Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

kultinte mian rakonton ili opiniis, ke ni havis aferojn kun dangera casstelisto. Ambaü kredis gin necesa averti la policon, sed mi konsilis, tute agi laü la decidoj de G.G. Mi igis ilin kredi, ke mia amiko faris sian noktan ekskurson nur por esti certa, ke la logantoj de la domo ne bezonas timi la ekstere vaganten viron. Kompreneble mi ne parolis pri mia renkonto kun Lady Edith kaj evidente ankaü si silentis pri gi antaü siaj patrino kaj fratino. La sinjorinoj estis tre konsternitaj pri la vundo de G.G. ricevita.

Fininte mian rakonton, mi diris, ke per la posttagmeza vagonaro mi estas forveturonta el Tanfield Londonon, kie urgaj aferoj postulas mian ceeston. Sajnis al mi — cu imago? — ke la vizageto de Lady Maüd malserenigis, sed ree pligajigis, kiam mi daürigis, ke la venontan tagon en la posttagmezo mi revenos por vidi, kiel fartas mia vundita amiko. Tio venigis min en la sepan cielon; promeno en la parko kun Lady Maüd enirigis min en la okan, se tiu ekzistas, sed en la plej altan staton de felicego mi trafis, kiam si proponis, ke la plej bona maniero rapide venigi la kuraciston al Stockton Court estas veturi por preni lin en la^durada veturilo. Gis, sia plej amata cevalo cetere bezonas promenadon; Si mem alveturigu la kuraciston kaj samtempe liveru Sinjoron Hendriks al Tanfield.

Okazis do, ke post duona horo mi sidis apud si en veturileto; la suno ridis, la birdoj kantis, la printempo estis veninta, kaj al mi Sajnis, ke mi veturas rekte en la cielon!

Muite tro baldaü ni alvenis al la stacidomo kaj kiam mi vidis Sin forveturi al la kuracisto, mia koro

Sluiten