj. „Se ili alportas ion tian, tio servas al ni kiel komenca temo por la matena instruado. Antaüe ni rakontas pri gi; poste oni desegnas, analizas, pesas, mezuras .. En la srankoj staras tarnen ankaü pli kostaj objektoj: elektrizaparato, kinematografo, vapormasino funkciiganta malgrandan dinamon, modeloj de la homa korpo. „Jen ankoraü unu el la fundamentoj de nia instruado: mem fari kaj tusi. Per ciuj ci objektoj la infanoj mem laboru. Per tio ili el si mem faras milon da demandoj. Ke neniu demando restu senresponda — estas la cefa devo de 1'instruisto". „Sed, cu tiuj demandoj, precipe kiam la infanoj pliagigas, iafoje ne estas iom embarasaj?" Tuj komprenante min, la instruisto ekridas: „Ni ne timas", diras li. Lia mano kline tiras al ni brancon de migdalarbo. „Rigardu tiujn ci fruktojn! Surbaze de ilia diskresko ni klarigas al niaj infanoj ankaü la seksan vivon. Mi kredas, ke gi ne havas sekretojn por la etuloj sep- kaj okjaraj en la plej malaltaj klasoj. Sed guste pro tio, ke kontentigis ilia sciemo, malaperis la stimulo de 1 mistero. Duson knaboj kaj knabinoj intermikse partoprenas, kaj ec ne ekzistas apartaj necesejoj. Sed el ciaj teruraj rezultoj, kiajn oni antaüdiris al ni, gis nun ec ne unu verigis". En la parketo grupo da infanoj komencas kanti. Iliaj subtilaj, delikataj vocetoj enhavas la mirigan kortuson, kiu jam ofte aperigis larmojn en miaj okuloj, kiam mi pasis sub malfermita fenestro de vilaga lernejo. Malrapide ni prok- simigas. La instruistino ludas malnovan pianon; cirkaü si sidas la infanoj kantantaj kun atentaj mienetoj „hijos del pueblo". La instruisto montre gestas al etulino kun la kapeto ripozanta sur la sino de sia instruistino; ,,,.cu ne estas, kvazaü ili trovigas hejme?" Ce la pordego de 1'gardeno ni interadiaüas. „Vi komprenu", diras la instruisto, kvazaü senkulpigante sin, „ke la cirkonstancoj malhelpas al ni arangi cion tia, kia ni tre dezirus tion. En tiuj ejoj supre nestas kolomboj, kunikloj kaj aliaj bestoj, sed ni ne havas ion por nutri ilin ... Vere, la infanoj devus resti ci tie la tutan tagon, sed mangejon ni havas sen mangajo... Cio ci realigos, post kiam la milito estos pasinta.Dume ni instruas al niaj infanoj unuavice: sati la pacon super cio cetera.. La pacon! En tiu ci eta oazo gi regas. Ekster la muro staras la difektitaj fasadoj de domoj, en la pavimo kavas la funeloj pro grenadeksplodoj, bruas la kanonmugegado de rmalamiko staranta distance de apenaü du kilometroj de la urbo. Kaj kiu scias, cu eble morgaü falos aviadila bombo mezen en tiu ci gardeno kaj la ambulanco povos forporti nur la kripligitajn infanajn kadavretojn? .. Maarten van Gilse, kiu akompanas min, rompas la silenton: „Cie, kie mi estis, en Valencia, en Murcia kaj nun en Madrid, la infanlaboro estas la plej interesa, kion mi vidis; cie novaj ideoj, cie la sama amo al la junularo". „En Rusio", mi diras, „estis same, ec en la plej malfavoraj jaroj. Tio estas niaj fiero kaj espero, la pruvo, ke ni vivas kaj batalas por la estontaro". Ceangule alvenas jurnalvendisto: „Ahora, La Voz, El Liberal, Mundo Obrero!" Mi acetas Jurnalon kaj rigardas en gi: „Baskio. Krimulaj aviadiloj de la malamiko denove bombardis niajn vilagojn. Ce eliro de iu lernejo en ... bombo dissiris dudek infanojn. FELIZ. Certe ne por Feliz mem, sed pli guste por lia patrino kaj por la tuta nesto da junaj infanoj kiel ciam kvazaükokide moviganta cirkaü siaj jupoj, mi vizitadis lian hejmon. Mi renkontis sin unuafoje en la septembrotagoj, kiam Madrid parte aspektis revolucia kaj sajne regis pli da fratigo ol da milito. En longa vico da jus akceptitaj libervoluloj ni marsis de unu kafejo al alia, sur larga Avenido de la Republica. Rigidmiena, jam maturaga, sed ankoraü frese sana virino venis al ni renkonte. Sur la azeneto, kiun si bride kondukis kaj kiu estis supersargita per verdaj melonoj, klakbruis la nudaj kruroj de tri bubetoj. Kiam ni proksimis sin, si komencis kvazaü prudentoperde dividi siajn melonojn inter la milicanoj. La pli multaj, iom konsternitaj, malakceptis. Eble ili ec ne tre deziris kun melono subbrake iri de kafej' kafejon. Sed pala junulo, kiun mi gis tiam ne estis rimarkinta, insistis preskaü petege: „Do prenu ilin, prenu ciujn; tio estas mia patrino!" Inter la generale rimarkendaj kaj iom brukondutaj tipoj de la bataliono Feliz estis iu tiom malmulte okulfrapa, ke oni inklinis forgesi, ke li ekzistas. Li estis nek kuraga, nek malbrava, ne havis propran opinion, almenaü ne esprimis tian en kia ajn diskuto, neniam iniciatis ion, sed estis treege obeema kaj krome ankaü gisridige mallerta. Kiam en Naval Perral atakis la maüroj, li kusis duonan horon flanke de mi post stonego, sed ne pafante. „Kial vi ne pafas, idioto?" mi demandis. Embarasite li respondis: „Mi ne scias kiel streci la canon". Pro tio neniu ekintencis sendi Feliz al dangera posteno, sed li estis la viro, kiun oni elektis por alporti akvon aü fari purigan laboron. Car li ne kantis flamengos, nek iam partoprenis konversaciojn, ni apenaü konus lian vocon, se li ne iafoje, ce la mango, estus rimarkiginta: „Neniu kuiras tiom bonan podja kiel mia patrino; do foje venu al ni por mangi, kiam ni reestos hejme aü: „Tiun vian pantalonon flikos mia patrino en Madrid!" El tio sekvis, ke multaj junuloj el kamparo, havante forpermeson, senpage deponis sian tolajon por lavo ce la patrino de Feliz, kaj tiel do ankaü mi restis babilanta tie, kiam mi venis por rericevi mian lavitajon. Gi estis malgranda, ce patio situanta logejo ducambra, sed ciam regis en gi pleno kaj bruo kvazaü en posada. La patrino de Feliz okupis sin samtempe pri la lavado, la arangado de siaj fruktoj, versante vinon al la kamaradoj, purigante infanajn nazojn kaj respondante tri, kvar najbarinojn kutime starantajn sur la patio. Ludis la radio kaj kelke da milicanoj sidis cetable kartludante. El ciuj anguloj rampe aperis infanoj, kaj Feliz sidis modeste sur kesto kun iu ajn palnaza fratineto surgenue. Ne li estis la heroo en ci tiu domo, sed lia pli aga frato Enrique Martinez, kiu, starante en kavo, estis sendangeriginta tankon kaj nun kun sia frakasita brako en bandago ciufoje denove rakontis sian aventuron al kiu ajn. La belegaj, senzorgaj aütunaj tagoj malaperis en estintecon. Madrid farigis