Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

estis plena je maldolceco, êar mi ne estis tiu kuracisto!

En la stacidomo mi telegrafis al Lordo Lidderdale, petante lin, ke li volu akcepti min tiun vesperon, êar mi povas sciigi al li gravajn aferojn. Kaj rememorante, kion G.G. diris pasintan nokton en la parko, mi informigis êe la stacidomestro, êu iu forveturis al Sudo per la noktvagonaro de la tria horo. La viro mem ne dejoris tiun nokton, sed la subestro rakontis, ke per tiu vagonaro forveturis du vojagantoj: longa, maldika viro, iom senzorge vestita, kun mallonga griza barbo, kiu, evidente dormetante, kun sia mola êapelo sur la vizago kaj la brakoj krucitaj sur la brusto, sidis en angulo de la atendejo por atendi la vagonaron, dum mallonga, dika junulo, laboriste vestita, pasis tien kaj reen sur la perono. Versajne la unua do estis nia amiko. Cu li revenos....?

* * *

Lordo Lidderdale plej kore nun akceptis, kiam mi vizitis lin tiun vesperon Li jus revenis de laciga kunveno kaj plendis pri kapdoloro kaj kapturnigoj. Depost la akcidento, kiu okazis al li en Nice, li restis iom suferanta kaj li rakontis al mi, ke li êiam ankoraü havas la senton de malklareco en la kapo. Li maltrankviligis sin pro tio des pli, êar krome li kelkfoje ne rekonis vizagojn. Estis tre malagrable stari antaü persono kaj ne memori lian nomon. Li konsultis medicinajn librojn, sed li estis punita pro tio, same kiel preskaü êiuj nespertuloj estas punataj, kiam ili jetas okulon en ilin: tutan nokton li ne povis dormi! Cerbomoligo, progresia paralizo kaj aliaj abomenajoj kuris tra lia cerbo; feliêe lia kuracisto tarnen

Sluiten