Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

strange kaj fantome obtuzaj, estingigis en la strikta ritmo de la vertikale falantaj tubaj gutegoj.

Pluvis tiun tutan tagon, tiun tutan nokton.

La tutan nokton bruis super la logejarofluo dasonoj,en kiu ciuj sonoj perdigis, en kiu reve dronis cia konscio ...

La tago ne povis vekigi...

Jam la duan fojon la tontong aüdigis sian monotonan admonan vocon, sed ankoraü ne estis plej eta brileto. La mallumo restis. La pluvo restis: rektaj radioj, egale kaj ritme susurantaj. Ili falis sen troa rapideco, sed obstine, kvazaü estigos diluvo pro tiu sencesa fluado, kiu mallaütigis cian bruon. Neniu voco superis la murmuregon de la akvo, kiu estis cie: de la cielo gis la tero, plaüdante de la tegmentoj, susurante sur la tero, klukante en la defluiloj kaj fosajoj, bolante en la malproksima rivero kaj en la riveretoj, murmurante en la arbaro.

Sur la galerioj antaü siaj ejoj kunkaüris la kontraktuloj, malvarmaj, tirinte la sarongojn sur la sultrojn gis la mentono. Ce ili, tremante pro malvarmo, estis la kuntirigintaj hundoj kaj kokoj, kiuj dormis kun ili en la domoj.

Silentaj ili atendis la eblan finigon de tiu pluvado,la eblan aperon de la tago el la griza krepusko. Ili atendis fatalisme, submeti|;e, ne sciante la horon pro la foresto de la suno.

La pluvado daüris. Agonie baraktis iom da lumo tra la griza malsereno. Estis nenia bruo krom la murmurego de la akvofalado, kiu gisdorme lulis ciun konscion. Kaj dorme kaüris kune la homoj kaj la bestoj, kun fermitaj okuloj. Aflikta dormeto kun malgajaj songajoj.

Pluvis ankoraü tri horojn ...

Jen, neatendite, la pluvo maldensigis gis pluveto. La vento trablovis gin, faris gin vata nebulo kaj siris la

Sluiten