Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

malrigida kaj nemacebla? Cu la santen ne jam disigis? Nur, car vi ne venis gustatempe por mangi!... Sed ci tie aüskulti la sensencan babiladon de tiu aca urba krokodilo, tion vi povas!... For!. .. Iru hejmen!"

Si tiris la badjon de Ruki. Ekskue li liberigis sin.

„Ne tedu min", li ordonis kviete, „iru la la kuirejo kaj ne miksu vin en virajn aferojn".

Insultante kaj murmurante Neneh retirigis. Siaj maljunaj lignecaj kruroj tremis sub si. Si suprengrimpis la stupetaron. Sur la supra stupeto si haltis, turnis sin kaj ree kracis. Kaj post tiu signo de malestimego si malaperis en la domon.

La fremdulo rigardis Ruki-n kaj observis lin.

„Vi estas brava junulo", li diris aprobe kaj momenton li metis sian ringhavan manon sur la sultron de Ruki.

La brusto de Ruki svelis pro gojo. Li rimarkis la sekretajn rigardojn de la aliaj kaj li strecis la bruston, Jetis la kapon malantaüen kaj surzonigis manon.

„Mi timas nenion kaj neniun", li fanfaronis. Kaj li sentis, ke liaj samkamponganoj fieras, ke inter ili montris sin al la fremdulo tia kuraga knabo.

Ankoraü du vesperojn la bataviano ceestis. Ili abunde kaj bone mangigis lin kaj aüskultis liajn ekscitajn rakontojn pri tiu fora miraklolando, kies belegaj promesoj implikis ilian dormon per maltrankviligaj songoj.

Ruki kusis kun la manoj sub la kapo; li rigardadis en la mallumon, en kiu la fuma olelampeto faris nur malgrandan lumcirklon. Ce liaj oreloj moskitoj zumis sian altan kanton pri avidemo. Ekstere en la bambuaro grincis cikado. Li ne povis dormi. La kuseneto sub lia kapo varmegigadis, kvankam li ofte turnis gin. Pene li spiris en

Sluiten