Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

kaj tiel eltrovi, kie li kasis la stelitajn stonojn? Oni pli ol unu fojon agis tiel."

Tio estis tute komprenebla kialo. Mi sentis iom da kontentigo, êar versajne mia opinio pri la kulpeco de Lordo Lowden ne estis do er ara: li estas kaj restas ,4a viro el Francujo".

Tiel interparolante ni promenis returnen al „Rotten Row" kaj apenaü veninte tien, ni vidis, ke Lordo Lidderdale — nun pase — preterpasas sur sia belega êevalo. Li ankaü vidis min kaj haltigis gin.

„La hazardo al vi estas favora" — diris mia kunulo, salutis gentüe kaj foriris. Sed mi rimarkis, ke li restas staranta je kelka distanco kaj rigardas nin.

„Cu ankoraü êiam promenanta?" — demandis Lordo Lidderdale, familiare kapsalutante. „Mi kredis, ke la agrabla societo, en kiu mi lasis vin, pli longe enka tenigus vin!!"

Lia voco sonis iom moke, sed mi sajnigis tion ne rimarki. *

„Mylord," — mi diris, „jus mi eksciis ion, kio ankaü vin interesos. Hodiaü Lordo Lowden reekhavis sian liberecon."

Lia mieno malserenigis.

„Azenoj!" — li murmuris inter la dentoj.

„Kiujn vi celas?"

„La policon kompreneble! Cu ne estas mokinde, ke gi malliberigas iun laü tiaj malfortaj motivoj. ke post kelke da tagoj gi ree devas hberigi lin?"

„Mi ne scias, Mylord, êu tiuj motivoj efektive estis tiel malfortaj, kiel vi kredas. En tiu vespero en lia domo ni ambaü vidis suficon por dubi pri lia senkulpeco."

Sluiten