siegata, malsatanta fortikajo; froste malvarmaj ventoj blovis el Siërra kaj en la nehejtitaj domoj la nesufice nutrata logantaro froste tremis preskaü same kiel ni en la tranceoj. De kiam mi promociigis sergento, poste oficiro kaj fine kapitano, miaj rilatoj al la soldatoj en la bataliono certe ne farigis malpli koraj, sed iasence tamen malpli personaj. Pro mia respondeco pri 140 viroj mi ne povis plu permesi al mi personajn simpatiojn aü antipatiojn okaze de forpermesoj, promocioj aü ce elekto de viroj por dangeraj patroloj. Sergento Atanasio Pastor kase ludis kartojn en la tranceaj kusejoj, kvankam tio estis laü armeordono malpermesita; kaj konstante li sciis, eble ne tre honestamaniere eltiri monon el la posoj de la kamaradoj. Sed sergento Pastor estis troriske kuraga kaj mia plej bona masinpafilisto; pro tio mi indulgis lin. Jezus Buldiviesi, la ambulanca portisto, longtempe naüzis min per siaj maldelikataj paroloj, sia indiferenta konduto kaj sia sajna malmildeco. Post tiam mi vidis lin, transverse tra la mitrala pafado, transkuranta sensirman kampon por savi vunditon, kaj poste, kiam la malamiko jam atakis, li revenis la lasta al nia linio kun mortanto sur la dorso. Mi lernis, ke ne la morala konduto taügas kiel normo por taksi homojn kaj okazajojn, sed unuavice iliaj militistaj utilo kaj signifo. Estis kutimo, ke vespere niaj soldatoj kaj tiuj de la malamiko, en la kvietaj periodoj inter ofensivo kaj kontraüofensivo, kantas. Tiam oni vokis: „No tirad! Vamos a. cantar!" kaj kvazaü laü interkonsento ambaü partioj tiam cesigis la pafadon. Kiom ofte en klaraj lunlumaj noktoj mi mem, kvazaü ensorcita, aüskultis la frivolan pasiecon de 1'improvizitaj flamengos. Ci foje mi kontrolis kiel respondeca pozicia komandanto mian plej antaüan linion. Plengorga, alta voco vibre sonis aliflanke en Las Rozas. Nian malgrandan Chato mi vidis staranta en preskaü prega tenigo klinita super la parapeto. Lian generale tipe stratbuban vizagon kovris hipnotita, preskaü bronza rigido. Fine rimarkante, ke mi staras post li, li flustras: „Tio ne povas ne esti knabo el mia pueblo; li kantas la kantojn de Granada!" Lia fusilo kusis netusata ce lia flanko. La unua ajn kase alrampanta maüro povus gin, prenante la tubon, fortiri tra la pafaperturo. Senprokraste mi ordonis pafi en direkto al la kantado. Ne eblas batali, se la viroj tro konscias, ke aliflanke staras ne nur malamikoj, sed ankaü homoj. En ci tiu periodo la ekzisto de Feliz ankoraü pli ol antaüe perdigis el mia konscio. Mi estis tro okupita,ol ke mi povus rilati kun unuopaj homoj, kaj, kun 48-hora forpermeso en Madrid, mi dormis nun kutime en la kazerno aü en „Alianza". Ne restis al mi tempo por viziti la patrinon de Feliz en la La Hitpana Tragedio. 11 antaüurbo Puente de Vallecas* Pri li mem mi ricevis raportojn nek bonajn, nek malbonajn. Solafoje li rimarkeblis okaze de instrukcio pri Jetado de grenadoj. Tiutempe ni uzis ankoraü la malnovajn kastiliajn ladajn skatolojn, kies meco estis ekbruligenda per cigaredo. La manoj de Feliz tremis, kiam li prenis la skatolon plenigitan per dinamito. Dufoje li tusis nerve kaj tro mallonge sian cigaredon sur la mecon. Kiam la objekto, ce la tria fojo, subite eksiblis, li lasis la grenadon pro ektimo fali apud sin. Ciuj ni forsaltis kiom rapide ni povis; la grenado eksplodis en la tranceo kaj estis kvazaü miraklo, ke neniu trafigis. Mi envicigis Feliz en la mastrumlaboran grupon kaj ne aüdis plu ion pri li, gis kiam la forpermesa problemo farigis konstante pli urga. Nur po du viroj el la cent kvardek povis unu fojon en tri tagoj iri forpermese al Madrid. Ni elektis ilin el la plej bravaj, la plej fervoraj aü el tiuj, kiuj pro tre specialaj cirkonstancoj devis iri hejmen. Ciumatene post kolektigo Feliz venis al mi: „Kapitano, cu vi eble povas diri al mi, kiam mi rajtos iri hejmen?" Ciufoje mi devis respondi, ke ne jam venis lia vico. Neniam li insistis, sed senparole iris for; tarnen estis videble, ke interne turmentas lin konstante plifortiganta sopiro al la hejmo. Mi sciis, kiom muite li amas siajn gefratetojn, kaj mi mem afliktigis, vidante lin iafoje, kun letero de la familio en la manoj, apatie tremanta. Eble guste tio estis kaüzo, ke mi finfine tarnen metis lin sur la liston antaü ol li havis rajton por tio. La forpermesotoj anoncis sin. Subite Feliz prenis mian manon kaj kisis gin antaü ol mi povis gin retiri. Li portis jutan sakon sur la sultro plenan de panrestajoj, kiujn li estis elsparinta el siaj mangporcioj. „Nur atentu, Feliz", mi diris, „memoru, ke nuntempe reveno post fiksita tempo estas severe punata". Li ridetis, ne respondante, kaj en la kava vojo al la komandantejo kaj la atendantaj sargaütomobiloj mi vidis lin ankoraü plurfoje returnanta sin kaj salute gestanta. Precizatempe Feliz revenis kaj iris, ne anoncinte sin ce mi, tuj al sia chabola. Li kusis vizagsurtere sur la malseka pajlo, plorante, ne manginte kaj ne aüskultante ordonojn. Tian malesperigon mi jam tiom ofte spertis ce miaj homoj, post ricevo de nigraranda letero, ke mi sciis, ke en tiaj periodoj nenio efikas al ili. Cu eble Enrique Martinez mortis pro siaj gis nun ne tute kuracigintaj vundoj? La kamarado, akompaninta Feliz al Madrid, diris al mi: „Ne nur Enrique. Kiam Feliz venis al Puente, la fasistoj Jus estis bombardintaj. El la ruinajo de lia domo oni elfosis nenion krom kadavroj". Konsciante, ke cia konsolo ci okaze estas vana, mi lasis lin trankvile kusanta, gis kiam li triatage anoncis sin ce mi: „Kapitano! Mi petas al vi translokigi min el la kompanio al la instrukciejo por dinamitero!" „Sed, kara Feliz, rememoru tiun jetgrenadon tiaman; vi ja mem scias, ke por tio vi estas muite tro nerva!" „Mi jam ne estas la sama, kia tiam, kapitano, kaj mi volas anstataüi Enrique". Kapskue mi konsentis. Oni akceptis lin ce la instrukcio kaj mi eksciis, ke li jam ne lasas fali Jetgrenadojn, sed kun interna furiozo strecas siajn fortojn. Malgraü tio li apartenis ce la dinamiteros same kiel antaüe ce la trupo, nek al la plej lertaj, nek al la plej mallertaj. La 8an de julio nia bataliono ricevis ordonon ataki. En nia dekstra flanko la kompanio de kapitano Bodega pusis sin, furioze kaj preskaü ne sercante sirmon, antaüen. Mia kompanio tamen, trafiginte