Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

kompreneble okupis sin pri la detektivo, kiu ciam sekrete estis observanta nian gastiganton. Kontraüvole mi atentis ciujn liajn movojn kaj aüskultis ne malpli atente, kion li diris.

„Tiu juvelo," — li rakontis, prenante el la kesteto nefacetitan smeraldon, ore kadritan, „estis posedajo de la familio Borgia. Oni eê asertas, ke la fifama Lukrecia portis gin. Same kiel aliaj ornamajoj el tiu tempo, gi kasas en sia ora rando malgrandan risorton. Kiam oni premas tiun risorteton, preskaü nevidebla Pjkijo eksaltas eksteren, kiu per unu piketo jam #sr*jL&£ povas mortigi — almenaü en tiu tempo. Tarnen ankoraü nun estas rekomendinde singarde agi kun gi. Laüdire tia pikilo povas konservi sian fatalan potencon dum jarcentoj."

Lordo Ruthven etendis la manon por pli detale esplori la juvelon.

„Gardu vin, Ruthvenl" — diris nia gastiganto. „Tie êi dekstre estas la priparolata risorteto; atentu, ke vi ne tusu gin."

Ruthven prenis la juvelon, pririgardis gin atente kaj poste transdonis gin al Lordo Lidderdale. Dum tiu êi ankaü gin esploris, Ruthven kaj Lowden vive ekparolis pri kameo. La unua iris al la alia flanko de la tablo, tiel ke Lidderdale restis sola êe la loko, kie estis la kesteto. Sufiêe admirinte la smeraldon, li remetis gin en sian lokon kaj sin klinis por ekrigardi la aliajn tie kusantajn stonojn.

„Kia eksterordinare belega stono estas êi tiu!" — li diris, prenante bele facetitan safiron. „Oni faris per gi koltukpinglon, ion kun moderna aspekto oni preskaü povas diri!

Sluiten