Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

malseketan manplaton. Li devis gajni. Stele lia rigardo glitis al lia najbaro, kiu gajnis, ciam gajnis per la skolopendro. Argentaj moneroj briletis inter la malhelbrunaj kupraj. Li ne atentis la cirkaüon. Li ne vidis la malajajn frukto-kaj legomvendistojn sidantajn malantaü la montromatoj en longa vico sur la placo. Sur ciu mato fumlumis olelampeto. En la malklara rugeca brilo kelkfoje klinigis la vizagoj de la gevendistoj. Velkintaj, sulkigintaj, fruemaljunaj vizagoj de homoj malsanantaj kaj senfortigitaj de malario kaj aliaj sangomalsanoj. Multaj el la virinoj tenis infanon ce la malrigidaj pendantaj mamoj. Pli agaj infanoj sidis ce la gepatroj aü dormis, kovrite per sarongo, sur la planko inter la malordo de homoj, korboj kaj sakoj. Hundoj intersteliris, flarsercante ion mangeblan. Ridado kaj kriado levigis el la malluma aro da brunaj homoj..., sed malofte laüte ... Sur ci cion kvazaügutis la trankvilaj sonoj de la gamelan-muziko, ripetante sajne ciam la saman temon. Super ci cio estis la noktoblua firmamento kun siaj trankvile lumantaj stelaroj.

Surda, blinda, ne interesigante pri cio alia, Ruki ludis kaj malgajnis cendon post cendo. Li demetis sian badjon kaj metinte gin en la ludon, li ankaü gin malgajnis. Momenton li restis sidanta, rigardis la ludon kun kreskanta envio kontraü la aliaj, kiuj ankoraü povis ludi. Sendire li ekstaris.

„Cu vi ne plu ludos?"

„Ne".

Ili ne plu rigardis lin ... La turbeto jam turnigis.

Tra la kaprica alterno de lumo kaj ombro Ruki sercis la vojon al sia ejo, penetrante tra la hompleno. Kelkfoje li haltis ce budo, kie iu „liberulino" vendis frandajojn. Dezireme liaj okuloj rigardis la fritajojn kaj la rugajn kaj

Sluiten