Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

TRIA PARTO.

I

Pasis jaroj da konstante samaj tagoj, da konstante samaj laboroj.

Ruki ankorau ne iris returne al Javo. Antaü la finigo de lia kontrakto lin kaj ankaü la aliajn kuliojn venintajn samtempe kun li, do ankaü liberigontajn, la cefestro invitis en sian domon por interparoli kaj trinki kafon. Ui trovis tion granda honoro, ne sciante, ke unu el la plej gravaj taskoj de la cefestro estas persvadi la liberajn kuliojn resti kaj rekontrakti.

Ruki pruntis badjon kaj kaptukon de Iman kaj tia li iris al la cefestro. Sur la logejarplaco de grupo unua staris la cefestra dometo, malgranda ligna konstruajo el du cambroj kaj kuirejo. Timeme enirante gin, Ruki vidis la aliajn jam sidi sur la mato, kiu kovris la tutan plankon. Ciuj sidis kun krucitaj kruroj, kviete fumante, vestitaj per plej bonaj vestoj siaj aü pruntitaj de kamarado, same kiel Ruki, por obei al la adat de sarongo kaj kaptuko.

Subule Ruki salutis. Li timis kaj sin genis. Li konis la cefestron nur tia, kia en la laborado: la kruda batema anstataüanto de la Tuan. Sed nun li estis afabla, kia patro bonveniganta sian filon.

Kun mallevitaj okuloj Ruki eksidis inter la aliajn, flustris ian preskaü neaüdeblan dankon, kiam iu metis grandan tason da nigra kafo antaü lin, ce liaj krucitaj kruroj. Li aüskultis la interparoladon. Precipe la cefestro

Sluiten