Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

siavice estis alkroêata de Lady Ackland.

Mi vagadis ankoraü keikan tempon tra la salonoj, staris rigardante êe ludtabletoj kaj en la balsalono, kie Lady Maüd kelkfoje pretersvebis. Proporcie al la proksimigo de la difinita horo mi farigis pli kaj pli malkvieta kaj mi goj is, kiam la peza antikva horlogo sur la kamenkadro fine montris tiun tempon.

Kiam mi eniris la vintrogardenon, gi estis plena je promenantaj paroj kaj êiuj benkoj, tie kaj tie êi starantaj inter la verdajo estis okupitaj. Preskaü tuj Majoro Curtis el Bengalujo paSis al mi kaj komencis laütvoêe paroladi pri êasado je granda casajo en Hindujo.

Dume li kondukis min al la malantaüa parto de la vintrogardeno, kie trovigis nur kelkaj paroj kaj en momento, kiam neniu atentis nin, li malfermis malgrandan pordon kaj rapide tirinte min kun si, refermis gin post ni.

„Jen Willy" — li diris. „Nun komencigas la laboro."

Ni staris en longa, ne tre larga koridoro, kiu malproksime êe la maldekstra flanko evidente kondukis en la vestiblon. Dekstre estis stuparo, iranta al la unua etago. G.G. suriris gin; mi sekvis lin, ne dirante vorton. Duonvoje, kie la Stuparo faras kurbigon, li haltis. Nek de malsupre, nek de la unua etago oni povus vidi nin tie. Cetere la stuparo estis en la malantaüa parto de la domo kaj evidente malmulte uzata.

„Tie êi ni povas trankvile interparoli momenton" — diris G.G. „Ni ne devas perdi tempon, sed estas bezonate, ke vi sciu, kion ni estas farontaj."

Tiam li rakontis, ke ni estas irontaj al la buduaro

Sluiten