en duflanka pafado, nur tre malrapide antaüenigis. Per mia teleskopo mi vidis, ke la malamikoj ce Las Molinas jam fugas el la tranceoj kaj atendas, ke Bodega ciumomente povos okupi la pozicion. Kun du oficiroj li kuris mem antaü la trupo, malgraü tiurilata ordono. Distance de malpli ol sesdek metroj de la tranceo grenado frakasis al li la krurojn. La kompanio, subite sub nelerta komando de tro juna leütenanto, perdis la prudenton kaj retiris sin sennecese. Du malamikaj tankoj aperis el post la fervoja digo kaj metis nin en flankpafadon. Car ni ne havis kontraütankajn kanonojn, Manoio komandis la dinamiteros kuri antaüen por reteni la tankojn. Mi vidis Feliz perventre trarampanta fosajon al truo apud la pozo. En la dekstra mano li tenis preta por forjeti botelon da benzino, kaj la tanko venis direkte al li. Timante, ke nia dekstra flanko estos izolata, mi ordonis al miaj viroj kuri returne. La tanko rapide alvenis. Subite Feliz levis sin kaj forjetis la botelon. Proksimume dek metrojn distance de la tanko gi falis, eksplodante en fumon kaj flamojn. Antaü ol li povis preni duan botelon, ambaü masinpafiloj de la tanko ekpafis en lia direkto. Momenton poste la monstro trarompis nian linion, sed, car gia infanterio ne povis sekvi sufice rapide, la pli multaj el ni sukcesis reatingi la tranceon. Tiuvespere ce la kolektigo evidentigis, ke ni perdis okdek virojn de nia bataliono. Iliaj korpoj, inter kiuj ankaü tiu de Feliz, kusis kvazaü nigraj kurbaj linietoj sur neniestereno inter ni kaj la malamiko. La antaüen direktitaj masinpafiloj ce la alia flanko malhelpis al ni enterigi la kadavrojn. La 3oan de oktobro, i937a• VUNDITOJ. Henk S., kun kiu mi en Madrigueras keikan tempon kunestis, rakontis al mi la jenon: Dum kelke da semajnoj li kusis kun venenita makzelo en iu hospitalo, kie oni flegis ekskluzive pacientojn, kiuj bezonis artefaritan nutradon. La pli multaj perdis pro dum-dumkugloj aü grenaderoj la malsupran makzelon kun parto de la parolorganoj. Pro tio regis en la salonoj neinterrompita silen- tado. Ilia kuracigo estis longedaüra martireco; ciutage la kuracistoj trancis malgrandajn pecetojn da karno el la gluteoj por surfiksi ilin sur la vizagon, por ke tio fine elkresku kiel sajnmakzelo. La kruda ruga karno havigis al iliaj vizagoj abomenindan aspekton. Multaj alilandanoj kaüzis per sia nerveco genon al la flegistinoj aü, image prezentante al si malserenan perspektivon, forkasis sin kvazaü malsanaj bestoj. La hispanaj soldatoj, kiuj grandparte estis ankoraü tre junaj, eble jam en sia plej frua junago kutimigis suferi malsaton, malvarmon kaj mizeron kun ia fatalismo. Kiam ili sentis sin iom pli bonaj, ili iris sur la terason aü sidis kune sur litoj ludante senfine domenon aü loton. La cefflegistino, kiu estis modela virino, venis ciutagmeze por kvaronhoro en la salonon kaj rakontis spritajojn. „Tiam , diris Henk, „ne eligis sonoj el iliaj busoj, sed sur la brilantaj okuloj oni povis vidi, ke ili interne ridas. Kiam poste la flegistino venis al iliaj litoj, ili penis esprimi per nura, kortuse helpbezona gesto la sincerecon de sia danko". Cu ne ververe ciuj vunditoj estas tiaj helpbezonaj homoj plenkonfide sin donantaj al ni, post kiam ili antaüe faris por siaj kamaradoj cion eblan? Cu humana Eüropo povas laüvere diri, ke gi plene plenumis sian devon koncerne la vunditojn en Hispanio, kiujn, kiel ajn oni deziras jugi pri iliaj ideoj, tamen certe ne inspiris egoismaj celoj. Ni scias, ke la oficiala Ruga Kruco jam dekomence tute malplenumis sian devon koncerne registaran Hispanion. Ni scias kontraü kiom grandegaj malfaciloj devis batali la rekonstruantoj de 1'hispana sanistaro pro tio, ke oni en la antaüaj hospitaloj povis disponi nur pri monahinoj kiel flegistinoj. En la internacia sanistara servo la konataj kuracistoj d-ro Tegelen, d-ro Walter Blanck kaj d-ro Max Hodann, kune kun internacia stabo da entuziasmaj junaj kuracistoj, faris preskaü miraklojn. La social-demokratio fondis „Onteniente" kaj la skandinavaj landoj kolektis milojn da kronoj por arangi en Alcoy la plej bonan hospitaion de Hispanio. La alfluo de vunditoj kaj malsanuloj tarnen kreskis konstante. La nederlanda hospitalo en Villa Nueva de la Jara diferencas de tiu en Alcoy kaj de „Onteniente" per tio, ke gi fondigis sen ia ajn financa helpo el Nederlando mem. Gi fondigis el la kolektiva idealismo de kelke da nederlandaj kuracistoj, flegistinoj kaj la politika komisaro, kun la plej sindona kunlaboro de 1'hispana registaro. Gi disponas pri stabo da nederlandaj medicinistaj kaj te&nikaj helpantoj, nederlandaj administrantoj, kuiristoj, soforoj kaj kantinistoj, kiuj dum kelke da semajnoj pruvis kion kapablas efektivigi nederlanda organiza talento, nederlanda persistemo kaj sincera nederlanda kamaradeco. Komence la hospitalo de Villa Nueva funkciis sub direktado de maljuna germana kuracisto, kiu konsideris gin ekskluzive kiel ian riparejon de homaj korpoj. Kiel tiu ci domo, granda kastelo de iu iama grafo, ciam staris rigide kaj malamike en la vilago, tiel ankaü nun ne ekzistis iaj rilatoj inter la vilaganoj kaj la flegatoj. Ekstremokaze la lastaj, kiom ili almenaü povis iri, vizitis kelkfoje la trinkejojn, kie ili ebriigis sin. Malgraü la bonega medicina zorgado regis en la salonoj ekscitite depri- mita atmosfero. D-ro Voet, kiu jam kiel cefkuracisto de la centro Albacete meritis sian famon, tuj montris alian koncepton pri siaj devoj. Li malfermis la pordojn al la ekstera mondo kaj lasis en la grafajn salonojn brili la sunlumon de nova espero. „En hospitalo tria en Albacete", li rakontis al mi, „ni flegis junan nederlandanon, kies kruro, supergenue amputita, npetfoje komends pusi. Nenio povis deprimi lin. Ciumatene li prenis siajn lambastonojn kaj iris de lit' al lito por rekuragigi la aliajn. Tiu junulo mem trovis la plej certan vojon al rekuracigo. La necesan volon al rekuracigo povas trovi nur tiu, kiu konscias, ke li ne estas nur helpobezona kadukulo, sed ke lia vivo ciam ankoraü povos havi valoron por aliaj". Kiam li rakontis tion, mi rememoris junan hispanon, kiun mi antaü kelke da tagoj rimarkis en la hospitalo. Li estis belstatura viro perdinta unu brakon; kaj nun en la konversaciejo li oftege ludis melodiojn, unufingre