Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

maltrankviligis lin. Varme ardis lia sango.

„Hati panas ..

Tio estas vortoj iam aüditaj en lia infaneco.

„Hati panas ..."

Tiam malafabla viro afliktige meditis pri ofendigo. La virinoj flustris scivolaj kaj timaj. Kelkfoje sekvis bataio, iam ec murdo kaj tiam venis la kontrolisto kaj la polico. Ili forkondukis la viron, kiu neniam revenis. Neniu sciis, kio okazis al li.

„Di gantung" diris kelkaj ... „pendigita". Sed neniu sciis, kio estas „pendigita". Neniu iam vidis ion tian.

Obtuzaj sonoj falis en la silenton, rompis la kovan cerbumadon de Ruki.

La aliaj kulioj ekstaris.

„Kion vi fara?", mire demandis la novuloj.

„Ni devas dormi, estas la naüa. Cu vi ne aüdas, ke sonas la tontong?" Kaj ili montris al budeto, en kiu pendis kavigita arbotrunkajo. Iu kulio frapis gin, kio sonoris super la logejaro kaj post momento aüdigis ankaü la tontong de la kvar aliaj grupoj. La sonoj glitis en kaj inter sin, forondante al la arbarrando, ehante en la susuranta tropika nokto. Poste plene silentigis kaj en tiu silento subite pli laüte sonis la vocoj de la kulioj. Infano laüte ploris, poste komencis krii. Super tio insultis virino.

„Ajo ... iru por dormi." Iu cefo pelis ilin al la logejoj.

Ruki logis en fraülocambro kun kvin aliaj fraüloj. Gi estis malgranda kvadrata ejo: kvar krudaj muroj kaj polva argila planko. Sur la muroj, sur la senfarbaj duonrabotitaj tabuloj kaj traboj estis polvo kaj fulgo. Staris tie nur ses dormobenkoj kaj sur kvin el ili kusis mato.

Sluiten