Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

Igis malfrue en la posttagmezo. La krepusko alsteligis el la arbaro. La lumo grizigis. La silento estis pli peza. Tiam, subite, tra tiu silento aüdigis iom da bruo. Inter la kvar muroj sonis hor logo per akra alta sono: duono post la kvina. La kontorservisto vekigis el sia dormeto, ekstaris kaj frapis per malnova parang pecon de rusta relo, pendantan antaü la kontoro. Tre rapide li frapis, mallongajn fortajn batojn ... poste po iom malrapidigantajn. Sekvis post pli granda interrompo ankoraü unu frapo klara kaj forta: duono post la kvina. La fino de la laborado. Ankaü de malproksime el diversaj direktoj sonis sama frapado. Subita fluo de sonoroj en la senmoveco. Aliaj sonoj miksigis en tiun fluon: vocoj de centoj da kulioj, kriaj mallongaj vortoj cinaj, obtuzaj javaj, altaj kantaj sundaj.

La kulioj preteriris. La plimulto estis javanoj kaj sundanoj. Unu el iliaj logejoj estis proksima al la kontoro. Ili logis severe aparte de la cinoj. Inter la pondok kaj la kongsi estis kiel profunda fendo la nepacigebla malamo de du diferencaj orientaj religioj.

En longaj vicoj ili preteriris: lacaj korpoj. Sur la sultroj ili portis la tjankol. Iliaj duonnudaj korpoj estis preskaü nigraj; sur tiuj malhelaj korpoj striigis griza la sekiganta koto kiel sur la malhelaj bubalkorpoj.

El la preterirantaj viroj kelkaj venis al la kontoro kaj kaürante atendis. Viroj kun malgrasaj korpoj, sur kiuj montrigis la muskoloj pro la peza laboro. Ili sidis iom aparte de la novuloj, sekrete rigardante al ili kaj observante la virinojn, kvazaü por nombri ilin.

„Kion vi deziras?"

La cefo kvazaü jetis tiun akratonan demandon en ilian vizagon.

Sluiten