Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

ridetante. Mi jam rakontis, ke nur antaü nelonge li farigis Markizo de Lidderdale, pro kio li igis ano de la plej alta aristokrataro de la Unuigita Regolando. Jam kiel Sinjoro John Whyman li estis tre populara kaj plene meritis tiun popularecon. Alta staturo, honesta vizago kun severa kaj tarnen afabla buso kaj helbrunaj okuloj, malgrandaj kaj tarnen muskolecaj manoj, kaj rebrilo de forta memfido, kusanta sur lia eksterajo, igis lin tipo de la angla-saksa nobelo. Liaj brunaj haroj estis mallongaj, same kiel liaj lipharoj. S-ro John Whyman estis fidela amiko kaj noblanima malamiko. Kvankam li tute ne estis rica, U helpis multajn kompatindulojn el mizero kaj pro lia afabla konduto li ciam gajnis cies korojn. Lia nova titolo ne alportis al li grandajn ricajojn, do lia vivmaniero estis malmulte sangita. Li ne satis politikon, sed kunsidis en direkcio de diversaj entreprenoj. Li estis ankoraü needziginta kaj ne pli aga ol tridekkvinjara.

Kvankam mi ne ofte renkontis lin la lastajn monatojn, tarnen mi povis nomi lin unu el miaj bonaj konatoj. Li estis parenco, kvankam malproksima, de la familio de mia patrino kaj en la komenco de mia restado en Londono li ciam estis helpema kaj afabla al la juna fremdulo, kiun li enkondukis en la plej bonajn societajn rondojn. Liaj porsinjoraj mangoj ciam estis eksterordinare satataj, precipe pro la gaja, agrabla tono, kiun li igis regi en la rondo de siaj konatoj.

Kiel G.G. antaü kelke da tagoj, tiel ankaü mi miris nun pri lia malbona aspekto. Mi tro vis lin maldikiginta kaj liajn okulojn senbrilaj kaj lacaj.

La viro, kun kiu li parolis, longa maljuna sinjoro

Sluiten