Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

CAPITRO II

Nokta Aventuro

„Nu! Sidigu en tiu apogsego, ekbruligu cigaron

kaj jen nia kafo venas!" — Frakvestita keinero

alportis la bonodoran trinkajon, enversis likvoron kaj malaperis kun tia vizago, kvazaü li petis pardonon pro sia veno.

Ni sidis en la gardeno de Vilao Rozo 6e la rando de la teraso, donanta vidon sur la golfon de Garavan, maldekstre gis la „Rochers Rouges"*), dekstre gis la supermara promenejo êe la Kajo Bonaparte. Estis belega vespero! Spite sia kutimo Geoffrey estis parolema. Li iom rakontis pri la afero, kiu igis lin veni Parizon kaj mem miris, kiamaniere li fine decidis elsiri kelke da tagoj por veni vegetadi en Menton. „Neniaj urgaj aferoj kaj la plej primitiva horna inerteco!" — li diris kaj gue etendis siajn krurojn sur la balustrado de la teraso.

Estis plenluno, la maro rebriligis argentan lumon. Lumetoj laülonge de la Promenejo de Garavan kaj ^&^*vla Kajo Bonaparte ekar^igis dum la vesperigo kaj maldekstre êe la „Rochers Rouges" oni tute klare vidis la lumon tra la fenestroj de la itala doganejo transe de la ponto, kiu faras limon inter Francujo kaj Italujo. La aero estis senmova kaj florodoroj venis de êiuj flankoj, dum malantaüe de mi en la klara

*) Rugaj rokoj.

Sluiten