sercante la klavojn sur la piano. Ce tio li ofte gemspiris profunde, kvazaü la klopodoj estis tre malfacilaj, sed brila rido heligis lian tutan vizagon, kiam fine li sukcesis trovi la melodion. Kvankam nin ciujn tiu frapmuzikaco komencis tedi, neniu el ni, jam vidinte lian gojon, havis kuragon atentigi lin pri tio. Car la pli muite da flegistinoj ni elektis el la kamparanaj knabinoj de tiu vilago, d-ro Voet tuj komencis organizi kurson por instrui al ili legadon kaj skribadon. Antaü kelke da tagoj preterpasante la kursejon, mi vidis tie, ke la sama junulo instruas la knabinojn. Lia vizago estis ankoraü pli radia kaj felica ol ce la piano; li sercis kaj ridis sencese kaj malgraü tio li montrigis bonega instruanto. „Tia estas efektive la nuna stato", diris d-ro Voet, „kompreneble ni fieras ankaü pri kelkaj medicinaj plibonigoj, kiujn ni povis enkonduki, ekzemple nian solarion por pulmotuberkulozuloj. Sed cefafero estas, ke miaopinie ni sukcesis rehavigi al niaj pacientoj kontakton kun la vivo". Dum la tempo, kiam mi estis flegata en Villa Nueva, mi havis okazojn por konstati, ke li ne troigis. De malsupre gis supren la malsanulejo estis kvazaü abelujo de vivo. Tuj sub la tegmento pentristoj kaj reklamdesegnistoj estis arangintaj laborejon por prepari afisojn, devizojn kaj pentrajojn por la vilaga biblioteko, la soldata hejmo kaj por ornami la stratojn. Vespere kvarkelke da knaboj el la vilaga junularo venis tien por lerni desegnadon. Sur la vendoplaco, kie oni konstruis tribunon destinitan por festi la datrevenon de l'Internacia Brigado, stumble iris aüstria carpentisto. La antikvan parte maürastilan pregejon sur monteto oni riparis, arangante gin kiel klubejon. Vandaloj estis senkapigintaj belan renesancan skulptajon de Maria, kaj antikva, manskribita gregoria religia muzikajo kusis piedpremita post la orgeno. Unuavice ni savis kaj eldangerigis tie cion ankoraü saveblan. Kelkaj kamparanaj knaboj helpantaj nin en tio, diris kun kulpokonsciaj mienoj: „Ni ja ne sciis, ke tiuj objektoj havas ian valoron!" Efektive, kiu ja iam instruis al la malriculoj, konscii la valoron de 1'arto? Tiu fakto inspiris cefian leütenanton helpe de 1 ilustrita historia verko de Voet fari prelegon por la vilaga junularo pri la arto en Hispanio. Ciuj aüskultis tre atente. Sian efektivan kulminon — kiel oni povis vidi en iliaj okuloj — la vespero atingis nur, kiam, post la prelego, oni priparolis kiel arangi la pregejon kulturdomo kaj la unuan miksitan balon, kiun ni intencis okazigi tie. Samtempe kun tiu balo ni intencis arangi muzikprezentadon kun kantüoro. La orkestrestro estis juna germano, kiu antaü mallonge diris al mi: „Mi povas vivi ankoraü nur mallongan tempon; la kuglon trovigantan tuj sub mia koro oni ne povas forpreni, kaj pro la plumbo mia sango malrapide, sed certe venenigas". Infanoj ... . Ne ekzistas amikeco pli intima ol inter soldatoj kaj infanoj, inter infanoj kaj vunditoj. Ni montras al ili la portretetojn, kiujn ni kunportas: „Rigardu, ankaü mi havas tri filinetojn en Nederlando ... Apud mi indiferenta Piet diras kun maldelikata voco: „Cu vi vidis tiun bubon tie, tiun malgentilan knabacon? Li similas precize mian frateton en Nederlando ... . A. Eble ni tamen diras senparole en ni mem: „Guste por tiu ci junularo ni batalas; tiuj ci infanoj vivos, kiam ni estos jam mortaj; tiuj ci infanoj daürigos la batalon por nia idealo, ankaü kiam ni estos pereintaj". Sed volante ne sajni sentimentalaj ni laüte diras nur: „Kiom damne belajn okulojn ili havas tie ci .. Jam la unuan vesperon nia energia komisaro Tim kunvokis kunvenon de la delegitoj el ciuj salonoj, kune kun la vilagestro, la instruistoj kaj la estraroj de la tri junulaj organizoj (maldekstre respublikana junularo, unuigita socialista-komunista kaj anarhiista junularaj movadoj). En unu horo ili interkonsente konstatis, ke la stato en la lernejoj estas netolerebla por vilago sub respublikana registaro. Ekzistis klasejoj kun okdek infanoj, preskaü sen lerniloj, en malhejmeca antikva monafiejo; tio estis nepre sangenda! Tuj d-ro Voet proponis korpe ekzameni la tutan lernejan infanaron. Dum tuta tago flegistino Annie asistis lin, palpante la ripojn de 1'infanoj kaj butonumante iliajn pantalonetojn. Dume helpekspedicio de naturamikoj estis jam survoje por kulturprepari, helpe de 1'infanoj, lernejan gardenon. Alia grupo, provizita per grandaj penikoj, kvazaüatake okupis la malnovan stalon por sangi gin en gimnastikejon. Monkolekto inter la pacientoj rezultigis sufice da mono por plensargi en Valencia ambulancan aütomobilon per atlasoj, libroj, krajonoj kaj kajeroj. Mi ne povis ne kiom eble plej baldaü viziti ci tiun lernejon, pri kiu parolas la tuta hospitalanaro. La plej alta klasejo enhavanta proksimume kvindek infanojn (la ceteraj nun hejme heipas en la safranrikolto) estas malluma, malalta koridorsalono kun tri profunde enmuraj romanstilaj fenestroj. Antaü la klaso staras don Alfonso, aristokrata figuro kun palaj vangoj de tuberkulozulo. En la klaso regas modelaj ordo kaj kvieto. Car la instruisto sola ne kapablas plenumi sian taskon, kelkaj el la pli agaj knaboj heipas la malpli agajn. Kiam la instruisto trairas la klasejon por montri al mi la infanan laboron, oni sentas kortuson, vidante kiom muite la infanoj amas lin. Precipe la etuloj karese premas sur lin siajn kapetojn kaj kiam li ekiras for, kelkiu petole prenas lian manon. La laboro aspektas tre neta kaj mi miras pri la temoj, kiujn la instruisto ci tie jam pritraktas kun la infanoj. Kiam mi volas foriri, don Alfonso petas al mi — ili ja guste okupis sin pri la historio — cu mi bonvolu rakonti al la klaso iom pri la historio de 1 okdekjara milito rigardata per niaj okuloj. Pro tio mi ekhavas, post interrompo de multaj jaroj, la sensacian senton denove esti instruisto, sed nun antaü klaso hispana! Tarnen la plej granda surprizo atendis min, kiam mi, post finigo de la leciono, trairis la longegan koridoron al la iama mangejo nun arangita por la klaso de la plej malgrandaj infanoj. Subite la lumo el ciuj flankoj brilfluas al mi renkonte; ci tie oni evidente ne atendis gis helpo de 1'Internacia Brigado! La en hela koloro pentritaj vandoj estas ornamitaj per desegnajoj, flagetoj kaj girlandoj. En la fundo