Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

veron. Estas bone, ke Nur estu arestata. Li maltaügigas ciujn aliajn kuliojn".

La asististo sciis, ke tio ne estas tute malvera. Li sendis la domserviston al la logejaro por preni la tjankol.

Jam estis plena taglumo. Rapide levigis la suno. La varmego intensigis. Senparole la kulioj sidadis. Sentono kaj Saima kelkfoje sekrete okulis al la cefo, kiu ilin tenis katenitaj per sia malserena rigardado, kiun ili timeme evitis, klinante sin antaü lia sagaco, per kiu li sangis la aferon laü sia volo. Nenion ili pli timis ol „ruzecon". Tio estis potenco cediga; nevidebla forto, kontraü kiu oni ne povas rezisti.

La servisto revenis. Serveme li donis la tjankol al la asististo. Amat alpasis; gentile, sed triumfe li montris al la malhela makulo sur la tenilo. La asististo kapjesis. La afero estis klara.

„Cu vi havas ankoraü ion direndan?"

„Mi ne faris?" grumblis Nur, „Sentono faris".

„Sed ja estas atestantoj kaj pruvoj".

„Mi ne faris", obstine ripetis Nur, „la cefo volas nigrigi min". j-.

Pro tio la asististo kolerigis.

„Mensogi, tion vi scias, cu? Kaj disputi! Ciam vi kverelas! Komence en grupo unua, nun ci tie ... Kaj en Javo ... Ankaü tie vi faris ion punindan, cu ne? Sed ni obeemigos vin, ulo!"

Turnante sin al la cefo, li diris:

„Konduku tiujn du homojn al ilia laboro. Mi kunirigos Nur-on al la kontoro".

„Saja, Tuan".

Momenton Amat rigardis sur Nur kaj senparole li turnis sin. Saima kaj Sentono metis siajn tjankol sur la sultrojn kaj foriris al sia laboro.

Sluiten