Geen zoekvraag opgegeven

Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

i r

skolopendron. Li gajnos al si tiom, kiom li perdis.

Silente li glitis inter la aliajn ludantojn. Ili aüskulte klinis sin al la telero kun la kupulo, sub kiu spinis la turbeto ilian faton.

Ruki ludis kvazaü reve kaj apenaü sin movis. Strecite rekta li sidis. Lia virago estis senesprima masko. Li ne aüdis la kriojn de la aliaj, nek ilian ridadon, nek ilian eksilenton. Li nur konsciis pri la turniganta turbeto, la nigraj kaj rugaj bestfiguroj kaj la moneroj kusantaj sur ili. Li sciis nur, ke li malgajnadas.

Cirkaü la mato formigis rondo da rigardantoj. Streciteco forte ligis ilin kune. Senparole ili rigardis kaj vidis, ke Ruki ludas pli kaj pli riske, pli kaj pli malgajne... Ankaü la skolopendro ne havigis al li bonsancon.

Kiam li metis sian lastan moneron, li momenton fikse rigardis antaü sin, poste li ekstaris, iris al sia ejo, prenis la monskatolon kaj reiris kun gi. Ree li eksidis antaü la mato. La aliaj sekrete rigardis al tiu multo da mono. Li ludis malsagule, frenezule. Ne vidante, kion li faras, li metis da mono tiom, kiom li senvide prenis el la skatolo kaj preskaü ciufoje li perdis gin. Iafoje li iom gajnis, sed la sekvinta malgajno kvazaü forglutis tiun profiton. Sen ia videbla tusiteco li ludis, kviete, sinrege, preskaü seninteresige, kun malrapidaj movigoj kaj mallevitaj palpebroj. Sed en tiu firma sinrego kreskis dangeriga fatalismo.

Li perdis ciom kaj cion. La monon, la orajn monerojn, siajn vestojn. Kun nuda torso, portante nur sian kalsonon, li iris al sia cambreto. Li pasis kviete, malrapide ... iom kurbigita, kia li lastatempe iradis. Malgrasa, elcerpita, maljuna kulio. Silenta silueto en la nokta mallumo, en kiu jam ekbrilis la unua grizo de la tagigo.

Pro lia enveno Virio vekigis. Si salte levigis, timigite

Sluiten