Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

de 1' blua cielo. Post duonhoro la tuta pejzago kusis en la stufanta sunbrilo.

La kvar viroj preteriris la savahojn. Vojo tie ne estis, nur la rando de la rizejoj. Kova varmego, kvazaü el varmigejo, levigis el la alta, preskaü matura padio. Inter la savahoj, en la ombro de grandbrancaj benjaminfigoj nestis malgrandaj kampongoj.

Ruki kaj liaj kunuloj jam ne konis tiun kampon. Tarnen la vulkano ankoraü trovigis ce la horizonto, kvazaü gi kuniris, akompanante ilin kiel sirmo kaj ankaü kiel averto. Kelkfoje Ruki rigardis malantaüen. Senkonscie li gojis, ke li vidas tie la monton kaj li senigis je neklara sento pri malagrableco, kiun li ne volis rimarkigi.

Subite la fremdulo depasis de la randeto. Mallar|a vojeto serpentumis inter la arbetajoj kaj kondukis al la granda gubernia vojo, larga helblanka stonetvojo. Tie veturis caroj, malrapide, balancigantaj kun knarantaj radoj kaj grincantaj aksoj. Sur la planko de siaj veturiloj, sub la oblikva folitegmento, sidis la veturigistoj. La plimultaj dormis, volvitaj en siaj sarongoj gis la mentono; la snuron, per kiu ili direktis la bubalon, nestrecita en la mano. Kelkaj sundanoj portis per bambulato sur siaj sultroj pezajn korbojn plenajn de fruktoj kaj legomoj.

„Ili iras al la vendejo", eksplikis la bataviano, „post kelkaj horoj ni atingos la unuan malgrandan urbon. De tie ni iros per fajrocaro".

„Mi malsatas", diris Karimun.

„Ni tuj mangos", respondis la bataviano. Li kondukis ilin al malgranda varong ce la vojo, budeto el bambuo kaj folioj, en kiu maljunulino vendis mangajojn. Si elmontris ilin sur lama tablo kaj ce la antaüa flanko, laülonge de la tablo, estis krude ligna benko.

Sluiten