Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

Standerton malrapide sin levis. Li sanceligis kaj ciam mantenis la tabion. „Ne tio, ne tio" — li diris per malklara tono. „Je la nomo de Dio, ne tio!" — Subite li surgenuigis antaü G.G. kaj petege al li etendis la manojn. .

En mia profesio mi renkontis multajn psikologiajn problemojn, sed Ci tiu estis unu el la plej nekompreneblaj. Tiu viro, tiu dangera krimulo, pri kiu oni povus kredi, ke li famüiarigis sin kun la ideo, ke lia vivo de Stelado kaj murdado nepre iam irigos lin al la pendsnuro, tiu forta viro, kiu certe ne estis malkuragulo kaj ne timis la morton en alia formo, navis nevenkeblan teruron, frenezigan teruron, kiu ec igis lin alvoki la nomon de Dio, antaü la morto, kiun krimulo kiel li povas atendi Dum sia tuta vivo li kvazaü vidis pendigilon antaü si. Nun, kiam li sentis, ke gi efektive ne estas plu evitdWa, lia tuta kurago malaperis. Kiel timemulo sen energio kaj sen forto li petegas indulgon: rompita viro!

Efektive mi sentis keikan kompaton, vidante lm surgenua antaü G.G. Sed la vizago de la detektivo ne montris kian ajn kompaton. Por h\ tiu viro, la persekutanto kaj turmentanto de Lady Edith, estis monstro, kiu ne povas veki eê la plej malgrandan kompaton. Grandan abomenon kaj profundan malestimon montris liaj rigardoj, sed li ne diris vorton.

Malrapide ni iris al la pordo. Ekstere estis gardisto, kiu staris postene gis li povos ree slosi kaj rigli la pordon post ni. G.G. jam etendis la manon por matiermi la pordon, kiam subite li haltis.

„Mia Jurnalo!" — li diris, turnante sin kaj irante al la tablo.

Sluiten