Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

„Mi volas iri hejmen, Tuan... Mi jam estas maljuna. Preskaü tridek jarojn mi estas ci tie kaj nun mi ne plu volas rekontrakti. Mi havas monon, Tuan, kaj mi pensas pri mia kampongo. Virio, mia kunulino kuniros..."

La asististo observis la kvietan vizagon de Ruki: maljuna kulio, konsumita de la laboro.

„Bone, Ruki. Venu postmorgaü, post hari besar. Tiam mi donos al vi bileton por la kontoro".

„Saja, Tuan. Trima kasi, Tuan".

Ruki forsteliris.

„Postmorgaü", li diris al Virio, „tiam ni iros".

Virio kirlis en granda nigra poto.

„Postmorgaü", si ripetis nur.

Sed kiam si finis la kuiradon, si komencis purigi kaj briligi cion. Si kaptis la kokojn kaj ligis iliajn krurojn.

„Kion vi faras?" demandis Ruki.

„Mi forvendos cion", si respondis, „ni ja ne povos kunporti la mangilaron kaj la kokojn".

Post unu horo si revenis kaj kunportis dek du guldenojn. De malantaü nefiksita tabulo si prenis ladan ujon, kiun si malfermis. Mono ...

Ruki sidis ce si sur la dormobenko. Dismetante la monon laüspece, ili nombris.

„Ducent tridek kvin guldenoj", diris Ruki.

Palpe liaj fingroj tusis la blankajn stapletojn kaj la orajn monerojn de Virio; treme li frotglatigis la monbiletojn.

„Ni estas ricaj, Virio. Ni povas aceti bubalon kaj domon".

„Kaj savahon", diris Virio.

Ruki ne respondis. Li pensis pri akvo fluanta en

Sluiten