Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

Lordo Lowden interrompis sian paroladon kun Lordo Ruthven. Ekvidante la safiron, kiun Lordo Lidderdale ciam tenis en la mano, li videble ektimis.

„De kie, dinome, vi prenas ci tiun stonon?" — li demandis evidente tre mirigita.

„Nu, kompreneble el la kesteto!" — estis la atendota respondo.

„Sed tiu stono ne estis en gi, mi nenian vidis gin."

„Nu, mi povas certigi, ke gi ne estas donaco de mi" — ridante diris Lidderdale. „La belajo estis premita inter la velura kuseneto, sur kiu kusas la aliaj stonoj kaj la vando de la kesteto. Okaze mi vidis pinton de la pinglo elstari. Se vi ne acetis la juvelojn dise, sed la tutan kolekton, vi ricevis tiun belan safiron aldone."

„Mi estis certa, ke mi ekzamenis ciujn juvelojn," — diris Lordo Lowden, „sed mi ne povas dubi pri tio, kion mi vidas antaü miaj okuloj. Montru gin al mi! Efektive mi acetis la tutan kolekton, do mi estas pli rica ol mi kredis."

Li prenis la stonon kaj esploris gin detale, dume klarigante al Lordo Ruthven, kial tiu safiro estas io eksterordinare bela en sia speco.

„Duono antaü noktmezo" — Lordo Lidderdale, ekzameninte sian poshorlogon, interrompis nian artajrigardadon (dum kiu mi ciam dividis mian atenton inter la safiro kaj la nun ree fermita pordo). „Cu vi volas senkulpigi min, Lowden. Mi estas ankoraü vizitonta la vesperfeston de Lordo Stratmore. Ruthven ankaü iros tien, cu ne?"

„Mia sofero atendas min tie ci antaü la pordo" —

Sluiten