Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

Ni da proksimigis al Stockton Court Kiam ni forlasis la alveturaleon, senarba, razita herbejeto etendigis autaü ni kaj post gi staris la princa restadejo de Lordo Stockton. Gi estis grandega konstruajo: maldekstre malalta iom kunpremita flugilo el la Stuarta tempo, dekstre poste alkonstruita pli moderna flugilo, en kiu estis la logcainb^jla tutajo estis kasata sub riêaj girlandoj de lÉe^rovkaj aliaj grimpkreskajoj, kiuj igis gin pentrinda — sed iom malgajaspekta.

Nia veturilo, simpla fiakro el Tanfield, iom strange kontrastis kun la majesta beleco de parko kaj konstruajo. Sed tion nek G.G., nek mi atentis. G.G. rigardis eirkaüen, rapide kaj penetreme, kvazaü li volis kiel eble plej baldaü tute konatigi kun la situacio de la tereno; min tre impresis la ünpona cirkaüajo kaj la pentrinda konstruajo — oni preskaü dirus konstruajkompleksQ — kiu kusis antaü ni. La monato Aprilo ne kutimas doni tian dolcan veteron, kian ni guis tiun posttagmezon. La malleviganta suno brilis nemalhelpate sur la fasado antaü ni, kaj reflektigis rugbrile en la fenestroj. Estis rava aspekto! Spite al malkvietigaj preparajoj de G.G, mi malofte sentis min tiel gajvigla, kiel en tiu momento.

Montrigis, ke oni nin atendis kaj jam vidis. Kiam nia simpla fiakro veturis antaü la pordon, ünpona butlero aperis sur la sojlo de la larga enirejo kaj du livrevestitaj stalistoj sin ekokupis pri nia senpretenda brunulo, kiu kutimis interrilati nur kun stalbuboj kun leda antaütuko kaj nigraj ungoj. Mi eksentis la kontraston kaj iomete hontis.... G.G. jam delonge estis super tiaj sentoj. Por li estis tute egale, cu li alvenis

Sluiten