Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

perpregadon. Ce la penso pri cio ci liaj manoj tarnen restis en la sino. Li ne ribelemigis. Li nur sidadis. Li sciis, ke tiu kordoloro estas sopirego. Sed kion li faru? ... Li estas la malsaga, la malforta. Li ec ne scius kiel ribeli kontraü la potenco metiginta super lin. Li estas Orangkontrak. Li ja forvendis sin kaj cio ci eble estas la volo de Alah ... Kiu scias? ...

La vagonaro forportis lin. Li ne sciis kien. Li ne sciis, kia farigos lia vivo... Li ec ne sciis, kio tio estas: lia vivo...

Du horojn li sidis en la vagonaro.

Vesperigis. La lumo falanta en la kupeon igis ruga, poste griza. Ombro cirkaüis la homojn sidantajn apud li. Rigardante cirkaü sin li vidis nur Karminah-n; tiam li rememoris Supinah-n kaj pro si la riveron.

„Mi ankoraü ne banis min", li diris.

„Ankaü mi ne", si mallaüte respondis. Siaj okuloj restis rigardantaj siajn manojn en la sino.

„Kaj jam estas vespero", li aldonis.

„Mallumigas", si diris kaj levis la kapon por rigardi tra la fenestreto eksteren, kaj Ruki vidis sin nur konture.

En la malluma ejo, kiu iris antaüen, antaüen al celo de neniu sciata, silentigis. Malgajaj ili sidis, dirinte la malmulton rakonteblan. Kelkfoje iu laüte oscedis, pro kio aliaj rikanis ... Sed ree regis la takta bruo de la radoj... La aero estis prema pro varmego kaj haladzo ...

Subite la vagonaro haltis.

Akra kaj longa fajfo, kelkaj skuegoj, siblado de vaporo ellasata de la lokomotivo, subita kvieto, el kiu ili estis pelataj. Ili devis elvagonigi.

Tie estis la finstacio. Malgranda senvanda barako meze en la praarbarego. Reloj ne plu estis. Gis tie la okcidenta

Sluiten