Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

„Vi eksidu kaj elektu kion vi satas; mi pagos".

Mangegemaj Ruki kaj liaj amikoj prenis de ciuj bonajoj. Ankoraü neniam antaüe ili tiom muite kaj tiom bone mangis. Tio plivigligis kaj gajigis ilin. La bataviano pagis. Senatente li elposigis manplenon da argentaj moneroj. Karimun pusis la aliajn. Ili momenton rigardis al tiom muite da mono, pro miro large malfermante la okulojn. Tiam kun goja ekbrilo iliaj okuloj interrenkontigis. Post mallonga tempo ankaü ili estos tiom ricaj!

Sekvis longa varma vojo. Sur la rando staris kapokarboj, dornaj stangaj arboj, kiuj apenaü havis foliaron. Kvazaü tro malgrasaj brakoj etendigis iliaj brancoj, kiuj, kompatige portis nur kelkajn foliojn kaj rigidajn nigrajn malmolajn fruktojn, el kies fendoj lanugis la kapoko, kiu pro eta ventopelo floke falis.

Silentaj la viroj iris post unu la alia. Komence ili parolis. Pri la malgranda kampongo, pri la knabinoj, pri la maturiganta padio.

Sed nun iliaj korpoj plipezigis. Iliaj piedoj pasis senenergie kaj lace. La svito fluadis de la kranio laü iliaj dorsoj kaj kruroj. Iliaj gorgoj bruldoloris. La langoj estis sekaj kaj baris la vojon al la parolo; kaj car ili ne parolis, ekdormis ilia pensado. Ili marsis po unu la longan nekonatan vojon, multajn multajn pasojn al fatala celo, kies fatalecon ili ec ne konjektis.

Finfine la kota, la urbo; stonaj domoj...

„Cu ci tie estas la nova lando?" demandis Ruki.

La bataviano ridis malestime.

„Mi ja diris, ke ni iros per la fajrocaro".

^ Tion Ruki jam forgesis. Li silentis kaj klinis la kapon, hontante pro la rikanado de la du aliaj. De sub siaj duonfermitaj palpebroj li sekrete observis cion, kio lin

Sluiten