Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

II

La padio maturigis.

La tigoj estis ankoraü verdaj, sed ili jam klinis siajn pezajn spikojn teren. Ruki konstruis por si tendeton: plankon el plektita bambuo kaj, alte sur fostoj, tegmenteton el cifono. En gi li etendis sin. El riztigo li faris fajfilon. 6i eligis nur unu tonon: tiit! tiiit! Sed tio suficis laü Ruki. Sencese li fajfis: tiiit! tiiitl Akra soneto en la vasta, silenta tago.

El la tendeto sternigis super la tuta rizejo reto el maldikaj blankaj fadenoj. Al tiuj fadenoj estis noditaj diverskoloraj tukpecoj kaj ciam, kiam pepanta aro da rizsteluletoj volis alflugi, Ruki movis la reton, por ke la tuketoj flirtu kaj la birdoj ektime flugturnu sin. Ruki movis la fadenojn per sia cirkaübantita piedfingro. Tio ja estas tre facila. Se li ne agus tiel, li devus teni la fadenojn per la manoj kaj li devus sidi la tutan tagon. Kaj tio estas malpli oportuna, se oni ankaü povas kusi. Estas pli bone kusi kaj fajfi: tiit, tiiit, la tutan tagon.

Li krome povis rigardi la cielon kaj la malrapide pretersvebantajn nubojn, altege super siaj ombroj, kiuj sovigis sur la kampo. Kelkfoje alte svebis rugeta milvo; gi cirklis, klininte la kapon malsupren, observante por serci rabajon. Ruki atentis, ke li vidu la birdon mallevi sin; atendis gis gi sagis malsupren ...

„Uuii... uuuiiiiü" Ruki tiam kriis.

Sluiten