Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

vivo nove kaj forte revenis kun murdo kaj sufoko, kun barakto kaj bataio por iom da sunbrilo, kiu de alte super la interkreskantaj arbosuproj fluis kiel arda kupro de la cielo. Jarmilojn jam tie en la neniam rompita krepusko embuskigis tiu baraktado pro vivo. Sed venis la homoj. Homaj manoj forhakis kaj faligis la majestajn trunkojn, la milionojn da polipaj lianbrakoj. Kiel potenca malfelicego sonadis la hakado en la arbaro kaj kun mugo kaj knarego mortis la maljunaj arbegoj, kies falado miloble efiis. Sed sub tiuj grandegaj trunkoj kaj brancoj kusantaj unu sub kaj sur la alia, ankoraü daüris la vivo en la nigra mola malseka humo. Dum velkis la trunkoj kaj brancoj, vegetadis sub ili la rezistema suka vivo de la lianoj kaj parazitoj, kreskadis la filikoj pli altaj ol iam antaüe, floris orkideoj la lastan miraklan floron sur la malfortaj forputrantaj arboseloj ... Kaj profunde en la pereo de folioj kaj fibroj la rampularo ankoraü ne sciis pri la granda mortado super si.

Sed poste, dum unu mateno, per unu ago la fajro portis tien la lastan pereon. Knarante kaj krakante gi flamis inter la grandaj trunkoj, forkonsumis pli kaj pli rapide cion, kio milojn da jaroj vivadis tie. Per miloj da strangformaj brakoj gi strecis sin alte al la blua firmamento, pli arda ol la arda sunbrilo. Tondranta maro da fajro, furioza fluo da flamoj mugante levigis al la cielo. Antaü ol ili komprenis, kio okazas, ciuj kreskajoj kaj bestoj estis detruitaj. Unu sekundon iliaj rutinaj ciutagajoj estis barataj kaj ili pereis pro la ruga fajro.

Vespere postrestis nur bruletanta fumanta rubaro, nigriginta infera mondo el cindro kaj fulgo kaj difektitaj trunkorestoj. Post la flamfluo restis nur griza fundo. Flametoj lekis la kripligitajn arbotrunkojn kaj rampis tra

Sluiten