Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

unua antaüsigno de proksimiganta maljuneco. Tarnen ili vidis klare antaü si la neniam malklarigantan bildon: la ebenajon, la vulkanon, la kampongon, Neneh-n ... Ne, tiu bildo neniam malklarigis. Iafoje gi estis iom forsovita, sed poste gi lumis tiom pli helkolore en lia rememoro.

Li ne atentis, ke Neneh kompreneble jam mortis, ke la bubalo ne plu ekzistas. Li forgesis, ke pasis tridek jaroj, ke la kampongo eble ne plu estas tie, ke la tombejo tute forigis. Li forgesis, ke la iamaj infanoj pliagigis kiel li, ke devenis de ili nova generacio... Li vidis cion tia, kia li forlasis gin, ec pli klare ol li iam vidis tion reale, car li ne vidis per siaj okuloj, sed per sia animo, kiu liberigis de la korpo kaj vagis en la nokton por porti sur siaj blankaj manoj la dolcan rememoron pri la juneco. ..

El lia revo kreskis la herbejo. Malantaü gi staris la vulkano. Blua fone de la blua cielo. La formikaj montetoj, la tai-ajam kaj la malnova forlasita tombejo, labubaloj,kiuj kapleve mugis, kiam vesperigis. Jen la serpentuma vojeto, kvazaü falanta en la profundon, kie la rivero susure karesis la stonojn... En la blanka lunlumo staris la malfirmaj dometoj sur la malrektaj fostoj. La bambuo desegne etendis siajn svingigantajn brancojn al la cielo kaj la largaj sildaj bananfolioj tremis, kiam rompigis sur ili la lunradioj. Kaj Neneh dormis flanke de li. Sia ruga siriha busa murmuretis. Sia brusto estis osta kaj kava, kia la brusto de maljuna birdo.

Kaj ankoraüfoje vekigis en Ruki la preskaü stoniginta sopiro. Kvazaü trombo pintiginta de subita ventego, gi levigis el lia koro. Bluega idealrevo, kiu kreskis el lia ebena vivo kaj levigis je gisalte atinganta konuso de dezirego ... Sopiro ...

Pro tiu sopiro li ekkaüris, kiam finigis lia kontrakto.

Sluiten