Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

Lady Edith kapjesis kaj tuj ankaü sin turnis al mi

„S-"> Hendriks," — Si diris, „6u vi volas fari al ni la plezuron kunveturi iom kun ni? Mi sciigis, ke vi estas muzikama kaj ni volonte konsüigus kun vi pri la muzika parto de nia estonta vesperfesto."

Mi rememoris, ke en tiu neforgesebla vespero, kiam Lady Maüd kantis, mi vigle interparolis kun Si pri muziko kaj komponistoj. Kredeble mi do Suldas tiun inviton al Si Estis same klare, ke ankaü Lordo Lidderdale tion komprenis kaj ne estis tre kontenta pri la bonvolo al mi montrita. Mi ne povis forigi la impreson, ke li sentas por la bela vizageto de Lady Maüd pli, ol li gis nun montris. Kvankam mi neniam aüdis laüdiron, ke li sin amindumas, mi certe kredis lin unu el Siaj admirantoj.

Kompreneble mi tuj akceptis la inviton. Baldaü mi estis jam sidanta sur la malantaüa benko kontraü Lady Maüd. La cevaloj ektiris kaj mi havis la kontentigon vidi ke Lordo Lidderdale post gentila saluto galope malaperis laü „Rotten Row".

Unue ni priparolis muzikon, precipe tion, kion Lady Maüd estas kantonta. Kiel muzikistino Si havis certan famon kaj Sia kantado okaze de la festoj en Ia granda domo en „Grosvenor Gardens" ciam estis tre Satata allogajo. Kiam ni estis interkonsentintaj pri kelkaj kantoj de Brahms kaj de Massenet, Si turnis la paroladon al Lordo Lidderdale.

„Mi trovas, ke li muite Sangigis depost la pasinta jaro" — Si diris. „Unue Sajnis, ke li apenaü rekonis min, poste li farigis preskaü tro gentila." Dirante tion Si jetis mokan rigardon al mi.

Mi rapidis rakonti, kion mi scias pri la akcidento.

Sluiten