Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

cirkaüis: la stonajn domojn en mallume malvarraetaj gardenoj; la cinajn tokojn plenplenajn de koloroj nekonataj de li; la sadojn; kelkajn blankajn infanojn. Ili venis al la malgranda stacidomo. Ce budo la bataviano trinkigis ilin. Li donis al ili po unu glaso da ruga fluidajo: fruktosiropo kun akvo. Momenton ili montris novan ravigon, kiu forigis pro la rigardoj de la fremdaj homoj sur la stacibenkoj. Nekonataj vizagoj. Kaj nekonataj vocoj demandis:

„De kie vi venas?"

Ruki mallaüte nomis sian kampongon. Lia koro estis peza. Li subite sentis sin sola. Neniu homo, nek vojo, nek nomo konataj de li. Cio konata forigis el lia vivo. Ceestis nur Sidin kaj Karimun, sed ankaü ili klinis la kapon sur la bruston. Iliaj busoj estis fermitaj kaj iliaj okuloj rigardis flanken de sub la palpebroj.

Jen venis la fajrocaro.

De Ruki kaj liaj kunuloj forskuigis la revado. Timaj ili sercrigardis de kie venis tiu cion superanta bruo; timaj ili postenigis pro la vagonaro preterbruanta tuj antaü ili.

La bataviano pusis ilin en kupeon. Antaü kiam ili konsciis, ili sidis sur ligna benko unu apud la alia. La kupeo estis plenplena. Svebis en gi haladzo de tabakfumo kaj svitantaj kor po j.

Kiam la staciestro sonigis sian akran fajfilon kaj la vagonaro ekveturis, Ruki kaj liaj kunuloj denove ektimis. Maltrankvilaj ili rigardis cirkaüen la pretersovigantan pejzagon.

Antaüen ... antaüen ... Kiom foren ili iris? Al Batavio ilia kondukanto jam diris. Batavio, tio ja estis nur nomo, sono ... La fajrocaro rapidis antaüen ... foren ..

Sluiten