Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

civilizo penpenetris en la pratempon. Centmilon da metroj gi rampis popase tra la densa vegetajaro de la grandega sovagejo. Sed ci tie la arbaro kiel ankoraü nevenkita malamiko reziste staris. Kaj en la granda vivanta silento la bruinta kvietiginta vagonaro estis senviva objekto, sensignifa homa farajo kompare kun la malserena majesto de la arbaro, kiu cirkaüis kun milopa minaco la malgrandan stacion kaj per sia masiva praforto pereigis la gigantan homan laboron, la longan briletan relaron, sangante gin en ridindan blasfemon.

Bengalano ordigis la alvenon de la kulioj; li nombris ilin kaj atentis, cu ili kunportas siajn etajn pakajojn. Sur la malluma kajo, nur iom prilumata de malgranda olelampo, ili staris stultaj kaj necertaj kiel aro da erarintaj timaj bestoj. Ili time rigardis cirkaü sin, unu demandis alian, kie ili estas, sed respondon al tio kompreneble neniu sciis.

Tiun nokton ili dormis en la stacio, kusante sur mato, se ili posedis gin, se ne, duonsidante sur la lignaj benkoj de la barako. Dormante unuj falis sur kaj inter aliajn. Ili frapis al la moskitoj, kiuj milionope alsvarmis el la arbaro kaj marcaro. Tra iliaj konfuzitaj songoj la arbaro aüdigis siajn misterajn sonojn ....

En la mateno ili vekigis rigidaj kaj lacaj. Ili acetis iom da mangajo ce la budo en la stacio. Rizo en bananfolioj kaj fruktoj. Preskaü ciu havis monon pro la antaüpago kaj kiu ne havis, prunteprenis de iu. Estis generala interfratigo. Ili nomis sin reciproke „sudarah-kapal": samsipanoj. Unu sciis de alia nur de kie li venis. Ceestis sundanoj de la altebenajoj kaj montoj en Preanger; bantamanoj el okcidenta Javo kaj javanoj el meza kaj orienta Javo. Ili parolis diversajn lingvojn. Multaj ne sciis la

Sluiten