Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

„Ankaü mi", respondis Ruki, „atendu momenton".

Li eniris. De sub la kuseno de Neneh li fortiris singarde de novan sarongon kaj surmetis gin. De tabulo li prenis pecon da kve-dodol, pakis gin en bananfolion kaj metis tion en la poson. Poste, ne rigardante malantaü sin, li steliris el la domo kaj senbrue fermis la pordeton.

Silentante la kvar viroj iris post unu la alia. Preskaü matenigis, sed la luno ankoraü estis hela. La blankega lumo fluetis de la kokosfolioj, glitis de la mallumaj domoj kaj faris la placeton granda blankajo. En ci tiu lago el senmova argenta lumo la kampongo profunde dormis. Cio songis en antaüvekiga senmoveco sian lastan devotan songon: la kadukaj brunaj domacoj sur siaj kriplaj stangoj, kun siaj fusaj tegmentoj; la bananarbareto kun siaj largaj glataj sildaj folioj, sur kiuj la lumradioj rompigis kaj kunfluis en metalbriletan amason; la kokosoj kun siaj alte altaj trunkoj rekte al la cielo kaj kies foliaroj sajnis eksplodinta fajrajo; la bambuoj, delikata milopa tondajo el malgrandaj pintaj folioj.

Murmuretis la rivero, karesante la stonegojn. Sur la diafane blua cielo staris la blanka lundisko kun ceflanka kaveto. Cikado cirpis: dormiga eta sono en la serena silento.

Susurante tra la bambuo, la unua hezita matenventeto glitis tra tiu senmova mondo sur la kokosoj, bananarboj kaj tegmentoj.

Kokosfolio vekigis kaj ekvibregis. Virkoko kriis kaj subite hundo furioze bojegis.

Ruki piedfrapis gin. La besto hurle forsteliris sub iun domon.

Ili suriris la mallargan funelan vojeton al la herbejo. Grizeca lumo el estingiganta argento kaj estiganta rugo

Sluiten