Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

CAPITRO IV

La Cambristo

En tiu vespero, ne longe post la deka, Lordo Lidderdale, GG kaj mi sidis kune en vigla interparolado. La Markizo kune kun sia titolo ekposedis malnovan kadukigantan vilaon en Suf folk kaj grandan komforte arangitan domon en Londono en la êirkaüajo de Grosvenor-Square. Nia konferenco okazis tiun vesperon en la librejo de tiu domo. Agrabla fajro kraketis en la kameno — estis malvarma Aprilvespero — kaj la granda cambro aspektis hejmece kaj place.

Lordo Lidderdale iom miris, car ankaü mi venis kun GG, sed tiu ci klarigis al li, ke ni tri estas la solaj homoj en Anglujo, kiuj, almenaü gis nun, scias pri la afero. Estis plej grave konservi en sekreto, ke li (G.G.) pri gi interesigas; sed aliflanke, ne estas malpli grave, ke ni ciuj bone sciu la faktojn, por ke neniu el ni, pro nesciado, faru eraron. „Dume". li aldonis, „mi konsilas al vi, Mylord, kaj ankaü al vi, Willy, ne tro rapide fari konkludojn el la faktoj! Tio estas mia parto de la laboro — mia profesio? cu ne?"

Kiam ni sidis apud la kraketanta fajro, GG. petis nian gastiganton detale rakonti cion, kion li scias pri la mortigito.

„Kiam mia onklo estis mortinta" — komencis Lidderdale, „kaj mi ■ eklogis en tiu ci domo, mi trovis

Sluiten