Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

den estis anoncata. Car mi konsideris mian taskon finita, nun kiam Lordo Lidderdale estis informita pri niaj aventuroj, mi ekstaris por foriri. Sed antaü ol mi diris adiaü, la anoncito jam en venis, sekvate de alia, muite pli juna viro. La du sinjoroj portis porvespervestojn.

La pli juna tuj kun etendita mano alpasis al la gastiganto. „Bonan vesperon, Lidderdale! Pardonu mian neceremonian envenon: mi renkontis en la vestiblo nian ci-tiean duonitalan amikon kaj trovis min mem ne sufice grava por aparte igi min anoncil Mi aüdas, ke vi iom malsanetas. Tio ja devas nun finigi, ni elpensos ion por vin gajigi."

Lidderdale staris momenton kiel ekzemplo de senhelpeco. Poste li Sajnis ekpreni decidon, kaptis la etenditan manon kaj diris:

„Bonan vesperon, Lowden!"

Ambaü sinjoroj mutigis.

„Sed, bona amiko, jen staras Lowden, mi estas Ruthven" — diris la juna viro post kelkmomenta genplena silentado.

„Jen vi vidas!" — diris Lordo Lidderdale, turnante sin al mi. „Cu gi ne estas furioziginda?" — kaj li rakontis al la du sinjoroj, kion li jam antaüe diris al mi pri la stato de sia kapo. Mi vidis, ke liaj vizitantoj jetis rigardon unu al la alia kaj Lordo Lowden apenaü rimarkeble balancis la kapon.

Dume mi estis prezentita al Lordo Ruthven kaj Lowden donis al mi la manon:

„Kiel vi fartas depost nia kuna transiro de Calais, S-ro Hendriks?"

„Dankon, Mylord, mi bone fartas! Mi dezirus", —

Sluiten