Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

„Kaj vi sendube tute informis lin pri mi!" — rimarkis Lordo Lidderdale. „Vi tarnen scias, Williams, ke ne decas priparoli miajn aferojn kun miaj subuloj."

„Sajnas do, ke li estas iom scivolema" — konkludis G.G. „Ankoraü ion gravan?"

„Nenion, Sinjoro!"

„Cu vi neniam rimarkis, ke li havis malamikojn, ke estis personoj, kiuj faris malagrablajojn al li?" „Neniam, Sinjoro."

„Cu li ne ricevis leterojn aü telegramojn?"

„Krom la telegramo de Mylord, ne Sinjoro!"

Kiam la butlero foriris, G.G. zorge balancis la kapon. „Tio ne muite nin heipas" — li diris. „Kaj nun la sekretariol"

Humphrey Warner estis juna viro, eble dudekkvinjara. Mi renkontis lin jam kelkfoje kaj tiam diris al li kelkajn afablajn vortojn. Lia eksterajo estis iom knabina kaj liaj movoj iom timemaj.

G.G. alparolis lin senprepare: „Cu vi povas al ni ion rakonti pri la nova cambristo de Lordo Lidderdale?"

„Cu mi?" — demandis la sekretario mirigite. „Mi apenaü vidis lin."

„Bone rememoru, S-ro Warner! Cu li neniam al vi faris malgrandan servon dum la vojago de Mylord? Cu li neniam portis al vi viskion kun sodakvo aü ion alian en la librejon? Nu, pripensu iom!"

„Mi neniam sidas en la librejo kaj mi estas abstinenculo" — diris la juna viro rigidmaniere.

„Nu, nu" — respondis G.G, „mi ne volis vin ofendi. Vi do laboras en aparta êambro?"

„Mi havas mian propran laborejon, Sinjoro!"

Sluiten