Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

„Eble li timas... Li ja ankoraü estas novulo".

La pensado de la asististo iris returne al la polica esploro en la estato. Ciuj kulioj vicigitaj. Ciuj kulioj respondantaj per la sama stereotipa respondo: Tida tahu, mi ne scias!

„Sed antaü la polico ciu konfesis sian nescion".

„Pro timo".

„Kiun ili timis?"

„Eble ili timis la krimulon... Eble li estas batalemulo".

Nur iom alisidigis.

„Nu, ne longe parolu, Mandur!... Kiu faris?!"

Amat vi§is sian buson, rigardis malantaü si la tri kaürantajn kuliojn.

„La atestantoj..." diris Amat malrapide, fikse observante Sentono-n kaj Saima-n, „la atestantoj asertas, ke Nur estas la farinto".

„Tida!!" kriis Nur pasie. „Ne estas mi!"

„Diam!" ordonis la asististo kaj sin turnante al la cefo:

„Do Nur? Kiu povas atesti tion?"

„Ruki kaj Sentono kaj Saima. Ili ciuj ceestis, kiam Nur mortbatis la cinon".

„Sentono!"

„Saja, Tuan".

„Cu Nur mortigis la cinon?"

Sentono hezitis. De sub siaj palpebroj li kasrigardis al Nur.

„Respondu!" akratone kriis Amat.

„Eble Nur mortigis lin", diris Sentono mallaüte.

La asististo malpaciencigis.

„Eble!... Eble!... Tio ne estas respondo".

„Saja, Tuan".

Sluiten