Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

Lordo Lidderdale. Li estis en eleganta rajdkostumo; la dekstra mano estis ankoraü bandagita, sed li jam ne portis la brakon en tuko. Li tenis la cevalon per la maldekstre mano kaj havis iom da peno gin bridi.

La du sinjorinoj en la veturilo estis Lady Edith kaj Lady Maüd. La lasta ne aspektis eksterordinare afable, Lady Edith surhavis sian kutiman maskon de malvarma indiferenteco.

Pasante preter la veturilo mi salutis kaj vidis, ke la mieno de Lady Maüd, dum si afable resalutis, serenigis. Evidente Lordo Lidderdale, kiu staris dorse al mi, ankaü tion rimarkis. Li turnis la kapon por scü, kiun si salutis kaj mi vidis lin fari ekmovon de miro, kiam li vidis min. Ankaü li salutis; samtempe Lady Maüd faris al mi signon, ke mi alproksimigu. Si donis al mi la manon, Lady Edith kapsalutis.

„Kia belega posttagmezo!" — diris Lady Maüd parolante ekskluzive al mi. Kaj si komencis longan babiladon pri indiferentaj aferoj lasante al sia fratino la taskon daürigi la interparoladon kun Lordo Lidderdale. Mi vidis, ke tiu nur duone turnis sian atenton al tiu interparolado kaj kelkfoje jetis rigardon al Lady Maüd, kiu signifis pli ol ordinaran intereson. Eble gi estis sekvo de mia pesimisma animstato, sed subite mia koro malvarmigis. Se Lordo Lidderdale.... mi ne volis pensi plue! Ho ve, kiu mi estas, kiam li eble jetos en la pesüan teleron la potencon de naskiteco kaj populareco!"

Miaj pensoj momenton forvagis kaj mi vidis, ke Lady Maüd rimarkis mian distrecon. Sed mi vidis ankaü, ke si, se ne tute, tarnen iom komprenis la kialon. Si diris ion, kion mi ne aüdis, al sia fratino.

Sluiten