de 1'salono staras ia kristnaska arbo, kiun la knabinoj ornamas, pendigante sur gin ciuspecajn mem faritajn objektojn. Antaü la fenestroj staras floroj kaj akvarioj kaj sur kelke da pentritaj bretoj staras ciaj figuroj el argilo modelitaj de la infanoj mem. Cirkaü la malgrandaj tabletoj sidas la infanoj po kvar ka) ili okupas sin tiom serioze pri sia laboro, ke nur kelkaj el ili rimarkas mian eniron. „Sed tio ja estas Montessori-metodo!" „Ne precize", diras la blonda instruistino kun rideto iranta al mi renkonte, „por tio mankas al ni la instruiloj; pli guste gi estas miksajo el diversaj sistemoj adaptiganta al la ci lokaj cirkonstancoj". Ravita mi rigardas la feste ornamitajn kajerojn. „Sed tiu laboro estas belega!" Sendube si rugigis pro plezuro. „Mi gojas, ke vi diris tion. Ankaü la aviadileja komandanto kun sia adjutanto vizitis nin kaj ankaü li estis tre kontenta, sed mi kredas tamen, ke vi estas pli kompetenta pri pedagogio!" „Mi mem estis instruisto". „Tion mi konstatis el la maniero, laü kiu vi prenis la kajerojn". Kaj nun mi kompreneble devas ankaü admiri malgrandan Domingo, la geniulon en kalkulado, kaj Pepita, kiu scias tre bele deklami, kaj la desegnajojn de José, kiujn oni sendos al la ekspozicio de infana lerneja laboro en Barcelona. Oni ne bezonas esti kompetenta por konstati, ke la rezultatoj ci tie atingitaj muite superas mezvalorecon. „Kiel, pro Dio, vi sukcesas en tio, kun tiom muite da infanoj?" Si montras al mi du simple vestitajn virinojn irantajn de unu tableto al alia por helpi la infanojn. „Ili estas du vilagaj knabinoj, kiujn mi mem edukis kaj al kiuj mi pagas el mia salajro". „Ho, ne kredu", si rapide aldonas, „ke tio estas ofero miaflanka; tiu ci lernejo ja reprezentas cion en mia vivo. En mia junago, kiam mi deziris farigi instruistino, miaj gepatroj kontraüis tion, car knabino en nia popolklaso ne bezonis labori. Tamen mi persistis, forlasis la hejmon, per tio cesigante la rilatojn kun familio kaj ciuj miaj gekonatoj. Tuj post mia ekzameno mi venis tien ci kaj alian deziron krom resti tie ci mi ne havas. Kial ja infanoj aliurbaj estus pli amindaj ol tiuj ci? La gepatroj havas fidon pri mi, kaj kiam dimance mi ekskursas en la montaron, min kutime akompanas deko gis dek-kvino da infanoj". Reveninte en la hospitalo mi rakontas pri la lernejo al iu kataluna milicano, kun kiu mi amikigis. Li interrompas min: „Mi ne havas plu fratetojn", li diras. „Kion vi aludas per tio?" „Mi estis en Barcelona, kiam oni bombardis la urbon. Konjekteble oni informigis per siaj spionoj, ke ciuj niaj casaviadiloj estas ce la fronto en Aragono. Kompreneble la bombardistoj ne riskis flugi super la urbocentron defendatan per kontraüaviadilaj kanonoj. Ili flugis super nia kvartalo, antaüe la grandaj bombardiloj kaj nur poste la casaviadiloj. La trimotoraj masinoj jetis bombojn po kvincent kilogramoj, per kiuj konstruajoj seseta^aj detruigis kvazaü paperaj skatoloj. Kiam ciuj logantoj panike kuris sur la straton — kaj vi scias kiom largaj kaj rektaj la stratoj estas ce ni — venis la casaviadiloj flugante tre malalte kaj per masinpafiloj oni pafadis en la rifugantan logantaron. Preskaü duonan horon mi kusis ventre en la defluilo, car la aviadiloj sencese revenis. Subite mi ekaüdis kriojn, pro kiuj mi malatentis ciom da dangero. „Ili bombardas la lernejon de San Pablo! En tiu lernejo trovigis miaj fratetoj! Ne ekzistis dubo, ili flugis malalte, cirkle, por cirkaüi la konstruajon. Antaü ol mi povis atingi gin, iU jam sukcesis trafpafi. Supozeble tiumatene ducent infanoj estis mortigataj aü vundataj. Inter ili ankaü miaj fratetoj, sed nur de du el la tri ni trovis la kadavretojn ... Neatendinte mi estas revokata al Albacete, kie oni informas min, ke mi ekhavos forpermeson por propaganda vojago. Samokaze mi akceptas ordonon de la stabo, ke mi, kiel transportkomandanto, akompanu grupon da tridek militinvalidoj al Paris. . , En Posada del nino ili atendas min, unuavide kompatinda grupo da homaj ruinoj. Du el ili estis perdintaj ambaü krurojn, pluraj po unu brako, aliaj perdis okulon aü jen kaj jen tremskuis tutkorpe rezulte de grenadpusego. Ciuj estis nervemaj, malvarmaj en la malhejma posada kaj senpaciencaj, car la trajno, kiu estis alvenonta noktmeze, malfruis pli ol kvar horojn. Kiam fine gi enveturis la stacidomon, evidentigis, ke la vagonon destinitan por ni oni survoje plenigis per virinoj kaj infanoj evakue senditaj el Madrid. Mi rigardis la malgrasajn, pro laceco kadukigintajn vizagojn, la dormantajn infanojn kaj la mizerajn pakajojn, sed spite al tio mi ne vidis alian solvon krom sendi ilin al la posta sargvagono ankoraü preskaü tute malplena. Tiumomente mi ekkonis miajn novajn soldatojn. Kiam mi ankoraü interkonsentis kun la stacidomestro, juna cefto parolis kun grupo da aliaj. Jen li venas al mi: „Kapitano, tiujn senkrurulojn ni enportu ci tien, sed por ni la Sargvagono estas ec pli vasta; tiujn virinojn lasu tie .. Kiam mi, sukcesinte havigi al mi kelke da faskoj da pajlo, fine saltis en la vagonon, ankoraü guste antaü ol la trajno ekmovigis, la invalidoj jam estis arangintaj sin inter la pakajoj kaj sidis, kantante el nia internacia kantaro, dum kiam unu el ili per elektra poslanterno lumigis la pagojn. Tiu ci unua impreso pri homoj rompitaj kvankam korpe, sed malgraü tio ne spirite, konfirmigis dum la tagoj, kiujn mi pasigis kun ili. Kaj tamen tio estis ciurilate abomenindaj, diable malfacilaj tagoj. Jam en Valencia, kie ni esperis tuj vojagi plu al Barcelona, komencigis la malagrablo. Guste en tiuj tagoj, kiam okazis nia granda ofensivo apud Fuentes del Ebro kaj nia antaügvardio jam okupis la nordan stacidomon en Zaragossa, la naturo malhelpis niajn planojn. Torenta pluvego sveligis la riverojn dum malmultaj horoj, ruinigante pontojn kaj tutajn vilagojn kaj detruante en la Ebro-ebenajo la rikolton, brutarojn, la vojojn kaj ec la fervojon. Guste en la tempo, kiam la registaro sangis lokon, la rekta trafiko inter Barcelona kaj Valencia estis dum pluraj semajnoj interrompita. Keikan tempon minacis la dangero, ke la mal- amiko utiligostiun ci situacion, projektante el Majorca atakon al nia marbordo. La ofensivo ce la fronto haltis, rezervaj trupoj prokrastigis, kanonoj kaj municio fiksigis