Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

„Kiu estas?" Akra estis Sia voco, certa, decida. Ruki retirigis pro gi, mallaüte respondante.

„Saja ... Ruki".

Si elvenis, metis la manojn sur la koksojn.

„Cu, kontraktulaco, cu vi ne scias la adatï Kial vi ne kaüras en la korto de la sinjoro? Ajo, eksidu!"

Konfuzite, Ruki ekkaüris. Karminah momenton malestime rigardis sur lin.

„Sen badjo vi venis ci tien ... kun nuda korpo...!"

Ruki honte klinis la kapon. Li ja ne havis badjon. Kiel li povis havigi gin al si? Lia salajro grandparte transiris al la „liberulinoj" por mango kaj per la malmultaj cendoj restantaj al li, li monludis. Kiam li tamen havis iom, la pli malnovaj kulioj forprenis gin.

Karminah iris en la kuirejon, diris mallongajn rapidigajn ordonojn al la akvoportisto, kiu per bambuajo blovincitis la fajron. Ruki sekrete rigardis sin. Si dikigis. Si portis blankan badjon kun puntajo, fermita per kvar grandaj orajoj. Ankaü en sia harnodo brilis ora pinglo. Si ne iris nudpiede, sed portis babusojn.

„Si ne laboras per tjankolRuki cerbumis, „ne penegas, ne estas batata. La Tuan faris sin mastrumistino, kunulino, kiu kusadas ce la sinjoro ... Bona okupigo. Si plivalorigis kaj do rajtas insulti kontraktulon."

Nasip... /

Si havis bonsancon. Li havis nenion, krom sia kalsono, ec ne maton, ec ne kusenon... kaj tre malofte virinon. Lia korpo malgrasigis. Vundoj, kiujn li ekhavis pro la laboro, cikatrigis sur liaj kruroj.

Nasip! La fato de unu, la fato de alia.

„Jen la respondo." Din pusis leteron en liajn manojn, kaj diris al Kromoredjo: „Vi iru al la logejaro".

Sluiten