Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

„Mi aüdas, S-ro Hendriks, ke vi la vesperon antaü la impertinenta stelo estis la gasto de Lordo Lowden. Tiam vi ankau vidis la safiron, kiun oni forstelis de mi. Cu vi rekonas gin?"

Tuj mi vidis, ke la belega stono, kiun Lordo Lowden en tiu vespero tiel neatendite trovis en la kesteto, brilis sur la larga brusto de Lady Ackland.

„Jes," — §i daürigis, „se tiu Stono havus langon, ni aüdus belan historion."

„Mi scias sufice bone, kion gi rakontus," — diris Lordo Lowden kun rideto, „sed provizore tio restas ankoraü sekreto."

Mi devis konsenti, la viro estas bonega aktoro. La malfavora impreso, kiun mi ekhavis pri li, dum nia unua kunestado, ankoraü plifortigis. Tarnen mi ne povis ne ridi je la penso, ke tiu viro, sendube dangera krimulo, tiel senhonte mokas sian propran fiagon, dum la polico estas apud li. Car, se gi efektive ne estis tiel idiota kiel Lady Ackland kredis, gi certe estis ie en la proksimeco.

Kvazaü por jesigi mian konjekton, S-*° Jenkins en neriprocebla vesperkostumo malrapide envenis la salonon. Li estis akompanata de persono, kiun mi ne konis, viro de meza kresko kun longaj, grizaj lipharoj kaj stalbluaj okuloj. Ili pasis rekte al mi.

„Cu mi povas prezenti al vi Majoron Custis el Bengalujo?" — diris S-ro Jenkins kun sia êiamsama rideto. Mi vidis, ke Lordo Lowden turnis sin kaj mi kredis vidi rigardon de sekreta interligo inter li kaj la majoro. Mi do devis esti singarda.

Majoro Curtis kaj mi premis la manon unu al la alia.

Sluiten