en la koto, tutaj trancearoj forvisigis, kvazaü ili neniam ekzistis antaüe. Pro tio ni sidas dum horoj en la stacidoma atendejo en Valencia, kie neniu lito restis neokupita, car sammatene alvems el Gijon sipo kun pli ol sesmil rifugintoj. Farigas tagmezo, vespero, nokto kaj nur tiam mi fine sukcesas atingi, ke oni akceptas nin kun — mi volonte aldonu: nesupereblaj afablo kaj zorgo, en hospitaion malproksime ekster la urbo. Ni trovigas tie unu, jam du plenajn tagojn; niaj soldatoj sopirantaj iri hejmen, farigas malpaciencaj kaj nervemaj, sed ankoraü daüre la fervojo kusas diversloke kelkmetre sub la akvo. Ne sciante alian solvon, ni decidas iri per du grandaj franca) sargaütomobiloj laü la kvarcent kilometrojn longa nerekta vojo tra Aragono. Sed jen, en la unua montpasejo, kiun ni trairas, difektigas la motoro de nia dua veturilo. De nun ni devos treni gin kaj la viroj en la unua veturilo sidas enfermitaj sen lumo kaj sen eblo elrigardi, kaj ambaü veturiloj tremas kaj skuigas pro la subita tiro de la ceno. Tiel ni rampas plu, preter profundaj ravinoj, ofte trovante, kiel plenigon de 1'malfelico, la vojon dum horoj barita per ciaj transportoj. Nokte, veninte en vilago, mirige trankvile kvazaü pende fiksita sur monto, mi grimpas tra la preskaü vertikalaj stratoj, sercante litojn por miaj kamaradoj, kiuj frostotreme atendas en la veturiloj. Unu el ili estas trafita per pafo en la stomakon kaj devas trinki varman lakton, sed nenie ni povas ricevi lakton. Vundojn ni devas purigi, kontroli kaj bandagi, sed la flegisto nin akompananta kalkulis koncerne la bandagojn ne pri vojago tiom longedaüra. Matene kaj posttagmeze mi devas, kun la magistratestroj de la vilagoj trapasataj, eliri por serci nutrajojn, sed tra tiu ci cetere tre izolita regiono jam pasis miloj da soldatoj, kaj de la terkulturistoj ni nek per mono, nek per afabla peto sukcesas akiri ion. Aü pli guste nur per petoj, car parolinte sufice longe pri miaj vunditoj, mi tarnen preskaü ciufoje fine sukcesas aceti kelke da ovoj, aü kuniklon fakte jam rezervitan por propra konsumo, kvankam mi konfesu, ke tiuokaze mi kelkfoje, kontraü tiurilataj ordonoj, superpagis la oficialajn maksimumajn prezojn. Sed kion faru korva patro, sciante, ke la idoj atendas kun malfermitaj bekoj? Kaj se mi pripensas, ke la vundoj de la juna cefio, kiuj post sepmonata flegado en hospitalo fine cikatrigis, denove malfermigis! Pli ol kvar tagojn ni bezonis por traveturi tiujn malavantagajn kvarcent kilometrojn al Barcelona. Fine, ce Cerbère pasante la limon, mi diras al flandra Jan, kiu estis perdinta ambaü siajn krurojn: „Jen, por vi la bataio finigis". Riproce li rigardis min. „Ne, kamarado", li respondis, „la bataio daüros plu". La yan de novembro, 1937a. ADIAÜO. En hotelo Majestic ce Paseo de Gracia regas la atmosfero de aristokrata centro-londona hotelo. Senbrue funkcias la kelneroj kaj senbrue logas la gastoj. Ministroj aü konsuloj kun kalvaj kapoj forte premas sub la brakoj vaksbrilajn dokumentujojn, en kiuj konservigas la sorto de 1'mondo. Malalte dekoltitaj sinjorinoj faras komplikitajn manipulojn per lipkolorigilo kaj pudro. En la halo la telefonceloj neniumomente estas neokupitaj; armeeto da Jurnalistoj ci loke starigis sian bivakon; konstante oni vidas ilin interparolantaj kun gravaj personoj, el kiuj ili penas informigi, kio guste okazis en la interno de la lando. Kontraü la multo da oro de 1 generalaj uniformoj mia eluzita kampuniformo faras mizeran kontraston kaj la civila vestajo, kiun mi ci matene mezurigis al mi, povos esti preta nur post dudek kvar horoj. Kun kapitano Smircka, kiu, kvankam dek-unufoje vundita, tarnen estas ankoraü unu el la plej aktivaj oficiroj en la stabo de l'Internacia Brigado, mi iras en la urbon. Por sia edzino li deziras aceti kelke da luksaj objektoj, kiujn mi povos kunporti. Pri manko je elekteblo ni ne bezonas plendi. Mi estas mirigita pri la nekredebla lukso kaj precipe ankaü pri la belgusto en la grandaj magazenoj. Al ciuj sinjorinoj dezirantaj lukse vesti sin mi forte rekomendas butikumadon en Barcelona. Ili konstatos, ke koncerne modon kaj belguston Barcelona neniurilate malsuperas Paris. Aütobuso duetaga veturigis nin al agrablasfera Rambla. Ciuj kafejoj estis plenaj kaj en la restoracioj ni konstatis, ke preze de dudek gis tridek pesetoj oni povas ankoraü tre bone mangi. Supolurigisto malakceptis la krommonon, kiun mi volis donaci al li. Kiel mi ja povis forgesi, ke la^supolurigistoj ci tie estas organizitaj kaj ke oni laboras nur laü tarifo! Efektive, preze de dudek gis tridek pesetoj oni povas en Barcelona ankoraü tre bone mangi. Nur pano, la hispana popola nutrajo, ne estas acetebla; kaj laboristo sen firma laboro supozeble gajnas ne muite pli ol dek pesetojn ciutage. Surloke, kie la kloakoj enfluas en la maron, mi vidis knabojn dekdu- gis dek-kvarjarajn, starantajn nudkrure en la jam malvarma akvo; la tutan tagon ili serckolektis tie metalrestajojn en la koto. Iliadire tio havigas, kun iom da felico, ec du pesetojn ciutage. Rememorante la brile belegan strandon de Valencia mi informigis pri Playa. Pasinte inter kvazaüa senfinajo da fabrikoj kaj magazenoj, mi atingis kadukan stuparon kondukantan al mallarga strio de sablajo. Sur tiu ci mallarga strio inter strandmuro kaj maro staris domacoj ... Jam en Valencia la aspektoj de la domoj kontraüe al la hospitalo, en kiun oni gastigis nin, faris al mi tre apartan arhitekturan impreson pri la hispana malrico. En Madrid mi ekkonis la laboristajn domojn de 1'antaüurboj, kun argila planko, sen fenestroj, sen kloako kaj sen kameno. En Cuenca mi vidis ciuloke la kavernajn logejojn, elhakitajn en la montflankoj. En Valencia tio estis sajne ebenajo, konstrue okupita ekskluzive per kamentuboj. Pli proksime rigardante oni trovis inter tiuj kamentuboj profundajn deklivajn kavojn, kondukantajn al la enirejoj de logejoj. Kelkloke vidigis metalretajo etendita super kvadrata kavo: korteto. Enfose en la roka tero estis arangintaj sin homoj kvazaü talpoj aü kunikloj. Se ni transkalkulus la laboron en salajron, ciu el tiuj ci domoj sendube kostus kapitalon; sed tiuj, kiuj konstruis ilin, ne pagis salajron al si mem kaj, car la roka tero povas servi kaj kiel muro kaj kiel tegmento, oni