Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

nubaron. Momenton, kvazaü veninte de alia mondo, sunradio glitis tra la akvo. La hundoj skuis sin kaj gratis siajn favajojn. Juna virkoko, saltinte sur la randon de malpurajujo, raüke ekkriis.

„La pluvo cesas", diris Ruki.

Kromoredjo ne respondis. Tremege li restis en sia suprentirita sarongo.

„Kio estas al vi?" demandis Ruki, „cu vi estas malsana?"

La respondo estis nur lamenta gemo.

„Li febras", diris iu, „li havas vundon".

Ruki iom suprensovis la sarongon de Kromoredjo. La piedo estis senbandaga kaj svelinta je strangforma io. Sur la ivelanta kruro estis tri fajrorugaj strioj.

Ree Kromoredjo tremegis; liaj dentoj interfrapigis. Li levis la kapon pro la tontong kaj larme liaj okuloj rigardis antaü sin. La brunan haüton rugigis la febrovarma sango.

„Ajo! ... Laboren!,.. Ajo! ... Eksterenü"

Amat iris preter ili, instigante al plia rapidado.

„Ajo! ... Eksteren!... Eksteren!... Al la laboro!!"

Malvigle ili ekstaris el la ripozega sido, metis la sarongojn sub siajn kusenojn kaj preninte siajn ilojn, ili iris al la laboro, en kalsono, multaj kun nuda torso.

Kromoredjo restis sidanta. Kun fermitaj okuloj li apogis sian kapon al la ligna vando.

„Ajo!... Kromoredjol... Kial vi ne iras al via laboro? ,.. Viaj kamaradoj jam laboras!"

„Mi ne povas labori, Mandur

„Kial ne? Cu vi estas malsana?"

„Eble, Mandur. Mi malvarmas, mi ne povas labori".

„Ho, babilajo! Pluvis ja kaj pro tio vi malvarmas. Ajo! Rapidu! Se tuj venos la Tuan, li ba tos vin".

Sluiten