Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

ne reiros, Adeh, vi restos tie ciam!... Mi iros tien por helpi al la kulioj... por diri al ili, ke ili ne lasu sin esti batataj ... Nur pro tio mi kontraktis ... Ne por serci oron".

„Mi ne volas laboradi", diris Ruki, „mi volas iri hejmen. Mi devas ankoraü tranci herbon por nia bubalo". Dirante tion, li ekstaris kaj iris al la elirejo, sed oficisto en uniformo de la varbejo pelis lin returne.

„Mi volas iri hejmen", Ruki diris postultone.

„Vi ne impertinentu ci tie!" minacis la alia.

„Mi volas iri eksteren, hejmen". Ruki iom flankenpusis la oficiston por povi eliri. Sed la alia batis lin kaj severe ordonis:

„Ajol Reiru! Eksidu, kie vi sidis".

Pro la bato la kapotuko de Ruki falis sur la plankon. Tio estis ofendo kontraü la adat, kiun li ankoraü neniam spertis. Varmega la sango fluis al lia kapo.

„Vi ne batu min", li flamige diris, „mi ne volas esti batata. Cis nun neniu batis min!"

„Cu vere?" mokis la alia, „se jes, venis nun la tempo, Adeh", kaj li saltis al Ruki kaj pugnobatis lin sur lian vizagon du- trifoje.

Muta pro timo Ruki toleris tiun batadon. Li subite iom konsciis, ke tiu ci estas la pli forta, ke tiu ci havas estrecon, potencon, evidente la rajton bati lin... Li forklinis la vizagon post sian brakon kaj ekkaürante, li agnoskis sian subecon.

„Ampon, Pa ... Ampon".

La alia visis siajn manojn.

„Iru al via loko kaj restu tie".

Honta kaj humila Ruki steliris for, ekkaüris kaj rigardis la plankon. Varmega sento de malamo estis en lia koro. Li

Sluiten