Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

tiganto diris, „bone enslosita en granda Banko en Florence. Kion mi nun acetis, mi jam donis por konservi al mia bankiero, sed — honore de la sinjoroj — mi igis êion porti êi tien. Morgaü matene oni ree venos por preni gin. Ni do esperu, ke la amiko, kiu pasintan nokton faris viziton al Lady Ackland, ne ekhavos la ideon viziti ankaü min en la hodiaüa nokto."

„Ci estus rimarkinda okazo!" ridis Lidderdale. „Se la viro venas, vi certe sendis al li inviton, Lowden!"

Dume Lordo Lowden malfermis pezan kverklignan srankon kaj prenis el gi grandvaloran inkrustitan kesteton, kiun li malslosis per slosileto, fiksita al lia horlogceno. La internajo estis dividita en tri fakojn en kiuj kusis sur blua veluro diversaj multvaloraj stonoj, en eksterordinara antikva maniero kadritaj, kune kun diversaj grandaj kameoj, el kiuj kelkaj sendube havis tre grandan valoron.

Lordo Lowden metis la kesteton sur la tabion. Li kaj Lordo Lidderdale staris êe unu flanko, Lordo Ruthven kaj mi ce la alia. Dum Lordo Lowden unu post la alia elprenis la juvelojn kaj kameojn kaj priskribis kun la „feu sacré" *) de la kolektisto ilian belecon kaj eê historion, mi subite vidis, ke oni nerimarkate malfermetis la pordon de la êambro, kiun mi okaze rigardis. Lordo Ruthven apud mi estis tro okupita rigardante la kuriozajojn, por tion vidi La du aliaj sinjoroj staris kun la dorso turnita al la pordo. Mi tuj rememoris la detektivon do mi faris kvazaü mi rimarkis nenion. Miaj du kungastoj atente aüskultis, kion Lordo Lowden rakontis. Miaj pensoj *) sankta fajro.

Sluiten