Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

el la logejaro. Certe ankaü ties virinoj adultis, sed ne tiel senkase, senhonte. Saima estis ciesulino. Jam trifoje viro estis trapikata pro si, du el ili mortis ... Li mem perdis sian rangon de cefo.

Saima klinis sin kaj prenis la sitelon.

„Mi tuj preparos la mangon", si kriis enen kaj preterirante Ruki-n, si rapide diris:

„Se vi gajnos ... mi volas ..."

Si malaperis kun la sitelo en la cambreton. La pordo fermigis. Sur la malluma placo Ruki sercis la vojon al sia ejo.

Ankoraü antaü la sonado de la tontong li jam kusis sur sia dormobenko. Li estis laca kaj lia korpo doloris. Li kusis kiel la antaüan nokton, kun suprentiritaj genuoj kaj la mano sub la kapo. En lia manplato ardis lia orelo. Lumaj imagajoj estis malantaü liaj malfermitaj palpebroj. Li ne aüdis enveni liajn kamaradojn, nek kanti la moskitojn ce lia orelo. Li ne aüdis la bruantan volupton de la ratoj, kiuj pepante guis la amon.

Malfrue en la nokto li momenton levis la kapon. En la eta lumo de la olelampo li malklare vidis la konturojn de du interplektitaj homaj korpoj. Li sciis, ke ankaü tiun nokton Isah estas ce Kromoredjo.

Malkviete li jetis sin sur sian alian flankon.

Sluiten