Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

„Tio estas kutimo, Willy. Nur poste mi komprenis la gravecon de miaj observajoj, tiam mi ankoraü êion imputis al lia spirita kadukeco. Poste nia amiko faris majstrajon, per kiu li plene erarigis min. Li al ni rakontis tute propravole la neklarigeblan malaperon de lia cambristo. Sciante, kion ni nun scias, — ke li mem mortigis la viron pro kialo, kiun mi poste klarigos — mi vin demandas: êu li povis fari ion pli ruzan? Unu el la du ebloj estis okazonta: aü oni malkovros la personon de la mortigito kaj tiam oni povus miri pro la fakto, ke li ne malkase parolis pri la malapero, aü gi ne estos eltrovita; tiam lia rakonto certe ne povus lin malutili. Tia lia rakonto, sajne tute senintenca, al detektivo jam antaüe devas forigi êian rilaton inter li kaj la mortigo, eê se oni rekonus la mortigiton. Plej majstra estis ankaü lia konduto, kiam mi neatendite al li montris la portreton.

Anstataü dubi, eble diri, ke li ne konas la viron — kion düetantkrimulo certe estus farinta — li diris malkase: Tio estas mia cambristo. Neniu, kiu memoras, ke la fotografajo reprezentis la kadavron de la senpostesigne malaperinta viro, miros pro lia paligo. Se tiam mi estus sentinta la plej malgrandan suspekton, mi tuj estus farinta pluajn demandojn. Sed mi eê ne pensis pri tio. Jen granda malsagajo, Willy, êar per tio mi donis al li la okazon elpensi la versajnan rakonton, je kiu li nin regalia la saman vesperon. Se mi tuj estus daüriginta, li ne havus la tempon sin prepari kaj certe sin kontraüdiradus."

„Eê detektivo ne povas êion antaüvidi" — mi diris kaj G.G., melankolie min rigardante, gemdiris: „Vi pravas!"

Sluiten