Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

CAP1TRO XXV

La Rakonto de G.G. (daürigo) La Forkuro

Longan tempon G.G. restis sidanta, perdiginte en meditoj. Poste li perforte sin estris kaj diris:

„Nun mi bezonas ankoraü rakonti al vi nur unu aferon, tio estas la rilato inter ciuj ci okazintajoj kaj nia aventuro en Menton. James Standerton mem al mi donis la klarigon, kiu tute akordigas kun tio, kion mi jam konjektis. La detalojn tarnen mi ankoraü ne sciis kaj tiujn mi aüdis de li.

„La ideo forkuri el la malliberejo neniam forlasis lin en la daüro de la ses jaroj, dum kiuj li estis mallibera. Li elpensis — se okaze li povus sukcesi — bonegan planon pri novaj steloj kaj trompoj; sed nur, kiam li eksciis, ke lia onklo Lordo Lidderdale mortis kaj lia frato nun ekhavis la titolon, en li farigis la diabla plano, kiun efektive li plenumis.

„Krom kelkafoje malklara aludo pri sia deveno, li ciam silentis pri siaj familirilatoj: li tro timis la sekvojn. La ekscio pri la titolo, kiun lia frato ekhavis, vekis envion kaj jaluzon en lia koro. Li decidis sin vengi; pro kio li volis sin vengi, li apenaü sciis. Sed ne forgesu, ke ni havas aferon kun degenerinta individuo kun tipaj sentoj kaj inklinoj de krimulo.

„Unu el la malliberejaj gardistoj en A. estis Charles

Sluiten