Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

DUA PARTO

I

La tagoj venis, pasis, sinsekvis kaj farigis longe longa ceno el samkoloraj samgrandaj eroj: dek kvar tagoj da laboro, unu tago da ripozo; dek kvar tagoj da penado kaj strecigo, unu tago da ludo, da fumado, dum ili kaüre interparolis pri etaj okazajoj. La laboro estis ciam samregula... Ce tontong-sonoj la kulioj vekigis, ce tontong-sonoj ili ekdormis. Cia kontraüstaro, cia rezisto rompigis pro tiu senspritiga rutino. Masine, ne pensante, ili laboradis, ne sciante la tialon, ne sciante pri merkatoj, komerco kaj spekulacio en la blankula mondo.

Pacience Ruki plenumis sian taskon. Liaj brunaj piedoj firme staris sur la bruna tero, lia bruna korpo unuis kun la bruna grundo, kulturata de li.

Senindulge la suno versis sian ardon, kiu vibre pendis en la atmosfero. Pluvo minacis. Nuboj stapligis, kreske gigantigis, sovigante kelkfoje antaü la sunon. Ilia ombrego kovris la junajn kaücukarbojn, la paciencajn brunajn manojn, la glimajn flavajn dorsojn.

En cio ci estis timiga silento, antaüanta ian grandiozan kaj potencan okazajon. Senspira kaj paralizita estis la naturoenlablindiga ardo, kiu falis kiel flave kupraj strioj el la cielo. La vento forigis. Senmova estis la arbarego ce la horizonto, senmovaj estis la heveoj kun la malrigidaj, pendantaj folioj. Silentaj, premitaj pro la arda varmego la kulioj laboris, kelkfoje kun rutina movo visante la gutojn de la vizago.

Kulio

7

Sluiten