Tekst
Onderstaande tekst is niet 100% betrouwbaar

vi aüdis, kian sukceson havis Aramburo? Mi mem vidis, ke en la teatro estis tiel malvaste, ke oni ne povis aplaüdi en horizontala direkto, sed aplaüdis en vertikala. — Tre povas esti, diris la dua; kaj mi unu fojon estis en teatro, kaj prezentu al vi, tie estis tiel plenege, ke oni ne povis ridi en horizontala direkto, sed ridis en vertikala ... — Cio ci estas malvera diris la tria; sed jen mi, kiam mi estis en Afriko, vidis negron tiel nigran, ke oni bezonis, por lin rigardi, ekbruligi kandelon. — Nu, tio ci ankaü estas malvera. diris la kvara; sed jen mi, kiam mi estis en Anglujo, mi vidis tiel maldikan fraülinon, ke si bezonis du fojojn eniri la cambron, por ke oni povu sin rimarki. (El Fundamenta Krestomatio.)

LA RADIO (Daürigo).

Kiel vi certe vidis, en la aparato trovigas kelkaj lampoj (tri gis ses), kiuj lumas malhele.

En tia lampo trovigas tri gravaj partoj: la elektrodoj; pro tio tia lampo nomigas triodo.

La tri eroj trovigas en vitra ampolo, kiu estas subtenata de izolita ampolingo, sub kiu trovigas la kvar kontaktiloj.

Du el tiuj kontaktiloj estas konektitaj kun la ekstremajoj de la filamento, unu kun la krado kaj unu kun la plato.

La elektronoj (t.e. la eroj da elektro) iras de la filamento al la plato tra la krado, kiu kapablas sangi la intensecon de la kurento.

Intensecon de kurento oni mezuras per amperoj.

Tensio aü diferenco de potencialoj inter du punktoj estas la diferenco de la elektra sargo, t.e. en la nombro da elektronoj.

Tensio estas mezurata per voltoj.

La sekva grava parto de la aparato estas la kondensatoro.

Kondensatoro konsistas el du metalaj platoj, inter kiuj trovigas substanco, kiu ne tralasas kurenton, ekzemple aero, vitro aü parafinita papero.

Tiu meza substanco estas nomata dielektriko.

La kondensatoro estas kvazaü konservujo por elektro, kies unu plato estas sargita pozitive kaj la alia negative.

La ebleco enhavi multajn aü malmultajn elektronojn, nomigas la kapacito de la kondensatoro kaj tiu estas esprimata per faradoj kaj mikrofaradoj.

La nomo devenas de la angla fizikisto Faraday. (daürigota).

Sluiten