Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

Li sidis kun klinita kapo kaj fumis. Liaj palpebroj estis mallevitaj. Lia vizago estis glata. Profunda, tre profunda kvieto estis sur li. Netusebla, nerompebla kvieto.

Virio subite rimarkis tion, kaj ankaü si silentigis kaj kvietigis. Si blovestingis la lampon kaj senparole komencis kombi siajn harojn. Malrapide siaj fingroj faris tion. Si rigardis al Ruki.

t,Ajo! Ekdormu!" si diris,... La tutan nokton vi ne dormis ...!"

Li sin tenis, kvazaü li ne aüdis sin, sed kiam si fermis la pordon post si, li etendis sin, forjetis la cigaredpecon, sovis unu manon sub la kapon kaj ekdormis.

Jus tagigis, kiam Ruki kaüris antaü la asististejo. Li tremetis. La vento estis malseka kaj li portis nur sian kalsonon. Kiam li aüdis bruon en la domo, li tusetis.

„Cu estas vi, Pa Ruki?"

„Saja, Tuan".

„Ho, jes, vi venis por via eksiga bileto, cu?"

„Tida, Tuan ... Mi volonte volas rekontrakti".

Mire la asististo rigardis sur la kaürantan figuron.

„Kial vi venis tiel senvesta, sen badjo, Ruki, cu vi ne plu scias la adat?"

Ruki klinis sian vizagon al la tero.

„Mi ne havas badjon, Tuan".

„Cu vi ne havas badjon? ... kaj vi havis ja ec diversajn, cu? Kie ili estas?"

„Mi ne plu havas ilin".

„Vi ja ne monludis, cu?"

„Saja .., Tuan ... Mi monludis".

„Kaj cu vi malgajnis? "

„Mi malgajnis, Tuan".

Sluiten