Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

kion Kromoredjo jam diris: Se oni estas kontraktkulio ...

Kromoredjo ekstaris kaj sercis sub la kuseno la cigaredujon.

„Nur proprigis gin al si", diris Ruki. Pensante, Kromoredjo staris.

„Cu Nur el grupo unua?"

„Jes. Li logas ci tie. Li prenis ankaü viajn maton kaj kusenon. La maton li jam vendis. Kial vi ne kunportis ilin al la hospitalo?"

„Mi estis malsana", respondis Kromoredjo. Li lasis la aferon. Nur kaptis la okazon. La sanco ja estis por li kaj ne kapti gin estus malsage.

„Hieraü ni mortbatis cinon", diris Ruki.

Kromoredjo ne aüskultis. Li kontraktis unu jaron antaü Ruki kaj en tiu plia jaro oni mortbatis sep cinojn. Tio do ne estis io malordinara.

„Mi povas iri al Javo", li diris, ,,... sed ... mi hontas".

Ruki rigardis lin.

„Cu hejmen? ... Al Javo?"

„Jes".

Ili ambaü silentis pri tio. Rektaj, kun krucitaj kruroj, unu sidis apud la alia, la manojn en la sino. La stumpo de Kromoredjo elstaris rigardenda kaj strangforma el sub la sarongo.

Ili fumis cigaredojn, forte sucante la fumon. Peze dolca odoro de india tabako cirkaüis ilin. Iliaj vizagoj estis senesprimaj maskoj de pensa pasiveco, malantaü kiuj profunde kaj nepercepteble kasigis la sopirego.

Kromoredjo metis la manon sur la stumpon kaj diris:

„Mi volas tarnen resti ci tie. Mi petos de la sinjoro, ke mi povu resti. Eble mi povos farigi kontorservisto".

Sluiten