kalkulis nur pri sparado de materialoj. Car oni ne venigas kuraciston okaze de malsaneco, ankaü kuracista kalkulo pri reümatismo kaj tuberkulozo ne sargas la budgeton. Tiuj ci subteraj kavernoj kaj ec la logveturilaroj de 1'ciganoj sajnis al mi kvazaü palacoj kompare kun la domacoj sur la strando de Barcelona, ofte minacataj de maruraganoj. La duone putrintajn tabulojn aldrivigis la maro, la tegmento konsistis el platigitaj konservujoj, la fenestroj el fragmentoj de vitro, krom kio la truoj estis glufermitaj per papero. Al la homoj ci tie logantaj la nomo „malsuperaj homoj" sajnis efektive aplikebla. Vestitaj per cifonoj, malpuraj kaj malzorgitaj, kun haroj nekombitaj ili kusis kaj sidis antaü siaj pordoj. La Hispana Tragedio. Pasis kelka tempo, gis kiam mi, instigita de scivolo, decidis malsupreniri en ilian strateton. Ili rigardis min kiel malamikan fremdulon. Ci tie neniu levis la pugnon, nek diris „salud". Kiam mi, veninte gis la fino de 1'strateto, returnis min, mi trovis barita la reiron al la stuparo. Meze en la strato eksplodis subite forta interbatado, pleniganta la aeron per krudaj krioj kaj blasfemoj. Du junaj viroj kun dispendantaj cemizoj atakis sin reciproke, kaj ciumomente mi atendis, ke ili elposigos trancilojn. Knabo dek-dujara saltetis plorkriante cirkaü ili, penante jeti stonojn al la atakinto de lia frato. Kelke da virinoj kuris al mi plore kriante: „Ay, madre mia, kapitano, volu do helpi, por ke ili ne mortigu sin reciproke!" Subite mi trovis min, car lasinte mian revolveron hejme, en la malagrabla situacio de policisto sen armilo. Cu mi ne riskus, ke la tuta logantaro de tiu strato turnos sin kontraü mi, se mi intervenus, miksante min en giajn aferojn? Mi ankoraü ne scias, kiel mi sukcesis fari tion; kiel ajn okazis, subite mi staris inter la du batalantoj, kiujn la virinoj retenis; kaj mi diris proksimume, ke en tiu ci tempo ni havas efektive aliajn devojn krom kapti unu alian ce la kolo. La atakinto retiris sin sultroleve kaj insultante, sed la malgrandan frateton oni devis aparte sendangerigi, car li postkuris lin por denove ataki lin per stono. La alia junulo, kiun mi retenis, sajne jam ne povis regi la nervojn; hurle kriante pro furiozo li alvokis cielon kaj inferon kiel atestantojn: „Mi ne estas forkurinto, sinjoro kapitano, kiel asertis tiu kanajlo, mi ne estas forkurinto; mi povas montri al vi la dokumentojn, kiuj pruvas, ke mi estas malakceptita nur pro miaj malsanaj pulmoj!" Revenante al hotelo Majestic mi trovis okazon por detale pripensi la diferencon inter la rusa kaj la hispana internaj militoj. La reakciaj skribsklavoj malpravas, sencese babilante pri ruga Hispanio. Ili ne bezonas maltrankviligi; ilia kapita- lisma „ordo", kun la necesaj diferencoj inter rico kaj malrico, ankoraü daüre ekzistas en Barcelona. La hispana popoio ne jam defendas la rezultatojn de socia revolucio, sed ekskluzive sian esperon pri la estonteco, kiel ankaü la esperon de 1'homoj malsuperaj, kiuj volas farigi homoj veraj. Tiom longe staris nia trajno en Port Bou, ke sajnis al mi, ke oni nepre volas atendi gis kiam venos la ciutagaj bombardaj aviadiloj de 1'fasistoj. En la atendejo la tuta meblaro kun ciuj boteloj de 1'iama bufedo estis disfrakase detruita per aviadila bombo. Sur la vandoj tamen pendis ankoraü, tute sendifektaj, la reklamafisoj de Lissone: „Go to Spain and have a different holiday!" x) „Spain ... The romance of the east with the comfort of the west".2) Kaj sube en germana lingvo: „Besuche Spanien ..., Tausend Wunder warten auf dich!" 3) Mi ridetis; tiujn ci admirindajojn jam ekkonis la germanaj dungitoj apud Guadalajara, ce Brunette, Berchite kaj Quinto! Transverse super la perono pendis ankoraü alia tukafiso, sur kiu la ruga koloro jam komencis flavigi: „Hommes libres du monde entier, soyez les bienvenus chez les peuples libres d'Ibérie! La Catalogne et 1'Espagne vous saluent!" 4) 1) Vizitu Hispanion kaj vi havos varian fer ion! Trad. 2) Hispanio ... La romanesko de oriento kun la komforto de okcidento. Trad. 3) Vizitu Hispanion ..., mil admirindajoj atendas vin! Trad. 4) Liberaj homoj de la tuta mondo, estu bonvenaj ce la liberaj popoloj de Iberio! Katalunio kaj Hispanio salutas vin! Trad. La Hispana Tragedlo. Liberaj homoj el la tuta mondo venis al Hispanio por helpi la hispanan popolon en gia bataio por libereco kaj estonteco. Tio estas efektive admirindajo, konstatebla nur en Hispanio. Admirindajo valoranta la klopodojn! POSTPAROLO. Tiu ci verko estas verko pri Hispanio; gi pretendas esti verko de batalanto, kiu ec nun ne por unu momento formetas la armilojn. Ce la fronto de 1'homaro batalas la hispana junularo por la libereco kaj gia bataio decidos pri la sorto de Eüropo. Ni fidas, ke gi triumfos; sed ec se, pro ankoraü pli grava perfido de la demokratiaj statoj, aü pro ankoraü pli impertinenta subtenado de la diktatoraj statoj al Franco, gi estus kondamnita al provizora pereo, gia bataio ne restus senrezulta. Same kiel la Parisa Komuno gi servus tra la jarcentoj kiel perspektivon montranta kaj entuziasmiga ekzemplo al la laborista klaso. La proletaro agnoskas kiel verajn malvenkojn nur tiujn, kiuj perdigis senbatale. Ni, kiuj ekkonis la profundan entuziasmon kaj la gigantan rezistopovon de la hispanaj kamaradoj, ec ne unu momenton kredas, ke la bataio malgajnigos. Sed pri kio ni estas certaj, tio estas, ke nuntempe neniu ofero povas esti tro granda kaj neniu ago tro forta por helpi la kamaradojn ce la fronto en ilia bataio. Necesas, ke la tuta mondjunularo unuigu en la bataio por la estonteco. Ne en ia ajn oportunisma unuiga fronto kasigas la solvo, nek en kvara internacio klopodanta interpreti nur la malnovajn dogmojn alisence. Nia unuiga fronto estu tia, ke gi ampleksu ciujn, kiuj sentas sin kamaradoj; malgraü la diversaj partioj, al kiuj ili apartenas, ciujn, kiuj pretas sen profitavido kaj senkondice batali la batalon; gi estu la unuiga fronto de ciuj, kiuj konscias, ke nia plej forta armilo estas la vero. Nur per tia unuiga fronto eblos rompi la fasismon, ne nur kiel materian potencon, sed ankaü gian cion infektantan, pereigan spiriton, kiu disigas rasojn kaj popolojn anstataü voki ilin al reciproka amo. Ni regajnu la rajton pri amo, la rajton pri konvinkigo