Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

mi gin metis antaü vin, sed la adreson supre. Car, mia knabo, se vi ekscius gian enhavon, mi perdus la gravaj n servojn, kiujn vi estis al mi farontal Tiam Lordo Lidderdale povus legi en la malfermita libro. Willy, mi esperas, ke vi al mi pardonos tiun mankon de fido." Denove li elprenis la paperujon kaj donis al mi telegramformularon. Mi legis:

„Persono en vagonaro demetis maskveston. En Leicestera stacidomo alparolita kiel Lidderdale."

Senparole mi redonis la telegramon al G.G.

„Tiam mi jam ne dubis, Willy" — li daürigis. „Sed estis plej grave, ke Lidderdale estu trankviligata pri niaj intencoj. Tial mi petis vin veturi Londonon kaj precize rakonti al li, kion vi mem sciis: tio ne estis dangera, kontraüe! Plue vi devis rakonti al li, ke mia vundo dum kelke da tagoj malhelpas min daürigi la esploron (pro tio li sin sentos libera) kaj krome, ke mi ne intencas disvastigi reproduktajojn de la portreto. Li estis sufice ruza por kompreni, ke mi havas pli ol unu ekzempleron kaj do ankaü rilate al tio mi devis lin trankviligi: tio estis por nia sendangereco, Willy. Pri Lady Edith kaj nia telegramo al Moskvo vi devis silenti: mi tion diris al vi kaj donis ne tro sensagajn kialojn. Mi almenaü esperas, ke vi ne trovis ilin tro absurdaj, Willyl"

Mi konsentis, ke mi ne trovis ilin sensencaj.

„Nun mi pritraktos vian duan viziton en Stockton Court. Via rakonto pri la vizito êe Lordo Lidderdale estis tre interesa. La viro, rilate al lia memormanko, ree tre bone ludis komedion. Sed tiufoje li denove klopodis esti tro ruza. Estas absolute neeble, ke persono, suferanta pro la de li sajnigata malsano, donas

Sluiten