Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

Mi ripetis mian jam donitan promeson.

„Bonege!" — li daürigis. „Ci tiun skribajon" — kaj li malfaldis la paperon — „mi jam atendis en Menton. Ke mi ne ricevis gin tie, montras al mi, ke la franca polico ne agas senpripense. Tion, kion gi skribas en êi tiu letero, gi povis ekscii sufice facile. Sed pri mia identeco gi dubis — kaj tio pruvas, ke gi estas singarda. La policano, atendanta min en la „Gare de Lyon" (cu vi ne trovas, Willy, ke lia barbo estis iom ftxo vila?) estis neniu alia ol Sinjoro Thierry, la detektivo, kun kiu mi kunlaboris en Parizo antaü du semajnoj. Mi ne volis fusi lian plezuron, dirante, ke malgraü lia masko mi lin rekonas. La barbo estis tro bela, Willy, muite tro belal Sed pravaj ili estis, ke ili kontrolis mian identecon. Se mi estus estinta trompulo, mi ne estus ricevinta la leteron — kaj tio eerte estus estinta prudenta." Tiam G.G. rakontis:

„La franca polico eltrovis, ke la murdito estas anglo. Du tagojn antaü ol ni trovis lian korpon, li venis rekte el Anglujo, laü Calais kaj Parizo, kie li pasigis la nokton en malgranda hotelo apud la „Gare d'Orleans". En la vespero li faris kelkajn acetojn en vestajmagazeno. Sian malgrandan kofron, en kiu interalie trovigis plena Uvrekostumo, li postlasis en la hotelo, sciigante, ke post kelke da tagoj li revenos por gin preni. Nek la kofro, nek ties enhavo montras ion, kio povus konigi la devenon de 1' posedanto. En la mateno li pretekstis vojagon al Orleans por unu aü du tagoj. Tarnen H vojagis al la Riviero, do li penis kasi siajn intencojn. En kelkaj tagoj la polico êion ci eksciis, car gi fotografigis la korpon kaj la

Sluiten