propra, la rajton pri respekto, ec por, la malamiko, se ni konvinkigis pri lia sincereco. Ni farigu birde liberaj en tiu senco, en kiu birdo estas libera 1). JEF LAST. i) La nederlanda esprimo „birde libera" havas specialan signifon, ne la ci loke celitan: libera kiel birdo, sed: ekster protekto de la lego, proskripciita. Trad. RIMARKOJ DE LA LITERATURA KOMITATO. La tasko de „Literatura Komitato", fondita de la Federacio de Laboristaj Esperantistoj en la regiono de la nederlanda lingvo, estas konstrua, aü pli guste: rekonstrua. En jam aperintaj verkoj oni povas nur kritiki la erarojn, esperante, ke la aütoroj utiligos la kritikojn. Sed plenan efikon ni atingos nur, korektante manuskriptojn antaü presigo. Jen prezentigas tiaj konvenaj okazoj: la libroserio, kies eldonadon projektis F.L.E. en kunlaboro kun S.A.T., aperos kontrolata de „Literatura Komitato". Oni ne miskomprenu tiun fakton! Ni ne havas troan sinfidon, do ne kuragas aserti, ke verko, kontrolita de la komitato, aperos tute senriproca. Unue, ec la plej ekzaktan kontrolon povas trapasi eraretoj. Kaj due, oni komprenu, ke nepre ne estas nia tasko ligi la personajn opiniojn de iu aütoro aü tradukinto. Iasence ni ec satas tiajn personajn konceptojn, ec se ili kontraüas niajn proprajn. Nur se iu formo estas kontraüregula aü mallogika, ni rekomendas sangon. Koncize: nian taskon ni plenumas kiom eble plej ekzakte, sed ankaü kiom eble plej liberale koncerne aliies opiniojn. Laü tiu liberala koncepto ni rigardu ankaü ci tiun tradukon, en kiu kelkfoje estas aplikitaj gramatikaj formoj ne generale uzataj, sed bazitaj, laü persona prefero de 1'tradukinto, sur nepra logiko. Specialan malfacilon en la tradukado de tiu ci verko prezentis la fakto, ke la verko konsistas pligrandparte el leteroj skribitaj ofte en la plej malfacilaj kaj senkomfortaj cirkonstancoj, pro kio la stilo ne ciuloke estas tiom glata kiom generale en verkoj de la sama aütoro. Aparta rimarkindajo de 1'Esperanta traduko estas, ke gi enhavas kelkajn capitrojn (i.a. Unua majtago ce la fronto, Retaguardia, Oazo, Feliz), kiuj ne aperis en la originala nederlanda eldono, sed estas rekte tradukitaj el neeldonitaj manuskriptoj de 1'aütoro. Uzo de kelkaj neologismoj ne trovigantaj en „Plena Vortaro" montrigis preferinda super rigidaj kunmetajoj. Ci sube ili sekvas kun klarigoj: aerodromo bestiala bizara danteska ekspresionisma (o) flako frazeologio geüzo gregoria Miasma (o) Riliasto = tereno instalita por for- kaj alveturo de aviadiloj. = sovaginstinkta, krude bestaca. = strangefekta; malharmonie originala. = laü maniero de Dante, simila al Dante. = arta skolo klopodanta esprimi impresojn kaj sentojn per simplaj kaj trafaj rimedoj. = neprofunda marceto aü surstrata kaveto pleniginta per pluvakvo. = rezonmaniero en belsonaj, sed generale malmultsignifaj frazoj. = ano de nederlanda partio malamika al la hispana rego, en la okdekjara milito. = religia muziko, stilo, kalendaro k.t.p. laü papoj Gregoro Ia kaj Gregoro XlIIa. = religia kredo pri miljara regno de paco kaj felico post reveno de Kristo surteren. = adepto de l'Riliasmo aü homo havanta similajn fantaziajn ideojn. jaluzio kareo kario majusklo mentaleco mitralo ne-intervencio (a) onanismo plebiscito ravino romanesko sadista solario staftanovismo staHanovisto taüromaftio tirajlora (o) ; kurtensimila sunsirmilo konsistanta el horizontalaj latoj, unurada sargveturileto. dentputro. granda komenclitero. mensa stato. masinpafilo similanta malgrandan kanonon. kontrakto inter eüropaj statoj celanta ne miksi sin en la hispanan internan militon. kontraünatura seksa kutimo. popola decido farata per rekta generala vocdono. interroka terfendo, profunda intermonta valo. iom troigita romaneca fantazio. psike malsana emo al turmentado. sanatorio kun speciala arango, laü kiu giaj cambroj estas turneblaj al la suno. laborsistemo en Sovetio, laü kiu laboristoj per pliintensigo de la produktopovo vivas en pli favoraj kondicoj kaj cirkonstancoj (nomita laü la iniciatinto Stachanov). laboristo vivanta en pli bonaj cirkonstancoj pro la stafranovismo. historio, arto kaj tehniko de hispanaj taürobatalaj ludoj, maniero (dise largigita) de batalordo; soldato en tirajlora linio. Traduko de hispanaj voroj, ne tradukitaj en la teksto! alegria — gojo. alvarez = vicleütenanto. atention! — atenton! ay, los ricos de aqui, muche, — ho, la tiamaj riculoj, tre malo! = malbone! bodega = vinkelo. compaxero = kamarado. dinamiteros — dinamitjetistoj. flamenco = kanto, ario. flamengos = kantoj, arioj. frente de l'estacion de Goya = fronto de la stacidomo de Goya. gratuito = malgrava. guardia civil = gendarmo. hijos del pueblo = filoj de 1'vilago (aü de 1 po- polo). hijos de puta — filoj de malcastulino. izquierda derecha, up arrow, = male-dekstre, unu-du! un dos! junta de defensa — konsilantaro de defendo. la cosecha es sagrada = la rikolto estas sankta. los esclavos el triuuif alcan- — la sklavoj kantos sian trium- taran! fan kanton. madre = patrino. milicano de l'cultura — milicano de la kulturo. noria == puto ktin akvorado. no tirad! vamos a canatar! = ne pafu! ni kantu! novia — fiancino. novio — fianco. nuestra = nia. pajaro negro — nigra birdo. patio perdido! pero! propio! igual! igual! por la causa posada pozo que Eulogio canta refresco retaguardia salud suerte todos los proletarios del mundo son hermanos! teniente — korto. = perditaj! = kontentige bona! gi similas! gi similas! = por la intereso. = gastejo. = puto. = ke E. kantu! = refresiga trinkajo. = postgvardio. = sanon! bonfarton! = evidente: benon. = ciuj proletoj de 1'mondo estas fratoj. = leütenanto. Menciende estas ankoraü, ke en ci tiu verko la nomoj de urboj, vilagoj, riveroj kaj montoj neniuloke estas esperantigitaj. Ankaü la ortografio de la personaj nomoj ne estas sangita, escepte de la nomo Cang Kaj Cek, kies originalo devus esti skribata ankaü per aliaj signoj. _ Fine ni esprimas nian dankon al K-dino E. FaulhaberCiskovska, kiu, kiel ne-nederlandlingvano, bonvolis kontrole tralegi la manuskripton, kaj al K-do W. Slotegraaf, kiu afable disponigis sian scion pri la hispana lingvo per la tradukado de diversaj hispanaj vortoj, netradukitaj de la aütoro. Literatura Komitato F.L.E. BRINKMAN PROD. NR. B 04 1 6 612